— „Ne, ĉu sinjoro Svan venis?”
— „Ba, nur tre mallonge. Ni vidis Svan-on en tre malkvieta, tre nerva humoro. Imagu – Odeta jam forestis.”
— „Vi volas diri, ke ili akorde kunsonas, ke ŝi havas kun li intiman aferon” diris la doktoro, singarde provante la sencon de ĉi tiuj proverbaj frazoj.
— „Tute ne. Inter ili tia afero ne estas, kaj cetere – mi konfidencos – ŝi miaoponie blinde preterpasas la okazon, ŝi kondutas kiel stultulineto, kia ŝi cetere ja estas.”
— „Dirlididi!” diris sinjoro Verduren „kiel vi povas aserti, ke nenio okazis, ni pri tio ne havas rektan ateston, ĉu?”.
— „Al mi ŝi certe konfidus tion” fiere rebatis sinjorino Verduren. „Vere, ŝi rakontas al mi ĉiujn privatajn okazaĵojn! Ĉar ŝi ne havas amanton nuntempe, mi konsilis, ke ŝi intimiĝu kun li. Ŝi pretendas, ke ŝi ne povas, ke ŝi ja sentis grandan allogiĝon al li, sed ke li kondutas tre deteniĝe al ŝi, kaj tio siavice igas ŝin deteniĝema, kaj ŝi cetere ne amas lin tiamaniere, li estas ideala viro kaj ŝi ne volas deflori la senton, kiun ŝi havas al li... kaj multaj tiaj konsideroj. Li tamen estus por ŝi ĉiurilate bona parulo.”
— „Permesu, ke mi ne samopiniu kun vi” diris sinjoro Verduren „mi ne tiom ŝatas tiun sinjoron, li tro volas imponi.”
Sinjorino Verduren senmoviĝis, ŝia vizaĝo frostiĝis, kvazaŭ ŝi transformiĝus en statuon, kaj tiu fikcio ebligis, ke oni rigardu ŝin kiel ne aŭdinta la neaŭdindan vorton imponi, kiu povus supozigi ke en ilia domo iu imponas, ke iu do povas esti pli ol ili.
— „Nu do, se nenio okazis, tion probable ne kaŭzas ia iluzio de tiu sinjoro, ke ŝi estas severmora” ironie diris sinjoro Verduren. „Kaj entute ni ne povas juĝi, ĉar li ŝajne kredas ankaŭ, ke ŝi inteligentas. Mi ne scias, ĉu vi aŭdis, kiel li en iu el la lastatempaj vesperoj al ŝi prelegis pri la sonato de Vintejo; mi kore ŝatas Odetan, sed tiu, kiu al ŝi klarigas sian teorion pri belo, nepre estas granda naivulo.”
— „Nu, pri Odeta ne parolu malbone, bonvolu” infanumis sinjorino Verduren, „ŝi estas ĉarma.”
— „Tio tute ne malebligas, ke ŝi estas ĉarma; mi pri ŝi ne malbone parolas, mi nur diras, ke ŝi estas nek severmora, nek inteligenta. Finkalkule” li diris, sin turnante al la pentristo „ĉu vi tiom deziras, ke ŝi estu bonmora? Ŝi eble kun tio estus multe malpli ĉarma, ĉu?”
Sur la ŝtupara platformo venis renkonte al Svan la butlero, kiu ne ĉeestis en la momento de lia alveno sed havis komision de Odeta, ke li sciigu – kvankam la informo malfruis jam unu horon – en la eventualo ke Svan alvenus pli malfrue, ke ŝi probable trinkos ĉokoladon en restoracio Prevosto, antaŭ ol ŝi rehejmiĝos. Svan ekvojis al Prevosto, sed ĉiumomente lian kaleŝon haltigis aliaj veturiloj aŭ transirantaj homoj, kaj tiujn damnindajn barojn li volonte renversus se ne estus la konsidero, ke la protokolado fare de policisto lin pli longe detenus, ol la libera transiro de piediranto. Li mense mezuris la tempon de la veturado, al ĉiu minuto aldonante kelkajn sekundojn por certiĝi, ke li ne kalkulus ilin tro mallongaj kaj pro tio taksus tro alte – kompare kun la realo – siajn ŝancojn por alveni ĝustatempe kaj ankoraŭ trovi Odetan. Kaj en tiu momento, simile al febranto, kiu ĵus dormis kaj ekkonscias la absurdon de la duonsonĝado, kiun li ĵus kirladis en la menso kaj ne nete distingis de si mem, Svan subite ekvidis klare en si, kiom strangas la pensoj, kiujn li kovadis ekde la momento, kiam li ĉe gesinjoroj Verduren informiĝis pri tio, ke Odeta jam foriris, kiom novas la kora doloro, kiun li sentadis, sed nur konstatis, kvazaŭ li ĵus vekiĝus. Ĉu? Tioma agitiĝo, tial ke li renkontos Odetan nur en la sekva tago, ĝuste kiel li deziris antaŭ unu horo, kiam li vojis al la domo Verduren? Li povis nur konstati, ke en ĉi tiu veturilo, kiu lin portis al restoracio Prevosto, li ne plu estis la sama homo, li ne plu solis, nova persono kunestis kun li, kunŝultre kun li, kunmikse kun li, kiun li eble ne sukcesos forskui, al kiu vole-nevole li cedos, kiel al mastro aŭ al malsano. Tamen de la momento kiam li eksentis ke nova persono al lia memo tiel aliĝis, la vivo fariĝis pli interesa. Li apenaŭ atentis tion, ke la ebla renkontiĝo en restoracio Prevosto – por kiu la atendado tiagrade difektis, nudigis la antaŭajn momentojn, ke li ne plu trovis unu ideon, unu memorataĵon, ĉe kiu lia animo trovus trankviliĝon – laŭ ĉiu ŝajno, se entute ĝi okazos, similos al la antaŭaj: malgravos. Kiel ankaŭ en aliaj vesperoj, kiam li kunestos kun Odeta, duonkaŝe okulante al la varioj de ŝia mieno per rigardo, kiun li tuj deturnos pro timo ke ŝi komprenus ĝin esprimo de dezirado kaj sekve je lia nure amika sinteno ne plu kredus, al li ne plu prosperos revi pri ŝi, ĉar li tro pripensos pretekstojn, per kiuj li povos prokrasti la disiĝon kaj certigi – sen ke tio sentiĝu kiel premo – ke li retrovos ŝin en la sekva tago ĉe gesinjoroj Verduren: alivorte certigi, ke hodiaŭ plu daŭros kaj ke morgaŭ revenos la disreviĝo kaj la turmento, kiujn al li kaŭzos vana kunesto kun tiu virino, kiun li proksimegis, sed ĉirkaŭbraki ne aŭdacis.
En restoracio Prevosto ŝi ne estis; li komencis ŝin serĉi en ĉiuj restoracioj de la ringaj avenuoj. Por ŝpari tempon, li sendis al iuj sian koĉeron Remio (la dukon Loredan portretitan de Rico), dum li mem esploris aliajn, kaj nenion mem trovinte li poste atendis en loko, kiun li estis indikinta al li. La duonkaleŝo ne revenadis, kaj Svan imagis la ĉiam pli proksiman momenton, kiam Remio al li diros: „la sinjorino estas ĉi tie” aŭ same probable: „la sinjorino estas en neniu el tiuj kafejo”. Li antaŭvidis la baldaŭan finiĝon de tiu vespero kiel unusolan kaj tamen alternativan momenton, kiun antaŭos aŭ la renkontiĝo kun Odeta, kiu nuligos lian angoron, aŭ la neeviteblan rezignon pri renkontiĝo en tiu sama tago, la akcepton de rehejmiĝo sen kunesto kun ŝi.
La koĉero revenis, sed en la momento, kiam li haltis antaŭ Svan, ĉi tiu ne diris: „ĉu vi trovis la sinjorinon?” sed: „Ha, morgaŭ memorigu al mi, ke mi mendu brullignon, mi rimarkis, ke la provizo baldaŭ elĉerpiĝos”. Li eble pensis, ke se Remio trovis Odetan en iu kafejo, kie ŝi lin atendis, ĉi tiun malbonaŭguran vesperfinon jam dispolvigis eka realiĝo de feliĉa vesperfino, kaj hasto en tia okazo ne necesas, la kaptita kaj sekure konservita feliĉo ne forflugos. Sed tion kaŭzis ankaŭ mensa inerto; en lia animo regis sama rigideco, kiun havas en sia korpo iuj vivantoj – tiuj, kiuj en la momento kiam ili evitu kunbatiĝon, forpuŝu flamon de sia vesto, faru urĝe bezonatan geston, paŭzas, dum unu sekundo restas en la sinteno, kiun ili antaŭe havis, kvazaŭ ili en ĝi trovus apogan punkton por elano. Kaj probable se la koĉero revenus al la temo, dirante: „la sinjorino estas ĉi tie” li respondus: „ha, jes, vere, la komisio, kiun mi konfidis al vi... surprize, mi ne supozis, ke ĉi tie ŝi estas” kaj li daŭrigus la interparolon pri brulligno, tiel kaŝante sian ĵusan afekcion kaj donante al si la necesan tempon por forpeli sian maltrankvilon kaj humoriĝi por feliĉo.
Sed la koĉero revenis kun sciigo, ke li nenie trovis ŝin, kaj, kiel delonga servisto, ankaŭ opiniis:
— „Ŝajnas, sinjoro, ke ni povas nur rehejmiĝi.”
Sed la indiferento, kiun Svan rolis kun facilo kiam Remio alportis ne plu ŝanĝeblan respondon, frakasiĝis, kiam li aŭdis, ke la koĉero proponas rezignon je esperado kaj serĉado:
— „Tute ne” li ekkriis „ni nepre retrovu la sinjorinon; tio ege gravas. Ŝi tre embarasiĝus pri iu afero, kaj ofendus ŝin, se ŝi ne renkontus min.”
— „Mi ne komprenas, kial la sinjorino ofendiĝus” respondis Remio „ĉar ŝi mem ekiris kaj ne atendis vin, sinjoro, kaj ŝi diris, ke ŝi haltos en restoracio Prevosto, kaj fine ŝi tie ne estas”.
Cetere oni ĉirkaŭe komencis mallumigi la lampojn. Sub la arboj de l' avenuo, en mistera mallumo pasantoj pli malabunde, apenaŭ distingeble vagis. Foje la ombro de virino al li proksimiĝante, ion murmurante al lia orelo, petante reveturigon, tremigis Svan-on. Li angore pretertuŝis tiujn malhelajn korpojn, kvazaŭ li estus serĉanta inter fantomoj de mortintoj en la infera lando Eŭridican203.