Inter ĉiuj produktantoj de enamiĝo, inter ĉiuj disvastigaj rimedoj de ĉi tiu sankta malsano iu el la plej efikaj ja estas granda vento de agitiĝo, kiu kelkfoje trablovas homon. Tiam la alian homon, kun kiu li agrable kunvivas tiun momenton – tiel estas lotite – li amos. Ne estas necese, ke al li ĝis tiam ŝi pli plaĉis, ol aliaj homoj, aŭ eĉ nur egale. La kondiĉo estas, ke la ŝato por ŝi fariĝu ekskluziva. Kaj plenumiĝas ĉi tiu kondiĉo kiam – en la momento de ŝia manko – la serĉon de la plezuroj, kiujn donis ŝia ĉarmo, subite anstataŭas angora bezonego, kiu celas tiun apartan homon, absurda bezonego, kiun kontentigi ne eblas, kiun kuraci malfacilas en la kondiĉoj de ĉi tiu mondo – la sensenca kaj suferiga bezono de plena posedo.
Svan irigis la duonkaleŝon por esploro de la lastaj restoracioj; nur la supozon de feliĉa fino li estis konsiderinta kun trankvilo; li nun ne plu kaŝis sian agitiĝon, la gravecon, kiun li atribuis al la trovo de Odeta, kaj al sia koĉero li promesis gratifikon okaze de prospero, kvazaŭ la fervoro por sukceso, kiun li tiel vekis en la viro, sin aldonante al lia propra deziro, povus magie kaŭzi ke Odeta, eĉ se ŝi jam rehejmiĝis por la nokto, tamen ankoraŭ sidus en iu avenua restoracio. Li iris ĝis la Ora Domo, dufoje eniris la restoracion Tortoni, kaj, ŝin nenie vidinte, ĵus elirinte el la Angla Kafejo, estis revenanta per longaj paŝoj, kun sufera mieno, al sia kaleŝo, kiu atendis apud la vojkruco kun la avenuo de Italoj, kiam li kunpuŝiĝis kun persono iranta en kontraŭa direkto: ĉi tiu estis Odeta; ŝi poste klarigis al li, ke, ne trovinte sidlokon ĉe Prevosto, ŝi fine vespermanĝis en la Ora Domo en flanka loko, kie li ne vidis ŝin, kaj ŝi estis nun reiranta al sia veturilo.
Ŝi tute ne atendis ĉi tiun renkontiĝon kaj eksaltis pro timo. Svan siaflanke trairis Parizon ne pro kredo, ke ankoraŭ estos eble ŝin trovi, sed tial, ke li tro suferus se li rezignus. Sed la ĝojo, kiun lia prudento dum la tuta vespero juĝis malprobabla, nun des pli sentiĝis reala; ĉar li ne kontribuis al ĝi per ia kalkulo de ŝancoj, ĝi restis ekstera cirkonstanco; li ne bezonis streĉi sian rezonpovon kaj elpensi – ĝi per si mem provizis, ĝi mem alŝovis al li – tiun veron, kiu radiis tiom brile, ke ĝi dispelis kiel sonĝeron la solecon, kiun li timis, kaj sur ĉi tiu vero li apogis, li fondis, senpense, sian feliĉan revadon. Similmaniere vojaĝanto, kiu ĵus alvenis sub hela vetero la bordon de Mezmaro, preskaŭ dubanta pri la ekzisto de la malantaŭe forlasitaj landoj, lasas sian vidpovon blindumiĝi – prefere ol li ĵetas al ili rigardon – de la radioj, kiujn al li sendas la luma kaj densa lazuraĵo de akvo.
Li enkaleŝiĝis kun ŝi en ŝia veturilo, kaj diris al sia koĉero, ke li sekvu.
Ŝi mantenis bukedon de katlejoj kaj Svan vidis sub ŝia punta kapvualo, ke ŝi havis florojn de tiu sama orkideo en la hararo allige al fasko el cignaj plumoj. Ŝi surhavis sub sia mantilo flue vastan superveston el nigra veluro, kiu sub oblikva refaldo lasis travidi tra larĝa triangulo la malsupran randon de jupo el blanka fajo, kaj ankaŭ havis subtenan pecon – el sama blanka fajo – en la malfermaĵo de la korsaĵa dekolto, en kiu estis enpikitaj aliaj katlejaj floroj. Ŝi apenaŭ trankviliĝis post la timo, kiun al ŝi kaŭzis Svan, kiam pro ajna obstaklo la ĉevalo flanken tiris. Ili pro tio abrupte skuiĝis, ŝi ekkriis kaj poste restis tremanta, malfacile spiranta.
— „Ne timu” li diris al ŝi „nenio danĝera”.
Kaj li mantenis ŝian ŝultron, ŝin apogis al si, por ke ŝi ne falu; li diris:
— „Ne provu paroli, respondu nur per mimikoj, tiel ke vi ne pli senspiriĝu, ol jam okazas al vi. Ĉu ĝenas vin, se mi reordigos la florojn de via korsaĵo, kiujn la skuo taŭzis? Mi timas, ke ili forfalos, mi volas ilin pli bone fiksi.”
Ŝi, kiu ne kutimis je tio, ke viroj al ŝi agas kun tiaj galante malrektaj manieroj, diris kun rideto:
— „Ne, tute ne, tio ne ĝenas”.
Sed li ektimis pro ŝia respondo, eble li ankaŭ volis ŝajnigi, ke li estis sincera, kiam li uzis la pretekston, aŭ li mem eĉ komencis kredi je tiu sincereco kaj li ekkriis:
— „Ho ne, nepre ne parolu, vi denove senspiriĝus, bonvole respondu per gestoj, mi bone komprenos. Sincere diru – ĉu mi ĝenas vin? Vidu, estas iom da... mi supozas, ke ĝi estas poleno, kiu sur vi dispolviĝis, ĉu vi permesas, ke mi forviŝu ĝin per la mano? Ĉu mi ne tro premas, ĉu mi ne tro krudas? Eble mi tiklas vin iom, sed mi evitas tuŝi la veluron de la robo, tiel ke mi ne ĉifu ĝin. Sed ja vidu, vere estis bezone ilin refiksi, sen tio ili forfalus; kaj tiamaniere, se mi mem enpremas ili iom... Parolu malkaŝe, ĉu mi ne malagrable agas? Kaj se mi flaros ilin, por scii ĉu ili ankaŭ odoras... Tiujn floroj mi neniam flaris antaŭe, ĉu vi permesas? Diru al mi sincere.”
Ridetante ŝi tiris iom la ŝultrojn, kvazaŭ por diri: „vi estas granda frenezulo, vi vidas ja, ke mi ŝatas tion”.
Li levis sian alian manon laŭ la vango de Odeta; ŝi rigardis lin senmove, kun la serioza, melankolia vizaĝo, kiun havas virinoj pentritaj de la florenca majstro, kun kiuj li trovis, ke ŝi similas; atingante la randojn de la palpebroj, ŝiaj brilaj, larĝaj, fendoformaj okuloj, per tio ankaŭ florencaj, ŝajnis deglitontaj, kiel du larmoj. Ŝi fleksis la kolon, kiel ili ĉiuj faras, en pentraĵoj de paganaj kaj de kristanaj temoj egale. Kaj en sinteno, kiun ŝi probable kutimis, kiun ŝi rigardis konvena por tia cirkonstanco kaj sekve tiam zorge surprenis, ŝi ŝajne per sia tuta forto detenadis sian vizaĝon, kvazaŭ nevidebla gravito ĝin tirus al Svan. Kaj Svan estis tiu, kiu antaŭ ol ŝi kvazaŭ pretervole lasis ĝin ŝvebi al liaj lipoj, kelkajn sekundojn ĝin detenis je ioma distanco inter ambaŭ siaj manoj. Li tiel lasis tempon al sia penso, por ke ĝi alhastu kaj rekonu la revon, kiun ĝi longe dorlotis kaj nun vidos en sia plenumiĝo, kiel parencon oni venigas por vidi sukceson de infano, kiun li dumlonge tre amis. Povas ankaŭ esti, ke Svan al la vizaĝo de Odeta, kun kiu li ankoraŭ ne amoris, kiun li ankoraŭ ne eĉ nur kisis, volis lastan fojon satrigardi per la sama rigardo, kiun en la tago de foriro oni direktas al pejzaĝo porĉiame forlasota.
Sed li estis tiagrade sindetena en sia rilato al ŝi, ke eĉ post ol li en tiu vespero fine kun ŝi amoris sub la komenca preteksto, ke li aranĝos ŝiajn katlejojn – pro timo, ke li ŝin ofendos, aŭ ke li post la okazaĵo estos rigardata kiel mensoginto, aŭ pro manko de aŭdaco por eldiri pli rekte kaj postuleme sian deziron (ĝin li povis almenaŭ prezenti en la sama maniero, kiu Odetan unuafoje ne kolerigis) li uzis en la sekvaj tagoj la saman pretekston. Se ŝi portis katlejojn en sia korsaĵo, li diris: „Estas bedaŭrinde, ĉi-vespere la katlejoj ne bezonas rearanĝon, ili ne taŭziĝis kiel en la antaŭa vespero; ŝajnas al mi tamen, ke ĉi tiu ne tute rektas. Ĉu vi permesas, ke mi provu, ĉu ili pli bone odoras, ol la antaŭaj?” aŭ male, se tiajn florojn ŝi ne havis: „Oj, neniaj katlejoj ĉi-vespere! Mi ne povos plenumi mian etan aranĝan taskon.” Kaj sekve dum kelka tempo la afero okazis laŭ senŝanĝa ordo, kiel en la unua vespero, komenciĝante per fingraj kaj lipaj tuŝoj al la brusto de Odeta, kiuj estis ĉiufoje liaj unuaj karesoj; kaj longe poste, kiam la aranĝado aŭ la fikcio pri aranĝado de katlejoj delonge iĝis eksa moro, la metaforo katlejumi plu restis en ilia privata lingvo kiel simpla esprimo eldirata senpripense por aludi al amora posedo (en kiu cetere nenion oni posedas), postateste pri tiu forgesita kutimo. Kaj eble ĉi tiu aparta esprimo por amorado ne estis tute samsignifa kiel ĝiaj sinonimoj. Kiom ajn viro hardiĝis pri la alia sekso, kiom ajn rigardas amoradon kun la plej diversaj virinoj egala kaj antaŭvidebla, ĝi male iĝas plezuro nova, se ĝi okazas kun virino – reale aŭ en lia imago – malfacile alirebla, kaj li sekve devas ĝin naskigi el improvizita cirkonstanco de sia rilatado al ŝi, kiel okazis kun la aranĝado de la katlejoj fare de Svan. Tiuvespere li esperis kun intima timtremo (Odeta ĝin ne divenos, li pensis, se lia ruzo funkcios), ke amorado kun tiu virino magie eliĝos el iliaj larĝaj, malvaj petaloj; kaj la plezuro kiun li antaŭsentis kaj kiun Odeta tiam toleris nur ĉar ŝi – laŭ lia supozo – ankoraŭ ne ĝin rekonis, ŝajnis al li pro tio – kiel ĝi ŝajnis al la unua viro, kiu ĝin ĝuis inter la floroj de Edeno – antaŭe neniam ekzistinta plezuro, kiun li provis krei, plezuro tute aparta kaj nova, kiel atestis la speciala nomo, kiun li asignis al ĝi.