Выбрать главу

De tiam en ĉiu vespero, post ol li hejmen akompanis ŝin, li ĉiam eniris al ŝi, kaj ofte ŝi poste elpaŝis en negliĝo, kun li kuniris ĝis la duonkaleŝo, lin kisis spit' al tio, ke la koĉero tion vidis, dirante:

— „Ŝl mi ne gravas – kial mi zorgu pri aliaj homoj?”.

En tiuj vesperoj, en kiuj la domon Verduren li ne vizitis, kio pli oftis de kiam li povis renkontiĝi kun ŝi en alia cirkonstanco, ankaŭ en la ĉiam pli malmultaj vesperoj, en kiuj li eliris por aliaj societaĵoj, ŝi petis, ke li antaŭ la rehejmiĝo ŝin vizitu, kiom ajn malfrue estis. Printempis; pure kaj malvarmege printempis. Fine de vesperaj festoj li sidiĝis en sia viktorio204, sur la femurojn tiris kovrilon, al amikoj, kiuj samtempe foriris kaj proponis kunan reveturadon, respondis, ke li ne povos, ke li iros en alia direkto kaj la koĉero tuj pelis la ĉevalojn laŭ rapida troto, jam sciante, kiu estas la kurso. La amikoj miris, kaj efektive – Svan estis nova homo. Ili ne plu ricevis de li leterojn, en kiuj li ankoraŭ petus interkoniĝon kun virino. Inojn li ne plu atentis, ne vizitis lokojn, kie li povus ilin renkonti. En restoracio, en kampara ekskurso lia sinteno estis la malo de tiu, je kiu oni ĝis antaŭ nelonge lin rekonis, kaj kiu ŝajne ĉiam estos kaj restos lia. Tiagrade pasio estas en homo kvazaŭ portempa, nova karaktero, kiu anstataŭas la pli fruan kaj abolas la ĝis tiam nevariajn signojn, per kiuj ĝi elmontriĝis! Nun male estis nevaria tio, ke egale kie Svan estis dum la tago, li senmanke poste iris al Odeta. La vojo, kiu inter li kaj ŝi kuŝis, nepre estis la vojo de li irota, ĝi figuris la rapidan, nepran deklivon, laŭ kiu ruliĝis lia vivo. Verdire, ofte restinte ĝis malfrua horo en societo, li tre volonte rekte rehejmiĝus sen longa kromvojo kaj ŝin vidus nur en la sekva tago; sed tio mem, ke li en nekutima horo ŝanĝis la normalan planon kaj ŝin vizitis, ke – li divenis – la amikoj, kiuj siaflanke foriris, komentis: „li ne liberas, certe iu virino premas, volas ke li venu al ŝi, kiom ajn malfrue” al li sentigis, ke li agas laŭ la maniero de tiuj viroj, kiuj en sia vivo havas amaferon, al kiuj la forofero de sia trankvilo kaj de siaj okupoj al voluptema revado donas intiman ĝuon. Cetere, sen ke tio estis al li klara, la sekura scio, ke ŝi atendas lin, ke ŝi ne kunestas en alia loko kun aliaj homoj, ke li certe vidos ŝin antaŭ ol li rehejmiĝos, narkotis la forgesitan sed ĉiam latentan angoron, kiun li spertis en tiu vespero, kiam Odeta de la domo Verduren jam foriris, kaj kies nuna kvietiĝo estis tiom dolĉa, ke ĝin oni povis nomi feliĉo. Li eble al tiu angoro ŝuldis la gravecon, kiun Odeta gajnis en lia vivo. Al kunhomoj oni ordinare tiel indiferentas, ke kiam oni ŝarĝis iun el ili per tiom da povo por suferigo kaj ĝojigo, tiu homo ŝajnas ano de alia mondo, lin ĉirkaŭas poezieco, li ŝanĝas onian vivon al emocia spaco, ene de kiu li situas pli aŭ malpli proksime. Svan ne povis pripensi sen perturbiĝo, kia iĝos por li en venontaj jaroj Odeta. Iafoje vidante de sia viktorio, ke tra bela, malvarma nokto la brila luno disradias sian helon inter liaj okuloj kaj la senhomaj stratoj, li revis pri tiu alia, lunosimile hela kaj iomete rozkolora figuro, kiu aperis iutage en lia animo kaj de tiam ĵetis al la mondo sian misteran lumon, en kiu li ĝin vidis. Se li alvenis post la horo, kiam Odeta forpermesis la servistojn por la nokto, antaŭ ol li sonorigis ĉe la pordo de l' ĝardeneto, li elpaŝis unue sur la straton, al kiu rigardis, inter tute similaj sed mallumaj fenestroj de la apudaj domoj, la sole luma fenestro de ŝia dormoĉambro. Li frapis ĉe la vitro, kaj ŝi, tiel avizite, respondis kaj iris por atendi lin je la alia flanko, ĉe la enirpordo. Li vidis sur la piano la malfermitajn foliojn de iu el ŝiaj ŝatataj muzikaĵoj: la ‚Valso de Rozoj’ aŭ ‚Kompatinda Frenezulo’ de Jozefo Taljafiko205 (kiun oni devis laŭ lia testamenta deziro muziki okaze de lia funebro), li petis ke ŝi prefere ludu la etan frazon el la sonato de Vintejo, kvankam Odeta tre malbone pianis, sed ofte la plej bela, daŭra postimpreso pri verko estas tiu, kiu eliĝis el misaj tonoj, kiujn mallertaj fingroj el fuŝagordita piano sonigis. La eta frazo por Svan daŭre estis asociita al lia amo al Odeta. Li sentis, ke tiu amo – jes, tiu amo estis io sen ekstera kaŭzo, kion aliulo ne povus konstati; li konsciis, ke la kvalitoj de Odeta ne pravigis la gravecon, kiun li atribuis al la tempo, kiun li pasigis kune kun ŝi. Kaj ofte, kiam sole pozitiva spirito regis en lia menso, li volis ĉesigi la oferadon de tiom da kleraj kaj sociaj okupoj al tiu imaga plezuro. Sed la eta frazo, tuj kiam li ĝin aŭdis, vakigis en li ĝuste la vastecon, kiun ĝi bezonis, kaj tio ŝanĝis la dimensiojn de lia animo; ĝi rezervis ian kromspacon por ĝuo, kiu eksteran kaŭzon same malhavis, kaj kiu tamen ne estis pure individua, kiel estis amo, sed al li trudiĝis kiel realaĵo supera al materiaj aferoj. Ĉi tiun sopiron al nekonata beleco – la eta frazo ĝin ja vekis en li, sed ĝi nenion difinitan provizis por ĝia kontentigo. Tiel do la partojn de la animo de Svan, de kiuj la eta frazo forviŝis zorgon pri praktikaj aferoj, pri universale homaj konsideroj, ĝi lasis vakaj, sensignaj, kaj li povis libere en ili enskribi la nomon de Odeta. Plie al la iom malvastaj, senpoeziaj flankoj de la korinklino de Odeta la eta frazo sian misteran esencon aldonadis, enmiksadis. Vidante la vizaĝon de Svan, kiam li aŭskultis la frazon, oni povus supozi, ke li prenas narkotilon, kiu lian spiradon vastigas. Kaj la plezuro provizita de la muziko, kiu baldaŭ iĝis en li plenforma bezono, efektive similis en tiaj momentoj al la plezuro, kiun li ricevus de provado de parfumoj, de rilatiĝo kun mondo, kun kiu homoj ne kongruas, kiu ŝajnas senforma, ĉar homaj okuloj ĝin ne perceptas, sensenca, ĉar homaj inteligentoj ĝin ne komprenas, kiun oni atingas per unu sola sentumo. Granda ripozo, mistera rejuniĝo por Svan – por li, kies okuloj, kvankam ili estis delikataj ŝatantoj de pentraĵoj, kies spirito, kvankam ĝi estis subtila observanto de moroj, por ĉiam, neforviŝeble estis markitaj de la senfrukteco de lia vivo – ke li sentis sin transformita en nehoman, blindan vivaĵon, mankan je sento por logiko, preskaŭ en fantazian unukornulon, en ĥimeran estulon, kiu la mondon plu perceptis nur per aŭdado. Kaj serĉante en la eta frazo tamenan sencon, al kiu lia intelekto ne sukcesis profundiĝi, li sentis tian strangan ebriecon, senigante sian plej intiman animon je la helpo de rezonado, ĝin solece engvidante en la koridoron, en la obskuran kribrilon de sonoro! Iom post iom li rimarkis la multajn ecojn, pro kiuj la dolĉeco de tiu frazo en sia kerno estis dolora, eble eĉ sekrete maltrankvila, sed li pro tio ne povis mem suferi. Ne gravis, se ĝi diris al li, ke amo facile frakasiĝas – lia amo tiom fortikis! Li kvazaŭ lude akceptis la malgajon, kiun ĝi dissentigis, li vidis, kiel ĝi lin pretere tuŝas, sed tuŝas kiel kareso kiu profundigis kaj dolĉigis la memsenton de lia feliĉo. Dek-dudek-foje li petis, ke Odeta ĝin pianu, kaj postulis, ke samtempe ŝi daŭre lin kisu. Ĉiu kiso sekvigis alian kison. Ha, en tiu komenca tempo de amo, kisoj naskiĝas tiom facile! Ili estiĝas tiel dense unu apud la alia; kaj same malfacile oni nombrus la kisojn interdonitajn ene de unu horo, kiel la florojn en printempa herbejo. Tiam ŝi ŝajnigis, ke ŝi ĉesos piani, dirante: „kiel do mi ludos en tia kondiĉo, se vi tenas min? mi ne povas ĉion fari samtempe, bonvole decidu, kion vi volas – ĉu mi ludu la frazon aŭ allasu min al dorlotoj?” li koleris kaj ŝi eksplodis per rido, kiu turniĝis en refalantan pluvon de kisoj. Aŭ ŝi rigardis al li malvolonte: li revidis vizaĝon, kiu povus aperi en la ‚Vivo de Moseo’ far Botiĉeli, trovis ĝian lokon, imagis, ke la kolo de Odeta havas la ĝustan kliniĝon; kaj kiam li sufiĉe pentris ŝin tempere, en la 15a jarcento, sur la muro de la Siksta Kapelo, la penso, ke ŝi tamen estas ĉi tie, ĉe la piano, en la nuna momento, kisebla kaj amorebla, la penso pri ŝia korpeco kaj vivanteco lin ebriigis tiel forte, ke kun frenezaj okuloj, kun kvazaŭ morde streĉitaj makzeloj, li impetis al tiu botiĉelia virgulino kaj komencis al ŝi pinĉadi la vangojn. Kaj kiam li foriris – tamen ankoraŭ unu fojon reveninte por interkiso, ĉar li neglektis preni en sian memoron ian detalon de ŝia odoro aŭ de ŝiaj trajtoj – dum li estis reiranta en sia viktorio, gratulante al Odeta ĉar ŝi enpermesis lin por ĉi tiuj ĉiutagaj vizitoj, kiuj, li sufiĉe klare supozis, al ŝi ne estis tiom agrablaj, sed kiuj, lin protektante kontraŭ ĵaluzo – lin indulgante pri refoja angoro simila al tiu, kiun li suferis en la vespero, kiam li ne trovis ŝin en la domo Verduren – lin helpos, sen plia alia krizo, kies unua okazo estis tiom dolora kaj restos la sola, tra ĉiuj tiuj apartaj horoj, preskaŭ magie belaj horoj de lia vivo, kompareble al tiuj dum kiuj li trairis Parizon sub lunhelo. Kaj rimarkante dum la veturo, ke la astro nun rilate al li estis en alia, ŝoviĝinta pozicio, preskaŭ tuŝe al la horizonto, sentante ke ankaŭ lia amo konformas al nevariaj naturaj leĝoj, li pripensis kun scivolo, ĉu la vivotempo, kiu nun por li komenciĝis, longe plu daŭros, ĉu baldaŭ lia animo vidos la karan vizaĝon en foriga, malgrandiga perspektivo, kun preskaŭ nuligita povo dissendi sian ĉarmon. Nun Svan ankaŭ en aĵoj de la mondo trovis ĉarmon, de kiam li enamiĝis, kiel en sia adoleska tempo, kiam li rigardis sin artisto; sed la ĉarmo aliiĝis, la nunan sole Odeta donis. Li sentis en sia koro, kiel renaskiĝas inspiroj el lia junaĝo, kiujn frivola vivo forpelis, sed ili ĉiuj nun ricevis koloron, aludon al aparta homo; kaj dum la longaj horoj, kiujn li nun pasigis en sia hejmo, flegante sian plezuron, sola kun sia resaniĝanta animo, iompostiome li retrovis sian memecon, sed en la posedo de iu alia.