Выбрать главу

Ŝin li vizitis nur en vesperoj, kaj li neniel sciis kiajn okupojn ŝi havis dum la cetera tago, ankaŭ nenion pri ŝia pasinta vivo, tiel vere ke al li mankis eĉ la malgranda, komenca informo, kiu – faciligante la imagadon de tio, kion oni ne scias – instigas al scivolo. Li do pripensis nek kion ŝi estis faranta, nek kia estis ŝia antaŭa vivo. Li nur iafoje priridetis tion, ke antaŭ pluraj jaroj, kiam li ŝin ankoraŭ ne konis, li aŭdis pri virino, kiu, se la dirojn li ĝuste memoris, tre probable estis ŝi, kaj onidire estis ino vivanta de la favoro de viroj, iu el tiuj virinoj, al kiuj li ankoraŭ atribuis, ĉar li tiam kun ili tre malmulte estis rilatinta, la necedeman, radikale perversan karakteron, kiun al ili longe alskribis ankaŭ la fantazio de iuj romanistoj. Li konkludis, ke ofte ĝusta taksado de homo necesigas prefere renverson de la famo, kiun la socio disvastigas, kiam li kontrastigis tiun laŭdiran karakteron kun la boneco, la naiveco, la sopiro al idealo de Odeta, kiu tiagrade apenaŭ kapablis eviti eldiron de la vero, ke unufoje, dezirante vespermanĝi sole kun ŝi kaj pro tio petinte, ke ŝi skribu al gesinjoroj Verduren, ke ŝi malsanas, li vidis en la sekva tago, kiel ŝi antaŭ sinjorino Verduren, kiu demandis, ĉu ŝi pli bone fartas, ruĝiĝis, balbutis, kaj pretervole sur sia vizaĝo vidigis la ĉagrenon, la turmenton, kiun ŝi sentis pro sia mensogo, kaj, dum ŝi vicigis en sia respondo detalojn pri sia elpensita misfarto de la antaŭa tago, mienis kvazaŭ ŝi pere de humilaj rigardoj, de penta voĉo pardonpetus pro la malsincero de siaj diroj.

En iuj tagoj tamen, sed malofte, ŝi vizitis lin en la posttagmezo, interrompante lian revadon aŭ la esploron pri Johano Vermeer, super kiu li lastatempe denove laboris. Servisto envenis kaj sciigis, ke sinjorino De Kresi lin atendas en la antaŭsalono. Li iris al ŝi, kaj, kiam li malfermis la pordon, al la rozkolora vizaĝo de Odeta – ŝanĝante la formon de ŝia buŝo, la rigardon de ŝiaj okuloj, la reliefon de ŝiaj vangoj – almiksiĝis rideto. Kiam li denove solis, ĉi tiun rideton li revidis, aŭ ŝian rideton de la antaŭa tago, aŭ alian, per kiu ŝi bonvenigis lin en iu aŭ alia okazo, aŭ ankoraŭ tiun per kiu ŝi respondis en la kaleŝo, kiam li demandis, ĉu li malagrable agas, restarigante la katlejojn; kaj la ceteratempa vivo de Odeta, ĉar li sciis pri ĝi nenion, por li havis neŭtralan, senkoloran fonon, ĝi similis al tiuj disfoliaj skizoj de Antono Vatoo206, sur kiuj oni vidas jen kaj jen, en ĉiuj lokoj, en ĉiuj direktoj trikrajone207 strekitaj sur helbruna papero, multenombrajn ridetojn. Sed fojfoje en ia angulo de tiu vivo, kiun Svan vidis malplena, eĉ se lia prudento diris, ke tia ĝi ne estis, ke ĝian konsiston li simple imagi ne povis, iu amiko, kiu, klare supozante ke ili amas unu la alian, nenion aŭdacus pri ŝi raporti krom bagatelaj aferoj, al li priskribis la silueton de Odeta, kiun li en tiu mateno ekvidis, piediranta laŭ la strato Abatusi en senmanika manteleto kun mefitaj peltaĵoj, kun ĉapelo laŭ rembranta maniero208, bukedon de violoj ĉe la korsaĵo. Ĉi tiu nura krokizo al Svan kaŭzis ŝokon, ĉar ĝi subite al li sentigis, ke Odeta havas vivon, kaj tiu vivo al li ne tute apartenas; li volis ekscii, al kiu ŝi volis plaĉi per la elekto de tiu tualeto, en kiu li neniam vidis ŝin; li decidis, ke li poste al ŝi demandos, kien ŝi estis tiam iranta, kvazaŭ en la tuta senkolora – preskaŭ neekzista ĉar por li ĝi ne videblis – vivo de lia amatino, okazis nur unu afero ekster la ridetoj, kiujn ŝi direktadis al li, nome ŝia irado kun rembranta ĉapelo kaj bukedo de violoj ĉe la korsaĵo.

Krom per sia peto pri la eta frazo de Vintejo vice de la ‚Valso de Rozoj’ Svan ne provis ludigi al ŝi prefere verkojn, kiujn li ŝatis, se pri muziko temis, kaj se pri literaturo, same ne korekti ŝian mankan belguston. Li bone konsciis, ke ŝi ne inteligentas. Dirante al li, ke ŝi tiom volonte aŭskultus liajn dirojn pri grandaj poeziistoj, ŝi imagis, ke ŝi aŭdos pasiajn, patosajn strofojn laŭ la maniero de la vicgrafo De Boreli209, kaj eĉ pli kortuŝajn. Pri Johano Vermeer ŝi demandis, ĉu li suferis pro virino, ĉu lin inspiris virino, kaj kiam Svan al ŝi konfesis, ke tio ne estas konata, ŝi perdis sian interesiĝon pri la pentristo. Ŝi ofte diris: „Mi konsentas, poezio kompreneble estas belega afero – estus, se ĝi verus, se la verkistoj sincere pensus ĉion, kion ili diras. Sed en multaj okazoj tiuj homoj estas pintaj aviduloj. Pri tio mi scias, mi havis amikinon, kiu enamiĝis al ia poeto. En siaj versoj li parolis nur pri amo, ĉielo, steloj. Ha, kiel bele ŝi poste pentis! Li forspezis tricentmil frankojn de ŝi ricevitajn.” Se Svan tiam provis instruadi al ŝi, en kio arta beleco konsistas, kiel versaĵon aŭ pentraĵon oni admiru, post mallonge ŝi ĉesis aŭskulti kaj diris: „jes... mi ne kredis, ke ĝi estas tiuspeca afero”. Kaj li sentis tian disreviĝon ŝiaflankan, ke li prefere mensogis, prefere diris, ke ĉio ĉi estas malgrava, estas nur komencaj bagateloj, ke li ankoraŭ ne havis tempon por klarigi la kernon, ke aliaj aferoj estas. Sed ŝi vigle rediris: „ĉu aliaj aferoj? kiaj?... diru do”, sed li ne parolis, antaŭsciante, kiom senkonsistaj kaj malsimilaj al tio, kion ŝi atendis, estos la diritaj aferoj, malpli efektaj, malpli kortuŝaj, kaj timante, ke ŝia seniluziiĝo pri belarto vastiĝos ankaŭ al amo.

Kaj ŝi efektive trovis, ke Svan laŭ klereco malpli imponas, ol ŝi unue kredis. „Vi restas ĉiam senpasia, mi ne scias kiel mi komprenu vin.” Ŝi plie miris pri lia malavideco pri mono, pri lia afableco al homoj, pri liaj delikataj sentoj. Kaj vere, koncerne al pli grandaj homoj, ol estis Svan, pri klerulo, pri artisto, se lin ĉirkaŭuloj ne miskonas, okazas ofte ke tiu el iliaj sentoj, kiu pruvas ke ilin vere mensfrapis la supereco de lia inteligento, ne estas ilia admiro al liaj ideoj, kiujn ili ne komprenas, sed ilia respekto pro lia bonkoreco. Ankaŭ respekton sentis Odeta al Svan pro lia monduma situacio, sed ŝi ne deziris, ke li akceptigu ŝin en tiu medio. Ŝi eble prognozis, ke tio al li ne prosperos, aŭ eĉ timis, ke se li nur mencios ŝian nomon, li aŭdos klaĉojn al ŝi embarasajn. Kiel ajn, ŝi promesigis, ke ŝian nomon li neniam eldiros. La kaŭzo, kial ŝi ne volis viziti la mondumon – ŝi klarigis al li – estis antaŭlonga malpaciĝo kun amikino, kiu poste venĝis al ŝi per misfamigo. Svan kontraŭdiris: „tamen ne ĉiu homo konas vian amikinon”. „Jes, egale, malbona famo kuras rapide, homoj estas tiom malicaj.” Svan unuflanke ne bone komprenis la aferon, sed aliflanke li sciis, ke la asertoj „homoj estas tiom malicaj” kaj „bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide” estas ĝenerale rigardataj kiel veraj; certe estis realaj okazoj, en kiuj ili validis. Ĉu la situacio de Odeta kalkuliĝis inter ĉi tiuj okazoj? Li pripensadis tion, sed ne longe, ĉar simile al sia patro ankaŭ li sentis la pezon de mensa embaraso, kiam li ekzamenis malfacilan problemon. Cetere la monduma societo, kiu tre timigis Odetan, ŝin eble ne forte tentis, ĉar ĝi tro malproksimis de ŝia rutina vivosfero, ol ke ŝi povus ĝin nete imagi. Tamen, konservante en iaj aferoj tre simplajn morojn – ŝi ekzemple plu flegis amikecon kun malgrava emerita tajlorino, por kiun viziti ŝi preskaŭ ĉiutage supreniris krutan, malluman, fetoran ŝtuparon – ŝi aspiris al ŝikeco, sed ĝin ne imagis tiel, kiel mondumanoj. Laŭ ili ŝiko devenas de pluraj, malmultaj homoj, kiuj ĝin disigas ĝis iome fora zono – pli kaj pli maldense laŭmezure kiel oni malproksimiĝas de ilia centra intimeco – tra la rondo de siaj amikoj, aŭ de amikoj de iliaj amikoj, kies nomoj kune konsistigas ian registron. Ĉi tiun registron mondumanoj tenas en sia memoro, ili havas pri la temo klerecon, el kiu por ili fontas ia belgusto, ia takto, tiel ke Svan ekzemple, sen ke li bezonis eksplicite konsulti siajn mondumajn sciojn, se li en gazeto legis la nomojn de partoprenintoj en iu vespermanĝo, tuj povis diri, kun kia nuanco tiu manĝo estis ŝika, simile kiel klerulo per la lego de unu frazo precize taksas la beletran talenton de la aŭtoro. Sed Odeta estis iu el la homoj (el la ege pli multaj homoj, ol konscias mondumanoj, kaj da tiaj estas en ĉiuj klasoj de la socio), kiuj ne havas tiujn nociojn, imagas tute alian ŝikon, diversan laŭ la medio en kiu ili vivas, sed kies komuna karaktero estas – egale ĉu temas pri tiu, kiun Odeta prirevis, aŭ tiu, kiun sinjorino Kotar respektis – ke ĝi estas tuj komprenebla al ĉiu homo. La alia, monduma ŝiko, verdire komprenebla ankaŭ estas, sed ĝi postulas iom da lernotempo. Odeta pri iu komentis: