— „Li vizitas nur ŝikajn lokojn.”
Kaj se Svan demandis, kion tio signifas, ŝi respondis iom malestime:
— „La ŝikajn lokojn, diable! Se en via aĝo, vi ankoraŭ demandas, kio estas ŝika loko, kion kaj kiel mi respondu? Ekzemple dimanĉe matene: la avenuo de la Imperiestrino, ĉirkaŭ la kvina horo: la bordo de la Lago, ĵaŭde: la teatrejo Edeno, vendrede: la ĉevalkurejo, la baloj...”
— „Nu – kiuj baloj?”
— „Memkompreneble la baloj, kiuj trovas lokon en Parizo, la ŝikaj baloj, tio estas. Nu, ekzemple Herbinger, pri li vi aŭdis ĉu ne? Tiu, kiu laboras ĉe eksterborsa makleristo. Ja, vi certe aŭdis, li estas iu el la plej popularaj viroj en Parizo, granda, blonda junulo, tre snoba, li ĉiam havas floron ĉe la brustopoŝo, mantelon kun rekta faldo en la dorso, helkolorajn pantalonojn, li estas kun tiu maljuna farbita virino, kiun li venigas al ĉiuj premieroj. Nu, antaŭ kelkaj tagoj li aranĝis vesperan balon, kaj tie estis la tuta ŝika Parizo. Mi tiom deziris viziti ĝin! Sed oni postulis invitilon ĉe la pordo, kaj invitilon mi ne sukcesis havigi al mi. Entute estas pli bone, ke mi ne iris, estis sufoke tie, mi nenion vidus. Homoj iris, por poste rakonti, ke estis en la balo de Herbinger. Kaj vi scias – pri fanfaronadoj mi fajfas. Cetere, kredu al mi, el cent, kiuj rakontas, ke ili estis tie, probable duono mensogas. Sed mi miras, ke vi, tiom laŭmoda viro, ne vizitis tion.”
Sed Svan neniel penis, por ke ŝi modifu sian ideon pri ŝikeco; opiniante ke lia propra nocio pri la temo ne pli veris, estis same stulta, neniom grava, li ne juĝis utile ĝin instrui al sia amatino, tiel ke post monatoj ŝi pri la homoj, kiujn li vizitis, interesiĝis nur pro la invitiloj al prezentado de ĵokeoj, al la vetkuroj aŭ pro la biletoj por premieroj, kiujn li ricevis tra ili. Ŝi deziris, ke li plu flegu tiujn utilajn rilatojn, sed ŝi aliflanke emis ilin konsideri ne tre ŝikaj, de kiam ŝi okaze vidis, ke en strato preterpasas la markizino De Vilparizi en nigra lan-robo kaj ĉapo kun laĉoj.
— „Ŝi aspektis kiel akceptisto, kiel maljuna kortisto, darliŋ!210! Ĉu tio estu markizino! Mi markizino ne estas, sed mi postulus tre altan pagon por eliri en tiaj vestaĉoj!”
Ŝi ne komprenis, kial Svan restis en sia domo ĉe la kajo De Orleano, kiun ŝi – sed tion ŝi ne kuraĝis diri – juĝis malkonvena por li.
Verdire ŝi pretendis, ke ŝi ŝatas malnovajn objektojn, ŝi mienis ravite kaj superece se povis raporti, ke dum tuta tago ŝi brokantumis, traserĉis brikabrakon, epokajn aĵojn. Kvankam ŝi obstine, kvazaŭ pro honorsento aŭ obee al ia familia tradicio, neniam respondis demandojn kaj ne volis praviĝi, se temis pri ŝiaj dumtagaj okupoj, iun fojon ŝi parolis al Svan pri amikino, kiu invitis ŝin, kaj en kies hejmo ĉio estis epoka. Sed al Svan ne prosperis informiĝi pri la dirita epoko. Tamen post pripenso ŝi respondis, ke la objektoj estis mezepokaj. Ŝi per tio volis komprenigi, ke estis lignaj paneloj sur la muroj. Post kelkaj tagoj ŝi reparolis pri sia amikino kaj aldonis kun la hezita tono kaj la fidema mieno, per kiu oni citas parolojn de hieraŭa kunmanĝinto, kies nomon oni ne aŭdis antaŭe, sed kiun la gastigantoj videble konsideras tiom fama homo, kaj oni esperas ke la aŭskultanto ja scios pri kiu temas: „ŝi havas manĝoĉambron en stilo de... la dekoka211!”. Ŝi cetere juĝis tion malbela, nuda, kvazaŭ la ornamadon oni ne finis, virinoj en ĝi malbele aspektis, kaj tio neniam estos laŭmoda. Trian fojon ŝi priparolis la aferon, vidigis al Svan la adreson de la metiisto, kiu aranĝis tiun ĉambron, kaj kiun ŝi deziris venigi, kiam ŝi havos sufiĉan monon, por vidi, ĉu li povos aranĝi certe ne similan, sed ja ŝian idealan ĉambron, kiun bedaŭrinde la malvasto de ŝia domo ne bone ebligas, kun altaj kredencoj, renesancaj mebloj kaj kamenoj kiel en la kastelo de Bluao212. Tiuokaze ŝi sciigis pretervole al Svan sian opinion pri la domo ĉe la kajo de Orleano; li estis malaprobanta, ke la amikino de Odeta elektis ne la stilon Luizo la 16a, ĉar – li diris – kvankam oni ordinare ne atingas tion, ĝi povas esti tre harmonia, sed imitadon de antikva stilo: „tamen mi ne imagas, ke ŝi volus loĝi, kiel vi, inter difektitaj mebloj kaj eluzitaj tapiŝoj” ŝi rediris – la burĝa sento por deco superis ankoraŭ la amatoran spiriton de facilmora virino.
Tiujn, kiuj serĉadis malnovajn objektojn, ŝatis versaĵojn, malestimis profitemon, revis pri honoro kaj amo, ŝi rigardis anoj de elito superanta la ceteran homaron. Ne necesis, ke ili reale havu tiujn emojn, sufiĉis, ke ili pretendu tion; pri viro, kiu okaze de kuna vespermanĝo konfesis, ke li volonte vagas, al si malpurigas la manojn en malnovaj butikoj, ke lin neniu vere komprenos en ĉi tiu epoko de komercado, ĉar li pri gajno ne zorgas, ke li en tio havas morojn de alia tempo, ŝi revenis dirante: „vere, li estas homo kun admirinda, delikata koro, tion mi ĝis hodiaŭ ne suspektis” kaj ŝi sentis, ke ŝi havas por li grandegan kaj subitan amikan senton. Sed male pri tiuj, kiuj tiajn morojn havis, sed pri tio ne parolis, – interalie pri Svan – ŝi estis indiferenta. Certe ŝi devis konfesi, ke Svan ne estis monavida, sed ŝi paŭte aldonis: „sed ĉe li ne estas same”; efektive ŝian fantazion kontentigis ne sinforgesa konduto, sed tiutema frazado.
Sentante ke plenumi tion, kion ŝi deziris, li ofte ne povis, li almenaŭ penis, por ke lia kompanio estu al ŝi agrabla, por ke li ne kontraŭu la vulgarajn inklinojn, la mankan belguston, kiun ŝi elmontris pri ĉiuj aferoj, kaj kiujn li paradokse amis, samrange kun ĉio, kio estis al ŝi propra, kiuj lin eĉ ravis, ĉar ili ĉiuj estis apartaĵoj, tra kiuj la esenco de ĉi tiu virino al li aperis, videbliĝis. Tial, kiam ŝi ŝajnis kontenta, ĉar ŝi baldaŭ spektos ‚Reĝinon Topazan’213, aŭ ke ŝia rigardo iĝis serioza, malkvieta, decidema, ĉar ŝi timis, ke ŝi maltrafos la feston de floroj aŭ simple la horon de teo kun mafinoj kaj panrostaĵoj ĉe la Te-domo de la Reĝa Strato, ĉe kiu laŭ ŝia kredo asidueco necesas por firmigi la famon pri eleganteco de virino, Svan, en emocio simila al tiu, kiun oni sentas por la naiveco de infano aŭ la ĝusteco de portreto, kiu ŝajnas ekparolonta, tiel intense sentis, ke la animo de l' amatino alsupriĝas sur ŝia vizaĝo, ke li ne povis sin deteni, proksimiĝis kaj ĝin tie tuŝis per la lipoj. „Ha, Odetinjo deziras kuniranton por la festo de floroj, ŝi deziras ke oni ŝin tie admiru, nu, bone, ŝi havos tion, mi povas nur cedi.” Pro malakreco de sia vidpovo Svan devis konsenti al la uzo de okulvitroj por la hejma laboro, kaj li elektis por sociaj okazaĵoj monoklon, kiu malpli misformis lian fizionomion. Kiam ŝi unuafoje vidis lin kun monoklo sur la okulo, ŝi ĝoje komentis: „Por viro, jes, vere tio miaimprese tre ŝikas! Vi bone aspektas tiel! Vi similas al vera ĝentlemano. Al vi mankas nur nobeleca titolo” ŝi aldonis kun ioma bedaŭro. Al li agrablis aŭdi Odetan en tiaj momentoj, same kiel, se li amus bretoninon, li feliĉe vidus ŝin kun kufo sur la kapo kaj aŭdus, ke ŝi timas fantomojn. Ĝis tiu tempo, kiel multaj viroj, ĉe kiuj aprezo de belartoj konstruiĝas sendepende de voluptemo, ekzistis ia stranga malkongruo inter la kontentigoj, kiujn li alcedis al tiuj du flankoj de sia karaktero, ĝuante en la kompanio de ĉiam pli krudaj inoj la plezurojn de ĉiam pli rafinitaj verkoj, gvidante al kradita balkono de teatrejo junan ĉambristinon por la spekto de dekadencisma dramo, kiun li deziris aŭdi, aŭ al ekspozicio de impresismaj pentraĵoj, sincere kredante, ke klera monduma ino siaparte ne pli bone komprenus ĉion ĉi – kaj ne tiel afable silentus. Male, de kiam li amis Odetan, al li tiom dolĉe estis kunsentado, unuanimiĝo kun ŝi, ke li penis trovi agrablaj la aferojn, kiujn ŝi ŝatis, kaj des pli profundan plezuron li sentis en tio, ke li ne nur konformiĝis al ŝiaj kutimoj, sed ankaŭ akomodiĝis al ŝiaj opinioj, ke – pro plena manko de radikoj en lia propra animagordo – ili al li memorigis nur tiun amon, pro kiu li elektis ilin. Se li plurfoje spektis ‚Sergion Panin’214, se li okazojn atendis por aŭdi la muzikgvidadon de Oliviero Metra215, tion li faris pro la dolĉa sento, ke li tiel ensekretiĝis en ĉiuj preferoj de Odeta, ke li kun ŝi dividis ĉiujn gustojn. Tiu ĉarmo al ŝi proksimiga, kiun havis la verkoj, la lokoj, kiuj al ŝi plaĉis, al li ŝajnis pli mistera, ol tiu, kiun per si mem posedas aĵoj pli belaj, sed kiuj al ŝi ne rilatis. Ĉar li krome lasis sian junaĝan fidon por klereco malfortiĝi, kaj preterkonscie sian monduman nekredemon ĝin infekti, li sekve pensis – li almenaŭ tiel longatempe pensis ke li tiel ankoraŭ parolis – ke la objektoj, kiujn homoj aprezas, propran, absolutan valoron ne havas, sed ke ĉion determinas epokoj, sociaj klasoj, ke ĉion konsistigas modoj, inter kiuj la plej vulgaraj kaj tiuj, kiujn oni rigardas plej alteflugaj, egale valoras. Same kiel li juĝis, ke la fervoro de Odeta por havigi al si invitilojn al iu inaŭguro en si mem ne estis pli ridinda, ol la plezuro, kiun li siatempe havis pro tagmanĝo ĉe la princo de Kimrio, tiel same li ne pensis, ke la admiro, kiun ŝi kutime esprimis pri Montekarlo aŭ la monto Rigi216 pli malprudentas, ol lia ŝato por Holando, kiun ŝi imagis malbela, aŭ por Versajo, kiun ŝi juĝis malgaja. Tial li rezignis pri vizitoj de ĉi lastaj lokoj, plezure pensante, ke tiel li agas kompleze al ŝi, ke li sentas kaj ŝatas nur akorde kun ŝi.