— „Kurioze!” diris Forŝevilo kun miro.
La speco de sprito, kiun montris Briŝo, estus ĝenerale rigardata kiel plena stulteco en la koterio, kiun Svan de sia junaĝo frekventis, kvankam ĝi povas kunekzisti kun reala inteligento. Kaj ĝuste la inteligento de la profesoro, vigla kaj provizita per abunda materialo, probable superis tiun de multaj mondumanoj, kiuj en la okuloj de Svan estis spritaj. Sed ĉi lastaj en lian animon tiel bone enpremis siajn gustojn kaj malŝatojn, almenaŭ pri ĉio rilata al societa vivo kaj eĉ al tiu dependaĵo de ĝi, kiun oni pli ĝuste konsiderus kiel aferon de inteligento, nome konversaciado, ke Svan fatale juĝis la ŝercojn de Briŝo pedantaj, vulgaraj, naŭze pezaj. Plie ŝokis lin – ŝokis lian komprenon de etiketo – la militiste abrupta tono, kiun afektis, kiam li alparolis ajnan homon, la ŝovinema universitatano. Fine li eble ankaŭ seniĝis en tiu vespero je sia indulgemo, vidante kiel sinjorino Verduren diversmaniere afablis al tiu grafo De Forŝevilo, kiun Odeta pro stranga kaprico enkondukis. Sentante ioman embarason rilate al Svan, ŝi antaŭe demandis, kiam ŝi alvenis:
— „Kiel vi opinias pri mia invitito?”
Kaj li, unuafoje rimarkante ke Forŝevilo, kiun li delonge konis, eventuale plaĉas al virinoj kaj estas seksalloga viro, respondis: „fia!”. Nu, li neniel emis ĵaluzi pri Odeta, sed li ne sentis la kutiman feliĉon, kaj kiam Briŝo, komencinte rakonton pri la patrino de Blanka De Kastilio, kiu „kunvivis kun Henrio Plantaĝeneto225 dum jaroj antaŭ ol ŝi al li edziniĝis”, deziris, ke Svan de li petu daŭrigon, al li dirante: „ĉu ne, sinjoro Svan?” kun la komanda tono, per kiu oni sin konformas al la parolmaniero de kampulo aŭ instigas soldaton al agado, Svan, per tio forte kolerigante la dommastrinon, ruinigis la efektan paroladon de Briŝo, respondante ke oni bonvole senkulpigu lin pro lia malgranda intereso pri Blanka De Kastilio, sed ke li prefere pri io demandos la pentriston. Ĉi tiu ĝuste vizitis en la ĵusa posttagmezo ekspozicion de verkoj de alia pentristo, kiu amikis kun sinjorino Verduren kaj antaŭ nelonge mortis, kaj Svan deziris scii de li – ĉar lian belartan juĝon li volonte atentis – ĉu vere en la lastaj faraĵoj de tiu artisto oni vidis ion pli valoran, ol la virtuozecon, kiu jam en liaj pli fruaj verkoj mirigis.
— „... ĉar tiuflanke ili estis eksterordinaraj, sed ili ne estis ekzemploj de arto – se paroli per facila esprimo – altnivela” diris Svan kun rideto.
— „... altnivela kiel... nobla institucio” enŝovis Kotar, levante kun ŝerca seriozeco la brakojn.
Ĉiuj tablanoj eksplodis pro ridado.
— „Mi diris ja, ke kun li oni ne povas resti serioza” diris sinjorino Verduren al Forŝevilo. „En tute neatendita momento li elbuŝigas ian blagon.”
Sed ŝi rimarkis, ke sole Svan ne kunridis. Li cetere kun ioma malkontento vidis, ke Kotar ridindigis lin antaŭ Forŝevilo. Sed la pentristo, anstataŭ ke li kongrue respondis al la demando de Svan, kiel li probable farus se li estus sola kun li, prefere paradis antaŭ la ĉeestantaro per frazado pri la lerteco de la forpasinta majstro.
— „Mi proksimiĝis” li klarigis „por vidi, kiel ĝi estas farita, nazproksime. Eĥ, ja, ne eblas scii, ĉu ĝi estas el gluo, el rubeno, el sapo, zinko, sunradio aŭ fekaĵo!”
— „... kaj plumo estas skribiloj” ekkriis la doktoro tro malfrue, tiel ke neniu komprenis lian enrompon.
La pentristo daŭrigis:
— „Ĝi ŝajnas farita el nenio, la trukon oni ne pli bone divenas ol en la ‚Noktaj Gardistoj’ aŭ la ‚Estrinoj de la Maljunulejo’, kaj la manlerto estas eĉ pli granda ol ĉe Rembranto aŭ Hals226. Ĉio perfektas, estas nekredeble!”
Kaj simile al vira kantisto atinginta la plej altan tonon, kiun li povas sonigi, daŭrigas kapvoĉe, mallaŭte, li nur murmuris – kaj ridante kvazaŭ finfine la pentraĵo estis ridiga pro troa beleco:
— „Ĝi bonodoras, ĝi ebriigas, ĝi forprenas la spirpovon, ĝi tiklas, kaj diable, neniel vi scios, el kio ĝi estas farita – tiagrade ke ĝi ŝajnas iaspeca magiaĵo, trompaĵo, miraklo” kaj eksplode ridante: „tiagrade, ke ĝi malhonestas” kaj paŭzante, gravmiene rektigante la nukon, elektante profunde basan tonon, kiun li penis igi harmonia: „kaj tiom lojalas!”
Krom en la momento, kiam li diris: „pli lertas ol la ‚Noktaj Gardistoj’” kaŭzante problasfeman proteston de sinjorino Verduren, kiu rigardis tiun pentraĵon plej alta ĉefverko de la mondo kune kun ‚la Naŭa’ kaj ‚la Samotraka’227 kaj kiam diris „el fekaĵo”, pro kio Forŝevilo ĉirkaŭrigardis al la tablanoj, scivolante ĉu la esprimo estos akceptata, kaj poste sian buŝon alkonformigis per pruda kaj tolerema rideto, ĉiuj gastoj escepte de Svan okuladis al la pentristo per fascine admirantaj rigardoj.
— „Li ege amuzas min, kiam li tiel pasiiĝas” ekkriis, post ol li silentis, sinjorino Verduren, kaj ŝi kontentegis, ke la vespero estis tiel interesa en la tago de la unua vizito far sinjoro De Forŝevilo. „Kial vi tiel restas senmove, gape kiel bruto sur kampo?” ŝi diris al sia edzo „Vi ja scias, ke li bone parolas. Estas kvazaŭ li aŭdus vin unuafoje. Ĉu vi ne vidis, dum vi parolis, kiel li atentadis ĉiun vorton? Morgaŭ li ripetos ĉion, kion vi diris, kaj ne mankos eĉ unu vorto.”
— „Ne, ĉio ĉi ne estas blago” diris la pentristo, feliĉigita de la ĝenerala atento „vi parolas kvazaŭ vi kredus, ke mi tamtamas, ke ĉion mi ŝveligas; mi kondukos vin tien, vi diros poste, ĉu mi troigis, mi vetas, ke vi revenos pli entuziasma ol mi!”
— „Ni tute ne kredas, ke vi troigas, ni nur volas, ke vi manĝu kaj ke ankaŭ mia edzo manĝu. Redonu soleaĵon kun kremo al la sinjoro, ĉu vi ne vidis, ke tiu, kiun li havas, estas nun malvarma. Hasto ne necesas, vi donas la manĝaĵojn, kvazaŭ io nin urĝus, atendu iom, antaŭ ol vi alportos la salaton.”
Sinjorino Kotar estis modesta kaj silentema, tamen ŝi okaze parolis memfide, kiam ia bona ideo inspiris al ŝi trafan diron. Ŝi sentis, ke ĝi plaĉos, tio antaŭtrankviligis ŝin, kaj ŝi parolis ne tiom por mem brili, ol por esti utila al la kariero de sia edzo. Tial ŝi ne maltrafis la vorton salato, kiun ĵus eldiris sinjorino Verduren.
— „Japana salato ĝi espereble ne estas, ĉu?” ŝi diris duonvoĉe, sin turnante al Odeta.
Ravite, konfuzite de la spiritpreteco kaj trokuraĝo, kiujn evidentigis ĉi tiu diskreta sed klara aludo al la nova kaj sensacia teatraĵo de Aleksandro Duma228, ŝi aŭdigis ĉarman, naivulan ridon, ne tre laŭtan sed tiel elkoran, ke ŝi dum ioma tempo ne povis ĝin kvietigi. „Kiu estas ĉi tiu sinjorino? Ŝi estas sprita” diris Forŝevilo.
— „Japana ĝi ne estas, sed tian ni preparos se vi ĉiuj venos por la vendreda vespermanĝo.”
— „Probable vi juĝos min tre provinca, kara sinjoro” diris sinjorino Kotar al Svan „sed efektive mi ankoraŭ ne spektis tiun faman ‚Fransijon’, pri kiu homoj tiom abunde parolas. La doktoro ĝin vidis, laŭ mia memoro li eĉ poste diris, ke li tre plezure pasigis tiun vesperon en via kompanio, kaj, mi konfesas, mi trovis ke estus malkonvene, se li aĉetus lokojn kaj ĝin vidus duafoje kun mi. Kompreneble pro ĉeesto ĉe spektaĵo en la Franca Teatro oni neniam bedaŭras, la rolado estas ĉiam bonega, sed ni havas tre komplezemajn amikojn...” (personan nomon sinjorino Kotar malvolonte elparolis, ŝi prefere diris iuj amikoj, amiko mia pro imagita eleganteco, per malnatura tono kaj sin ŝveligante kiel persono, kiu laŭ sia bontrovo iun konigas laŭnome aŭ ne) „... kiuj ofte disponas loĝiajn lokojn, kaj afable invitas nin al spektado de ĉiuj vidindaj novaĵoj, kiujn la teatro enprogramigas, kaj mi do povas konfide atendi, mi vidos ‚Fransijon’ pli aŭ malpli baldaŭe, kaj mi povos mem juĝi pri ĝia valoro. Mi koncedas tamen, ke mi sentas min iagrade senhelpa en ĉiuj societaj rondoj, kiujn mi vizitas, ĉar homoj ĉiam parolas pri tiu damninda japana salato. Oni eĉ pri la afero nun tediĝas.” ŝi aldonis, rimarkante ke laŭŝajne Svan-on ne tiel interesis, kiel ŝi esperis, tia arde nuntempa temo. „Tio tamen estas preteksto por ideoj, el kiuj kelkaj estas konfesinde tre amuzaj. Mi ekzemple amikas kun virino, kiu estas tre originala, kvankam bela, kun multaj rilatoj, tre laŭmoda – ŝi rakontas, ke ŝi preparigis hejme tiun salaton kun ĉiuj enmetaĵoj, kiujn Aleksandro Duma priskribas en la teatraĵo. Ŝi invitis kelkajn amikinojn por la okazo. Bedaŭrinde mi ne estis en la tiufoja rondo. Sed mi aŭdis de ŝi la rakonton en ŝia akcepto-tago; laŭdire ĝi estis vere aĉa, ŝi ridigis nin tiel, ke ni larmis.. Sed vidu, la tutan amuzon faras la rakontmaniero” ŝi aldonis, vidante ke Svan restas serioz-miena.