Kaj supozante, ke li eble ne ŝatis ‚Fransijon’:
„Cetere, mi antaŭvidas, ke mi ne kontentos. Mi ne kredas, ke tio same valoras kiel ‚Sergio Panin’, la idole ŝatata teatraĵo de sinjorino De Kresi. Ĉi dramo certe havas profundan temon kaj instigas al pensado; sed kial oni donu recepton sur la scenejo de la Franca Teatro? ‚Sergio Panin’ male... cetere, kiel ĉio, kion surpaperigis Ĵorĵo Onet, li tiom bele verkas! Mi ne scias ĉu vi spektis ‚La Mastro de Forĝejoj’229, kiun mi rigardas kiel eble pli bonan ol ‚Sergio Panin’...”
— „Pardonu al mi” diris Svan kun ironia tono, „sed mi konfesas, ke ĉi tiujn du ĉefverkojn mi proksimume egale maladmiras.”
— „Ĉu vere? Kion en ili vi ne ŝatas? Ĉu vi havas apriore malfavoran opinion? Ĉu eble vi sentas ilin tro malgajigaj? Cetere, mi ofte asertas, ke pri romanoj kaj teatraĵoj oni neniam disputu. Ĉiu havas propran vidpunkton, kaj vi eble malamos tion, kion mi tre ŝatas.”
Ŝian diron interrompis Forŝevilo, alparolante Svan-on. Dum ke sinjorino Kotar parolis pri ‚Fransijon’ Forŝevilo al sinjorino Verduren estis admire komentinta tion, kion li nomis la eta spiĉo230 de la pentristo.
— „Ĉi tiu sinjoro parolas tiel flue, havas tian memorpovon!” li diris al sinjorino Verduren, post ol la pentristo finparolis „Mi malofte aŭdis ion similan. Terure! Mi tre deziras havi saman facilecon. Li estus bona predikanto. Oni prave dirus ke kun sinjoro Breŝo, vi havas ĉi tie du esceptulojn de sama nivelo, mi ne scias ĉu eĉ, kiel vortoĵonglisto, ĉi tiu eble gajnus en konkurso kun la profesoro. Ĝi estas pli spontanea, malpli arta. Kvankam li havas preterpase kelkajn realismajn vortojn, sed tio estas laŭ la nuntempa gusto, mi malofte vidis iun babili kun tia langolerteco, kiel ni diris en la armeo, kie mi havis kunulon, kiun ĉi tiu sinjoro ĝuste memorigis al mi. Pri io ajn, mi ne scias, ekzemple pri ĉi tiu glaso li povis frazumi dum horoj, ne, ne pri glaso, mi diras stultaĵon, sed pri la batalo en Vaterlo231, pri ĉio ajn laŭvole kaj li diris preterpase aferojn, kiujn oni mem ne elpensus. Krome Svan estis en la sama regimento, li probable konis lin.”
— „Ĉu vi ofte renkontiĝas kun Svan?” demandis sinjorino Verduren.
— „Tute ne...” respondis sinjoro De Forŝevilo, kaj tial ke li deziris, por faciligi sian proksimiĝon al Odeta, iel agrabli al Svan, li profitis la okazon provizitan de la demando por flati al li, parolante pri liaj prestiĝaj rilatoj, sed parolante kiel mondumano en tono de amika kritiko, ne kredigante ke li gratulas lin pro ia apenaŭ imagebla sukceso: „...ĉu ne Svan? Mi neniam renkontas vin. Cetere, kiel mi vidus lin? Tiu strangulo ĉiutempe sidaĉas ĉe gesinjoroj Latremujo, ĉe gesinjoroj La Lomoj, kaj tiaj similaj homoj...” La aserto des pli malveris, ke Svan dum la pasinta jaro vizitis preskaŭ nur la domon Verduren. Sed la nura nomo de nekonatoj rezultigis iliaflanke malaproban silenton. Sinjoro Verduren, antaŭvidante la malagrablan impreson, kiun tiuj tedulaj nomoj, sentakte antaŭ la tuta rondo eldirataj, al lia edzino probable kaŭzos, ŝtele ĵetis al ŝi zorgoplenan, helpopretan rigardon. Li vidis, ke en sia decido de ne-agnosko, de ne-koncerniĝo pri la novaĵo, kiun oni ĵus al ŝi anoncis, de ne nur muteco, sed ankaŭ tia surdeco, kian oni afektas, kiam kulpa amiko en interparolon enŝovas senkulpiĝon, kiun oni ŝajne akceptus se oni ĝin senproteste aŭskultus, aŭ kiam iu eldiras la malpermesitan nomon de sendankulo, sinjorino Verduren, por ke ŝia silento ne aspektu konsenta sed estu la nenioscia silento de senvivaĵo, subite sian vizaĝon senigis je ĉia vivosigno, je ĉia moviĝo; ŝia konveksa frunto iĝis bela ekzemplo de altreliefo, en kiun la nomo de tiu Latremuj-familio, ĉe kiu Svan ĉiam sidis, ne povis eniĝi, ŝia iom kuntirita nazo vidigis faldeton, kiu bele imitis vivantecon. Ŝia duonmalfermita buŝo ŝajnis ekparolonta. La tuto aspektis kiel vakse muldita skulptaĵo, plastra masko, modelo de monumento, busto por la Palaco de Industrio232, antaŭ kiu la publiko certe haltos, admirante kiel la skulptinto esprimis la neŝanceleblan indecon de la Verdurena gento, defianta la altecon de la latremuja aŭ de la la-loma gentoj, kiujn ĝi almenaŭ egalas, same kiel ĉiujn tedulojn de la mondo, kaj sukcese elformis preskaŭ papan moŝtecon el la blankeco kaj rigideco de ŝtono. Sed la marmoraĵo fine reviviĝis kaj aŭdigis, ke oni ne povas viziti tiujn homojn sen naŭzo, ĉar la edzino konstante ebrias, kaj la edzo estas tiel malklera, ke li diras „golidoro” vice de „koridoro”.
— „Oni pagus al mi multe, kaj mi ankoraŭ ne enlasus tion en mian hejmon” findiris sinjorino Verduren kun fulma rigardo al Svan.
Sendube ŝi ne esperis, ke li subiĝos ĝis tia grado, ke li imitus la simplanimecon de la pianista onklino, kiu tuj ekkriis:
— „Ĉu vere tiel? Kio min mirigas, estas ke ili ankoraŭ trovas homojn, kiuj ilin volonte vizitas; al mi ŝajnas, ke mi timus: oni tiel facile ricevas baton! Kiel ekzistas ankoraŭ sufiĉe krudaj homoj por deziri societadon kun ili?”
Se li almenaŭ respondus, kiel Forŝevilo: „He, ŝi estas ja dukino, ankoraŭ estas homoj, kiujn tio imponas”, al kio sinjorino Verduren almenaŭ povis rebati: „laŭ ilia plaĉo!”. Svan anstataŭe nur ridis en maniero, kiu signifis, ke tian ekstravagancan diron li neniel serioze konsideras. Sinjoro Verduren, al sia edzino plu direktante ŝtelajn rigardojn, vidis kun malgajo kaj bone komprenis, ke ŝi tiam sentis koleron de granda inkviziciisto, al kiu ne prosperas forsarki herezon, kaj por helpi al tio, ke Svan forkonfesu sian vidpunkton – ĉar sendevia asertado de sia opinio ĉiam aperas kiel ruzo kaj malnoblaĵo en la okuloj de tiuj, kontraŭ kiuj ĝi okazas – li alparolis lin:
— „Diru sincere, kion vi pensas. Al ili ni ne rediros.”
Al kio Svan respondis:
— „Sed tute ne pro timo de la dukino – se al familio Latremujo vi aludas. Mi parolas laŭ la vero, dirante ke homoj ŝin volonte vizitas. Mi ne asertos, ke ŝi havas profundan pensmanieron” (li prononcis profundan kvazaŭ ĝi estus ridinda vorto, ĉar lia parolo konservis iujn trajtojn de lia antaŭa spirito, je kiuj anima renaskiĝo ligita kun ŝato de muziko de mallonge lin liberigis – li nun iafoje siajn opiniojn esprimis kun varmeco) „... sed tute sincere ŝi estas inteligenta kaj ŝia edzo estas vera literaturŝatanto. Ili estas tre agrablaj homoj.”
Tiel ke sinjorino Verduren, sentante ke ĉi tiu sola malfidelulo al ŝi baros la vojon al la spirita unueco de la eta rondo, ne povis sin deteni – pro kolerego kontraŭ tiu obstinulo, kiu ne vidis, kiom liaj paroloj ŝin suferigis – de elkora kriado:
— „Tiel opiniu laŭvole, sed almenaŭ ne diru tion antaŭ ni!”
— „Tio veras aŭ ne depende de via difino de inteligento” diris Forŝevilo, kiu siavice volis paradi per frazoj. „Nu, mi petas, Svan, kiel vi komprenas inteligenton?”
— „Ha” ekkriis Odeta „ĝuste pri tia speco de grandaj temoj mi ofte petas, ke li parolu al mi, sed li neniam konsentas.”