Svan pro la ĝentila insisto de sinjorino De Santeŭverto antaŭeniĝis kaj por aŭskulti melodion el ‚Orfeo’281, kiun prezentis flutisto, eksidis en angulo, de kiu li bedaŭre havis perspektivon sole al du maturaĝaj sinjorinoj, kiuj sidis unu apud la alia, nome la markizino De Kambremer kaj la vicgrafino De Franketo, kiuj, estante kuzinoj, en festoj kaj societaĵoj, kunportante siajn mansakojn, sekvate de siaj filinoj, konstante serĉadis unu la alian kvazaŭ en stacidoma halo kaj fine trankviliĝis nur kiam per surmeto de poŝtuko aŭ ventumilo ili al si rezervis du najbarajn sidlokojn. Sinjorino De Kambremer pro sia malmulta konataro estis feliĉa, ke ŝi tiel havis kompanion; sinjorino De Franketo, kiu male estis tre societema, pensis, ke ŝi agas elegante, originale, montrante al siaj eminentaj konatoj, ke ŝi prefere restas kun nefama sinjorino, kun kiu ŝi havas komunajn spertojn el la junaĝo. Plena je malgaja mokemo Svan rigardis, kiel ili aŭskultas pianan interludon – ‚Sankta Francisko predikas al birdoj’ de Franco List282 – kiu sekvis post la fluta muzikaĵo, kaj kiel ili observis la kapturnan ludadon de la virtuozo: sinjorino De Franketo angore, kun disperdiĝaj rigardoj, kvazaŭ la klavoj, sur kiuj li lerte kurigis la fingrojn estus serio de gimnastaj trapezoj, de kiuj li povus defali okdek metrojn suben, kaj ĵetante al sia kunulino mirajn kaj neajn okulumojn, kiuj signifis: „estas nekredeble, mi antaŭe ne imagis, ke homo povas tion fari”; sinjorino De Kambremer, kiel virino ricevinta bonan primuzikan edukon, akompanante la takton per sia kapo ŝanĝita al stango de metronomo, kies pendolado de ŝultro al ŝultro larĝiĝis kaj rapidiĝis jam tiagrade – kun tiu konfuziĝo kaj nerezistemo kiujn elmontras la rigardo de tiu, kiu doloron ne plu konscias, ĝin ne plu provas regi, kvazaŭ dirante: „tiel estu!” – ke ŝiaj orelornamaj diamantoj ĉiufoje kroĉis la bridojn de ŝia korsaĵo kaj ke ŝi devis restarigi la nigrajn vinberojn, kiuj ornamis ŝian hararon, sen ke ŝi tamen ĉesis rapidigi la takton. Trans sinjorino De Franketo, iom antaŭe, sidis la markizino De Gajardon, absorbita en sia ŝatata konsidero, ke ŝi havas boparencan rilaton al la familio De Germanto, el kio ŝi ricevis por si mem kaj antaŭ la vizaĝo de homoj grandan gloron kaj etan honton, tial ke ĝiaj plej eminentaj anoj ŝin ordinare ignoris, eble ĉar ŝi estis teda, aŭ ĉar ŝi estis malica, aŭ ĉar ŝi estis en malpli alta familia branĉo, aŭ eble sen efektiva kaŭzo. Kiam ŝi apudis fremdan homon, kiel tiam ĝuste okazis rilate sinjorinon De Franketo, ŝin ĉagrenis tio, ke ŝia memkonscia parenceco kun la familio Germanto ne vidiĝis materie per ia surskribo, kiel en mozaikoj de bizancaj preĝejoj, kie unu sub unu figuras en vertikala kolumno la literoj de la vortoj, kiujn sanktula figuro laŭ la rakonto de la koncerna sceno eldiras. Ŝi estis pripensanta, ke ŝi neniam ricevis inviton aŭ viziton de sia juna kuzino, la princino De La Lomoj, dum ses jaroj post ties edziniĝo. Ĉi tiu penso ŝin kolerigis, sed ankaŭ fierigis, ĉar pro multfoja respondado al tiuj, kiuj miris pri ŝia foresto inter la gastoj de sinjorino De La Lomoj, ke tiel ŝi pli ŝatis, ĉar ŝi povus tie renkonti la princinon Matildan Bonaparte – kaj tion ŝia tre reĝisma familio ne pardonus – ŝi fine mem konvinkiĝis, ke tio estas la vera kaŭzo, kial ŝi ne vizitas sian junan kuzinon. Ŝi memoris tamen, ke ŝi plurfoje de sinjorino De La Lomoj demandis, kiacirkonstance ŝi povos ŝin viziti, sed tion memoris nur konfuze kaj cetere neŭtraligis, eĉ ignoris tiun malfierigan okazaĵon, murmurante: „mi ne estas tiu, kiu devas elpaŝi unue, mi je dudek jaroj pli aĝas ol ŝi”. Pro la efiko de ĉi tiu interna parolo ŝi fiere retroarkigis la ŝultrojn trans la busto, kaj ŝia preskaŭ horizontale staranta kapo pro similo pensigis pri la resurmetita kapo de bela fazano, kiun oni festene surtabligas kun plena plumaro. Ŝi ja estis laŭnature malalta, vireska, diketa; sed sinsekvaj hontigoj ŝin rektigis simile al tiuj arboj, kiuj naskiĝas en malfavora loko rande de profundegaĵo kaj pro tio kreskas retrokliniĝe por konservi sian starecon. La konstanta penso, ke ŝi pro nekompromisemo kaj memfiero malmulte intervidiĝas kun ceteraj anoj de la familio Germanto, kiu al ŝi trudiĝis kiel konsolo pri tio, ke ŝi ne tute kun ili egalrangas, laŭ la tempo formis ŝian korpon kaj en ĝi naskis ian elegantan sintenon, kiu en la okuloj de burĝaj sinjorinoj ŝajnis ia genta trajto kaj iafoje en la laca rigardo de viraj klubanoj briligis efemeran deziron. Se oni ekzamenus la parolojn de sinjorino De Gajardon laŭ iu el tiuj analizoj, kiuj el la pli aŭ malpli abunda apero de ĉiu literaĵo liveras komprenon de la ĉifrita mesaĝo, oni konstatus ke nenia, eĉ plene banala esprimo en ĝi tiel ofte aperis, kieclass="underline" „ĉe miaj gekuzoj Germanto”, „ĉe mia onklino Germanto”, „la sanstato de Elzearo De Germanto”, „la bankuvo de mia kuzino Germanto”... Kiam oni parolis al ŝi pri ia famulo, ŝi ordinare respondis ke, lin ne persone konante, ŝi tamen vidis lin milfoje ĉe sia onklino Germanto, sed ŝi tion diris per tiel glacia tono, per tiel obtuza voĉo, ke al aŭdantoj iĝis klare ke lin ŝi ne persone konis ĝuste pro la premo de ĉiuj fundamentaj kaj senesceptaj principoj, al kiuj malantaŭe apogiĝis ŝiaj ŝultroj, same kiel al iu el la ŝtupetaroj sur kiujn gimnastik-majstroj kuŝigas homojn por ekzerce vastigi la torakon.
Ĝuste la princino De La Lomoj, kiu ĉe sinjorino De Santeŭverto ne estis ordinare atendebla gasto, ĵus eniris. Por montri, ke ŝi ne pavumas en ĉi salono, kiun ŝi vizitis pro nura bonvolo, per la supereco de sia rango, ŝi envenis turnante la ŝultrojn, kvankam estis tie nenia homamaso tra kiu ŝi devus traŝoviĝi kaj neniu kontraŭvenanto, kaj memvole restis en la malantaŭa parto, sintenante kvazaŭ ŝi estus tie en la ĝusta loko, kiel reĝo vicumanta ĉe la pordo de teatrejo tiom longe, kiom la estraro ne eksciis pri lia veno; limigante la vaston de sia rigardokampo – por ne impresi kvazaŭ ŝi atentigus pri sia ĉeesto kaj postulus formalan akcepton – al kontemplo de motivo sur la tiea tapiŝo aŭ sur sia propra jupo, ŝi restis en la loko kiun ŝi juĝis plej modesta (kaj el kiu, ŝi klare sciis, elsavos ŝin ĝoja ekkrio de sinjorino De Santeŭverto tuj kiam ŝi estos ekvidita) apud sinjorino De Kambremer, kiun ŝi ne konis. Ŝi observadis la mimikon de la muzikŝatanta apudsidanto, sed ĝin ne imitis. La princino De La Lomoj kompreneble en ĉi tiu malofta cirkonstanco, ke ŝi estis mallongan tempon gasto de sinjorino De Santeŭverto, deziris, por ke la komplezo ŝiaflanka estu duoble valora, konduti plejeble afable. Sed laŭkaraktere ŝi malamis ĉion, kion ŝi epitetis troiga kaj volis evidentigi, ke ŝi ne devigos sin al elmontro malakorda kun la stilo de la koterio, en kiu ŝi kutime vivis, sed ĝi tamen neeviteble influis ŝin pro la premo de la imitemo, la preskaŭa timemo, kiu aperas ankaŭ ĉe tre memfidaj homoj en la etoso de fremda medio, egale ĉu ĝi estas socie malsupera. Ŝi nun dubis, ĉu ĉi tiun elmontradon eventuale postulis la ludata verko, kiu eble ne estis tute samspeca kiel la muzikaĵoj, kiujn ŝi aŭdis ĝis tiam, ĉu ŝia sindeteno ne atestos pri ŝia malkompreno de la verko kaj sekve sentiĝos malĝentila kontraŭ la dommastrino, tiel ke por esprimi per ia mezbona kompromiso sian malunuecan senton, ŝi jen nur relevis siajn ŝultrajn bridojn aŭ alpremis al sia blonda hararo la rozkolorajn koralajn aŭ emajlajn buletojn kun diamantaj frosto-steletoj, kiuj simple kaj ĉarme ornamis ŝian frizaĵon, observante kun malvarma scivolo sian impeteman najbarinon, jen per sia ventumilo mallonge kunbatis la ritmon de la muziko, sed – por ne abdiki sian sendependon – kontraŭtakte. La pianisto finis la muzikaĵon de List, komencis preludon de Frederiko Ŝopen283, kaj sinjorino De Kambremer signis al sinjorino De Franketo per mola rideto, kiu entenis kontenton de kompetentulo kaj aludon al pasinta tempo. Ŝi lernis en sia junaĝa tempo, kiel oni karesu la frazojn de Ŝopen, ilian senmezure longan kaj sinuan kolon, kiuj tiel liberas, fleksiĝas, ĉirkaŭtuŝas, unue serĉante, provante sian lokon ekstere kaj malproksime de la direkto skizita de la komencaj tonoj, malproksime de la punkto, al kiu oni povis esperi, ke ili al si trapalpos vojon, kaj kiuj tra ĉi tiu fantazia disiga spaco ludas nur por poste pli rektamaniere reveni – en pripensita, precizega reveno, kiel skrapo sur kristalo, kiu resonus per kriinda sonoro – kaj koren frapi la aŭdanton.