Lizipo tradukis, kaj la pli altranga pastro subridis.
— Nenio. Ni foriros, la torĉojn oni estingos, kaj la Nago revenos en sian kavernon. Tie estas aranĝita placeto, kien ĝi elrampadas por varmiĝi sub la suno. Kaj tiutempe oni fermos la pordon.
— Ĉu ĝi estas forte venena? — demandis Tais.
— Aliru al mia fratino, — respondis la pastro.
Kun respekto kaj ne sen ono de timo la atenanino alproksimiĝis al la virino, kiu staris sen emocio kaj pozo, kun intereso rigardante al la helenoj. Eksentinte akran odoron, rememorigantan dispremitan folion de veratro, Tais ekvidis, ke la antaŭtuko de la regantino de serpentoj estas ĉirkaŭverŝita per flav-verda likvaĵo, malrapide defluanta sur la plankon.
— Veneno! — klarigis la pastro. — Kun ĉiu ĵetiĝo la Nago, prepariĝante mordi, ŝprucigas ĝin el siaj dentoj.
— Kaj ĉu la veneno estas forta? — demandis Lizipo.
— Tio estas la plej granda kaj la plej venena serpento de Hindujo. Ĉevalo kaj elefanto mortas post minuto, homo kaj tigro vivas pli longe — du minutojn, laŭ viaj mezuroj. Da tiu ĉi veneno sufiĉos por tridek homoj.
— Ĉu ĝi estas iom dresita? — subite ekparolis Eris, klare elparolante la persajn vortojn. — Ja ĝin oni antaŭlonge veturigis ĉi tien?
— Dresi Nagon ne eblas! La estaĵo ne konas dankemon, alligitecon, timon aŭ maltrankvilon. Ĝi malhavas preskaŭ ĉiujn emociojn, karakterajn al animalo kun varma sango, kaj similas en tio al anoj de plej malaltspeca homamaso. Nur neordinara arto de nia Nagini savas ŝin de morto, insidanta ĉiumomente.
— Tiuokaze por kio ŝi faras tion? — Tais ĵetis rigardon al la pastrino, singarde kunvolvanta la antaŭtukon, priŝprucitan per la veneno, kaj nun tute simila al antikva bronza statueto kun fortaj formoj de virino, kutima al laboro de terkulturisto.
— Ĉiu el ni havas bezonon ree kaj ree elprovi sin en arto, speciale se ĝi estas danĝera kaj neplenumebla de aliaj homoj. Krome, la potenco de tantra prepariĝo donas al ŝi fidindan ŝildon!
— Se Tantro tiom forte influas la sentojn, korojn kaj korpojn de homoj, do ĉu povas vi kuraci la junan artiston de troa kaj senespera amo al mia amikino?
— Artistoj okupas mezan lokon, inter la anoj de asketismo kaj Tantro. Poezia penso ne timas tenton, ĉar la poezio mem radikas en amo, kiu estas deziro, kaj deziro estas espero daŭrigi la vivon. Vera poezio forĵetas ĉion falsan kaj en tio similas al asketeco, sed samtempe brulas en flamo de Eroso al amatino aŭ Muzo. Tiu duflanka kapablo de artisto malfaciligas kuracadon. Tamen ni provu.
— En kio konsistas la kuracado?
— Ĉiu penso riveliĝas ekstere, se atento estas forte koncentrita sur ĝi. Streĉita deziro kaŭzos necesan sekvon.
— Ĉu vi parolas pri setep-sa, hipnoto?
— Ankaŭ pri tio. Tamen por artisto pli gravas akrigi sopiron pri Khado-Lilito, kaŝitan en la koro de ĉiu viro. Same, kiel vi, helenoj, ni havas miton pri kelkaj rasoj de homoj, kiuj ekzistis antaŭ la nunaj. La helenoj kredas je homoj de la ora, la arĝenta kaj la kupra epokoj, kio konformas al la sinsekvo de niaj juga-oj kaj pruvas unuecon de deveno de la mitoj. Estas unu grava diferenco — ni opinias la antaŭajn homojn pli ĉielaj, dum vi — pli teraj, ol la nunaj, kaj, sekve, malpli perfektaj.
— Vi ne pravas, pastro, — enmiksiĝis Lizipo, — ĉu la titanoj kaj titaninoj estis malpli bonaj, ol la nunaj? Prometeo kaj liaj kunuloj oferis sin, por liberigi la homojn de malklereco.
— Kaj nur aldonis al ili suferojn pro konsciita responso, doninte la revon pri libera volo, sed ne levinte el mallumo de la mallibera vivo, — aldonis la alta pastro.
— Laŭ niaj mitoj, Krono detruas, voras siajn infanojn de Rea-Geo. Urano same ekstermas ilin. Alivorte, la Tempo kaj la Ĉielo forviŝas de sur la vizaĝo de la Tero siajn fruktojn. Ĉu la legendo signifas nekapablon de la Tero, de la Naturo aŭ de la Ŝaktio krei verajn di-egalajn homojn?
— Ĝi signifas, ke la homaro devas finfine rekrei sin mem, perfektiĝante en ekkono kaj memaltigo. Niaj sanktaj skriboj diras pri antaŭaj rasoj de homoj-spiritoj. Mi ne parolu pri la tri unuaj, ili estas tre malproksimaj de ni. Senpere antaŭis nin la kvara raso kun belaj virinoj de ĉiela deveno. La hebrea mitaro ne agnoskas alternon de kelkaj rasoj, sed nur unufoje kreitan paron de homoj, samaj kun la modernaj. Tamen ankaŭ ili havas legendon, ke la unua homo, Adamo, havis antaŭ sia homa edzino Evo ankoraŭ unu — Liliton. La legendo faris el ŝi malican demonon, belan, sed ĉiel malutiladintan al Evo, ĝis la dio sendis tri anĝelojn, kiuj elpelis Liliton en dezerton.
La hindaj Lilitoj estas tute aliaj. Ili same kapablas flugi en la aero, sed estas senfine bonkoraj al la homoj. La reĝino de ĉiuj ĉi pravirinoj, kiujn ni nomas Khadoj, nomiĝis Sangie Khado kaj per sia belo superis ajnan imagon. Malsame de la apsaroj, la Khadoj ne posedis racion, sed nur emociojn. Kaj la revo pri bela homa korpo kaj superhoma forto de Eroso vivas en ni kiel memoro pri tiuj Lilitoj.
— Mi aŭdis de orientaj homoj legendojn pri feinoj, ĉielaj belulinoj, kreaĵoj de fajro. Ili same flugas en la aero kaj malleviĝas al mortemaj elektitoj, — diris Tais, rememorinte sian estadon sur la lagoj apud Persepolo.
— Sendube, tio estas same eĥo de la memoro pri Lilitoj, — konsentis la pli altranga pastro, montrante rilate al Tais ĉiam pli grandan atenton. — Nia tasko estas veki tiun memoron en la animo de la artisto, ekregi ĝin kaj lasi al speciale lertaj sanktaj dancistinoj fini la ceteron, elpreminte el la koro de la artisto lian pereigan pasion al la modelo, ne deziranta ligi kun li sian sorton!
— Mi vidis veran Liliton de antikvaj mezopotamianoj sur Eŭfrato.
Kaj Tais rakontis pri la malgranda sanktejo sur la vojo tra la montopasejo kun la bildo de la flugilhava virino en la niĉo de la altaro.
— Mi pensas, ke el ĉiuj plej antikvaj virinaj bildoj tiu ĉi diino havis la plej perfektan korpon, — aldonis la atenanino. — Kaj ĉu mi rajtas spekti tiujn «speciale lertajn»?
— Rajtas! — konsentis la pli altranga pastro, frapante negrandan bronzan diskon kaj samtempe per balanco de la kapo ordonante al la interpretisto forlasi la halon. Glatigante la barbon, la babilonano ekhastis. Evidente, elektitaj dancistinoj de la templo montras sin tute ne al ĉiuj. Eris subite ion rememoris kaj ekhastis en sian ĉambron.
El nerimarkebla pordo, inter elefantoj, aperis du junulinoj en samaj metalaj ornamaĵoj sur malhelaj glathaŭtaj korpoj — oblikve surmetitaj larĝaj zonoj el oro, kolieroj, piedaj braceletoj, grandaj orelringoj kaj brilantaj per grandaj rubenoj surfruntaĵoj sur la mallongaj malmolaj haroj. Iliaj vizaĝoj, senmovaj kiel maskoj, kun tre oblikvaj kaj mallarĝaj okuloj, kun mallongaj nazoj kaj larĝaj diklipaj buŝoj, estis similaj, kiel ĉe ĝemeloj. Similaj estis ankaŭ la korpoj de ambaŭ, de stranga kompleksio. Mallarĝaj knabinecaj ŝultroj, maldikaj brakoj, negrandaj, aŭdace levitaj mamoj, maldika trunko. Tiu preskaŭ knabina gracileco akre kontrastis kun la malsupra duono de la korpo — masiva, kun larĝaj kaj dikaj koksoj, fortikaj kruroj, sur limo de beleco, nur iomete ne transiranta en pezan forton. El klarigoj de la pli altranga pastro la helenoj komprenis, ke tiuj junulinoj estas el stranga tribo el malproksimaj orientaj montoj trans la rivero de Sabloj. En ili plej klare estas esprimita la dueco de la homo: de la ĉiele malpeza supra duono de la korpo kaj de la malsupra, masiva, plena je malhela tera forto.
Tais ekdubis, ĉu povas ili danci.
— Virinoj de negranda alto ĉiam estas multe pli fleksiĝemaj, ol tiuj, kiu similas al kariatidoj kaj majestaj statuoj. Mi tute ne konas tiujn popolojn el foraj orientaj montoj kaj stepoj, kien ne penetris termezuristoj de Aleksandro.
Mallonga ordono — kaj unu el la junulinoj eksidis sur la plankon, kruciginte la krurojn, kaj ritme ekplaŭdis per la polmoj, sonorante per la braceletoj, brilantaj en lumo de torĉoj. La alia komencis la dancon kun tia esprimeco, kian donas nur talento, perfektigita per multjara lernado. Malsame ol la dancoj de la Okcidento la kruroj malmulte partoprenis en la moviĝoj, anstataŭe la brakoj, la kapo, la torso faradis sinuojn kaj gestojn, surprizajn pro fajneco, malfermiĝadis la fingroj, simile al floroj.