Выбрать главу

Tais subite komprenis, ke ŝi nomis la nekonatan Kretan knabinon ĉasistino al virbovoj — per la epiteto de Artemiso. La dioj estas enviemaj kaj ĵaluzemaj pri siaj rajtoj, sed ne povas la diino iel malutili al tiu, kiu foriris en la pasintecon, neatingeblan por Zeŭso mem, kaj malaperis kiel ombro en la subteraĵoj de Hadeso… Tamen, Artemiso povas ekkoleri kontraŭ la viva Tais… Sed kion komunan havas la virga ĉasistino kun ŝi, hetajro, servistino de Afrodito?

Kaj Tais trankvile revenis al la kontemplado de la statueto. Nenio infana restis en la vizaĝo kaj la figuro de la atenta homo de danĝera profesio. Speciale kortuŝis Tais-on ŝia funebra buŝo kaj la sentima rigardo. Tiu knabino sciis, kio atendas ŝin. Tre nelonga estis ŝia vivo, fordonita al la morta ludo — al la danco kun longokornaj makulitaj virbovoj, enkorpigantaj la frakasan Tremiganton de la Tero Pozidonon. Junulinoj-taŭropolinoj prezentadis ĉefrolulojn en tiu sankta rito, kies antikva, poste perdita senco konsistis en la venko de la virina elemento super la vira, de la diino-patrino super sia provizora edzo. La povo de minaca animalo estis elĉerpata en la danco-lukto kun nekredeble rapidaj saltistoj — gejunuloj, kiujn speciale preparis por la morta baleto spertuloj de la komplika rito. La kretanoj kredis, ke per tio estas forkondukata, konsumiĝante kaj mildiĝante, la dia kolero, kiu malrapide kaj senkompate maturiĝas en la tera kaj mara profundo.

La loĝantoj de antikva Kreto kvazaŭ antaŭsentis, ke ilia alta kulturo pereos pro teruraj tertremoj kaj flusoj. De kie ili aperis, tiuj ŝiaj foraj prauloj? De kie venis, kien malaperis? Laŭ tio, kion ŝi sciis mem el la mitoj, kion rakontis Nearĥo al siaj du sorĉitaj aŭskultantinoj, belaj, delikataj homoj, artistoj, maristoj, foraj vojaĝantoj loĝis sur Kreto jam tiam, kiam ĉirkaŭe vagadis la duonsovaĝaj prauloj de la helenoj. Kvazaŭ magnolio, kovrita de spice odorantaj floroj, subite elkreskis inter pinoj, sternitaj de vento, kaj venenaj densaĵoj de oleandro. La neklarigeble fajna, poezia belo de la Kreta kulturo inter la krudaj, batalemaj nomadoj de la bordoj de la Interna maro ja estas komparebla nur kun Egiptujo…

Eniris Klonaria — juna sklavino, skuante la mallonge tonditajn malmolajn harojn.

— Tie venis tiu… — La voĉo de la junulino tremeris pro profunde enradikiĝinta malamo al la komercisto de la homa varo.

Tais revenis al la vivo.

— Prenu la skatoleton kun mono, nombru strigojn je tri minoj kaj donu al li.

La sklavino ekridis. Tais ridetis kaj per gesto ordonis al ŝi aliri pli proksime.

— Ni kalkulu kune. Tri minoj estas cent okdek draĥmoj. Ĉiu strigo estas kvar draĥmoj, entute kvardek kvin strigojn. Ĉu vi komprenis?

— Jes, kiria. Ĉu tio estas kontraŭ la tebanino? Nemulte! — la junulino permesis al si malestiman subridon.

— Vi kostis al mi pli multe, — konsentis Tais, — sed ne juĝu laŭ prezo pri kvalito. Povas esti diversaj okazoj, kaj se oni vin aĉetis multekoste, do ankaŭ povas vendi malpli multekoste…

Ne sukcesis Tais fini la frazon, kiam Klonaria alpremiĝis per la vizaĝo al ŝiaj genuoj.

— Kiria, ne vendu min, se vi forveturos. Prenu kun vi!

— Kion vi diras? Kien mi forveturos? — miris Tais, deĵetante de sur la frunto de la sklavino ŝiajn malleviĝintajn harojn.

— Eble, vi forveturos ien. Tiel pensis ni, viaj servistoj. Vi ne scias, kiel estos terure trafi al iu alia post vi, bonkora, bela.

— Ĉu en la mondo estas malmulte da bonaj homoj?

— Malmulte da tiaj, kiel vi, sinjorino. Ne vendu min!

— Bone, mi promesas al vi. Mi prenos vin kun mi, kvankam mi nenien intencas veturi. Kiel fartas la tebanino?

— Post kiam oni ŝin manĝigis, ŝi lavadis sin tiel, ke konsumis tutan akvon en la kuirejo. Nun ŝi dormas, kvazaŭ ne dormis monaton.

— Kuru, la komercisto atendas. Kaj ne maltrankviligu min plu, mi ekdormos.

Klonaria rapide nombris la arĝenton kaj gaje saltetante ekkuris el la dormoĉambro.

Tais turniĝis sur la dorson kaj fermis la okulojn, sed dormo ne venis post la nokta vojaĝo kaj emociaj konversacioj kun la amikino.

Ili albordiĝis al ringoj de la Pirea varfo, kiam la haveno jam bolis pro agado. Lasinte la boaton por prizorgo de la du amikoj, Tais kun Egesiĥora, uzante relativan malvarmeton de Leŭkonoto — la «blanka» suda vento, puriginta la ĉielon, ekiris laŭ longa portiko, kie la komerco jam bolis. Ĉe kruciĝo de vojoj, de la Falera kaj de la Intermura Pirea, troviĝis malgranda sklavbazaro — eltretita polva placeto, ĉe unu flanko prikonstruita per longaj malaltaj ŝedoj el netajlitaj ŝtonoj, kiujn oni ludonadis al sklavovendistoj. Krudaj platoj, plankaj tabuloj, elfrotitaj per la piedoj de sennombraj vizitantoj — anstataŭ la vasta podio el hela marmoro sub ombro de la tegmentita kolonaro kaj baritaj portikoj, kiuj estis ornamantaj la grandan sklavbazaron je dek kvin stadioj pli alte, en Ateno mem.

Ambaŭ hetajroj indiferente direktis sin ĉirkaŭire laŭ flanka pado. Atenton de Tais altiris grupo de maldikegaj homoj, eksponitaj ĉe la rando de la bazaro, sur aparta ligna podio. Inter ili estis du virinoj, apenaŭ kovritaj per ĉifonoj. Sendube, tio estis helenoj, kaj sekve, tebanoj. Plej multaj loĝantoj de la detruita Tebo estis senditaj en malproksimajn havenojn kaj jam antaŭlonge venditaj. Tiun ĉi grupon el kvar viroj kaj du virinoj, verŝajne, sendis en la havenan bazaron iu granda terposedanto, por liberiĝi disde ili. Tais-on indignigis tiu vendo de liberaj homoj de la fama urbo.

Ĉe la tomboj de Ĥeroneo la belega sidanta marmora leono levis sian manegon, kiel memoraĵo al tebaj militistoj, pereintaj en la malfeliĉa batalo. Kaj nun — du virinoj staras sur la podio, neglekte ĉirkaŭvolvitaj ĉirkaŭ la koksoj per malpuraj ĉifonoj.

Antaŭ la podio haltis alta homo kun pudrita vizaĝo, borderita de la densega barbo kun grandaj bukloj, verŝajne, siriano. Per neglekta movo de la fingro li ordonis al la vendisto elpuŝi antaŭen la pli junan el la virinoj, kies tonditaj haroj kiel densa fasko kuŝis sur la nuko, ĉirkaŭligitaj ĉirkaŭ la kapo per mallarĝa blua rubando. Laŭ pufeco kaj denseco de la fasko sur la nuko Tais determinis, kiajn luksajn harligojn perdis la tebanino, bela junulino, aĝa ĉirkaŭ dek ok jarojn, de negranda alto, ordinara por heleninoj. Tirata je la mano fare de la vendisto, per la alia subtenante la falantajn ĉifonojn, ŝi nevole paŝis per la polvaj nudaj piedoj kun bonrasaj maleoloj kaj alta instepo.

— Prezo? — gravmiene ĵetis la siriano.

— Kvin minojn, kaj tio estas preskaŭ senpage, je Atena Alea!

— Vi freneziĝis! Ĉu ŝi estas muzikistino aŭ dancistino?

— Ne… sed ŝi estas virga kaj tre bela.