Выбрать главу

— Dubinde. Militakiraĵo… rigardu al la konturoj de la femuroj, de la brusto. Mi pagas minon, nu bone, du — jen la lasta prezo.

La indignanta aŭ bone ŝajniganta tion vendisto alsaltis al la junulino, batis per la fingroj la supren levitajn cicojn de ŝiaj mamoj, iginte ilin elaste ektremi. La junulino furioze forpuŝis la vendiston, forturniĝante for de la avidaj okuloj, kaj plu kroĉiĝadis al la vesto.

— Io estas malbona, mi sentas! — ekkriis la sperta siriano. — Tian sklavinon oni ne vendus en Pireo, sed starigus en Ateno. Nu, nudigu ŝin!

La vendisto ne moviĝis, kaj la aĉetanto mem deŝiris la lastan kovron de la sklavino. Ŝi ne lasis la kadukan ŝtofon, per la alia mano ŝirmante la sinon, kaj turniĝis per la flanko. La siriano aĥis. Preterpasantoj kaj gapantoj laŭte ekridegis. La rondan postaĵon de la junulino ornamis ŝvelintaj strioj pro vipo, freŝaj kaj ruĝaj, alterne kun jam saniĝantaj cikatroj.

— Aĥ vi, fripono! — kriis la siriano, evidente bone parolanta en la atika dialekto. Kaptinte la junulinon je la mano, li palptrovis sur ĝi spurojn de rimenoj, kuntirintaj la maldikajn manradikojn. Tiam li levetis malmultekostan bidaron, metitan sur la kolon de la junulino, por kaŝi spurojn de ligiloj.

La rekonsciiĝinta vendisto ekstaris inter la siriano kaj la sklavino.

— Kvin minojn kontraŭ malobeema knabinaĉo, kiun necesas teni ligita! — indignis la siriano. — Vi min ne trompos. Ŝi taŭgas nur kiel amoratino kaj ankoraŭ por porti akvon. Post la frakaso de la Centpordega Tebo junulinoj ĉi tie iĝis malpli multekostaj, eĉ belaj, — per ili plenas domoj en ĉiuj havenoj de la Interna maro.

— Estu tri minoj — tute donace! — diris la humiliĝinta vendisto.

— Ne, pagu tiu, kiu deziris liberiĝi de la malsukcesa aĉeto de tiu ĉi kanajlaro, — la siriano almontris al la tebanoj. Pensis iom kaj diris: — Mi donos al vi duonon, pripensu — naŭdek draĥmojn. Mi prenas por miaj matrosoj por revena vojo. Mi diris la lastan prezon! — Kaj la siriano decideme paŝis al alia grupeto da sklavoj, sidantaj sur ŝtona podio je kelkaj paŝoj for de la tebanoj. La vendisto ekhezitis, kaj la junulino paliĝis, pli ĝuste — griziĝis tra polvo kaj sunbruno, kovrantaj ŝian elturmentitan fieran vizaĝon.

Tais aliris la podion, deĵetinte de sur siaj nigregaj haroj la malpezan gazon de la kovrilo, per kia saviĝadis kontraŭ polvo riĉaj atenaninoj. Apude ekstaris orhara Egesiĥora, kaj eĉ mornaj okuloj de vendataj sklavoj alkateniĝis al la du belegaj virinoj.

La malhelaj obstinaj okuloj de la teba sklavino larĝiĝis, la fajro de angora malamo estingiĝis en ili, kaj Tais subite ekvidis la vizaĝon de homo, instruita legi, percepti arton kaj pripensi la vivon. La teonoo — dia konscio lasis sian lumon sur tiu ĉi vizaĝo. Samtempe la tebanino ekvidis la samon en la vizaĝo de Tais, kaj ŝiaj okulharoj ektremis. Kvazaŭ nevidebla fadeno etendiĝis de unu virino al la alia, kaj preskaŭ freneza espero ekbrulis en la atenta rigardo de la tebanino.

La vendisto ĉirkaŭrigardis, serĉante la ĉaron de la belulinoj, moka subrido surrampis sur liajn lipojn, sed ĝin tuj anstataŭis respekto. Li rimarkis la du akompanantojn de Tais, kiuj estis atingantaj la amikinojn. Bone vestitaj, razitaj laŭ la lasta modo, ili gravmiene trairis tra la dispaŝinta homamaso.

— Mi donas du minojn, — diris Tais.

— Ne, mi pli frue venis! — ekkriis la siriano, reveninta por rigardi al la atenaninoj kaj, kiel estas karaktere por ĉiuj homoj, jam bedaŭrinta, ke la aĉeton ricevos aliulo.

— Vi donis nur minon kaj duonon, — kontraŭis la vendisto.

— Mi donas du. Por kio vi bezonas tiun knabinaĉon — vi tutegale ŝin ne obeigos!

— Ni ĉesu disputi — mi pagas tri, kiel vi deziris. Sendu por la mono aŭ venu mem en la domon de Tais, inter la Nimfa monteto kaj Keramiko.

— Tais! — respekte ekkris homo, starinta malproksime, kaj ankoraŭ kelkaj voĉoj eĥis:

— Tais, Tais!

La atenanino etendis la manon al la teba sklavino, por deirigi ŝin de sur la podio kiel signo de sia posedo de ŝi. La junulino alkroĉiĝis al ĝi, kiel dronanto al ĵetita ŝnuro, kaj, timante forlasi la manon, desaltis sur la teron.

— Kia estas via nomo? — demandis Tais.

— Hesiona. — La tebanino diris tiel, ke ne estis dubo pri vereco de ŝia respondo.

— Nobla nomo, — diris Tais, — «Malgranda Iziso».

— Mi estas filino de Astioĥo — filozofo el antikva familio, — kun fiero respondis la sklavino…

Tais nerimarkite ekdormis kaj vekiĝis, kiam la fenestrofermiloj de la suda flanko de la domo estis malfermitaj al Notoso — la suda vento el la maro, kiu en tiu sezono forblovadis pezan varmegon el la atenaj stratoj. Freŝa kaj vigla, Tais tagmanĝis sola. La varmegaj tagoj malfortigis la ardon de la adorantoj de Afrodito, neniu simpozio devis okazi en la proksimaj tagoj. Ĉiuokaze, du-tri vesperoj estis tute liberaj. Tais ne iradis legi proponojn sur la muro de Keramiko jam dum multaj tagoj.

Frapinte dufoje al la tabloplato, ŝi ordonis voki al si Hesiona-n. La junulino, odoranta je sana pureco, eniris, ĝeniĝante pri sia malpura himatio, kaj malleviĝis sur la genuojn ĉe la piedoj de la hetajro kun mallerta mikso de timemo kaj gracio. Kutimiĝinte al malmildeco kaj batoj, ŝi evidente ne sciis, kiel konduti kun simpla, tenera Tais.

Deviginte ŝin demeti la mantelon, Tais pririgardis la senriproĉan korpon de sia aĉetaĵo kaj elektis modestan tolan ĥitonon el siaj vestoj. Malhel-blua himatio por noktaj aventuroj kompletigis la tualeton de Hesiona.

— Mastodetonon — mamzonon — vi ne bezonas, mi same ne portas ĝin. Mi donis al vi tiujn ĉi malnovajn ĉifonojn…

— Por ne distingigi min el la aliaj, — mallaŭte findiris la tebanino. — Sed tio ĉi tute ne estas ĉifonoj, sinjorino. — La sklavino haste vestiĝis, lerte lokinte faldojn de la ĥitono kaj glatiginte ligilojn sur la ŝultroj. Ŝi tuj transformiĝis en dignoplenan junulinon el kleraj socitavoloj. Rigardante al ŝi, Tais komprenis la neeviteblan malamon, kiun vokis Hesiona en siaj mastrinoj, malhavantaj ĉion, kion posedis la sklavino. Kaj antaŭ ĉio sciojn, kiujn ne posedis nunaj atikaj mastrumantinoj, devigitaj vivi izolitan vivon, ĉiam enviante al kleraj hetajroj.

Tais nevole subridis. Ili enviis pro nescio de ĉiuj flankoj de ŝia vivo, ne komprenante, kiel sendefenda kaj facile vundebla estas juna virino, izolita kun viro dum longaj noktoj de aŭtuno aŭ vintro. Kiam fordonante sin al li, ŝi trafas sub potencon de tiu, kiu fojfoje evidentiĝas bruto. Hesiona siamaniere komprenis la subridon de Tais. Ruĝiĝinte tuta, ŝi haste movis la manojn laŭ la vesto, serĉante malordon kaj ne kuraĝante aliri la spegulon.

— Ĉio estas bona, — diris al ŝi la hetajro, — mi pensis pri miaj aferoj. Sed mi forgesis… — Kun tiuj vortoj ŝi prenis belan arĝentan zonon kaj surmetis ĝin sur la sklavinon. Hesiona ree ruĝiĝis, ĉi-foje pro plezuro.

— Kiel mi danku vin, sinjorino? Per kio mi povos repagi vian bonkorecon?

Tais sulkiĝis rideme kaj ruze, kaj la tebanino ree streĉiĝis. «Pasos nemalmulte da tempo, — pensis Tais, — ĝis tiu juna estaĵo rericevos homan dignon kaj trankvilon, karakteran por liberaj helenoj. Liberaj helenoj… ĉu ne en tio estas la ĉefa distingo de la barbaroj, destinitaj al sklaveco, ke ili troviĝas en plena potenco de la liberuloj. Kaj ju pli malbone oni traktas ilin, des pli malbonaj iĝas la sklavoj, kaj responde al tio krueliĝas iliaj posedantoj». Tiuj strangaj pensoj unuafoje venis en ŝian kapon, kiu antaŭe trankvile perceptadis la mondon tia, kia ĝi estas. Kio estus, se ŝin aŭ ŝian patrinon ŝtelus piratoj, pri kies krueleco kaj malico ŝi tiom aŭdis? Kaj ŝi starus nun, vipita, sur podio, kaj ŝin palpus iu grasa vendisto…

Tais salte ekstaris kaj ĵetis rigardon en la spegulon el malmola bronzo de helflava koloro — tiajn liveradis fenicoj el lando, kiun ili tenis en sekreto. Facile kuntirinte la obstinajn brovojn, ŝi penis doni al si esprimon de la fiera kaj minaca lemnanino, ne konformantan al la gaja brilo de la okuloj. Senzorge forpuŝinte la malklarajn pensojn pri tio, kio ne estis, ŝi intencis forsendi Hesiona-n. Sed unu penso, formiĝinte en demandon, ne povis resti sen klarigo. Kaj Tais komencis pridemandi la novan sklavinon pri la teruraj tagoj de la sieĝo de Tebo kaj de la kapto, penante kaŝi nekomprenon, kial tiu fiera kaj edukita junulino ne mortigis sin, sed preferis la mizeran vivon de sklavino?