Выбрать главу

Retenante disŝirantajn plorsingultojn, Tais flustris al la tri ĉiopovaj diinoj, petegante redoni al ŝi Eris-on. Kvazaŭ responde al ŝia preĝo ankoraŭfoje malfermiĝis la bluaj okuloj, brilante per varma lumo de amo.

— Ne malgaju, mia amiko… mi vin… atendos… — rememorigis Eris sian promeson atendi sur la asfodelaj kampoj antaŭ la Rivero, por transiri ĝin kune kun la amikino, kun la mano en la mano.

Kaj tiam Tais ekploregis per desperaj larmoj. Rojko decidis sendi por la ĉefpastro de Nejto en timo, ke la reĝino mortos same.

La maljunulo eniris, apenaŭ spirante, sed ne perdante sian majestan staturon. Li kliniĝis super senkonscia Eris, prenis ŝian manon kaj longe tenis. Poste tuŝis la ŝultron de la reĝino. Tais levis la vizaĝon, misformitan de la malfeliĉo, kaj renkontis trankvilan, malgajan rigardon de sia amiko.

— Mi pensas, ŝi vivos! — diris la pastro. Tais sufokiĝis, ne kapabla eldiri eĉ vorton. — Mi sendis por niaj kuracistoj helpe al via heleno. Mi memoras, ke vi iam menciis pri substanco el montoj apud Persepolo. Ĉu ĝi konserviĝis ĉe vi?

— Jes, jes! Mi tuj alportos! — Tais, ŝanceliĝante, ekhastis al la skatolo, kie estis konservataj ekzotikaj kuraciloj de Mezopotamio, Hindujo kaj Baktrio. La pastro trovis pecon de malhelbruna koloro, similan al rezino, kaj transdonis al du maljunaj egiptoj en simplaj blankaj vestoj. Modestaj, sed certaj, ili interparolis pri io kun la palaca kuracisto, disfrotis la pecon da kuracilo en lakto kaj, malpreminte la dentojn de Eris, trinkigis ŝin. Sur la vundon ili metis faskon da blueta herbo kun forta stranga odoro kaj firme bandaĝis.

— Kaj nun trinku via reĝina moŝto, — diris la pastro, etendante al Tais duontason da trinkaĵo, simila al diafana, iomete opaleskanta akvo, — alie ŝoko, simila al la hodiaŭa, povos postuli grandan prezon. La vundon de la koro necesas kuraci senprokraste, ĉar konsekvencoj estos malproksimaj kaj neatenditaj.

Tais intencis preni la trinkaĵon, rememoris pri alio kaj deflankigis la tason.

— Mi dankas! Mi havas ankoraŭ unu aferon. Voku la interpretiston. Kion vi povas diri al mi? — turnis ŝi sin, elirinte sur la galerion al la atendanta ŝin pala fenico.

— Tre malmulte, reĝino: la filo de hieno diris nur kelkajn vortojn en la frakia lingvo. El ili ni komprenis, ke da senditoj estis kvar, do, ni prenis ĉiujn. Kaj li diris nomon. Mi skribis ĝin por eviti eraron, kiu povas iĝi fatala. Jen, — la interpretisto donis al Tais tabuleton.

— La nomo estas vira, sonas ionie, — diris, pensinte iom, la atenanino.

— Via moŝto diris ĝuste! — riverencis la interpretisto.

— Kie estas la murdisto?

— La filo de ŝakalo komencis kriegi kaj hurli, freneziĝinte pro doloro. Ni tranĉmortigis lin, ĉesiginte la turmentojn, nepermeseblajn al viva estaĵo.

— Vi agis ĝuste. Mi dankas vin!

Reveninte en la ĉambron, Tais aŭskultis la malfortan, egalmezuran spiradon de Eris kaj turnis sin al la maljuna pastro:

— Kaj nun donu al mi la kuracilon, mia amiko. Mi venos al vi en proksimaj tagoj, se foriros la danĝero por Eris, kaj petos gravan konsilon.

— Mi atendos vian reĝinan moŝton, — riverencis la maljunulo. — Kaj al mi tre malgaje estos adiaŭi vin!

Tais tremeris, prenis la tason kaj eltrinkis unuglute. Ĉe la lito de Eris restis unu el la egiptaj kaj la helena kuracistoj, Rojko kaj lia unua edzino. Certa pri tio, ke Eris estos senĉese observata, Tais ekkuŝis apude sur alportitan kuŝejon. Antaŭ la okuloj ekflugis flagrantaj makuloj — la trinkaĵo de la egiptoj efikis rapide.

Same mirinde rapide komencis saniĝi Eris, en la tria tago jam leviĝante sur la lito. Malforte ridetante, ŝi deklaris, ke neniam ankoraŭ estis tiel proksime al la sojlo de Hadeso kaj ne pensis, ke morto pro sangoperdo povas esti tiom agrabla.

— Oni simple perdas fortojn kaj sin mem, solviĝante en neekzisto. Se ne estus vi, mi ne dezirus reveni, — suspiris Eris.

— Ĉu al vi estas tiel malbone kun mi? — tenere riproĉis ŝin la atenanino.

— Ne pensu tiel. Simple, ju pli aĝa oni iĝas, des pli da malgajo venas pro kompreno de la vivo en ties fatala fluo. Kaj se jam okazis fari facilan paŝon al la Granda Patrino, do estas domaĝe reveni. Se ne estus vi, mi ne farus tion!

Tais karese kisis la amikinon, kaj larmoj ree ekgutis sur ties vizaĝon. Eris tenere viŝis ilin kaj forsendis Tais-on, dirinte, ke ŝi deziras dormi.

En la sekva tago Tais intencis iri en la templon de Nejto, cedis al maltrankvilo de la nigra pastrino kaj ekveturis laŭ ĉiuj reguloj: en ĉaro, sub ventumilegoj, en akompano de tridek rajdistoj. Ses gigantoj-nubianoj akompanis ŝin sur la ŝtuparo, tenante la manojn sur glavoj kaj madzoj, elstarigante la gardemajn okulojn. Tais ridetis interne. Post la ekstermo de la kvar murdistoj proksima danĝero ne ekzistis, kvankam ŝi mem starigis fortan gardon ĉirkaŭ la ĉambro, kie kuŝis Eris. Ene de la atenanino ĉio kantis pro ĝojo. Eris restis viva, nekripligita kaj estis rapide saniĝanta. En tiu humoro la ĉefpastro de Nejto ŝajnis al ŝi tre maldika, maljuniĝinta kaj malgaja.

— Kio okazis al vi, mia amiko? — demandis Tais. — Eble, vi mem bezonas helpon de kuracistoj? Aŭ mian brunan kuracilon?

— La kuracilon gardu. En ĝi estas granda kuraca forto de sukoj de Geo mem, kiujn eligas ŝia ŝtona mamo. Mi estas malgaja tial, ke vi decidis forlasi nin.

— Kaj ĉu vi ne malaprobos min pro tiu decido? Mi faris ĝin definitive post la vundo de Eris. Ni estas ligitaj per la vivo kaj la morto. Mi ne povas riski per la amikino, ĉiam preta meti sian korpon anstataŭ la mia sub baton de murdisto. Mi perdis ĉi tie, en Memfiso, du amatojn, kaj mortus, perdinte la trian.

La maljuna pastro rakontis al la atenanino antikvan profetaĵon pri lasta memfisa reĝino, kiu mirinde koincidis kun ŝia propra sento. Kaj aldonis pri popola onidiro pri reĝino Tais, veninta el fremda lando, fariĝinta egiptino kaj sukcesinta penetri en la spiriton de la Nigra Tero tiom, ke la Saisaj pastroj, farantaj nombradon de veraj reĝoj de Egiptujo, decidis inkludi ŝin en la listojn, doninte egiptan nomon.

— Kian?

— Tio estas sekreto! Demandu ilin! Kiam vi navigos en Aleksandrion — vizitu Saison.

— Mi ne meritis tion! — malgaje kontraŭis Tais. — Ĉu ne vidis la egiptoj, ke mi nur ludis la rolon, donitan al mi desupre?

— Se la aktorino, plenuminta la rolon, vekis en homoj memoron pri ilia pasinteco, noblajn sentojn de la nuno kaj pensojn pri estonteco, ĉu ne estas ŝi heroldino de la dioj kaj la mano de la sorto?

— Tiam ŝi devas daŭrigi, eĉ per kosto de la vivo!

— Ne. Ĉio antaŭdestinita elĉerpiĝas, la rolo finiĝas, kiam fortoj de la malhelaj okcidentaj dezertoj minacas al la teatro mem. La spektaklo rompiĝos tragedie, vokinte timon kaj estinginte la ĵus naskitajn strebojn.

La reĝino de Memfiso subite malleviĝis al la piedoj de la maljuna egipto.

— Mi dankas vin, amiko! Permesu nomi vin patro, ĉar kiu, se ne patro, estas la spirita instruisto de malmulte sciantaj homoj. Mi estis feliĉa — ĉi tie, en Memfiso, en via templo, mi lernis de la saĝulo el Deloso, poste de Lizipo, kaj, finfine, en ĉi-tiea mia soleco ree en tiu templo mi trovis vin. Permesu fari grandan oferon al Nejto. Mi faros ankoraŭ oferon al Artemiso je cent bovoj, pro la savo de mia amikino.

— Nur sur la malsupra nivelo de la kredo homoj bezonas sangajn oferojn por mildigi la diojn kaj la sorton, tial, ke ili starigas siajn diojn sur unu nivelon kun si aŭ eĉ kun rabobestoj. Tio estas heredaĵo de la malhelaj tempoj de sovaĝaj ĉasistoj. Ne faru tion, prefere donu monon al iu utila afero. Mi akceptos sensangan oferon, por plu instrui ĉi tie pri veraj vojoj junajn serĉantojn de vero.