Выбрать главу

— Kaj Nejto?

— Ĉu kelkaj homoj, instruitaj pri vera scio, ne estas pli plaĉaj al la diino, ol senraciaj animaloj, muĝantaj sub tranĉilo, perdante la sangon?

— Tiuokaze por kio estas farataj tiuj ritoj kaj oferoj?

La maljunulo malforte ridetis, rigardis ĉirkaŭe kaj, konvinkiĝinte pri malesto de fremduloj, diris:

— Stultaj kaj memfidaj filozofoj de aliaj kredoj plurfoje faris al ni mortigajn, kiel al ili ŝajnis, demandojn. Se via dio estas ĉiopova, do kial li permesas, ke la homoj estas stultaj. Se li estas ĉioscia, do por kio li bezonas templojn, pastrojn kaj ritojn… kaj multon de tia speco.

— Kaj la respondo al tio? — emociite demandis Tais.

— Dio, okupita pri ĉiuj homaj aferoj kaj simila al homo, estas nur imago de homoj, ne tro profundaj en fantazio. Li necesas sur ilia nivelo de kredo, kiel necesas loko por koncentriĝo kaj preĝo, kiel perantoj-pastroj. Milionoj da homoj ankoraŭ postulas religion, alie ili perdos ajnan kredon kaj, sekve, moralan fundamenton, sen kiu ne povas ekzisti ŝtatoj kaj urboj. Jen kial, dum la homoj estas ankoraŭ tre malkleraj, ni gardas la antikvajn kredojn, kvankam ni mem liberiĝis de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj. Ankoraŭ tre malmultaj, eĉ el nombro de saĝaj regantoj, scias, ke moralo de la popolo, ties edukado en digno kaj respekto al prauloj, al laboro kaj belo, estas plej gravaj por sorto de la homoj kaj de la regno. Pli gravaj, ol batalmaŝinoj, elefantoj, kirasportantaj militistoj, ŝipoj kun kvin vicoj da remiloj… ĉio ĉi detruiĝas, kiam falas la moralo kaj la eduko de la popolo. Malgrandaj kaj grandaj homoj falas en drinkadon kaj sovaĝajn amuziĝojn. En vino dronas kredo, honesto kaj digno, malaperas amo al la patrujo kaj al tradicioj de siaj prauloj. Tiel pereis nemalmultaj regnoj en Mezopotamio, pereis Persio, kreskas estonta pereo de Egiptujo, Helenujo, Kartago kaj de nova, minaca per siaj legioj Romio. La ĉefa afero, sur kiu staras la homo, estas ne armilaro, ne milito, sed etiko, leĝoj de konduto inter aliaj homoj kaj inter tuta popolo.

— Ĉu vi diris, patro, ankaŭ de Helenujo?

— Jes, reĝino. Mi scias, vi estas helenino, sed ĉu ne rimarkis vi, ke ju pli profunde falas la moralo kaj digno en popolo, des pli forte tiu penas pruvi sian superecon antaŭ la aliaj, malaltigante ilin. Eĉ tiaj grandaj sciencistoj, kiel Aristotelo, progresis en tiu malnobla afero — tiel alte penetris la veneno…

— Aleksandro ĉiam kontraŭstaris al Aristotelo, — kontraŭis Tais.

— Kaj gloron al li pro tio! Ne hastu ĉagreniĝi, jam nun anstataŭ la sovaĝa diseco de la popoloj venas ideoj de egaleco kaj unuiĝo.

— Mi scias pri la stoikistoj, patro.

— Ekzistas ankaŭ pli antikvaj instruistoj. Vi rememoros pri ili, kiam vi meditos en libera tempo.

— Kaj niaj belaj dioj… — komencis la atenanino. La pastro averte levis la manon.

— Mi ne tuŝas viajn olimpanojn, antaŭe fremdajn al ni, kvankam en la lasta tempo la kredoj de Helenujo kaj Egiptujo komencis kuniĝi en komunaj diaĵoj. Ne tuŝu ilin ankaŭ vi. Kompreno postulas multajn jarojn da meditado kaj rompado de la antaŭaj sentoj, kaj hasto kondukos nur al unu afero — al perdo de la kredo je la vivo, je la homo kaj je la estonteco. Gardu vin!

Tais kisis la manon de la maljuna pastro kaj revenis al la ĉaro, atendinta ŝin.

Preparoj por la vojaĝo pasis nerimarkitaj. Tamen disvastiĝis onidiroj pri forveturo de la reĝino en Aleksandrion, al la reĝo kaj edzo. Kune kun Tais estis forlasanta Memfison ankaŭ la bone instaliĝinta ĉi tie familio de Rojko. Forlasanta sen bedaŭro, ĉar la familiestro kaj la unua edzino ne povis forlasi la mastrinon, kaj la fenicino strebis al la maro. Estis veturonta ankaŭ la vartistino de Irana — juna duonhelenino-duonlibianino, sufiĉe klera. Ŝi ne estis sklavino, sed alligiĝis al la knabino kaj interesiĝis pri la pli aĝa filo de Rojko. Tagon antaŭ la forveturo Tais veturigis ankoraŭ malfortan Eris-on promeni inter florantaj lotusoj. La boato sensone glitis laŭ la larĝa kanaleto-lago, kun susuro invadante en densejojn de bluaj floroj kaj grandaj dikaj folioj. Iam antaŭlonge ĉi tie same floris lotusoj kaj ili veturis sur boato duope kun Menedemo. Ĉu ŝia reĝina privilegio — la luksa orumita boatego, la striita markezo kontraŭ la suno, la trejnitaj nubiaj sklavoj-remistoj — estas pli bona, pli agrabla? Neniam! Junuloj, strebante al alta stato, ne scias pri prezo, kiun ili pagos. Ne suspektas, ke juneco finiĝas kaj venos tempo, kiam ili pretos fordoni ĉion akiritan, por revenigi la feliĉajn horojn de ilia ekstere simpla, sed spirite profunda vivo, kun absorbaj travivaĵoj de la juneco! Ĉu povas okazi, ke potenco kaj riĉo blindigos ilin kaj forgesiĝos la tuta pasinteco? Ŝajne, ĝuste tiel estas ĉe multaj homoj, do ili estu feliĉaj! Sed por ŝi nun ne estas pli granda ĝojo, ol rigardi al la vigligita per belo de floroj maldikiĝinta vizaĝo de Eris, aŭskulti ekkriojn kaj plaŭdojn de la manoj de ravita Irana… La adiaŭo al Egiptujo restos bela en la memoro.

Malgraŭ sekreteco de la forveturo kaj la frua horo, grandega amaso da memfisanoj venis por adiaŭi al Tais. Sincere ĉagrenitaj, la homoj petis ŝin reveni pli baldaŭ. En la akvon kaj sur la ŝipon flugis centoj da kronoj el sankta lotuso, kies florojn estis permesite pluki nur por tiaj esceptaj okazoj. Malrapide debordiĝis la ŝipo, plaŭdis la remiloj, foriris post la poŭpon la domoj, la temploj, poste ankaŭ la piramidoj. Tais neniam plu vidos la strangan antikvan urbon, prenintan de ŝi tiom da emocioj kaj jaroj de la vivo. Ŝi ne plu vizitos la azilon de filozofoj — la templon de Nejto. Denove «ton eona» — por ĉiam!

Ĉapitro XVII. Afrodito Ambologera

Aleksandrio surprizis Tais-on per nekredebla rapideco de konstruado. Dum tiuj kelkaj jaroj, kiujn ŝi senelire travivis en Memfiso, la urbo iĝis pli granda, ol la antikva ĉefurbo de Egiptujo, ricevis bonegan kajon, vespere plenigatan de brua gaja homamaso. Multegaj ŝipoj estis balanciĝantaj en la haveno, kaj malproksime estis leviĝanta super la maro la fundamento de giganta lumturo, konstruata sur Faroso. La urbo ne estis egipta. Tais trovis en ĝi multan similecon kun Ateno, eble, intencan, sed ne hazardan. Eĉ muro, simila al Keramiko, estis apartiganta la Amafontan parton de la urbo disde la domaĉoj de Rakotiso. Ĉi tie oni same skribadis invitojn al famaj hetajroj, kiel en Ateno, Korinto kaj Klazomeno. La Muzeon kaj la Bibliotekon Ptolemeo estis konstruanta pli rapide ol aliajn konstruaĵojn, kaj ili altis super tegmentoj, altirante rigardon per blankeco de ŝtono kaj per simpleco de la arĥitekturo. Palmoj, cedroj, cipresoj kaj platanoj leviĝis en ĝardenoj kaj ĉirkaŭ domoj, rozaj arbustoj plenigis deklivojn de la alta parto de la urbo. Plej bela por Tais estis la maro, brilanta per bluo. En vasto de ĝiaj bruantaj ondoj estis disbloviĝanta laco de monotoneco de la lastaj jaroj kaj maltrankvilo, kiun kreis nedifiniteco de la estonta vivo. Nun ŝi neniam forlasos la maron! Retenante deziron tuj ĵeti sin en la akvon, verdan ĉe la bordo, ŝi ekiris for de la maro, al la monteto kun la sepultejo de Aleksandro. Tais demetis ĉiujn signojn de reĝineco, sed tamen preterpasantoj retrorigardadis al la nealta virino kun neordinare pura kaj glata vizaĝo, reguleco de kies trajtoj estis miriganta eĉ tie ĉi, en la lando, kie karakteraj por antikvaj popoloj de la Oriento kaj Helenujo cizelaj vizaĝoj ne estas raraj. Io en la irmaniero, en la kuprakolora sunbruno, en profundeco de la grandegaj okuloj, en la staturo, konturiĝanta tra la ĥitono de maldikega egipta lino, devigadis preterpasantojn sekvi ŝin per la okuloj: virojn kun subita sopiro, virinojn — kun sentaĵo de supera forto. Post ŝi lametis Rojko, ŝultr-al-ŝultre kun la pli aĝa filo, armitaj kaj observemaj, ĵurintaj al Eris ne gapi flanken.

Same kiel antaŭ kelkaj jaroj, la atenanino aliris la artefaritan monteton el maraj rulŝtonetoj, kungluitan per kalko kaj tegitan per platoj de griza Siena granito. Portiko el masivaj ŝtonpecegoj entenis gardistaron el dekestroj, estrataj de centestro-loĥago. La bronza pordo eltenus baton de plej forta sieĝa maŝino. Dum la antaŭa vizito Ptolemeo montris al Tais ruzan aranĝaĵon. Sufiĉus nur elbati la fiksilojn, kaj grandega maso da rulŝtonetoj falegus de supre, kaŝinte la tombon. Surverŝi ĝin per kalko kun ovoblanko kaj kovri per anticipe preparitaj platoj eblis dum unu nokto. Tais montris al la loĥago la fingroringon kun reĝa sigelo, kaj li malalte riverencis al ŝi. La dek militistoj malfermis la bronzan pordon, bruligis lumigilojn. En la centro de la hipogeo staris la ora, ornamita per bareliefoj sarkofago, bone konata de la atenanino. Ŝian koron, same kiel antaŭe, kunpremis angoro. Ŝi prenis kruĉon kun nigra vino kaj flakonon kun valorega oleo, kiujn alportis Rojko, faris verŝoferon al la ombro de la granda militestro kaj rigidiĝis en stranga, simila al dormo stuporo. Ŝi aŭdis susuron de flugiloj de rapide flugantaj birdoj, plaŭdon de ondoj, obtuzan tondron, kvazaŭ malproksiman frapadon de hufoj de mil ĉevaloj. En tiuj fantomaj sonoj al Tais ŝajnis, ke la potenca, aŭdebla nur por la koro voĉo de Aleksandro diris la solan vorton — «revenu!»