Выбрать главу

— Ĉu ili majstras fari sangajn oferojn? — demandis Tais.

— Jes. De kie vi scias?

— Mi scias profetaĵon. Landojn, kie homoj faras sangajn oferojn, farante siajn diojn similaj al rabobestoj, — Helenujon, Romion, Kartagon atendas baldaŭa pereo, detruo de ĉio kreita kaj plena malapero de tiuj popoloj.

— Necesas rakonti pri tio al miaj filozofoj. Ĉu vi deziras konversacii kun ili en la Muzeo?

— Ne. Mi havas malmulte da tempo. Mi deziras vidi Leontiskon.

— Li navigas ĉe bordoj de Libio, sed jam hieraŭ, diveninte vian deziron, mi sendis rapidan ŝipon.

— Jen avantaĝo esti reĝa filo. Mi dankas vin ankoraŭfoje pro tio, ke vi decidis fari el li simplan mariston, sed ne heredanton, vicreganton aŭ alian estron. Li similas min kaj ne konvenas por tiu rolo.

— Vi transdonis al li la Kretan sangon de senlima amo al la maro. Kaj kion vi deziras por Irenion?

— Ŝin eduku Pentanasa, mia amikino el antikva familio, kies nomoj estas elĉizitaj per kipraj signoj sur monumentoj de la insulo. Mi deziras fari el ŝi bonan virinon. Ŝi havas vian sobran prudenton, vian singardemon en aferoj kaj, ŝajnas al mi, vian antaŭvidemon. La divido de la imperio de Aleksandro kaj la elekto de Egiptujo ĝis nun servas por mi kiel ekzemplo de via ŝtata saĝo!

— Mi elektis Egiptujon pro ankoraŭ unu konsidero. Ĉi tie mi estas reĝo inter popoloj, fremdaj al mi, kaj kreas novan ŝtaton laŭ mia bontrovo, elektante homojn, plej konvenajn por potenco. Dum malfeliĉoj min ĉiam defendos tiuj, kies bonstato estas ligita kun mia reĝeco. Ne ripetiĝos terura envio, kalumnio, interbataloj kaj konkuro de fortaj, sed malkleraj homoj el antikvaj familioj, kiuj ne permesis al Helenujo ekflori, kiel ĝi povus, havante tian grandan popolon. Ĝiajn plej bonajn homojn ĉiam trafadis kalumnio kaj malhonoro. Danko de la nobelaro esprimiĝadis en ekzekuto, ekzilo, perfido kaj mallibero. Rememoru Periklon, Fidion, Sokraton, Platonon, Temistoklon, Demostenon, kaj ceterajn nenombreblajn!.. Ankoraŭ kalikon, nun la mian, adiaŭan.

Siavice levis la kristalan kalikon la reĝo de Egiptujo Ptolemeo Soter, kaj subite haltis.

— Mi havas neniun riproĉon al vi dum ĉiuj ĉi jaroj, krom unu. Ĉu vi deziras scii?

Tais interesite kapjesis.

— Kial vi permesis vendi la arĝentan Anadiomena-n, prezentantan vin? Ĉu ne sciis vi, kiel mi amas vin kaj virinan belon, kaj ĉion, kio estas ligita kun vi?

— Mi nenion permesis. Tiel faris la sorto. Lizipo destinis la statuon al Aleksandro, sed komence la reĝo ne havis tempon, kaj baldaŭ li forpasis. Tiam jam vi ne havis tempon por skulptaĵoj. Sed mi ĝojas, ke la Anadiomena foriris en Hindujon. Tie estas tute speciala rilato al virina belo, kaj en la nuna stato de Helenujo mi ne estas certa pri konservo de statuo el arĝento, eĉ se ĝin oni starigus en templon.

— Bone, do vi pravas, kaj mi ĵetas for mian riproĉon. Alvorte, Seleŭko, kiam li estis saviĝanta ĉe mi, diris pri planoj de ekspedicio al Hindujo. Mi konsilis al li rezigni kaj cedi sian parton de Hindujo al Ĉandragupto. Kaj li diris, ke cedos — se tiu donos kvincent elefantojn!

— Li estas ĉarma, tiu giganto kaj kolektanto de gigantoj!

— Ne tiom ĉarma, por vira rigardo. Elefantoj estas potenca batala forto, movebla, pli bona ol falango kaj peza kavalerio. Seleŭko ne vane kolektas elefantojn por sia armeo. Mi kaj li estas amikoj, sed ĉu amikos kun mi kaj miaj heredontoj lia heredonto?..

Por kontraŭstari al liaj elefantoj, mi devos akiri proprajn. Hindujo estas neatingebla por mi, tial mi akirados elefantojn el Libio. Kaj en tio estas vere netrotakseblaj la kolektitaj de vi informoj pri vojoj suden, speciale pri la navigoj en Punton. Mi jam ordonis ekipi ŝipon, ili navigos laŭ la Eritrea maro al la kabo de Aromoj kaj pluen, de kie egiptoj alveturigadis ĉiajn bestojn. Elefantoj en Libio estas aliaj, ol en Hindujo, ili havas pli grandajn orelojn, grandegajn dentegojn kaj malkrutajn dorsojn, estas pli sovaĝaj kaj pli malfacile dreseblaj. Tamen por batalo ili eĉ pli konvenas, ol la hindaj, pro pli kolera karaktero kaj kuraĝo. Ĉu ne estas amuzaj la zigzagoj de la sorto? Vi helpis al Seleŭko akiri elefantojn per via statuo, kaj al mi — eĉ pli, eksciinte la lokojn, kie oni ilin prenas. Mi ankoraŭfoje dankas vin.

— Jam tagiĝis! — rememorigis Tais al la absorbiĝinta reĝo. — Berenico suferas, kaj ankaŭ mi jam devas foriri.

Ptolemeo kaj Tais faris verŝoferon al la dioj, brakumis kaj kisis unu la alian, kiel gefratoj. La atenanino vekis Eris-on, ĝissate dormintan sub plaŭdado de la fontano. Ili ekiris perpiede al sia domo, kaŭzante saman admiron de preterpasantoj, kiel antaŭ multaj jaroj. Neniu povus diri, ke la kvardek-jara Tais kaj la tridek-kvin-jara nigra pastrino aĝas pli ol kvindek jarojn sume.

— Se vi scius, kiel facile estas en eksomido! — ekkriis Tais. — Kaj ne necesas observadi proprajn gestojn, vortojn, esprimon de la vizaĝo, por ne konfuzi la regatojn. Nun mi ne havas regatojn kaj nenion devas! Mi povas kanti, kvankam ne kantis tiom delonge, ke, eble, perdis la voĉon.

— Unu regatinon vi havas ĉiam, — Eris, ridante, riverencis en la flata azia maniero. La atenanino haltis, pririgardante la amikinon. Eris nekomprene levis la brovojn.

— Vi rememorigis min pri unu grava afero. Mi preskaŭ forgesis pri ĝi!

— Pri kiu afero?

— Vi vidos! Mi scias, inciti vin per aludoj estas senutile. Mi simple ankoraŭ ne finpensis.

Laca post la nokta maldormo, Tais kun ĝuo donis sin al langvoro de baniĝo kaj forta Ionia masaĝo. Ŝi tradormis la tutan tagon ĝis la malhelo, kaj duonon de la nokto trasidis sur la teraso, pripensante renkontiĝon kun la filo. Leontisko nun aĝas ĉirkaŭ dek kvin jarojn, li proksimas al la aĝo de efebo. Tais decidis kunigi la rendevuon kun la filo kaj renkontiĝon kun la maro. Ili veturos al Faroso, tie, kie Nearĥo montris al ŝi Kretajn ruinojn inter arbustoj kaj sablo. Tie ŝi plonĝadis sub plaŭdo de ondoj kaj krioj de mevoj sur la senhoma bordo… Kaj ŝi kunprenos Eris-on. Ankoraŭ ne estas klara la rilato de la amikino al la maro. Estus amare, se ŝi perceptus ĝin alie, ol Tais mem. Ja ekzistas nemalmultaj homoj, kiujn la maro maltrankviligas, marmalsanigas, simple timigas…

La atenanino povus ne maltrankviliĝi. Tiu tago iĝis por ŝi vera festo. Cigne blanka boato estis distranĉanta bluajn ondojn, milde kaj karese balancantajn la ŝipeton. Leontisko estis svelta, kiel la patrino, kun samaj grizaj okuloj kaj kupra sunbruno, kiel ĉe Tais, jam kun lanugo super la supra lipo; la filo ne deŝiradis de ŝi la admirantajn okulojn dum la tuta vojo ĝis la norda bordo de Faroso. Parton de la bordo oni jam ĉirkaŭkonstruis per skrupule alĝustigitaj ŝtonoj, metitaj sur gigantaj ŝtonpecegoj de la antaŭa Kreta haveno. Lasinte la boaton ĉe la okcidenta varfo, Tais kun Leontisko kaj Eris ekiris al la malproksima rando de la kajo. La profunda akvo malhelis sub kruta mureto. Nevole imitante Aleksandron, ŝi verŝis en la maron miksaĵon de vino kaj aroma oleo kaj ordonis al Leontisko malproksimen ĵeti la oran lekitionon.

— Nun ni fordoniĝu al Tetiso[37]! — gaje kriis ŝi. Leontiskon ne ĝenis nudeco, same kiel ŝian patrinon, pro korpa perfekteco, karaktera al la antikva loĝantaro de la Interna maro. La knabo malvestis sin kaj plonĝis. Egalmezure ruliĝantaj ondegoj apud la insulo estis diseriĝantaj en etajn, rapide plaŭdantajn ondojn.

— Panjo, venu! — vokis Leontisko, per fortaj impetoj fornaĝante pli malproksimen, kie ondoj iris malpli rapide kaj pli minace, ŝvelante kiel pezaj gigantoj. Aro de delfenoj montris la angulajn naĝilojn kaj nigrajn dorsojn, alproksimiĝante al la naĝantoj. Reteninte la spiron, Tais glitis en la densan, elastan akvon, kiu ĉirkaŭigis ŝin per odoro de vasto kaj forto. Finfine! Por kelkaj momentoj ŝi eĉ forgesis pri Eris. Klininte la kapon, tiu estis atente rigardanta en profundon.

вернуться

37

Helena diino de la maro.