Выбрать главу

— Eris, kara, naĝu ĉi tien! — kriis Tais kaj eĉ ektimis pri fulma rapido, kun kiu ĵetis sin en la maron la nigra pastrino. La atenanino sciis, ke Eris naĝas kvazaŭ malvolonte, sen la pelanta ĝojo, kiu kaptas Tais-on en akvo. Sed ĉi tie Eris kun sia batala kriego: «Eriale! Eriale kaj Eris!» — naĝis, atingante Leontiskon, neniom timante obtuzan minacan bruon, kun kiu leviĝadis kaj malleviĝadis ondegoj en la alta maro.

— Sankta Patrino de Dioj! Kiel facile estas naĝi en tiu ĉi densa akvo! Ĉi tie ne estas humido kaj malhelo de marĉo, kiel en rivero aŭ lago. La maro tenas karese, — ĝoje rakontis Eris al la amikino. Kaj Tais jubilis.

Vento ekblovis el la oriento, estingis spegulan briladon sur la deklivoj de ondegoj, dispremis ties akrajn pintojn. Kaj al Tais ŝajnis, kvazaŭ nevideblaj nereidinoj ĉirkaŭis ilin, regalante per plaŭdfrapoj la kolon kaj la ŝultrojn, petole ŝprucante al la vizaĝo, glatumante la korpon sub la akvo per karesaj manoj. Ŝi diris pri tio al Leontisko, kaj ree ŝin mirigis rigardo de la knabo, atente observanta ŝin.

Eris baldaŭ laciĝis, ankoraŭ ne restariginte plene siajn fortojn. Tais kaj Leontisko daŭre plonĝadis, irante al profundo, naĝadis kaj renversiĝadis, imitante delfenojn, kiuj rapidis flanko ĉe flanko kun ili, strabante per la malgrandaj amikemaj okuletoj kaj elstarigante la ridetemajn blank-nigrajn faŭkojn.

Lacaj, ili finfine elrampis sur glataĵon de granitaj platoj. Eris priverŝis la amikinon per sensala akvo, forlavis la salon kaj helpis kombi la nigrajn harligojn. Leontisko, sekiĝanta malproksime, sinĝeneme alproksimiĝis al la patrino kaj kliniĝis al ŝiaj piedoj, brakuminte la fortajn genuojn.

— Diru la veron, panjo, ĉu vi estas diino?

Renkontinte petegan rigardon de la klaraj grizaj okuloj, Tais nege balancis la kapon.

— Sed vi ne estas simpla mortemulino, ĉu? Vi estas nereidino aŭ nimfo, cedinta al mia patro. Mi aŭdis, pri tio flustris servistoj en la palaco. Ne malakceptu mian peton, panjo, diru. Mi nur deziras scii. — La knabaj manoj, fortikiĝintaj en laboro kun remilo kaj velo, pli dense kunpremis la genuojn de la patrino. La varmega kredo de la knabo devigis la koron de Tais tremeri. Ŝi rememoris pri Aleksandro. Unu aludo de ŝia patrino donis al li necesan kredon pri si. Kaj samtempe la ĉiama veremo ribelis kontraŭ la trompo.

— Vi pravas, knabo! — subite diris Eris, kiu staris apude. — Via patrino ne estas simpla mortemulino, sed ŝi ankaŭ ne estas diino.

— Do mi pensis prave. Vi estas unu el la filinoj de Tetiso kaj de mortema viro. Kaj tiu zoneto kun stelo sur vi estas sorcaĵo de mortema vivo? Kiel la zono de Hipolita? Ĉu?!

— Jes!.. Mi ne estas senmorta, ne posedas potencon de diino kaj ne povas doni al vi miraklan forton aŭ nevundeblon en batalo, — haste aldonis la atenanino, — sed mi donis al vi amon al la maro. Tetiso ĉiam estos favora al vi.

— Kara, kara panjo! Jen kial vi estas tiel superhome bela. Tio estas feliĉo — esti via filo! Mi dankas vin. — Leontisko kovris per kisoj la genuojn kaj la fingrojn de Tais.

Ŝi levis la filon, glatigis buklojn de liaj nigraj haroj kaj diris:

— Iru, vestu vin. Tempas veturi!

La vizaĝon de la knabo plenigis malgajo.

— Ĉu vi ne povas preni min kun vi? Por ni estus bone kune!

— Mi ne povas, Leontisko, — respondis Tais, sentante spasmon, kunpremantan la gorĝon. — Vi devas esti kun la patro, sed ne kun la patrino. Vi estas viro, maristo. Venkadu la maron por ĝojo de homoj, sed ne por buĉi ilin. Kaj mi kun Tetiso ĉiam estos kun vi!

Leontisko turniĝis kaj ekiris al sia vesto, ĝustatempe, por ne ekvidi larmojn de la patrino.

Post la mara baniĝo Leontisko kvazaŭ elkreskis. Dum la revena vojo li eĉ pli alte tenis la fieran kapon kun subtilaj Kretaj trajtoj de la vizaĝo. La boato estis alproksimiĝanta al la haveno, kiam la knabo tuŝis la patrinon kaj flustre demandis, almontrante al Eris:

— Ĉu ŝi same?

— Eĉ pli, ol mi! — same flustre respondis Tais.

Leontisko subite prenis la manon de la nigra pastrino, almetis al la frunto kaj la vango kaj kisis la polmon. Ege mirigita Eris kisis lin al ambaŭ vangoj — favoro, donita ĝis nun al neniu. Tais pensis, kiel bone estus por la knabo havi tian amikon apude. Ne estante diino, ŝi ne povis scii, ke post kvin jaroj, en granda mara batalo ĉe Salamiso, en profunda golfeto de Famagusto, sur la orienta fino de Kipro, Ptolemeo plene malvenkos, kaj Leontisko estos kaptita. Tamen, la nobla venkinto, favorato de la atenanoj, Demetrio Poliorketo, baldaŭ redonos la filon al Ptolemeo kaj mem estos venkita de tiu. La monumento de la venko de Demetrio — la statuo de flugilhava Niko — sur insulo Samotraco dum jarmiloj admirigados homojn de ĉiuj popoloj kaj lingvoj!

La maro, kvazaŭ salutante revenon de sia filino, estis mirinde kviete portanta «Kirka-n», la ŝipon de Tais, sud-okcidenten for de Aleksandrio, al la insulo Kipro. La atenanino rememoris pri siaj antaŭaj navigoj. Ĉiu distingiĝis per tre bona vetero. Kiel ne eblis kredi je speciala favoro de Tetiso?

— Oni kalkulas, ĝis Pafoso sur Kipro estas kvincent egiptaj sĥenoj, — diris al Tais la ŝipestro, mem estinta sperta direktilisto el Astipalajo, — sed mi mezuris pli — du mil okcent stadiojn.

— Kiel oni povas mezuri maron? — demandis mirigita Eris.

— Estas kelkaj rimedoj, sed mi uzas la plej simplan, — la ŝipestro mallarĝigis la okulojn, rigardante malproksimen, — ĉe tia bona vetero kaj malgrandaj ondoj. Rigardu mem!

Laŭ ordono de la estro sur la ferdekon eliris du maljunaj maristoj, unu kun grandega pafarko kaj fasko da maldikega ŝnureto, la alia kun mara klepsidro, stabila ĉe ondado. Fiksita sur larĝa zono, la maristo kun la pafarko ekpendis super la akvo, apogante sin per la nudaj piedoj al la ŝipflanko, kaj elpafis sagon, kiu ektrenis la ŝnureton kun surligitaj sur ĝin kolorigitaj fiŝaj naĝvezikoj. Dufoje la ŝnureto kuŝiĝis malsukcese, triafoje ĝi traflugis per rekta vojeto. Tuj kiam la pruo de la ŝipo trafis al la komenco de la ŝnureto, la direktilisto frapis kupran diskon, kaj la dua maristo startigis la klepsidron. Alia frapo aŭdiĝis, kiam la pruo de la ŝipo trapasis la finon de la ŝnureto.

— Nombro de gutoj? — kriis la direktilisto.

— Tridek unu, — sekvis la respondo.

— Vidu, — klarigis al Eris la estro, — la ŝnureto, longa je duonstadio, kuŝiĝis rekte, ne estis kurbigita de ondoj danke al la sperteco de miaj maristoj. La ŝipo trairis ĝin dum tridek unu koraj batoj aŭ klepsidraj gutoj. Necesas korekti kalkulon por ondo kaj sinuoj de la ŝnureto. Proksimume mi diros: nia «Kirka» faras ĉirkaŭ sesdek stadiojn dum horo — tre bona iro sub meza velo, sen remiloj. Kalkulu, kiom da tempo necesos por ĝisiri Pafoson, sed nur mense — ne koleru la Maran Maljunulon! Por mezuri distancon ĝuste, necesas fari dum vojaĝo multajn mezurojn. Ŝanĝiĝas forto de vento, fluo — la vojo estas longa…

La direktilisto elektis tempon, kiam la etesioj — someraj ventoj, blovantaj al Egiptujo, — por mallonga tempo ŝanĝas sian direkton kaj portas ondojn el la nord-okcidento. La maro malheliĝis, akceptinte la koloron de Ĥia vino, kaj sur ĝia morna vastaĵo estis vice kurantaj blank-kolharaj ĉevaloj de Pozidono. Forta vento deŝiradis ŝaŭmon de iliaj pintoj, brilantan sub la suno en la sennuba ĉielo. Tia aspekto de maro estas kutima al ĉiu heleno, kaj la forteco de la ventoj ne konfuzis la maristojn — ili sciis, ke vespere ĝi malgrandiĝos, kaj la plej terura afero — nokta tempesto — ne okazos.

Tais kaj Eris kantadis sur la ŝipnazo, ludante por si sur sistro kaj citaro, plej diversajn kantojn: helenajn, malgajajn kaj melodiajn; longajn kaj malserenajn persajn; abruptajn, akrajn fenicajn kaj egiptajn; kantojn de libiaj piratoj kun sovaĝaj elkrioj kaj fajfoj, kaŭzante grandegan admiron de la maristoj kaj kolerigante la direktiliston, ĉar la maristoj iĝadis malatentaj.