Выбрать главу

— Ne staru, kiel perdita, — diris Tais al la filo de Rojko. — Estu viro, iru kaj konsolu.

La junulon kvazaŭ forblovis vento.

— Vi batis ŝin ĝis larmoj, — riproĉis Eris.

— Mi ne scias, kiu havos larmojn, — respondis Tais, blovante al la fingroj, — tia fortika knabinaĉo! Kaj nun, mia kara Eris, ni okupiĝu pri vi.

— Vi hodiaŭ reĝas, ho leonino, — ŝercis Eris, kun ioma timeto rigardante al la amikino.

— Leonino nun iĝos vi, — promesis Tais kaj kondukis la amikinon en sian ĉambreton, kies pordo estis eliranta al la direktila ponteto, sed ne en la poŭpan ejon, aranĝitan por la virinoj por la tempo de la navigado.

— Ekstaru antaŭ mi kaj tenu la spegulon. Ne, ne tiel, turnu ĝin al vi! Fermu la okulojn!

Eris obeis, konante la emon de Tais al neatenditaj kaj ĉiam amuzaj petoloj.

Tais trovis skrupule kaŝitan skatolon el cizelita arĝento, elprenis diademon en aspekto de du serpentoj, kunplektitaj el drato de verda oro. La kapoj de la rampuloj, larĝigitaj, kiel ĉe Nago en la templo de Eriduo, estis disirantaj kruce, kaj ĉiu tenis en la malfermita faŭko globeton de sardonikso — striita, blank-nigra agato. La atenanino surmetis la ornamaĵon sur la kapon de Eris. Ĝi montriĝis konvena, kaj ne mirinde. Ĝin faris laŭ mendo de Tais la plej bonaj majstroj de Aleksandrio dum tri tagoj. Anstataŭ diademo aŭ stefano rezultis krono de ia etiopa reĝino.

— Nun rigardu!

Eris ne retenis miran ekkrion.

— Mi ordonis fari la okulojn safiraj, konvene al la koloro de la viaj, sed ne el rubeno, kiel sur amuletoj de hebreaj belulinoj, — diris kontenta Tais.

La diademo mirinde konvenis al la nigraj haroj kaj la malhel-bronza haŭto de la amikino.

— Ĉu tio estas por mi? Por kio?

— Ĉu vi memoras, en mian kapon venis io en Aleksandrio. Mi ne diris tiam. Ni veturas en la landojn, kien homoj kun tia, kiel via, koloro de la haŭto trafas aŭ kiel sklavoj, aŭ kiel gastoj de reĝa familio. Do, por ke vin oni ne opiniu sklavino, vi portos la ornamaĵon, eblan nur por tre altrangaj personoj. Memoru pri tio kaj tenu vin kiel reĝidino. Kaj anstataŭ la barbara koliero el venenaj dentoj de Nagoj…

— Mi ne demetos ĝin! Tio estas distingilo, pli valora ol ajna alia!

— Bone, nur surmetu super ĝi… — Tais agrafis sur la kolo de Eris la kolieron el ĉiel-bluaj beriloj.

— Ĉu vi fordonas al mi la donacon de la ĉefpastrino de Kibela? — ekkriis Eris.

— Dum vi portas ĝin, neniu ekdubos pri via stato. Tio estas vere reĝa aĵo!

Protestoj de Eris neniom hezitigis la atenaninon, kaj la kunvojaĝantoj iĝis frapitaj de beleco de la ornamaĵoj.

Finfine venis la momento, kiam alproksimiĝis Kipro. La atenanino alpremis la manojn al la brusto — signo de speciala emocio. La ŝipo estis aliranta al la hejma anguleto de la Interna maro, kvankam malproksima, sed simila al ĉiuj aliaj insuloj de Helenujo. Post tiomaj jaroj, pasigitaj en interesaj, impresriĉaj fremdaj landoj, venis la horo de renkontiĝo kun la patrujo. La pinto de Olimpo Tridenta, ordinare kaŝita malantaŭ nuboj, elŝoviĝis klare super blua nebulo de montoj, kovritaj de densegaj arbaroj. Laŭ ordono de Tais la ŝipestro ne iris en la multhoman Pafoson, sed ĉirkaŭiris la Nordan kabon kaj eniris en la Oran golfon, kie troviĝis bienoj de amikoj de la atenanino.

La diafana aero, la lazura golfeto, amfiteatre enĉizita en purpurajn montetojn, kvazaŭ transportis Tais-on en la hejman Atikon. Ŝtona varfo, blanka vojo al monto, sur kies ŝtupegoj lokiĝis farbitaj per rozkolora argilo dometoj sub cipresoj, platanoj kaj larĝbranĉaj pinoj. Pura strieto de fonto, falanta de sur alto en platan basenon sur la bordo, estis diseriĝanta en etajn gutojn. Super la domoj iris strioj da malhela verdo de mirtaj densejoj, abunde kovritaj de blankaj floroj, signo de varmega somermezo. La neimitebla aromo de mara bordo en suna somera tago estis vekanta infanajn rememorojn pri la vivo en la atika vilaĝo sub tenera zorgo de plenaĝuloj. Kaj Tais, forsendinte reen la ŝipon kun danka letereto al Ptolemeo, kvazaŭ mergiĝis en la infanecon.

En la sama vespero la loĝantoj de la vilaĝeto ekiris al templo de Demeter por preĝo pri roso, tiom grava por terkulturisto.

Ĉiutage Tais kune kun Irana, ŝia vartistino kaj Eris fornaĝadis al la okcidenta flanko de la golfeto, defendata de longa kabo, elrampanta en la maron kvazaŭ spino de drako. Tie ili banadis sin ĝis plena lacego, grimpadis sur rokojn, maĉadis dolĉajn brunajn karobojn kaj pripafadis unu la alian per iliaj malmolaj metale briletantaj kernoj. La eta Irana vivis en plena admiro pro la transformiĝo de la reĝino-patrino en amikinon. Kiel evidentiĝis, la amikoj de Tais havis tutan areton da knabinoj aĝaj de ok ĝis dek du jarojn: propraj filinoj kaj nevinoj, filinoj de servistoj kaj sklavoj, laŭ malnovaj moroj, ili ĉiuj ludis kune. Freneze kuradis en tuŝludo, grimpadis por karoboj en densejojn sur ŝtonaj deklivoj, kie plumecaj kaj malhelaj brilantaj folioj de karobarboj ĵetadis malvarmetan ombron; plektadis florkronojn kaj dancadis furiozajn dancojn, zonitaj per girlandoj, sub la arda suno, aŭ, tute nudaj, sub la hela luno. Plonĝadis, penante trovi anguleton kun restintaj post kolektistoj arbustetoj de sangruĝa koralo. Aŭ, en noktoj de plenluno, konkuradis, kiu plej fore naĝos laŭ la arĝenta vojeto kun kaliko en la mano, por fari verŝoferon al Tetiso, Pozidono kaj Hekato malproksime de la bordo.

Tais kaj Eris partoprenadis tiujn amuzojn, kvazaŭ dektrijaraj — la mistera aĝo, kiam en la korpoj de knabinoj estiĝas ekvilibro en evoluo de ĉiuj flankoj kaj Geo-Tero vekas la fortojn de klarvido kaj senkonscia komprenado de la sorto, kiam firmiĝas la ligoj kun la Granda Patrino, Artemiso kaj Afrodito.

Fojfoje Tais kaj Eris prenadis fortikajn ĉevaletojn de la Kipra raso, bone grimpantajn sur montoj. Post la pereo de Boanergo la atenanino ne plu deziris akiri propran ĉevalon.

Kiel iam en Ekbatano kun Hesiona, ili grimpadis sur montojn laŭ krutaj padoj, elektadis forte elstarantan rokon, pendantan en la aero sur terura alto, kaj instaladis sin sur ĝi.

Alto ebriigadis Eris-on. Brilante per la okuloj, retroklinante la kapon, la nigra pastrino kantadis strangajn kantojn en la lingvo, nekonata de ŝi mem, kiujn ŝi ellernis en frua infaneco ĉu en la templo, ĉu en la forgesita patrujo. Malrapida, senfine malgaja melodio forflugadis kiel mortanta birdo. Kaj subite ekbriladis vicoj da vortoj, plenaj je pasio kaj kolero, kuradis, atingante la malgajon de la antaŭa melodio, kaj ekflugadis en la helan ĉielon, kiel kria preĝo pri justeco kaj konsolo. Ene de Tais ĉio komencadis respondi al tiu impeto, pli forta pro sovaĝa lumo de la malheliĝintaj okuloj, pro brilo de la dentoj kaj pro la pufiĝantaj naztruoj de Eris. Pro la sorĉa kanto ŝi deziris ekstari sur la randon de la klifo, larĝe disĵeti la manojn kaj ĵeti sin malsupren, en la malhelan verdon de la apudbordaj arbaroj, kiu de ĉi tie ŝajnis muska kovraĵo.

Tais ne timis alton, sed miregis pri malvarmsangeco de Eris, kiu povis ekstari kun la dorso al la abismo sur la rando mem de la krutaĵo kaj ankoraŭ almontradi ion.

Armitaj per lancoj, ili faradis eĉ pli malproksimajn vojaĝojn. Tais deziris sentigi al la amikino tutan ĉarmon de arbaroj kaj montoj de la kara por la koro Helenujo, simila al la naturo de Kipro.

Boskoj da larĝbranĉaj pinoj kun longaj pingloj, kverkoj kun rondaj, etdentaj, tre malhelaj folioj kaj ruĝa ŝelo, estis nekonataj de Eris, same kiel arbaroj da altaj juniperoj, kun forta aromo, similaj al cipresoj, aŭ nigraj, mornaj densejoj da alia speco de juniperaj arboj, same eligantaj vigligan aromon.

Larĝtrunkaj kverkoj de ordinara aspekto alternis kun grandegaj kaŝtanoj, juglandujoj kaj tilioj.

Tais mem unuafoje ekvidis arbarojn da altegaj cedroj, aliaj, ol sur la fenica bordo, sveltaj, kun tre mallonga verd-blua pinglaro. La maro da cedraj arbaroj estis etendiĝanta laŭ montovicoj, forirante orienten kaj suden en silento kaj mallumo de senfinaj kolonaroj. Malsupre, sur ŝtupegoj, el sub rokoj fluis kristalaj fontoj kaj kreskis ulmoj kun densaj rondaj ĉapoj da verdaĵo, apogitaj de torditaj, karbe grizaj trunkoj.