Выбрать главу

La templo de Afrodito Ambologera similis plie al fortikaĵo. Muroj el grizaj ŝtonoj estis elstarantaj en la interkrutejon, fermante okcidente la intermontan punkton de la vala pinto. La frontono de la sanktejo kun kolonaro estis turnita al la oriento, dominante super la vasta altebenaĵo, priplantita per vitoj kaj fruktarboj. La pafosaj amikoj petis ilin atendi kaj trairis tra mallarĝa malhela pasejo, frapinte trifoje bronzan folion, pendigitan sur mallonga ĉeno. Baldaŭ ili revenis kune kun du pastrinoj, sendube, de alta rango. Severe kaj serioze pririgardinte Tais-on kaj Eris-on, unu el ili, en helgriza vesto, subite ridetis afable, metis la manojn sur la ŝultrojn de ili ambaŭ kaj, facile balancinte la kapon al la pafosanoj, rapide kondukis la virinojn en profundon de la templo.

Sekvis ordinaraj ritoj de vespera fasto, sinlavo kaj nokto, pasigita en silento sur la planko ĉe la pordo de la sanktejo.

Ĉe la sunleviĝo venis la ĉefpastrino, ordonis manĝi po pomo, demeti la vestojn, kaj ekkondukis la amikinojn al la Foriganta Maljunecon diino — Afrodito Ambologera. Kaj la atenanino, kaj la nigra pastrino, multe vojaĝintaj, ankoraŭ neniam vidis similan templon. Triangula aperturo en la tegmento estis ĵetanta brilon de la hela ĉielo sur antaŭe kuniĝantajn murojn, detranĉitajn per la tria kiel per pordego, turnita orienten.

Sur la muroj de koloro de heliantaj petaloj bronzaj najloj tenis grandegajn, ne malpli ol dek ulnojn larĝajn, tabulojn, elsegitajn el tutaj arboj. Nur miljaraj arboj, kiel libanaj cedroj, povis havi tiajn trunkojn. Sur ili per puraj mineralaj farboj de eternaj freskoj fare de pentristo, pli genia ol Apeleso, estis pentritaj du diinoj.

La maldekstra, en varmegaj tonoj de ruĝaj grundoj kaj arda sunsubiro, montris virinon en disfloro de tera fekunda forto kaj sano. Ŝiaj dikaj lipoj, mamoj kaj koksoj estis tiom troplenigitaj de deziro, ke, ŝajnis, ili krevos pro sovaĝa bolo de pasio, eligante malhelan sangon de la Granda Patrino, la Regantino de la Abismo. La manoj, etenditaj al la spektanto en nerezistebla voko, tenis malhelan rozon — simbolon de virina naturo — kaj kvadratan lekitionon kun stelo, bone konatan de Tais.

— Lilito! — per apenaŭ rimarkebla movo de la lipoj diris Tais, ne povante deŝiri la okulojn disde la pentraĵo.

— Ne! — respondis Eris. — Lilito estas bonkora, sed tiu ĉi estas morto!

La pastrino levis la brovojn, aŭdinte la flustron, kaj per abrupta ĵeto de la mano almontris la dekstran muron. Kaj la atenanino nevole suspiris kun faciliĝo, ekvidinte sian revon enkorpiĝinta.

Blua gamo de la farboj estis kuniganta la maron kun la ĉielo kaj la malalta horizonto. Sur tiu fono la korpo de la diino akceptis perl-pajlan kolornuancon de frua mateniĝo, kiam grandaj steloj ankoraŭ brilas en alto, kaj la opala maro plaŭdas sur la roza sablo. Urania estis iranta, apenaŭ tuŝante la teron per la fingroj de la nudaj piedoj, etendante la manojn al la aŭrora ĉielo, al vento kaj nuboj. La vizaĝo de la diino, duone turnita trans la ŝultron, per arto de la pentristo estis samtempe rigardanta kaj malproksimen kaj al la spektanto, promesante konsolon en rigardo de la grizaj, kiel ĉe Tais, okuloj. Sur la frunto inter la brovoj lumis fajro, ne estingante la rigardon.

Antaŭ ĉiu bildo sur malalta altaro fumis incensilo, nigriĝinta pro malnoveco.

— Ĉu oni diris al vi pri la du aspektoj de Ambologera? — demandis la pastrino.

— Jes! — akorde respondis Tais kaj Eris, rememorinte la vesperan konversacion kun la filozofo de la templo.

— Forigi korpan maljunecon de mortemulo povas nek la olimpanoj, nek la Granda Patrino mem. Ĉio en la mondo obeas la fluon de la tempo. Sed ekzistas elekto. Ĝi estas antaŭ vi. Forbruli ĝis cindro en la lasta flamo de servo al Afrodito. Aŭ transporti tiun flamon al universala amo, vokanta al la ĉielo, servante al Urania, en senlaca zorgo pri feliĉo de infanoj kaj plenaĝuloj. Metu antaŭ tiu, kiun vi elektis, aĵon, ne nepre valoran laŭ mona kosto, sed la plej valoran por ĉiu el vi.

Tais sen hezitoj aliris al Urania, malagrafis la ĉeneton — la zoneton kun la stelo, la donacon de Aleksandro, kaj metis ĝin sur la altaron.

Eris restis senmova. La pastrino de Ambologera kun miro rigardis al ŝi.

— Ĉu ne ekzistas meza vojo? — demandis Eris.

— Ekzistas! — ridetis la pastrino, trifoje klakinte per la manoj.

Malrapide malfermiĝis pezaj klapoj de la muro inter la pentraĵoj. Duonronda balkono estis elstaranta alte super paca valo kun vitejoj, olivarboj kaj tritikaj kampoj. Viroj kaj virinoj estis laborantaj en malvarma mateno, kreskigante fruktojn de Geo-Demeter. Inter ili estis nemalmulte da maljunaj homoj, grizbarbaj viroj kaj virinoj en densaj vestoj, en malhelaj kapkovriloj.

— Paca laboro sur tero en kvieto kaj paco de lastaj jaroj de la vivo — jen nobla fino de terkulturisto, — diris la pastrino.

— Tiuokaze estas kvara vojo! — respondis Eris.

— Por kio vi venis al Ambologera? — la pastrino disĵetis la brakojn kruce, kvazaŭ barante al Eris la revenan vojon en la sanktejon.

La nigra pastrino — rekta, fiera kaj severa, ŝajnis al Tais kiel neniam grava. Ŝiaj bluaj okuloj ekrigardis al la pastrino kun alta certeco, sen defio aŭ moko, kaj tiu trankviliĝis.

— Por kio mi bezonas ofendon de alia kredo? — demandis Eris. — Vi montris tri vojojn, kaj ĉiuj tri estas por solecaj viroj kaj virinoj. Sed homo forlasas la socion nur kun la morto. Devas esti ankoraŭ vojo de servado al la homoj ne nur per persona perfekteco, sed per rekta agado por ilia utilo.

— Do vi ne komprenis profundecon de la simboloj, montritaj al vi. La meza vojo donas al homoj nutron, ĉar terkulturisto ĉiam havas superfluaĵojn, por nutri artiston kaj poeton kaj per tio multigi beligon de la mondo. La vojo de Urania estas por saĝa kaj delikata virino. Ĝi esprimiĝas nur per amo kaj helpo al homoj. Tio, kion virino ĉiam devas fari kaj faras por la koro. Tial Urania estas simbolo de la virinoj, tial la granda Platono opiniis tiun diinon la plej ĉefa por estonteco de la homaro.

— Kaj forgesis pri malfeliĉoj kaj ĝemoj de sklavoj, fordonantaj sian vivon kiel ŝarĝobestoj, por ke adorantoj de Urania povu verŝi amon sur proksimulojn, same altrangajn! — indigne respondis Eris, kaj la atenanino kun miro ekrigardis al la amikino. — Ne! — kliniĝante antaŭen, kiel la skulptaĵo de Aksiopena, ekkriis Eris. — Nenia ĉiela amo kaj atingo de la ĉielo eblas ĉu sur kadavroj de venkitoj, ĉu sur dorsoj de sklavoj. Vi, homoj de la Okcidento, atingintaj pintojn de filozofio kaj fierantaj pri libero, ne vidas la originan eraron de ĉiuj viaj rezonoj. Vi imagas al vi forton nur en murdo kaj viktimoj. Fortaj — sekve, pravaj — estas nur tiuj, kiuj pli lerte murdas. Tiaj estas viaj dioj, aspektoj de viaj herooj, tiaj estas ankaŭ vi mem. Tio estas malbeno de la Granda Patrino, kiun vi portos ĝis la fino, dum ekzistas la popoloj de la Okcidento. Tial la dua Vizaĝo de Ambologera, Urania, estas mensogo por poetoj kaj malsukcesaj amantoj!

— Kaj la alia vizaĝo? — raŭke demandis la ŝokita pastrino.

— Ĉu la Diino de Malhela Eroso? Ŝi estas vero, kaj mi iam servis al ŝi kun tuta vervo de juna kredo. Kaj tio estas bona vojo por tiuj, en kiuj estas multe da animala forto…

— Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas Urania-n, — enmiksiĝis Tais.

— Antaŭ jarmiloj la Granda Patrino montradis sin al la homoj en la samaj du aspektoj — de detruo kaj de kreo, de morto kaj de eterno. Tamen la eterno ne estas donita al ni, kaj ni ne trompu nin kaj aliulojn per tiu simbolo de strebo de nia koro. Tio estas nur kaŝo de la kruela vero de la Granda Patrino. Ni ĉiuj scias profunde en si, per la koro, ke la eternaj fortoj de la naturo ĉiam pretas al detruo. Kaj ni kreas en altaj kaj puraj, en malaltaj kaj malhelaj niaj revoj multajn diojn kaj diinojn, por forbari sin per ili disde la fortoj de la Granda Patrino, kiel per maldikaj kurtenoj kontraŭ furioza vento. Malfortuloj petegas pri mirakloj, kiel mizeruloj pri almozo, anstataŭ agi, anstataŭ purigi la vojon per propra forto kaj volo. La ŝarĝo de la libera kaj sentima homo estas granda kaj malgaja. Nur se li ne strebas meti ĝin sur dion aŭ mitan heroon, sed portas ĝin mem, li iĝas vere di-egala, inda je la ĉielo kaj la steloj!