Выбрать главу

Tais, tremante febre, sternis la lanon sur la rulŝtonetojn kaj penis kovri sin supre. Laca pro la danco kaj la emocioj, Tais varmiĝis. Apenaŭ aŭdebla plaŭdado de la akvo venigis dormon… Ŝi vekiĝis kun malvarmaj piedoj kaj manoj, sentante doloron pro ŝtonetoj, enpikiĝintaj en la korpon. La lano odoris ŝafe, la nigra akvo en la baseno ŝajnis malpura, la haroj malordiĝis kaj kungluiĝis pro la sala duŝo. Tais, malkontenta kaj perpleksa, levis la kapon kaj ekvidis, ke la ĉielo perdis la veluran nigrecon, komencante griziĝi. Rememorinte la ordonon de la delosano, Tais kunigis la lanon en amason, masaĝis la sensentiĝintan korpon kaj eniris en la subteraĵon. Ŝi sentis sin malpura, malsata, kun sekiĝinta buŝo kaj perpleksa. Ĉu en tiom simplaj maloportunaĵoj konsistas la elprovo de la inico? De la inico en kion? Subite la atenanino rememoris, ke la filozofo nenion diris al ŝi pri tio. Kaj ŝi nenion demandis, pleniĝinte je infana fido al la mirinda maljunulo. Se li opinias, ke ŝi estas inicenda — do tiel necesas! Sed la maloportunaĵoj de la nokto, post kiu nenio okazis, agordis ŝin skeptike. Ŝi simple dormis, kaj dormis malbone, en morna, stulta puto. Por kio? Kio ŝanĝiĝis en ŝi?

Por sia miro, la atenanino trovis en la subteraĵo bovlon por lavado kaj ĉion necesan por tualeto. Lavinte sin, kun peno kombinte siajn densajn harojn, Tais sattrinkis kaj, malgraŭ malsato, ekfartis multe pli bone. Ŝi ĉirkaŭiris kelkfoje sian malliberejon, kaj tiam la lucerno finbrulis kaj estingiĝis. Venis plenega mallumo. Tais palpe atingis la kuŝejon, kovritan per mola ŝtofo, kaj longe kuŝis en profunda medito, ĝis dormo ekregis ŝin. Vekiĝinte pro sonora kupra frapo, ŝi obeeme direktis sin al la baseno. Ĉi-foje seka kaj varma, Tais sternis la lanon pli oportune kaj ekkuŝis sur la knaranta ŝtonetaro, turninte la rigardon en la helstelan ĉielon.

Jam satdorminte antaŭe, ŝi kuŝis sendorme dum la tuta nokto, ne deŝirante la okulojn de la steloj. Stranga sento de ekflugo nerimarkite venis al ŝi. La tero mem kune kun ŝi tiriĝis al la ĉielo, preta preni ĝin en siajn brakumojn. «Ĝoju, patrino de dioj, ho edzin' de l' multstela ĉielo», — ripetadis ŝi la vortojn de la antikva himno, komprenitajn nove. Al Tais ŝajnis, ke ŝi unuiĝis kun la malavara, vasta Geo, atendanta kuniĝon kun la nigra, brilanta per steloj senfinaĵo. Granda mistero de la mondo estis tuj malfermiĝonta al ŝi. Tais disĵetis la manojn, ŝia tuta korpo streĉiĝis, ĝemo de sufera malpacienco eliĝis el ŝiaj lipoj. Sed la nigra kovrilo de la nokto plu pendis super ŝi per nemezurebla abismo, la mistera flagrado de astroj plu ne estis proksimiĝanta. Abrupta falo de ŝia impeto ne ĉagrenis, sed ofendis la atenaninon. Ŝi ekvidis sin kvazaŭ de ekstere, mizeran, malgrandan, nudan, sur la puta fundo, en la senelira rondo de altaj kaj glataj ŝtonaj muroj. Ŝia imagita kuniĝo kun Geo estis aroga sakrilegio, la neekkonebla restis neekkonebla, la estonteco ne promesis ion grandan kaj helan. Tais ekdeziris ekstari kaj forkuri, kiel uzurpantino, invadinta en malpermesitan lokon kaj finfine kompreninta sian senvalorecon. Io, eble la volo de la delosano, ankoraŭ plu tenis ŝin sur la loko. Iom post iom Tais obeis al la kvieto de la stela nokto, kaj sento de certeco pri si anstataŭis la antaŭan konfuziĝon. Tamen, kiam la atenanino venis en la kavernon, por forgesiĝi en maltrankvila dormo, la angoro revenis, plifortigita per malsato kaj nekompreno, por kio oni devigas ŝin fari ĉion ĉi.

La tria nokto sole kun la steloj sur la bordo de la simbola maro komenciĝis alie. Post du tagoj en mallumo la steloj vidiĝis speciale helaj. Unu el ili alkatenis atenton de Tais. Akra radio trapikis ŝin tra la okuloj, penetris en la koron, disverŝiĝis en la korpo per blua flamo de sorĉa forto. Koncentriĝinte sur la stelo, ŝi, rememorinte sorĉajn ekkriojn de ritaj dancoj, kiuj unuigas fortojn kaj sentojn, komencis ripeti: «Geo-Tais, Geo-Tais, Geo-Tais…» La senorda fluo de la pensoj malrapidiĝis, la grundo sub Tais estis glate balancanta ŝin kaj portanta nesenteble, simile al ŝipo en nokta maro.

Per akriĝinta intuicio Tais komprenis finfine la celon kaj la sencon de sia elprovo. Certe, tie, sur insuloj de la Interna maro, homo, restigita sole kun la maro en nokta silento, pli facile absorbiĝas de praa kuniĝo kun la naturaj fortoj de Geo, dissolvante sin en eterna plaŭdado de ondoj. Ĉi tie mizera simbolaro ne permesis al ŝi rapide agordi sin al profunda sento de la fluo de la tempo, simile al Aĥeloo-Argirodineso[13], rulanta arĝentajn ondojn el nekonateco de la estonteco en obskuron de subteraĵoj de la pasinteco. Se la streboj ekde la komenco mem estas sinceraj kaj fortaj, do koncentriĝo kaj spirita leviĝo povas esti atingitaj eĉ ene de tiu preskaŭ teatra dekoracio, eksentis Tais en egalmezura fluo de malrapidigitaj pensoj, kuŝante kun la vizaĝo, turnita al la ĉielo. Kun la malrapida fluo de la pensoj la tempo plirapidiĝis. Pasis la ŝajne tute mallonga nokto, kaj la stela bunto komencis malvarmiĝi, arĝentiĝante per signo de proksima mateniĝo. Obeante al subita deziro, Tais ekstaris, tiriĝis per la tuta korpo kaj ĵetis sin en mallumon de la nigra akvo. Mirinda varmo ĉirkaŭis ŝin, la akvo, kiu antaŭe ŝajnis stagna, malpura, rivalis per pureco kun mara foro. Apenaŭ sentebla fluo trakuradis sur la haŭto per nespertita kareso. En feliĉo Tais turniĝis sur la dorson, denove direktante la rigardon en la ĉielon. La akvo, evidente, sensala (Tais, tamen, ne kuraĝis ĝin gustumi), ne estis subtenanta, kiel la mara, sed, mergiĝinte ĝis la lipoj, Tais povis kuŝi, ne moviĝante. La tagiĝo estis alruliĝanta el la orienta dezerto, kaj Tais ne sciis, ĉu devas ŝi ree foriri en la mallumon de la kaverno aŭ atendi la signon ĉi tie. Ŝian konsterniĝon ĉesigis konata kupra frapo kaj sur la rulŝtonetaro aperis la maljuna filozofo.

— Venu al mi, filino! Estas tempo komenci la riton.

Preskaŭ samtempe kun liaj vortoj furioza aŭroro de hela tago ekflugis en alton de la morna ĉielo, reflektiĝis de la glata muro de la puto, kaj Tais ekvidis sin en la kristale diafana akvo de la baseno el polurita malhela granito. Renversiĝinte, ŝi rapide alnaĝis la rulŝtonetaron. Blindiĝinta post la longa restado en la kaverno kaj en mallumo de la noktoj, ŝi eliris el la akvo kaj kovris sin per malsekaj krispaj tufoj de la haroj. Post la dorso de la delosano aperis la barba poeto kun iu nigra ŝtono en la mano.

— Vi devas esti simbole trafita de tondra bato kaj purigita de ĝi. Li frapos vin per ŝtono, falinta el la ĉielo. Deĵetu la harojn malantaŭen, klinu la kapon.

Tiel elkreskis ŝia fido al la maljuna filozofo, ke Tais sentime obeis.

La bato ne sekvis. Kun brua suspiro la poeto retiriĝis, ŝirmante la vizaĝon per la libera mano.

— Kio okazis al vi, mitilenano? — altigis la voĉon la maljunulo.

— Mi ne povas, patro. Tiom bela estas tiu ĉi verko de la kreaj fortoj de Geo. Rigardu al ŝia perfekteco; mi pensis, ke mi lasos cikatron, kaj mia mano malleviĝis.

— Mi komprenas viajn sentojn, sed la rito estas plenumenda. Divenu, kie la cikatro estos malplej rimarkebla.

Vidante nedecidemon de la poeto, la delosano mem prenis la ŝtonon.

— Fleksu la brakojn post la kapon, — abrupte ordonis li al Tais kaj faris fortan baton per la akra eĝo de la ŝtono laŭ la interna flanko de la brako, super la akselo. Tais facile ekkriis pro miro, ekfluis sango. La pastro kolektis iomete da sango kaj diluis en la akvo de la baseno. Bandaĝinte la brakon de la atenanino per tola rubando, li kontente diris:

вернуться

13

rivero en antikva Sparto, elfluanta el la tero kaj malaperanta en la tero.