Выбрать главу

Sed Aleksandro kaj lia fidela Hefestiono-atenano, ambaŭ furioze obstinaj, strebante post Nearĥon, forgesis pri la kamarado, perdiĝinta en ondoj.

«Pozidona virbovo» — grandega ondo, levis Ptolemeon sur siajn «kornojn». De sur ĝia alto la makedono rimarkis nanan golfeton, ĉirkaŭbaritan per akraj pecegoj, prironĝitaj de la maro. Ptolemeo ĉesis lukti kaj, mallevinte la peziĝintajn ŝultrojn, kovris la kapon per la manoj. Li glitis sub la ondon, petegante Zeŭson-defendanton direkti lin en trairejon inter la rokoj kaj ne lasi lin frakasiĝi.

La ondego disŝutiĝis kun surdiga bruego, kaj Ptolemeo sterniĝis sur la sablo, blindiĝinta, per ĉiuj fortoj rezistante al retrofluo de la akvo. La pozidona virbovo elĵetis lin sur la sablon pli malproksime, ol ordinara ondo. Ptolemeo, serpentumante, trarampis kelkajn ulnojn, singarde ekstaris sur la genuojn kaj finfine leviĝis, ŝanceliĝante kaj frotante la zumantan kapon. Ondoj, ŝajne, estis plu batantaj lin eĉ sur la tero. La eĝoj de la klifoj, malleviĝantaj al la golfeto, balanciĝis en liaj ekvidantaj okuloj.

Tra la bruo de la surfo li ŝajne aŭdis mallongan subridon. Ptolemeo turniĝis tiel abrupte, ke ne sukcesis resti staranta kaj ree iĝis sur la genuoj. La rido eksonoris tute proksime.

Antaŭ li staris nealta junulino, evidente ĵus elirinta sur la bordon. Akvo ankoraŭ estis defluanta laŭ ŝia glata, sunbruna korpo, striiĝis de sur la maso da malsekaj nigregaj haroj, devigante la naĝintinon klini la kapon flanken, per la mano elpremante akvon el la volviĝantaj bukloj.

Ptolemeo leviĝis je tuta sia grandega alto, firme fiksinte sin sur la tero, la balanciĝo antaŭ la okuloj ĉesis. Li ekrigardis en la vizaĝon de la junulino kaj renkontis gajan kaj kuraĝan rigardon de la grizaj okuloj, ŝajnantaj bluaj pro la maro kaj la ĉielo. La nefarbitaj — ĉar ĉion artefaritan forlavus ŝtormaj ondoj de la Egea maro — nigraj okulharoj ne malleviĝis kaj ne ektremis antaŭ la varmega, ordonema rigardo de la filo de Lago, en sia dudek-kvar-jara aĝo jam fama konkeranto de virinoj de Pelo, la ĉefurbo de Makedonujo.

Ptolemeo ne povis deŝiri la rigardon disde la nekonatulino, kiu havis allogecon, antaŭe ne viditan de li. Ŝi, kiel la diino, aperis el ŝaŭmo kaj bruo de la maro. La kupra vizaĝo, la grizaj okuloj kaj la nigregaj haroj — la aspekto, tute neordinara por atenanino, frapis Ptolemeon. Poste li komprenis, ke la kuprokolora sunbruno de la junulino permesis al ŝi ne timi la sunon, kiu tiom timigadis atenajn modemulinojn. Atenaninoj sunbruniĝadis tro dense, iĝante lil-bronzaj etiopinoj, t. e. «bruligitaj», kaj tial evitadis esti nekovritaj en freŝa aero. Sed tiu ĉi estas kuprokorpa, kvazaŭ Circo aŭ unu el la legendaj filinoj de Minoo kun suna sango, kaj staras antaŭ li kun digno de pastrino. Ne, ne diino, certe, kaj ne pastrino estas tiu ĉi nealta, tute juna knabino. En Atiko, samkiel en tuta Helenujo, pastrinojn oni elektas el plej altaj helharaj belulinoj. Sed de kie aperis ŝia trankvila certeco kaj rafiniteco de moviĝoj, kvazaŭ ŝi estas en templo, sed ne sur malplena bordo, nuda antaŭ li, kvazaŭ ŝi same lasis tutan sian veston sur la malproksima kabo de Foonto? La Haritoj, dotantaj virinojn per magia altiremo, enkorpiĝadis en nealtaj junulinoj, sed ili konsistigis ĉiam nedisigeblan triopon, sed ĉi tie estis unu.

Ne sukcesis Ptolemeo finpensi, kiam el post roko aperis sklavino en ruĝa ĥitono, lerte ĉirkaŭvolvis la junulinon per kruda ŝtofo, komencis sekigi ŝian korpon kaj la harojn.

Ptolemeo froste tremeris. Varmigita per la lukto kontraŭ ondoj, li komencis malvarmiĝi, kaj la vento hodiaŭ estis tro akra eĉ por la makedono, hardita per severa eduko.

La junulino deĵetis la harojn de sur la vizaĝo, subite knabece fajfinte tra la dentoj. La fajfo ŝajnis al Ptolemeo malestima kaj aroga, tute nekonvena al ŝia knabina belo.

Alkuris knabo, timeme okulumante Ptolemeon. La makedono, denaske observema kaj evoluiginta tiun kapablon dum lernado ĉe Aristotelo, rimarkis, kiel la infanaj fingroj alkroĉiĝis al fusto de mallonga ponardo, elstaranta el faldoj de la vesto. La junulino nelaŭte diris ion, superbruigitan de onda plaŭdo, kaj la knabo forkuris. Li revenis momente kaj, jam fideme alirinte Ptolemeon, etendis al li mallongan mantelon. Ptolemeo ĉirkaŭvolvis sin per ĝi kaj, laŭ gesto de la junulino, forturnis sin al la maro. Adiaŭa «ĥajre» aŭdiĝis post lia dorso. Ptolemeo hastis al la nekonatulino, streĉiganta zonon ne sub la brusto, sed laŭ la Kreta maniero — sur la talio, same neimageble maldika, kiel ĉe antikvaj loĝantinoj de la fabela insulo.

La subita rememoro igis lin krii:

— Kiu vi estas?

La gajaj grizaj okuloj mallarĝiĝis pro retenata rido.

— Mi tuj rekonis vin, kvankam vi aspektis kiel malseka… birdo. Vi estas servisto de la filo de la makedona reĝo. Kie do vi perdis lin kaj la akompanantojn?

— Mi estas ne servisto de li, sed amiko, — fiere diris Ptolemeo, — kaj… — la makedono retenis sin, ne malkovrinte danĝeran sekreton. — Sed kiel vi povis vidi nin ĉiujn?

— Vi ĉiuj kvarope staris antaŭ la muro, legante proponojn pri rendevuoj — sur Keramiko. Sed vi min eĉ ne rimarkis. Mi estas Tais.

— Tais? Ĉu vi? — Ptolemeo ne trovis, kion diri.

— Kio mirigis vin?

— Mi legis, ke iu Filopatro proponas al Tais talanton — koston de tuta triremo, kaj ŝi ne subskribis la horon de rendevuo. Mi ekserĉis tiun diinon…

— Ĉu altan, orharan, kun bluaj okuloj de Tritonidino, forprenantan la koron?

— Jes, jes, kiel vi divenis?

— Vi estas jam ne unua, tute ne unua. Sed adiaŭ ankoraŭfoje, miaj ĉevaloj staras tro longe.

— Atendu! — ekkriis Ptolemeo, sentante, ke li ne povas adiaŭi la junulinon. — Kie vi loĝas? Ĉu mi povas veni al vi? Kun amikoj?

Tais takse kaj serioze rigardis al la makedono. Ŝiaj okuloj, perdinte la gajan brilon, malheliĝis.

— Venu, — respondis ŝi post ioma pripenso, — vi diris, ke vi konas Keramikon kaj la Reĝan Portikon? Inter Keramiko kaj la Nimfa monteto, oriente de Hamaksito, estas grandaj ĝardenoj. Ĉe ties rando vi trovos mian domon — du olivarboj kaj du cipresoj! — Kaj, subite rompinte la parolon, Tais kaŝiĝis en la rokoj. Supren estis kondukanta pritretita padeto.

Ptolemeo kliniĝis, elskuis sablon en la sekiĝintaj haroj kaj eliris sur la vojon, trovinte sin tute nemalproksime de la Longaj Muroj de Muniĥio. Al arbaraj deklivoj de montoj, jam kovriĝintaj per antaŭvespera blua krepusko, tiriĝis vosto de polvo post la ĉaro de Tais. La juna hetajro havis bonegajn ĉevalojn — tiel rapide kuris ŝia duĉevala veturilo. Maldelikata krio el malantaŭe devigis Ptolemeon desalti. Preter li trakuris alia ĉaro, kondukata de grandega beoto. Staranta apud li dande vestita junulo kun flirtantaj tufoj de frizitaj bukloj, malbonkore subridante, frapis Ptolemeon per vipo sur longa tenilo. La vipo dolorege bruligis la apenaŭ kovritan korpon de la makedono. La ofendanto ne sciis, ke li renkontis harditan bataliston. Dum momento Ptolemeo kaptis ŝtonon, kiaj kuŝis multege ĉe ambaŭ flankoj de la vojo, kaj, ĵetinte ĝin postsekve, trafis en la kolon de la atenano, sub la nuko. Rapido de la foriranta ĉaro mildigis la baton. Tamen la ofendinto falis kaj elfalus el la ĉaro, se la ĉaristo ne kaptus lin kaj ne retenus la ĉevalojn. Li priŝutis Ptolemeon per malbenoj, kriante, ke tiu murdis riĉan civitanon Filopatron kaj estas ekzekutenda. La furiozigita makedono deĵetis la mantelon kaj, levinte super la kapo ŝtonon, pezan je talanto, ekmoviĝis al la ĉaro. La ĉaristo, taksinte la potencajn muskolojn kaj la ferocajn okulojn de la makedono, perdis la batalemon. Subtenante sian sinjoron, kiu jam estis rekonsciiĝanta, li forveturis, artifikante pri minacoj kaj malbenoj je tuta povo de sia laŭta voĉo.