Выбрать главу

Mi avertas vin — tio estas la vojo, malfacila por mortemulino. Sed ĝi ne estos longa, ĉar nur junaj, fortoplenaj virinoj povas elteni ĝin.

— Kaj poste? Ĉu morto?

— Se feliĉigos vin la dioj morti juna. Sed se ne, do vi turnos al la mondo la alian vizaĝon de virino — de edukantino, instruantino de infanoj, semanta tiujn fajrerojn de helo en la infanajn animojn, kiuj poste povas iĝi torĉoj. Kie ajn vi estu kaj kio ajn okazu, memoru, vi portas la aspekton de la Granda Diino. Faligante vian dignon, vi malaltigas ĉiujn virinojn — kaj la Patrinojn, kaj la Muzojn, vi permesas domini al malhelaj fortoj de animo, speciale de la vira, anstataŭ ol venki ilin. Vi — batalistino — iĝos malkuraĝa fuĝantino. Tial neniam falu antaŭ viro. Ne permesu al la forto de Eroso obeigi vin, klini vin al liaj piedoj, permesigi agojn, kiuj malaltigas vin. Prefere estu Anteroso, ol tia amo!

— Ĉu vi diris, patro, Anteroso?

— Vi paliĝis. Kion vi ektimis?

— Ekde la infanaĝo oni sugestadis al ni, ke la plej granda malfeliĉo, kiun timas Afrodito mem, estas nedividita amo. Ĝi kondamnas homon al neelteneblaj turmentoj, la mondo iĝas por li la Nesa vesto[14]. La dio de tia amo Anteroso inventas ĉiam novajn turmentojn kaj torturojn. Kaj mi ne povas venki la infanan timon.

— Nun vi venkos tiun timon, estinte inicita en la scion de la orfeistoj kaj de la Trivizaĝa diino. Vi vidis homojn, similajn al nia poeto, kiuj posedas kapablon obeigi homojn al sia volo. Ekzistas tiaj tiranoj, demagogoj, strategoj. Estas malfeliĉo, se ili servas al fortoj de malbono, kaŭzante suferojn. Vi eksciis, ke endas eviti ĉian kontakton kun tiaj homoj, disportantaj ĉirkaŭ si malutilan spiradon de malbona magio, nomata nigra. Sciu, ke ekzistas rimedoj influi homojn per fizika amo, per altiriĝo de la seksoj, per belo, muziko, dancoj. Obeante al celoj kaj scio de nigra mago, virino, havanta belon, multobligas potencon super viroj, kaj viro — super virinoj, kaj ve al tiuj, kiuj rampos ĉe iliaj piedoj, malestimataj kaj pretaj al ĉio por unu vorto aŭ rigardo. Ĉio ĉi estas la vera Anteroso! Senfine diversaj estas la vivo kaj la homoj. Sed vi posedas forton ne obei blinde kaj al homoj, kaj al amo, kaj al trompaj vortoj de mensogaj paroloj kaj skriboj. Por kio do vi timu nedividitan amon? Ĝi nur plifortigos vian vojon, stimulante kaŝitajn fortojn. Ĝuste por tio mi instruis vin!

— Kaj la minacaj kunuloj de Anteroso — venĝo kaj repago?

— Por kio vi sekvu ilin! Ne indas humiligi viron, nek humiliĝi mem. Tenu vin ĉe la maldika linio de la saĝa konduto, alie vi malleviĝos ĝis la stato de la humiligato, kaj vi ambaŭ baraktos en koto de malalta kaj kolera vivo. Rememoru pri la popoloj, opiniantaj sin elektitaj. Ili devas subpremi la ceterajn ĉu per milita forto, ĉu per malsato aŭ per senigo de scioj. Sencede en iliaj animoj kreskas sento de kulpo, nekomprenebla, blinda kaj des pli terura. Tial ili baraktas en serĉoj de diaĵo, foriganta kulpon. Ne trovante tian inter la viraj dioj, ili ĵetiĝas al la antikvaj virinaj diinoj. Kaj aliaj akumulas en si la kulpon kaj, koleriĝante, fariĝas turmentantoj kaj torturantoj, mokantaj la dignon kaj belon de la homo, tretante ilin, fortrenante en la koton, kie ili dronas mem. Tiuj estas la plej danĝeraj. Iam orfeistoj havis nemetorojn — pastrojn de Zeŭso Metrono, kies devo estis ĝustatempe veneni tiajn homojn. Sed delonge jam ne ekzistas la kulto de Zeŭso Mezuranto, ne ekzistas ankaŭ ĝiaj sekretaj pastroj. Kaj nombro de la malicaj turmentantoj kreskas en la ekumeno. Iufoje al mi ŝajnas, ke la filino de Nokto Nemezo[15] por longe ekdormis, ebriigita de sia florkrono el narcisoj, donantaj forgeson.

— Kaj ĉu vi scias la sekreton de la veneno?

— Ne. Kaj se mi scius, do ne malkovrus al vi. Via destino estas alia. Kunigi malsamajn vojojn ne indas. Tio kondukos al eraroj.

— Vi mem instruis min — orfeistoj ne pereigas homojn. Mi deziris scii, por la okazo, se…

— Hazardaj okazoj ne ekzistas! Ĉio bezonas komprenon kaj senmaskigon — la du grandajn komponaĵojn de la Justo. Kio ajn renkontiĝu al vi en la vivo, neniam surpaŝu la nigran vojon kaj penu forturni homojn disde ĝi. Por tio vi estas armita sufiĉe! Vi povas iri hejmen. Mi laciĝis, filino mia. Geliajne!

La fiera atenanino falis sur la genuojn antaŭ la instruisto. Dankemo troplenigis ŝin, kaj trankviliĝo reflektiĝis sur la vizaĝo de la delosa filozofo, kiam ŝi kisis lian manon.

— Se vi ellernis ĉi tie modestecon… ne, vi naskiĝis kun tiu feliĉa donaco de la sorto! Mi ĝojas pri vi, bela Tais!

Akra sopiro, antaŭsento de longa disiĝo kun la mentoro, kiun ŝi ekamis, devigis Tais-on prokrasti la foriron. La delosano kun peno leviĝis el la fotelo, kaj la atenanino rekonsciiĝis. Ŝi ekhontis. Dekuri malsupren laŭ la flanka ŝtuparo de la pilono estis afero de momento. Ŝi ekiris al la ĉefa enirejo, rememoris pri sia stranga kaj bunta vesto kaj haltis. Ja ne eblas tiel iri sur strato… kaj eble, tiu vesto ne apartenas al ŝi, sed estas donita nur provizore? Kvazaŭ responde la korteton transkuris la konata knabo — la akolito de tiu senhoma templo. Malalte riverencinte, li ekkondukis ŝin en la flankan pordon, kien ŝi estis veninta en la unua fojo. Tie ŝi trovis siajn veston kaj sandalojn. La knabo diris: «Mi akompanos vin ĝis la hejmo».

Ĉapitro VI. Fadeno de lakona sorto

Ŝia kapo estis facile turniĝanta pro vasto, post la naŭtaga malvasteco kaj mallumo de la templaj ĉambroj. La vento de Seto ĉesis. En la diafana aero denove videblis la gigantaj piramidoj en distanco de okdek stadioj norde. Malantaŭ la templo du mallarĝaj lagetoj preskaŭ sekiĝis. Tais, levinte la baskon de sia lina stolo, transiris laŭ pritretita argilo inter la lagetoj, rekte en la grandan parkon, evitante la bruan straton. Ŝi sentis sin malcerta en homamaso.

Kiam ŝi eliris ekster la baraĵon de la parko kaj turnis sin laŭlonge de ĝi al la kajo, ŝi tuj ekaŭdis post la dorso rapidan kaj klaran militistan kuron. Eĉ sen retroturniĝi, Tais rekonis Menedemon.

— De kie vi, kara? — tenere salutis ŝi la spartanon.

— Mi vagis ĉirkaŭ la templo. Hodiaŭ estas la deka tago, kaj la fino de via mallibero. Mi malfrue komprenis, ke vi iros tra la lagetoj. Mi sopiris sen vi. Mi eĉ ne sukcesis adiaŭi, kiam la damnita mitilena sorĉisto nebuligis al ni la okulojn en la simpozio. Dankon al la tebanino, ŝi klarigis al mi ĉion, alie mi frakasus ostojn al la mitilenano.

— Ne ĵaluzu! — Tais metis la manon sur la pezan ŝultron de la militisto.

— Ho ne, tute ne! Mi scias nun, kiu vi estas, sinjorino!

Tais eĉ haltis.

— Jes, jes! — daŭrigis la spartano. — Jen! — li levis la manon de la hetajro, kliniĝis kaj kisis la ringon kun la triangula signo sur ŝia fingro.

— Ĉu vi estas orfeisto? — kun mirego ekkriis Tais. — Ĉu ankaŭ vi estis inicita?

— Ho ne. Mia pli aĝa frato estas pastro de Rea. De li mi eksciis sekretojn, kompreni kiujn mi ne kapablas. Tamen ili logas min per kurtenoj de la vivo kaj la morto, de la amo kaj la belo. Kaj mi povas senti, ne komprenante, mi estas nurnure simpla militisto, edukita por bataloj kaj morto. Dum vera orfeisto ne murdas eĉ bestojn kaj birdojn, ne manĝas viandon…

Tais subite eksentis ondon de neordinara tenero al tiu fortega viro, kiel knabo delikata kaj sentema en aferoj de dioj kaj amo.

— Ni iru al mi, — diris Menedemo, — mi deziris festi vian inicon.

— Ni iru, — konsentis Tais, — estas bone, ke vi renkontis min!

вернуться

14

Venenita vesto de murdita centaŭro Neso, kiun surmetis kaj neniel sukcesis demeti Heraklo.

вернуться

15

la punanta diino en la helena mitaro.