Выбрать главу

Menedemo por rendevuoj kun Tais luis argilvergan dometon ĉe la okcidenta urborando, inter maloftaj palmoj kaj legomĝardenoj. Ĉi tie la valo de la rivero estis mallarĝiĝanta, kaj la dometo staris nemalproksime de la tria ĉefa aleo. Meblita malriĉe eĉ por spartano, la loĝejo de Menedemo ĉiam kortuŝadis Tais-on. Ŝi ĉiam laŭdadis ĝiajn ĉefajn virtojn — silenton kaj maleston de mordantaj moskitoj en ĉiuj sezonoj. Ŝi forgesis, ke el la lakona vidpunkto Menedemo ankoraŭ ne atingis tutan plenaĝecon, ne iĝis andros — tridekjarulo, kaj plu estis obeanta al la vira disciplino, multe pli severa, ol publika reĝimo de liberaj spartaninoj.

Du-tri belaj vazoj, abundo de bestaj feloj — jen ĉio, per kio povis beligi sian loĝejon la modesta militisto. Hodiaŭ en la domo aperis bronza antikva tripieda seĝo. Menedemo proponis al Tais demeti la longan stolon, levis ŝin kaj sidigis sur la tripiedon, kiel orakolan pastrinon aŭ diinon. La mirigita atenanino obeis, scivolante, kio estos plu.

La spartano alportis el la kuirejo braĝojn, enŝutis en incensilojn, kaj aromo de valoregaj arabiaj rezinoj leviĝis per fumaj strioj ĉe ambaŭ flankoj de Tais.

Menedemo prenis ŝian manon, ankoraŭfoje almetis la lipojn al la ringo kun la triangulo kaj malrapide malleviĝis sur la genuojn, klininte la kapon. Li restis en tiu pozo tiom longe, ke Tais eksentis ĝenon — kaj pro lia solena pozo, kaj pro maloportuna sido sur la alta tripiedo. Ŝi movetiĝis garde, timante ofendi Menedemon. La spartano ekparolis:

— Vi estas tiel saĝa kaj bela! Mi kredas, ke vi estas ne simpla mortemulino. Mi dankas vin pro la dia ĝojo! Mi ne povas esprimi mian grandan feliĉon, la lango kaj la racio ne obeas al mi, sed eĉ en sonĝo mi vidas karesan rideton de Afrodito. Mi ne havas, kion doni al vi, krom mia vivo, ja ĝi estas tiel malgranda — la vivo de militisto, destinita al morto.

— Ho, vi estas la plej bona por mi, mia Soter (savinto). Mi ĝojas sub la flugilo de via forto kaj amas vin. — Tais kliniĝis al la spartano, metis ambaŭ manojn sur lian krispan kapon. — Ekstaru tuj!

Menedemo levis la okulojn, kaj Tais eksentis en ili teneran forton de senrezerva amo, admiro kaj ĝojo, kiel surdigan kaj sensonan krion, eliĝintan el profundo de la pura kaj kuraĝa animo. Konfuzita pro la emocio de Menedemo, feliĉa kaj maltrankvila pro la granda responso pri la amato, por kiu ŝi iĝis kaj diino kaj la okuloj de la vivo, la atenanino penis per gajo forpeli la angoron.

— Do kaptu min, kara! — Tais desaltis de sur la tripiedo sur la brakojn de la genufleksinta lakono…

En la monato Muniĥiono en Egiptujo tagoj iĝadis varmaj kaj daŭris longe — ĝis vespera malvarmeto. Sed la tago de renkontiĝo de Tais kaj Menedemo ŝajnis tiel mallonga, ke Menedemo apenaŭ sukcesis prepari sin por la nokta deĵoro en Stratopedono.

— Mi ĝisiros sola, — ripetadis la atenanino, haste envolvante sin per sia stolo, — mi ne timas homojn.

Menedemo obstine kaptis ŝin, sidigis sur la ŝultron kaj ekkuris malsupren al la kajo, dungis tie boatiston kaj ordonis veturigi al la norda rando de la urbo. Nur post tio li ekkuris en la tendaron. La nelacigebla kuristo estis sukcesanta veni ĝustatempe.

Tais, laca kaj ial malgaja, sidis en la boato, rigardante al la diafana kaj malvarma akvo — en tiu ĉi sezono Nilo estis speciale pura. Eble la malgajon vokis la vortoj de Menedemo pri antaŭsento de ilia proksima disiĝo? La voĉo de la militisto estis obtuza kaj malĝoja, kiam li rakontis al Tais pri letero, kiun ricevis Eositeo de reĝo Agiso, en kiu tiu vokis lin reen en Sparton. Veno de la makedona reĝo Aleksandro en Egiptujon kaj lia konkero de tiu ĉi lando estas neeviteblaj. Estas sensence por la amaseto de spartanoj rezisti al la venkinto de persoj. Malaperis ankaŭ la neceso pri plua estado en Egiptujo. La faraono estas servanto de la pastroj, li iris en Elefantinon, kaj lia trezoristo jam aludis al Eositeo, ke la pagado de mono baldaŭ ĉesos. La satrapo de Dario same donis neniajn ordonojn. La lando nun estas en la manoj de la pastroj.

— Ĉu ankaŭ vi devas forveturi kun la viaj? — ektimis Tais.

— Neeviteble. Sed kiel mi povas forlasi vin? Mi preferas kalikon da konejono[16]

Tais metis la fingron sur la lipojn de la militisto.

— Ne parolu tiel. Ĉu vi deziras, mi veturu kun vi? Revenu en Helenujon?

— Tio estas super ĉio, pri kio mi povas revi. Sed…

— Kio do? — instigis Tais la stumblintan spartanon.

— Estus bone, se mi revenus hejmen post fino de milito, sed tiel ĉi… Nur al neniu diru pri tio: mi pensas, ke estos milito.

— Ĉu kontraŭ la helena alianco kaj Aleksandro?

— Ja kontraŭ kiu alia?

— Vi, spartanoj, estas despere kuraĝaj kaj stulte obstinaj. Vin trafos malbona fino. Sed ĉu vi povas resti ĉi tie, kun mi?

— Kiel kiu? Ĉu kiel ĉevalisto de Salmaaĥ? Aŭ plekti florkronojn?

— Por kio tiel kruele. Ni pensos, trovos eliron. Ankoraŭ estas tempo. Ĉu Eositeo fornavigos ne baldaŭ?

— Ne pli frue, ol venos Aleksandro.

— Kiel domaĝe, ke vi ne povas veni al Aleksandro.

— Ha, vi komprenas. Jes, estante spartano, kiujn li ne ŝatas, ĉu vi scias, li eĉ malakceptis la nomon de Sparto sur trofeo…

— Tio estas solvebla. Li estas mia amiko.

— Via amiko?! Jes, certe, mi forgesis pri Ptolemeo. Sed mi devas esti kun la miaj, kaj en gloro, kaj en morto — egale.

— Mi scias. Ĝuste tial mi ne pensas, ke vi iros servi al la makedonoj.

Penante ion elpensi por Menedemo, Tais malakceptadis unu elpensaĵon post alia kaj ne povis trovi solvon. Probable, pro la neeblo ion fari la malgajo ĉiam pli forte ekregadis ŝin dum la mallonga vojo ĝis la hejmo. Tuj kiam Tais aperis inter la persaj pomarboj de sia ĝardeneto, Hesiona ĵetis sin al ŝi kun ĝoja krio, kaj ŝi brakumis la tebaninon, kiel fratinon. Alkuris ankaŭ Klonaria, ĵetante ĵaluzajn rigardojn al la «serpentidino» kaj penante deŝovi ŝin flanken for de la mastrino.

Senprokraste ili devigis Tais-on ekkuŝi sur la malmolan benkon por masaĝo. Ambaŭ junulinoj komencis klopodi, riproĉante, ke ŝi tute malzorgis pri sia korpo kaj la hararanĝo. Pasigante la manplaton laŭ lanugo de elkreskintaj haretoj sub la brakoj kaj la ventro, Klonaria grumblis, ke la sinjorino iĝis simila al pariero — eksa pastrino, aludante al Hesiona, kaj ke estas hontinde en tia aspekto aperi antaŭ homoj.

— Nun necesos klopodi dum la tuta nokto, por revenigi la korpon de la sinjorino en konvenan staton, — parolis la sklavino, lerte uzante bronzan pinĉilon kaj spongon, sorbigitan per infuzaĵo de brionia radiko, detruanta harojn kaj restariganta glatecon de haŭto. Hesiona dume estis preparanta aroman likvaĵon kun la plej ŝatata odoro de Tais — irido kaj najrono[17]. Mallarĝplumaj folioj de najrono kun ilia akra odoro de amara freŝo ĉi tie en Egiptujo estis akireblaj abunde. En Helenujo ili tamen malfermiĝadis dum mallonga tempo en la monato Elafeboliono.

La transformon de Tais en glatan, kiel statuo, kaj aroman pastrinon de Afrodito interrompis veno de jubilanta Egesiĥora. La lakonino komencis kisi la amikinon, sed ŝiaj ĉevaloj atendis promenon, kaj ŝi forkuris, promesinte veni por noktumo.

Flamo de liĥnoj[18], mildigita de platetoj el flava onikso, estis prilumanta la dormoĉambron per malforta ora flagrado. Ĉe la kuŝejo brulis nokta lumigilo, kaj la klara profilo de Tais sur ties fono ŝajnis al Egesiĥora elĉizita el malhela ŝtono. Fajretoj kuradis en la grandegaj okuloj de la atenanino, donante al ŝi neordinaran esprimon de raba forto. Ŝi levis alte la manon, kaj la ekbrilinta ringo altiris atenton de la spartanino.

— Vi portas ĝin nelonge. Kies donaco, diru? — diris Egesiĥora, pririgardante la ĉizitan ŝtonon.

— Ne donaco, sed signo! — kontraŭis Tais. La spartanino moke ronketis:

вернуться

16

fortega veneno.

вернуться

17

neidentigita mediteranea planto, menciata en helenaj tekstoj (trad.).

вернуться

18

lumigilo en formo de taso aŭ kruĉo.