Выбрать главу

— Ni ĉiuj, estinte aŭletridoj, portis tiajn signojn. Estis oportune. Turnu per la pinto de la triangulo for de vi — ĉiu komprenas: vi estas okupita. Per la pinto al vi — pretas fordoniĝi. Tamen, la ringoj estis bronzaj, kaj la ŝtono — blua vitro.

— Kaj ĉu la desegno estis la sama? — ruze ridetis Tais.

— La sama — la triangulo de la granda diino… ne, la niaj estis mallarĝaj, pli akraj. Sur via ringo estas larĝe disigitaj la flankaj lateroj, kiel ĉe Astarto, aŭ kiel ĉe vi mem… nur en tio estas la diferenco. Kaj la ŝtono estas regula cirklo. Kaj ĉu vi komprenas sencon de tiu ĉi signo?

— Ne tute, — malvolonte respondis Tais, sed Egesiĥora, ne aŭskultante ŝin, levis la kapon. Ie en profundo de la domo malfortaj fajfaj sonoj estis kuniĝantaj en malgajan melodion.

— Hesiona, — klarigis la atenanino, — ŝi mem faris sirinkson el kano.

— Stranga ŝi estas. Kial vi ne edzinigas ŝin, se vi ne deziras instrui ŝin, kiel hetajron?

— Necesas, ke ŝi rekonsciiĝu de la detruo, perforto kaj sklaveco.

— Do kiom longe ŝi rekonsciiĝados? Jam tempas!

— Malsamaj homoj kuraciĝas dum malsama tempo. Kien ŝi hastu? Kiam Hesiona iĝos vera virino kaj ekamos, leviĝos nova stelo de belo. Tiam gardu vin, orharulino!

Egesiĥora ekridis kun nuanco de malestimo.

— Ĉu, eble, kun mi ŝi rivalos, via mizera tebanino?

— Ĉio povas esti. Kiam aperos ĉi tie la armeo de Aleksandro…

Egesiĥora subite iĝis serioza.

— Kuŝiĝu apude, vangon al vango, por ke neniu subaŭskultu!

La spartanino rakontis al la amikino jam sciatan de ŝi intencon de Eositeo — forlasi Egiptujon ĉe veno de Aleksandro. La stratego de la spartanoj postulas, ke Egesiĥora forveturu kun li. Li ne deziras kaj ne povas forlasi ŝin.

— Kaj vi?

— Tedis li min per sia ĵaluzo. Mi ne deziras disiĝi de vi kaj deziras atendi Nearĥon.

— Kaj se Nearĥo antaŭlonge forgesis vin? Kio tiam?

— Tiam… — enigme ridetis la lakonino, per unu salto ekstaris de sur la kuŝejo kaj revenis kun negranda korbeto, plektita el folioj de daktilpalmo. Kun tiaj korbetoj iradis en bazaron riĉaj aĉetantinoj de kosmetiko. Egesiĥora eksidis sur la randon de la kuŝejo, subfleksinte sub sin la kruron, prikantitan de memfisaj poetoj kiel «arĝentoskulpta», kaj elprenis kesteton el ligno, nekonata al Tais. Interesita, ŝi same eksidis kaj tuŝis per la fingroj la glatan grizetan kovrilon.

— Ligno de nartekso[19], en kies trunko Prometeo alportis fajron de sur la ĉielo al la homoj. Aleksandro havas tutan skatolon el nartekso. Li konservas tie kopion de «Iliado», korektitan de via amiko Aristotelo, — kaj Egesiĥora gaje ekridegis.

— Sed kiu fuĝis el Ateno pro tiu amiko? — rebatis Tais. — Tamen de kie vi scias tiajn detalojn pri Aleksandro?

La spartanino silente elprenis el la skatoleto papirusan folion, ĉirkaŭskribitan sur ambaŭ flankoj per malgranda klara skribmaniero de Nearĥo.

— Nearĥo, filo de Meriono, sendas dezirojn de sano al Egesiĥora kaj almetas jenon. — La spartanino elŝutis sur la liton manplenon da valoraj ŝtonoj kaj du ore kadritajn flakonojn el fajreranta «tigra okulo». Hetajroj de la plej alta klaso kompetentis pri juvelaĵoj ne malpli bone, ol juvelistoj. Tais elprenis lampionon el la oniksa ekrano, kaj la amikinoj kliniĝis super la donaco. Flam-ruĝaj piropoj («fajraj okuloj»), grandega rubeno kun sesradia stelo interne, dens-blua «reĝa» berilo, kelkaj helaj violaj jacintoj, du rozaj grandaj perloj, stranga plata pal-lila ŝtono kun metala rebrilo, nekonata al la hetajroj, orecaj krizolitoj de la Eritrea maro. Nearĥo havis bonan guston pri ŝtonoj kaj vere reĝan donacon faris al la amatino, tiom longe malproksima de li.

Egesiĥora, ruĝiĝinta pro fiero, levis la juvelŝtonojn sur la manplato, ĝuante ilian brilon. Tais brakumis ŝin, kisante kaj gratulante.

— Ho, mi preskaŭ forgesis, pardonu min, mi iĝas tute freneza, vidante la donacon. — La spartanino malvolvis pecon de ruĝa ledo kaj donis al Tais malgrandan, je etfingro, statueton de Anaitis, aŭ Anahita, fajne elĉizitan el tuteca safiro. La diino staris en viva pozo, akre diferencanta disde la ordinara, rigide senmova, transfleksinte unu manon post la kapon, kaj per la alia subtenante la pezan sferan mamon. La blua ŝtono sur konveksaj lokoj brilis silke.

— Tion Nearĥo transdonas al vi, petas memori.

La atenanino prenis la valoran bagatelon kun miksita sento de domaĝo kaj faciliĝo. Ptolemeo same povus sendi al ŝi ion kiel signon de memoro, kaj se ne sendis, do forgesis. Dankon al Migonitida, se Aleksandro kaj liaj militestroj venos ĉi tien, ŝi ne devos solvi la problemon, kiel liberiĝi de la antaŭa amato, iĝinta militestro de la potenca konkeranto.

— Ĉu vi pensas pri Ptolemeo? — la virinece sagaca spartanino almetis la varmegan manplaton al ŝia vango.

— Ne! — skuis sin Tais. — Kaj vi kion faros?

— Atendos Nearĥon! — konvinkite respondis Egesiĥora.

— Kaj Eositeo?

— Li iru en Sparton, en Makedonujon, eĉ en Erebon!

— Kaj ĉu vi ne timas lian ĵaluzon?

— Mi nenion timas!

— Mi scias, ke vi estas timoleajna — kuraĝa, kiel leonino, sed jen mia konsilo al vi: konservu tiun skatoleton ĉe mi.

— La konsilo estas saĝa!

Fine de la lasta atika monato de printempo — Skiroforiono — Egiptujo malkvietiĝis eksterordinare. Meĥanikistoj de Aleksandro konstruis grandegan moleon kaj prenis la neatakeblan Tiron post sep monatoj da sieĝo. Ok mil defendantoj de la urbo estis mortigitaj, tridek mil loĝantoj estis venditaj kiel sklavoj. Tri mil, suferante pro manko de akvo, vipataj sub la kruela suno, estis surŝutantaj sablan taluson sub la muroj de Gazao. La urbo decidis rezisti, spite al la leciono de la potenca Tiro, trompita per certigoj de senditoj de Dario, ke la reĝo estas alproksimiĝanta kun nenombrebla armeo.

Ne Dario venis al la muroj de Gazao, sed sabla remparo super ĝiaj turoj, de sur kies kresto la makedonoj trafadis la defendantojn, kiel sur ebenaĵo. La ruzo de la meĥanikistoj ne limiĝis per tio. El sub la remparo la makedonoj faris sapeojn, kaj la muroj de Gazao falis. En furioza lasta rezisto Aleksandro ricevis gravan vundon. Antaŭdiristo Aristandro avertis la militestron, ke li estos en granda danĝero, se partoprenos la batalon. La bolanta sango malhelpis al Aleksandro sekvi lian konsilon. Rulŝtonego el «aparato», kiel nomiĝis batalaj ĵetmaŝinoj, trabatis lian ŝildon kaj batis en la maldekstran ŝultron, rompinte ripon kaj la klaviklon. Elportata el la batalo sub malfeliĉaj krioj de siaj militistoj, Aleksandro ridetis kaj salutadis ilin per levo de la dekstra mano.

La viroj, kiuj defendadis Gazaon, estis ekstermitaj ĝis la lasta, la virinoj kaj infanoj estis venditaj kiel sklavoj. Aleksandro ordonis detrui ĉiujn templojn. En Tiro li limiĝis per tio, ke starigis en la ĉefa templo de Bel batalan sieĝan maŝinon, kaj sur la centran placon oni altrenis ŝipon de Nearĥo.

La vojo al Egiptujo kuŝis malfermita, Aleksandron oni atendis en Memfiso fine de la somero — en Boedromiono, tuj kiam li resaniĝos de la vundo. Nemalmulte da riĉuloj fuĝis trans la maron. Belaj domoj kun vastaj ĝardenoj en la norda parto de Memfiso estis vendataj malmultekoste.

La spartanoj estis preparantaj sin por vojaĝo. Du ŝipoj de stratego Eositeo venis el Naŭkratiso. Ili staris ĉe varfoj, pretaj preni centon da hoplitoj de la gardistaro, la havaĵon de la stratego kaj la ĉevalojn de Egesiĥora. La spartanino estis afliktita, eksciinte pri decido de la amikino reveni en Helenujon. Post du sendormaj noktoj Tais elpensis por la spartano okupiĝon en Ateno. La domo de Tais estis ankoraŭ en ordo, kun ĉiuj aĵoj, restintaj en ĝi. Ŝi proponis al Egesiĥora ekloĝi ĉe ŝi. La tempo de persekuto pro la batado de la filozofoj finiĝis en Metagejtniono de tiu ĉi jaro.

вернуться

19

specio el genro ferolo (trad.).