La lakonino petegis Tais-on kaj Menedemon ne forlasi ŝin solan en Memfiso.
— Kial vi deziras resti? — ne povis kompreni la atenanino. — Ni navigu kun Eositeo sur la spartaj ŝipoj.
— Ne eblas. Pro la amo al Menedemo vin forlasis la antaŭa komprenemo, — furioze kontraŭis Egesiĥora, — en Sparto mi ne liberiĝos de Eositeo. Kaj li havas planojn de granda milito…
— Ĉu denove? Ĉu ne sufiĉas por viaj samlandanoj? Kiel tedis ilia militema krueleco. Eĉ ekde frua juneco junaj spartanoj okupiĝas pri kriptio — kaŝita ĉasado al helotoj.
— Kio do malbona estas en tio? Oni instruas ilin pri kuraĝa feroco en traktado de sklavoj. Por subpremi en sklavoj eĉ pensojn pri liberiĝo!
— Feroca sklavposedanto mem estas sklavo, pli malbona, ol helotoj!
Egesiĥora levis la fortajn ŝultrojn.
— Mi delonge kutimiĝis al la atena liberpensemo, sed vi, atenanoj, iam pagos pro ĝi!
— Sparto falos pli frue, kiel maljuniĝinta leono, kaj iĝos manĝo de fiaj hienoj.
— Ni disputas pri aferoj eksteraj, kvazaŭ ni estas viroj, — malpacience diris Egesiĥora, — kaj vi ne respondas al mia peto. Restu kun Menedemo kaj mi ĝis la veno de la makedonoj. Ili nenion faros al via amato, mi povas ĵuri.
— Ankaŭ mi povos gardi lin.
— Do faru tion por mi!
— Bone, mi persvados Menedemon!
La lakonino komencis sufoki la amikinon en fortaj brakumoj, per dankaj kisoj kovrante ŝiajn sunbrunajn vangojn.
La katastrofo okazis, kiel ĉiam, neatendite, simile al bato de fulmo.
Ambaŭ amikinoj estis promenantaj sur la kajo, kutimaj al rigardoj de pasio kaj tenero, al admiraj ekkrioj de renkontataj geurbanoj, elirintaj al la rivero en la milda antaŭvespero de la fino de la egipta somero. La plenakva Nilo fluis pli rapide. Sur ĝia malklariĝinta akvo navedis malpli da boatoj kun promenantoj, ol dum la tempo de malmulta akvo. Senfina procesio de piedirantoj malrapide moviĝis en ambaŭ direktoj, pririgardante la memfisajn famulinojn. Vestoj ĉi tie estis multe pli modestaj, ol en Ateno, kaj speciale ol en riĉaj urboj de la malgrand-azia kaj la siria bordoj. Malantaŭ la du amikinoj, altirante atenton per la alto — pli ol kvar ulnojn — defilis Eositeo en kompanio de tri grandegaj loĥagoj — taĉmentestroj. La spartanoj, surmetinte militajn zonojn, mantelojn kaj batalajn helmojn kun altaj krestoj-brosoj el ĉevalaj haroj, altis super la homamaso kiel minacaj dioj. Nek egiptaj, nek persaj militistoj estis videblaj. Evidente, ili decidis prefere ne aperi en militaj vestoj.
Menedemo restis en la tendaro de la spartanoj por deĵoro. Anstataŭ li je paŝo malantaŭ Tais iris per etaj paŝoj Hesiona, ŝirmante la vizaĝon kontraŭ malmodestaj rigardoj per faldo de silko, surĵetita sur la kapon. Tie, kie Nilo estis ĉirkaŭfluanta antikvan digon, servantan por instalado de flosanta ponto, la kajo estis larĝiĝanta en vastan placon, ĉirkaŭplantitan per grandegaj arboj. Du palmaj aleoj estis disirantaj forke de la okcidenta flanko de la placo, ornamita per du brile poluritaj obeliskoj. Polvo nubis laŭ la dekstra aleo. Estis veturanta rajdisto en helblua mantelo de angarejono — persa rajda poŝto. Sur lia lanco pendis fasko da haroj, simila al leona vosto, kio signifis, ke li estis sendita kun speciala tasko. La poŝtisto haltigis la ĉevalon inter la obeliskoj kaj komencis atente rigardi en la promenantan homamason. Lia sperta rigardo rapide trovis tiun, kiu necesis. Deĉevaliĝinte, per mallerta irmaniero de homo, pasiganta la vivon en rajdado, li ekiris kontraŭ la homa fluo kaj, neglekte dispuŝinte gapulojn, ekstaris antaŭ la hetajroj. Egesiĥora paliĝis tiel, ke Tais ektimis pri la amikino kaj brakumis ŝin, altirante al si per la eterna virina gesto de zorgo. La helblua poŝtisto malalte riverencis kaj diris:
— Mi veturas de via domo, sinjorino. Tie oni diris al mi, ke mi trovos vin promeni apud la rivero. Ja kiu povas erari, vidinte vin? Vi estas Egesiĥora, spartanino!
La hetajro silente kapjesis, ĉirkaŭlekinte la lipojn.
La poŝtisto elprenis el sub la zono pakaĵon el maldika ruĝa ledo kaj etendis al la lakonino.
— Nearĥo, kretano, la flotestro de la dieca Aleksandro sendas al vi tiun leteron kaj postulas tujan respondon.
Egesiĥora kaptis la etan pakaĵon, nedecideme kunpremante ĝin per la maldikaj fingroj. La atenanino helpis al ŝi.
— Kie ni trovu vin vespere por respondo kaj rekompenco?
La sendito nomis ksenonon, kaj Egesiĥora svingis la manon, forpermesante lin. Kaj ĝustatempe. Eositeo, kliniĝinte trans la ŝultron de la spartanino, penis kapti la leteron, sed Egesiĥora deflankiĝis, kaŝinte la ledan rulaĵon sub la zono de la ĥitono.
— He, iru ĉi tien! — ekkriegis la stratego al la dorso de la foriranta heroldo. La homo en la helblua mantelo turniĝis.
— Respondu, de kie estas la letero? Kiu sendis vin? Alie vi estos kaptita kaj respondos sub fajfo de vipo.
La poŝtisto punciĝis, viŝis la polvokovritan vizaĝon per angulo de la mantelo.
— Militestro, vi minacas al mi spite al la moro kaj la leĝo. La letero venis de malproksime de potenca homo. Ĉio, kion mi scias, estas la vortoj, kiujn mi devis diri, fordonante la pakaĵon. Vi devos rajdi multajn parasangojn tra dekoj da poŝtaj statmoj[20], antaŭ ol vi ekscios, de kie estis sendita la letero al la orharulino…
Eositeo rekonsciiĝis, forpermesis la poŝtiston kaj aliris rekte al Egesiĥora, trapenetrante ŝin per peza kaj kolera rigardo.
— La dioj heligas mian racion. Via nedeziro forveturi… fordonu al mi la leteron. Ĝi gravas ankaŭ por militaj vojoj de mia taĉmento.
— Unue mi mem legos ĝin. Deiru!
La tono de Egesiĥora estis malcedema. Eositeo deiris je paŝo, kaj la hetajro momente malvolvis la pakaĵon. Observanta ŝin Tais ekvidis, kiel glatiĝis la severa falto inter la brovoj kaj facila, senzorga rideto de la antaŭa atena Egesiĥora tuŝis la lipojn de la amikino. Ŝi flustris ion al Hesiona. La junulino paŝis flanken, kliniĝis kaj donis al la spartanino pezan ŝtoneton. Antaŭ ol la stratego sukcesis kompreni, Egesiĥora envolvis la ŝtonon en la leteron kaj nevirinece forte kaj lerte ĵetis ĝin en la riveron. La pakaĵo malaperis en rivera profundo samtempe kun furioza krio de Eositeo.
— Vi pagos pro tio! — diris la stratego sub rido kaj ŝercoj de memfisanoj, observintaj tiun scenon. Egesiĥora forglitis de Eositeo, Tais ĝustatempe implikiĝis en liaj piedoj, kaj la spartanino kaŝiĝis en homamaso.
La militestro decidis, ke estas malinde por li persekuti virinon kaj orgojle direktis sin al la tendaro akompane de la asistantoj. Tais kaj Hesiona atingis ruĝvangiĝintan Egesiĥora-n. Gaja, kun la okuloj, brilantaj pro ekscitiĝo, ŝi ŝajnis tiom bela, ke homoj haltadis, ĉarmitaj.
— Kio estas en la letero? — mallonge demandis la atenanino.
— Nearĥo estas en Naŭkratiso. Proponas navigi renkonten al li… aŭ atendi en Memfiso. Ankoraŭ pli frue ĉi tien venos Aleksandro… — iomete anhelante, diris Egesiĥora.
Tais silentis, pririgardante la amikinon, kvazaŭ nekonatulinon. La suno estis rapide malleviĝanta post deklivojn de la Libia dezerto, milda lumo de antaŭkrepuska kvieto klare konturis la tutan figuron de Egesiĥora. Al Tais ŝajnis stranga ombro, surĵetinta kovrilon de kondamniteco sur la vizaĝon de la spartanino. Nigraj rondoj ekkuŝis en la okulkavoj, malhelaj sulkoj subtranĉis la maldikajn alojn de la nazo, malheligis, rektiginte, la konturon de la kuraĝaj lipoj. Al la atenanino ŝajnis, ke la amikino iĝis fremda, malproksimiĝis kaj maljuniĝis je jardekoj. Tais suspiris, alportante la manon al bukloj de la oraj haroj de la lakonino, komprenis, ke tio estas nur ludo de ombroj de rapida egipta sunsubiro, kaj faciligite suspiris. Plena de gajo, Egesiĥora ekridis, ne komprenante la humoron de la amikino. Malklara sento de malfeliĉo mornigis la senzorgecon de Tais.