Выбрать главу

Tais luprenis ĉevalon por Hesiona. Preskaŭ ĉiutage ambaŭ virinoj faradis malproksimajn rajdajn promenojn. Tais dresadis Salmaaĥ-on. Hesiona neniam pensis, ke eblas tiaj trukoj kaj tia reciproka kompreno de la rajdantino kaj la ĉevalino. Tais malleviĝadis laŭ neimageblaj krutaĵoj sur sablaj deklivoj de Nilaj bordoj. Salmaaĥ derampadis, submetinte la antaŭajn piedojn, kaj ĝia rajdantino fleksiĝadis malantaŭen, tuŝante per la nuko la gropon de la ĉevalino, la genuoj de Tais kuniĝadis sur la alta postkolo, kaj la piedoj firme kunpremadis la ĉevalinon sub la brusto. Ŝajnis, pasos ankoraŭ momento, kaj la ĉevalo renversiĝos trans la kapon kaj ekflugos malsupren, rompante ostojn de la rajdantino. Al petegoj de Hesiona Tais respondadis nur per duonmalgaja-duongaja rideto, sed finfine cedadis, ekokupiĝante pri dancoj. Ŝi elektadis oportunan glatan placeton. Hesiona alligadis sian ĉevalon, ekstaradis ĉe rando de la placeto kaj ekkantadis malrapidan tesalian melodion, akompanante ĝin per frapoj je malgranda tamburino. Salmaaĥ komence obstinis. Subite post kelkaj tagoj ĝi tuj komprenis, kion oni postulas de ĝi. Sento de ritmo estas denaska en ĉiuj bonrasaj ĉevaloj, ĝin ellaboris milionoj da jaroj da adaptiĝado al ĝusta kurado. Sen klara ritmo ne eblas teni longan troton. Frapoj de hufoj de bona kurĉevalo devas simili al egalmezura sonorado de gutoj en klepsidro — akvohorloĝo. La postulo de egalmezura ritmo rilatas ankaŭ al homa kurado, ne nur al danco. Ĝi necesas ĉie, kie de viva korpo estas postulata longa streĉo kaj speciala eltenemo.

Baldaŭ Salmaaĥ dancis sub la tamburino de Hesiona, kiel sperta dancistino, kaj ne mirinde — ja ĝin direktis la «Kvara Harito» mem de Helenujo. Estis renaskata la arĥaika danco de virino sur ĉevalo — hipogineso, laŭ mito, kreita de la amazonoj. La legendaj virinoj de Termodonto plenumadis ĝin sur la Temiskira ebenaĵo[21] — sur la paflagona bordo de Ponto-Eŭkseno. Tio ĉiam okazadis dum plenluno, en tagoj de elotioj — festoj omaĝe al Artemiso, sub hela lumo de la alta luno. Nun nur malofte kuraĝaj tesalianinoj — profesiaj ĉevalaj akrobatinoj — plenumas hipogineson en Atiko aŭ Sparto laŭ speciala invito de riĉaj aranĝantoj de festoj. En la rekreado de hipogineso Tais trovis forgeson kaj plenigon de malpleneco de la vivo, kun ĉiu tago ne malpliiĝanta, sed, male, vastiĝanta. Por heleno ne ekzistas kredo pri ĝoja posttomba ekzisto, per kiu plenigas mizerecon de la vivo popoloj de aliaj kredoj, atendante rekompencon kaj renkontiĝojn kun perditaj proksimuloj tie, en la transa flanko de la morto. La brila digno, kun kiu la filoj kaj filinoj de Helenujo renkontas sian finon, baziĝas sur la sento de eltrinkita plena kaliko de la propra vivo, de arda amo al la tero kaj la maro, al la korpo kaj la pasio, al la belo kaj la saĝo.

Neordinara heroeco kaj fizika perfekteco de la spartanoj, mirinda delikata ligo kun la maro de la kretanoj, inventemo, entreprenemo kaj eterna strebo al novo de la atenanoj proverbiĝis kaj famiĝis en la tuta ekumeno.

Kaj nun al Tais restis nek pleneco, nek ĝojo. Ŝia antaŭa fervoro estingiĝis, cedinte la lokon al malgajo kaj seriozaj meditoj pri plua vojo. Venis ankaŭ la vico de Hesiona mediti pri rimedo de kuraco de la anima vundo de ŝia sinjorino kaj amikino. Ŝi eĉ komencis bedaŭri pri la forveturo de la mistera instruisto de Tais, al kiu ŝi antaŭe tiel ĵaluzis. Instinkte Hesiona sentis, ke la delosa filozofo plirapidigus «saniĝon» de la sinjorino, grave vundita de nevidebla armilo de la sorto kaj la dioj. Samtempe Hesiona per virina sento antaŭdivenis neeviteblan renaskiĝon de Tais. Tro multe da fortoj estis en ŝia juna korpo de kretanino, tro multe da viva intereso al ĉio en la mondo ŝi heredis de la atenaj prauloj.

Antaŭlonge malaltiĝis la akvo de la granda rivero. Nilo iĝis diafana kaj malrapidema, kiel vintre. Tais dividadis sian tempon inter Salmaaĥ kaj mallarĝa, malpeza boato. Ili promenadis en la boato triope, ĉiuj tri junaj virinoj de la hejmo — la mastrino, la «serpentidino» kaj Klonaria. Al neniu el ĉiam pli insistemaj amindumantoj respondis la hetajro. Hesiona entute malakceptadis ĉiujn virajn atencojn, kaj nur Klonaria enamiĝis en maljunan helenan komerciston. Li proponis elaĉeti ŝin de Tais, sed la sklavino mem rifuzis pro timo forlasi la domon de Tais, kie ŝi sentis sin sekura kaj kutimiĝis al tenera traktado. Tais vokis la komerciston kaj deklaris, ke ŝi fordonos Klonaria-n sen elaĉeto, sed kun kondiĉo de edziĝo. La komercisto promesis pripensi. Li estis vidvo, sed inter Rodoso, de kie devenis Klonaria, kaj lia patrujo Lidio ne estis epigamio. Tamen nenio malhelpis fari specialan kontrakton pri «preno» de Klonaria, kaj Tais decidis insisti. La domon ŝi devis forlasi. Ĝia posedanto deziris altigi la pagon, eĉ sen tio neelteneblan por la soleca hetajro. Nur nedifiniteco de la stato en Egiptujo antaŭ la veno de Aleksandro malhelpis al la mastro ŝanĝi Tais-on al pli riĉaj loĝantoj.

Hesiona maltrankvilis. Unu post alia malaperadis el la granda skatolo ornamaĵoj de la sinjorino. Eĉ en la plej riĉaj periodoj de sia vivo Tais ne ŝatis malŝparemon kaj troan dandecon, tamen ne deziris ankaŭ rezigni de kutima prospero. Ŝiaj deziroj estis modestaj kompare kun senbrida malŝparemo de aliaj elstaraj hetajroj. La morto de Egesiĥora forprenis duonon de ŝia koro, kaj la pereo de Menedemo senigis ŝin je amo kaj fidinda apogo. Tais, kiel ĉevalo, stumblinta dum kuro, perdis la vojon kaj estis turniĝanta en rondo de malrapidaj tagoj, perdinte dezirojn, ne vidante sencon plu vivi en Egiptujo kaj ne sciante, kien direkti sin, por pli rapide plenigi la animan vakuon. Nur rajdado kaj la kaprompaj trukoj kun Salmaaĥ provizore revenigadis la antaŭan Tais-on, kun la brulantaj vangoj kaj brilo de la petolaj kaj samtempe seriozaj okuloj, — en ĝuste tiu mikso de inspira digno kaj knabina fervoro, kiu donadis al la hetajro ŝian nerezisteblan altiremon.

En la «tagoj de mortintoj» — la «pezaj tagoj» de Pianepsiono, Tais falis en melankolion, akre sentante, ke la antaŭa mondo estas perdita por ĉiam. Neniam plu revenos tiu kvieta kaj trankvila vivo, kun nepra atendo de io ankoraŭ pli bona, ankoraŭ pli bela, kun dieca certeco pri sia belo, sano, feliĉa sorto, kia estas nur dum disfloro de juneco. Tais atingis aĝon de dudek tri jaroj — por helena virino kaj eĉ por dancistino tio estis la aĝo de plena belego. Sed tamen ŝajnis, ke kune kun la juneco foriras ŝia antaŭa belo, ŝi perdas sian nevenkeblan ĉarmon sen ajna deziro denove elprovi ĝin sur iu. Ĝuste tiu malesto de deziroj timigis Tais-on kiel fantomo de estonta maljuneco. Se ĉi tie estus la saĝulo el Deloso… ŝi pli baldaŭ trovus sin kaj reviviĝus por nova vivo. Tais, lasinte la domon por prizorgo de Hesiona, denove izoliĝis en la templo de Nejto. La pastroj akceptis ŝin sen kontraŭdiroj, evidente avertitaj de la delosano. La hetajro elektis ĉambron-bibliotekon en la supra etaĝo de la pilono kaj inter helenaj libroj trovis platonan «Gorgion». Tais memoris la ironian subridon de la delosa instruisto responde al ŝia neglekta mencio pri Platono. Ŝi eksentis, ke ŝi faris mison, kaj jam tiam decidis ĉe okazo relegi la grandan filozofon. Kaj vere, en liaj dialogoj Tais ekvidis antaŭe ne komprenitan de ŝi profundon de zorgo pri la homoj de Ateno, penon levi la helenojn de Atiko tiel, ke ĉiu konformu al la brilo de la urbo de la Virgulino. En sia nuna humoro ŝi eksentis la sopiron de la saĝulo pri la pasinteco de Ateno, de kiu post la milito kontraŭ Sparto restis nur malpleniĝinta vazo de iama lukso. Tie, kie antaŭe ŝi vidis nur tedan edifon, montriĝis firma kredo je tio, ke nur alta moralo kaj sinceraj interrilatoj de la homoj povas krei la veran arĥe — ŝtaton. La tasko de plibonigo de la homoj, laŭ la opinio de Platono, estis la ĉefa. Regantoj, ĵetadintaj la helenojn en senrajtecon, instruadintaj la regatojn nur pri kolero kaj perfido, nenion sukcesis, krom malhonoro kaj malgloro. Interese, al kio strebas Aleksandro? Kien li direktos plu sian frakasan armeon? Al kio aplikos li sian grandan saĝon kaj la sencedan favoron de la dioj? Tamen, kial tio interesas Tais-on? Kien direktos sin ŝi mem, per kio satiĝos ŝia amo al aventuroj kaj al ŝanĝado de lokoj? Tempas forlasi Memfison, almenaŭ por ke kvietiĝu la perdo de Egesiĥora kaj Menedemo… Ĉu vere necesos tamen akcepti la proponon de Stemlo? Ĵus elirinta el la efeba aĝo, li estas apenaŭ pli aĝa, ol Tais mem. Li sentas sin knabo antaŭ diino. Sed ja potenca Menedemo same ofte estis kiel knabo! Li estas bonkora, fidema, sentima… Ho ne, ŝi neniun deziras!

вернуться

21

nun turka bordo de la Nigra maro, apud Sinopo.