Выбрать главу

En la sepa letero de Platono Tais trovis respektegon de la saĝulo al la antikva kaj sankta, laŭ liaj vortoj, religio de la orfeistoj. Tamen la antaŭa malsimpatio al la instruo de Platono restis. Tio, kio esprimiĝis en malaltigo de la fizika aspekto de la homo, la antikvaj katenoj de la racio kaj de la sentoj de la ĝisradika sklavposedanto — ĉio ĉi forpuŝadis la hetajron, kiu havis pli larĝan opinion pri la mondo kaj la homoj. Tais meditadis kaj legadis, ne forlasante la templon dum kelkaj tagoj, ĝis ŝi trosatiĝis per la penoj antaŭdiveni sian estontecon. Kun faciliĝo kaj preskaŭ antaŭa petola intereso ŝi aŭdis vokon de la templa akolito, sciiganta pri tio, ke bela junulino en rozkolora ĥitono petas Tais-on eliri al la pordego de la interna korto.

La «bela junulino» evidentiĝis Hesiona en okulfrapa vesto, ne karaktera por la severa tebanino. Hesiona tre plibeliĝis post kiam, batita kaj turmentita, ŝi trafis el la sklavbazaro en la hejmon de Tais.

Hesiona rimarkis miron de la «sinjorino» kaj ruĝiĝis.

— Al ĉiuj loĝantoj de Memfiso estis ordonite vestiĝi en la plej bona vesto.

— Kio? Ĉu Aleksandro?

— Jes! — flustris la emociita tebanino.

Tais klakis per la manplatoj, alvokante la knabon-akoliton.

— Diru al la respektindaj pastroj, ke mi devas foriri kaj dankas ilin pro la gastemo. Mi baldaŭ revenos…

La hetajro eraris. Transpaŝinte la sojlon de la templo de Nejto, ŝi sukcesis viziti ĝin nur post naŭ jaroj, kiel reĝino de Egiptujo…

Jam delonge stratoj de Memfiso ne estis tiom viglaj. Tais kun Hesiona pene trabatiĝadis al la hejmo tra ekscititaj homamasoj. La egiptoj, ordinare diskretaj kaj ĝentilaj, per ordo sur stratoj similaj al spartanoj, hodiaŭ estis nerekoneblaj. Ili ne cedadis vojon al pliaĝuloj kaj virinoj, puŝadis unu la alian, kiel atenanoj sur la agoro. La atenanino eĉ ricevis ofendajn rimarkojn pro sia ne nova kaj ne hela vesto, sed ŝi ne respondis, klininte la kapon kaj kovrinte la vizaĝon per la skarpo.

La memfisanoj admire renkontis Aleksandron kaj deziris establi ĝeneralan feston omaĝe al li. La granda venkinto malaperis same subite, kiel aperis, tuj kiam akceptis la signojn de obeo de la satrapo kaj la pastroj, reprezentantoj de la faraono, deklarintaj tiun detronigita.

Tais ne deziris renkontiĝi kun Aleksandro, kaj la sorto favoris al ŝi. Malfrue vespere, en la dua tago post la reveno de Tais, venis Nearĥo. La atenanino tuj rekonis la mariston, kvankam li iĝis pli ordonema kaj akra en parolo. Lia barbo, kontraŭ la modo de la militestroj de Aleksandro, spiteme hirtis. La kretano kvazaŭ eĉ ne miris pri la malnova amikino. Li paŝis al Tais, elkurinta renkonten, firme prenis ŝin je la mano kaj diris la solan vorton: «Egesiĥora?»

La lipoj de la hetajro ektremis, la okuloj pleniĝis per larmoj. Reteninte la spiron, ŝi klinis la kapon. Tiel ili staris silente unu antaŭ la alia. La manoj de Nearĥo ĉifadis braceletojn el mola oro sur la manradikoj de la hetajro. Tais rekonsciiĝis, levis la kapon, vokis Hesiona-n.

— Eksidu, trinku vinon…

Nearĥo obeeme, kun nekaraktera por li malrapideco malleviĝis en la pezan skulptitan fotelon, meĥanike verŝis nediluitan vinon.

Hesiona, konfuzita, kun mallevita rigardo, alportis la skatolon kun juvelaĵoj de Egesiĥora, kiu plu restis ĉe Tais.

La kretano tremeris, ekvidinte siajn donacojn. Tais kaptis Hesiona-n, kiu intencis foriri, kaj puŝis ŝin al Nearĥo.

— Jen la atestantino de la lasta horo de Egesiĥora! Rakontu! — ordone kriis ŝi al la ektreminta Hesiona. Tiu ekploris, glitis sur la tapiŝon al la piedoj de la gasto, ekregis sin kaj konsekvence rakontis al Nearĥo ĉion, kion li deziris aŭ ne deziris scii. — Nun mi, — abrupte diris Tais, tuj kiam eksilentis Hesiona. El sub la mallevitaj palpebroj de la juna flotestro ruliĝis kelkaj larmoj. La kretano restis senmova, nur la mano, mallevita sur la brakapogilon de la fotelo, tremeradis, kaj la maldikaj fingroj kvazaŭ tordadis kolon de skulptita leono. Obeante al subita impulso, Hesiona leviĝis de sur la tapiŝo kaj alpremiĝis per la vango al tiu mano. Nearĥo ne deprenis ĝin, sed, etendinte la alian manon, komencis mankaresi la harojn de la tebanino, duonturne observante Tais-on. Ŝi rakontis ĉion, komencante ekde la renkontiĝo kun sangokovrita Hesiona ĝis la lasta adiaŭo kun la amikino sur la fajroloko. — Kaj mia Menedemo foriris por akompani Egesiĥora-n en la subteraĵoj de Hadeso… — Tais ekploris.

— Kaj damnita Eositeo same estas tie! Ho spartanoj! — obtuze, kun malamo kaj minaco ekkriis Nearĥo, ekstarante.

— Egesiĥora estis lakonino same! — mallaŭte kontraŭis Tais, kaj la kretano ne trovis respondon.

— Morgaŭ ĉe tagiĝo mi faros oferon memore de ŝi. Mi invitas vin, — diris Nearĥo post ioma silento, — kaj vin, — turnis li sin al Hesiona. — Mi sendos ĉaron aŭ portilon.

— Bone, — respondis Tais de ili ambaŭ. — Sed vi forgesis pri tio ĉi, — etendis ŝi la skatolon de Egesiĥora.

Nearĥo deiris je paŝo, forpuŝante la kesteton per la mano.

— Ne, ne necesas. Mi fordonas al tiu, kiu forveturigis Egesiĥora-n disde la murdistoj, — al via amikino.

Konsternita Hesiona ruĝiĝis ĝis la mamoj kaj ekkriis:

— Kio okazis al vi, navarĥo? Ĉu eblas donaci tiom valorajn aĵojn al mizera junulino, kiu ne estas sklavino nur pro bonkoreco de la sinjorino? Mi ne povas preni!

— Prenu — por memoro pri la terura horo, travivita kune kun mia ora karulino. Kaj juĝon pri viaj meritoj lasu al mi.

Hesiona ĵetis malcertan rigardon al Tais. La hetajro movis la brovojn — endas preni, kaj la tebanino malalte riverencis, akceptante la skatolon el ŝiaj manoj sub morna rigardo de la kretano.

Nearĥo haltis ĉe la sojlo:

— Mi havas ankoraŭ vortojn de Ptolemeo al vi. Li serĉis vin jam en la unua tago, kaj nun fornavigis kun Aleksandro al la maro. Li ne forgesis vin. Se vi deziras vidi lin, Aleksandron kaj Hefestionon, do ni navigu kune. Mi atendas senditon el la Golfo de Herooj kaj devas aliĝi al Aleksandro. Nia dieca militestro kaj amiko deziras fondi novan urbon — eble, estontan ĉefurbon de sia reĝlando. Estas konvena loko, tie, kie antaŭ mil jaroj estis Kreta haveno.

— Kie do ĝi estas? — ekkriis interesiĝinta Tais.

— Sur la mara bordo. De ĉi tie necesas navigi al Naŭkratiso kaj poste al Kanopuso, poste laŭlonge de la mara bordo, okcidenten. Tamen, vi scias pri tiu loko el Homero — la restadejo de mara maljunulo Proteo.

— «Mare en surfo bruanta troviĝas insulo, ĉe l' bordo de Egiptujo kuŝanta. Ĝin nomas loĝantoj Faroso», — recitative kantis Tais.

— Jes, Faroso. Kaj tiu homera loko speciale plaĉas al Aleksandro. Vi ja scias, kiel li ŝatas Homeron. Do, ĉu ni veturos?

Tais emociite interplektis la fingrojn.

— Ĉu vi havas grandan ŝipon?

Nearĥo unuafoje dum la tuta tempo subridis, — evidente, la naiveco de la hetajro amuzis lin.

— Mia plej granda ŝipo staras sur la placo antaŭ la ĉefa templo de Tiro, kiel signo de la venko, samkiel la sieĝmaŝino de Dejado — la estro de ĉiuj meĥanikistoj de Aleksandro — estas instalita ene de la templo en Gazao.

Tais svingis la manojn en admiro.

— Por kio vi deziras scii ampleksojn de mia ŝipo? — daŭrigis la kretano. — Mi donos al vi apartan ŝipon, du, tri, kiom vi deziros.

Verŝajne, unuafoje la atenanino eksentis la potencon de la juna makedona reĝo kaj de liaj ne malpli junaj kamaradoj.