Выбрать главу

— Parfumi sin necesas nur iomete, por ke via amato ne pensu, ke vi deziras kaŝi la propran odoron, — instruis la atenanino, elpreninte flakonon kun la plej multekosta aromo — oleo el lotusaj floroj. Per alia peniko ŝi per mallongaj, precizaj ŝmiroj parfumis la tebaninon malantaŭ la oreloj, apenaŭ tuŝis la lipojn, la gorĝon, la ventron kaj la internajn flankojn de la femuroj.

Tais kritike pririgardis la amikinon kaj demandis ruze:

— Do, ĉu malbonas la vira amo?

— Ho ne! — arde ekkriis la tebanino, ruĝiĝis kaj aldonis: — Sed…

— Ĉu laciga? — ekridis Tais. — Por ami fortan viron, necesas ŝtalaj muskoloj de Hipodamia kaj eltenemo de Artemiso. Se li amas kiel devas!

— Kaj kiel devas li?

— Kiel poeto. Se vi descendas al li kiel diino, preta fordoniĝi al sankta rito, sen timo kaj malpacienco.

— Kaj mi?

— Servu al li, kiel antaŭ Afrodito sur mara bordo, sen rando kaj limo. Se ĉe vi estas tiel…

— Jes, jes! Mi scias, li estas flotestro de la granda Aleksandro, kaj mi… sed tutegale mi estas feliĉa, kaj poste estu, kion sendos la sorto. Kiu povas disputi kun ĝi?

— La dioj mem ne povas kaj ne aŭdacas, — konsentis Tais, — sed ni, la mortemuloj, por ne perei, devas esti fortaj spirite.

— Kio donas la forton?

— Longa preparo, forta harditeco, severa eduko.

— Ĉu ankaŭ por la hetajroj?

— Por ni — speciale. Nemalmultaj junulinoj, dotitaj de Afrodito pli ol multaj, leviĝis, akceptante adoron, kiel reĝinoj, sed finis kiel mizeraj sklavinoj de viroj kaj vino, kiel rompitaj floroj. Ajna hetajro, iĝinta fama, pereos, se ne estos anticipe spirite hardita, — ĝuste en tio estas la senco de la instruado en la templo de Afrodito Korinta.

— Mi ne komprenas…

— Baldaŭ komprenos. Kaj kiam vi ekkonscios, ke ne eblas iĝi fama nur per sola amo, tiam ankoraŭ ne estos malfrue okupiĝi pri dancoj, pri gajaj rakontoj.

— Kiel mi dezirus iĝi tia dancistino, kiel vi!

— Do, ni vidos. Mi konas en Memfiso unu fenicinon, ŝi instruos vin pri sekretoj.

— Ho, mi ne bezonas sekretojn. Mi amas Nearĥon kaj, krom li, neniam amos iun ajn.

Tais ĵetis atentan rigardon al la tebanino:

— Okazas ankaŭ tiel, sed malofte…

Ĉapitro VIII. Rufa amblulo

Ptolemeo ekvidis Tais-on sur la malhel-cindra ĉevalino, kiam li estis revenanta kune kun Aleksandro, Hefestiono, Nigra Klejto kaj Leontisko — la estro de la tesalia kavalerio — el promeno al piramidoj. Aleksandro estis rajdanta sur Bukefalo, promenigante la amatan virĉevalon en la frua horo. Ordinare li rajdadis sur ĝi nur en batalo, evitante trovarmigi la nigran ĉevalon en malproksimaj veturoj sub la arda suno de Azio. Bukefalo levis la saĝan larĝfruntan kapon kun makulo kaj longe henis, salutante la ĉevalinon. Salmaaĥ kokete ekdancis, retenata de la firma mano de Tais.

Tri ekkrioj de miro kaj neatenditeco aŭdiĝis preskaŭ samtempe. La tri amikoj senerare rekonis la «Kvaran Hariton». La tesaliano rigidiĝis, pririgardante la nealtan, senlukse vestitan virinon, antaŭ kiu haltis la tri potencaj homoj kaj inter ili la dieca militestro mem.

— Ŝi, mia revo — la atenanino! — ekkriis Ptolemeo, desaltinte de sur la ĉevalo kaj kaptante la bridojn de Salmaaĥ.

— Tia certeco! — moke rimarkis Hefestiono. — Ĉu via sen vi?

— Mi diris — revo! — obstine ripetis Ptolemeo, esplore rigardante al Tais. Ŝi metis ambaŭ manojn sur la postkolon de la ĉevalino, levinte alte la kapon, kaj rigardis nur al Aleksandro, kvazaŭ hipnotigita de lia rigardo. Facile kuntirinte la brovojn, Tais levis la kruron kaj deglitis de sur la maldekstra flanko de la ĉevalino sur la teron. Ŝi ŝajnis tute nealta antaŭ la tri gigantoj sur grandegaj ĉevaloj. Aleksandro, Hefestiono kaj Klejto estis pli altaj, ol kvar ulnoj, je tuta palesto (manplato), kaj la alto de Tais konsistigis tri ulnojn, du palestojn. Tamen la hetajro ne perdis sian dignoplenan teniĝon kaj eĉ aŭdacan sendependecon, kiu mirigis Ptolemeon jam en Ateno. Nun li per larĝe malfermitaj okuloj rigardis al ŝi. En disfloro de la virina forto, perdinte ion knabecan, la hetajro eliris el la pasia flamo de sia antaŭa vivo nova, malproksima kaj eĉ pli dezirinda. La ĉevalino de Tais depaŝis flanken, kaj Ptolemeo devis rigardi al ŝi kontraŭ la suno. La potenca ora lumo penetris tra la malpeza vesto de la hetajro kaj ĉirkaŭigis tutan ŝian korpon per brilanta fajro, kvazaŭ Helioso mem akceptis en sian brakumon la belan filinon de Helenujo kaj Kreto. Per sia maniero rigardi malproksimen, kvazaŭ ŝi vidas ion nevideblan por la ceteraj, Tais subite rememorigis al li Aleksandron. Ptolemeo kuntiris la brovojn, konsternita. La hetajro posedis neklarigeble profundan altiran forton. Fleksiĝoj de la linioj de ŝia korpo kvazaŭ flagris, glitante. La larĝe dismetitaj, frenezigantaj okuloj de Tais estis kaŝantaj en si jen fajran forton de Helioso, jen preskaŭ sopiran revemon. La pezaj nigraj haroj estis volviĝantaj kun senbrida forto ĉirkaŭ la kupre sunbruna vizaĝo, substrekante regulecon de ties trajtoj, lumantaj per mistera potenco, per fajro de la dieca donaco de Anaitis. Ptolemeo ektremis kaj mallevis la rigardon, por ne montri sian senton.

Aleksandro, deĉevaliĝinte, ĵetis la kondukilojn de Bukefalo al Klejto kaj aliris al Tais. Liaj larĝe dismetitaj okuloj ŝajnis al la hetajro vidantaj tre malproksime. Iliaj pupiloj ne rigardis rekte en la okulojn de Tais, sed kvazaŭ estis disŝovantaj la vidradiojn al la flankoj de ŝia kapo. Aleksandro nun tenis la kapon eĉ pli alte, ol dum ilia unua renkontiĝo, kaj fermadis la malsuprajn palpebrojn kun esprimo fiera kaj sagaca.

Tais serioze diris — «ĥajre», levante la etan manplaton al la mentono de la militestro.

— Pri kio vi deziras peti min? — diris la makedono.

— Pri nenio, reĝo, — respondis Tais, nomante Aleksandron per la titolo de regantoj de Persujo. — Vi iĝis tiel majesta dum la lastaj jaroj, ke ni, simplaj mortemuloj, nevole faras geston de preĝo.

Aleksandro atente aŭskultis la vortojn de Tais — ne, ili ne gustis flate.

— Pardonu min mia praulo Aĥilo, vere, vi iĝis pli bela, ol Heleno de Trojo, la filino de Tindaro!

Kaj la makedona reĝo ankoraŭfoje pririgardis la hetajron, sed iel alie sentis lian intereson la atenanino kompare kun Ptolemeo.

Ŝiaj okuloj estas kristale puraj, kiel fonto de Artemiso, pensis Aleksandro, — grizaj, kun briloj de oro kaj lazuro, trankvilaj kaj bondeziraj. Kaj la fieraj lipoj estas kvazaŭ elĉizitaj el purpura ŝtono — tiel klaras ilia konturo, akra, samkiel la longa konturo de la palpebroj sub la mallarĝaj brovoj. La haŭto estas kiel hela kupro, diafana kaj silka, kvazaŭ maldika kurteno de fajro, brulanta sur altaro en hela tagmezo. Ŝia korpo, konturita de la suno, lumis memstare sub la diafana ŝtofo, sed tiu nudeco estis, laŭ opinio de Aleksandro, defendita per sorĉo de la diino, haltiganta forton de altiro al ŝiaj korpaj formoj.

Post ioma silento, rompata nur de tintado de bridoj kaj de frapoj de ĉevalaj hufoj, Aleksandro diris:

— Ĉu vi memoras miajn vortojn en Ateno: «Vi estos mia gastino, kiam vi deziros»? Do ĉu vi deziras?

— Certe, deziras! Speciale kiam vi mirigis min per la memoro pri la mallonga renkontiĝo kun knabinaĉo-hetajro…

— Mi delonge intencis voki vin, — enmiksiĝis Ptolemeo, — en via dispono estas ajnaj ĉevaloj, tendo, sklavoj — ĉion ĉi mi havas abunde. — Ptolemeo stumblis sub rigardo de Aleksandro. La militestro rigardis al sia kunbatalanto sen kolero, sed kun bedaŭro, — tiel ŝajnis al Tais.

— Mia vojo ankoraŭ nur komenciĝas, — diris la reĝo, — sed vi povas akompani nin. Ne en bataloj kaj persekutoj, sed sekvante en la paca duono de mia militistaro — kun pentristoj, filozofoj, aktoroj. Ptolemeo zorgos pri vi — li scipovas tion, — facila rideto dispelis la konfuziĝon de la akompanantoj de la reĝo.