Выбрать главу

Tais klinis la kapon kun peza nodo de la alte kombitaj haroj kaj infane subfleksis la lipojn arke.

— Mi dankas vin, reĝo!

— Nomu min, kiel antaŭe, Aleksandro. Kaj venu en la feston, kiun mi aranĝas por la urbo. Montru tie la altan arton de helenaj virinoj.

Aleksandro kun movlerteco, mirinda por lia potenca figuro, saltis sur sian nigran ĉevalon, kovritan laŭ persa maniero per ŝvitkovrilo, fiksita per tri rimenoj, kaj brilantan per ora persa brido en aspekto de kuŝanta litero X (ĥi), kun oraj rozetoj sur la kruciĝoj de rimenoj kaj sub la oreloj. Tais saltis sur la trivitan panteran felon, deviginte Salmaaĥ-on baŭmi kaj lerte turniĝi al la forrajdintaj makedonoj. Rekonsciiĝinte, la hetajro ree turnis la ĉevalon kaj malrapide ekveturis al la loko, kie ŝin atendis Hesiona, disiĝinta por kelkaj tagoj de Nearĥo. La flotestro promesis reveni antaŭ la granda simpozio, ilia disiĝo ne povis esti longa.

Memfison regis festa humoro. Homoj salutadis la junan «faraonon» Aleksandron, admirante lian belon, forton, senton de supereco kaj potenco, irantan de la diigita militestro.

Kiel ĉiam, la popolo esperis pri grandaj ŝanĝoj en sia sorto, kiuj devus plibonigi la malgajan vivon laŭ ordono de la nova reĝo, kiel ĉiam dum jarcentoj esperante al io pli bona, kaj ne komprenante, ke la iro de la historio estas malrapida kaj malfacila. Nenio por tiuj nun vivantaj homoj povis pliboniĝi. Nur militaj malfeliĉoj, masakroj, incendioj kaj inundoj invadadis en ĉiam senkoloran ekzistadon de homaj amasoj kun konsterna subiteco de malbono. Sed la sperto de la historio ekzistis nur por saĝuloj. La loĝantoj de Egiptujo fordonis sin al longaj festoj, salutante la venkajn makedonojn kaj helenojn.

Inter ili estis nemalmulte da similaj al Tais, gajaj eroj de la vivo, kun korpo kaj muskoloj kiel el bronzo, kun firma animo, opiniantaj sin mastroj de la ekumeno.

— Ĉu vi helpos al mi, Hesiona? — demandis la hetajro antaŭ la simpozio, aranĝata de Aleksandro por nobelaro de Memfiso en la tiel nomataj «Sudaj Ĝardenoj».

— Vi estas tre kuraĝa, mia ĉarmulino, se vi intencas elpaŝi antaŭ tia amaso da homoj. Ĉu ne ektimos Salmaaĥ?

La atenanino pigre tiris sin kaj elprenis flakonon de malklara antikva vitro. El ĝi ŝi ŝutis en malgrandan tason pinĉaĵon da verdeta, malagrable odoranta pulvoro.

— Mi aldonos tion al akvo kaj trinkigos morgaŭ Salmaaĥ-on. Da tiu azia herbo necesas tre malmulte, por ke homo aŭ animalo deĵetu de si katenojn de sinĝenemo aŭ timo. Iom pli — kaj la korpo ĉesos obei la koron, tial mi, ne havante sperton, donos nur guteton…

Flamo el plenigitaj per rezino ŝtonaj vazoj sur fostoj estis elŝiriĝanta en la malhelan ĉielon per fumaj turniĝantaj kolonoj. Profunda markezo estis ŝirmanta la kunvenintojn kontraŭ norda vento. Sur glataj plataĵoj de la korto muzikistoj kaj helena ĥoro kun aktoroj estis plenumantaj «Tragedion» («Kanton de kaproj»), fragmenton el aventuroj de Dionizo en lia egipta vojaĝo. Tiun legendon speciale ŝatis Aleksandro.

La granda venkanto duonkuŝis, ĉirkaŭita de siaj proksimuloj, ebriaj kaj arogantaj. Nur Nearĥo kaj Leontisko eksidis iom malproksime, aŭskultante bonegan tinosan kantistinon. Alta, en nigra, kiel nokto, peplo, ŝi similis al Hekato. Nur anstataŭ la mornaj hundoj, akompanantaj la diinon, du gajaj, tradicie nudaj flutistinoj akompanis ŝian malaltan voĉon, al kies forto povus envii militestroj. Vasta disfluo de la kanto portis konsolon, forlavante, kiel maro, homajn ĉagrenojn, ordonante esti pli trankvila, atenta kaj bonkora.

Ekzumis tamburoj. La ritmon akrigis rulado de lignaj bastonoj. Sklavoj blovekscitis la incensilojn, serpentumaj rubandoj de la peza aroma fumo ekrampis super la platoj de la improvizita scenejo.

Nudaj fenicaj dancistinoj, ĉiuj same maldikaj, mallarĝkoksaj, sunbrunaj kaj malaltmamaj, ekturniĝis en incensa fumo, serpentumante en pozoj, simulantaj pasion. Da ili estis ses. Jen disiĝante, jen freneze ĵetiĝante unu renkonten al la alia, ili aŭdace, krude kaj nedubsence montradis furiozon de reganta ilin deziro. Viktimoj de la diino Kotito, obsedataj de unu celo — plej rapide liberiĝi de ŝia turmenta potenco.

Raŭkaj krioj de aprobo aŭdiĝis el ĉiuj flankoj. La militestroj de Aleksandro, interrompante unu la alian, estis elektantaj la plej furiozan dancistinon, por inviti ŝin al la longa tablo por elektitaj artistoj, metita ĉe la orienta flanko de la markezo. Nur Aleksandro mem kaj morna Nigra Klejto ne esprimis admiron. Nearĥo kun Leontisko same restis trankvilaj. Sklavoj alportis al ĉiuj novajn kalikojn da vino. Estingiĝis la incensiloj, la korpoj de la dancistinoj ekbrilis pro ŝvito, la penetra tambura rulado eksilentis. Sub mallaŭtiĝantaj tamburaj frapoj la fenicinoj malaperis.

Tuj, sen ajna paŭzo, antaŭ la palaco-scenejo falis kurteno el maldikega arĝenteca ŝtofo, etendita sur ŝnuro de unu torĉa fosto ĝis la alia. Post ĝi oni starigis grandajn spegulojn el arĝentumitaj kupraj folioj, reflektintajn helan lumon de grandaj oleaj lampionoj.

Eksonoris kordoj, tire ekkantis flutoj, kaj ankoraŭ ok nudaj junulinoj aperis en strio de lumo de la speguloj, starantaj post la ŝtofo. Ĉiuj ili estas malaltaj, fortikaj kaj dikmamaj. Iliaj haroj ne ĵetiĝadis per maldikaj harligoj-serpentoj, kiel ĉe la fenicinoj, sed estis mallonge tonditaj, kiel ĉe mitaj amazonoj. La malgrandaj piedoj paŝis akorde, per unu kuna moviĝo. La tesalianinoj estis filinoj de la antikva lando de sorĉistinoj, kaj ilia danco ŝajnis sorĉa rito, mistera sakramento.

La facile balanciĝanta arĝenteca ŝtofo kiel nebulo estis disiganta la dancantinojn disde duonlumo de la festena markezo. La fleksiĝemaj korpoj de la tesalianinoj obeadis al alia muzika kanteca ritmo. La danco estis larĝa, egalmezura, kvazaŭ kuranta sur vastaĵoj de ĉevalkuraj ebenaĵoj de Tesalio, kvankam en la plirapidiĝanta ritmo la junaj dancistinoj furiozis ne malpli ol la fenicinoj. La flugon de ilia fantazio alte taksis la spektantoj. Ili rigardis en silento, kaptitaj de sentoj de tinoestezo — sento tra la koro, por la helenoj enkorpiganta la animon. Leontisko, ĉagrenita de io, kliniĝis al Nearĥo kaj mallaŭte diris:

— Iam antaŭlonge mi vidis tesalianinojn, plenumantajn dancon de amazonoj. Kiel tio estis bela!

— Kaj ĉu vi dezirus vidi? — enigme ridetante, demandis la kretano — ja li sciis pri ĉio de Hesiona.

— Miaj samlandaninoj tiom ekscitis la memoron, ke mi pretas pagi talanton al tiu, kiu povos plenumi la dancon de amazonoj.

— Bone, do pagu! — trankvile diris Nearĥo, etendante la manon, kiel tason. La estro de la tesalia kavalerio mirigite ekridis. Tiutempe oni forigis la kurtenon. Ruĝetaj briloj de la rezinaj torĉoj ree ekkuris sur la platoj de la korto. Junulino en tre mallonga eksomido, malfermanta la maldekstrajn ŝultron kaj mamon, kun malligitaj haroj, aperis ĉe la maldekstra torĉa fosto. Nearĥo rekonis Hesiona-n. Komence oni preskaŭ ne rimarkis ŝin. La tebanino levis super la kapo tamburinon kaj per akraj frapoj altiris atenton de la festenantoj. Eksonoris tintiloj, fiksitaj al la cirklo de la muzikilo, kaj en la hele prilumitan rondon enkuris Tais sur Salmaaĥ. Nenio, krom brido, estis sur la ĉevalino, kaj, krom batala braceleto de amazono, — sur la rajdantino. En la lumo de la rezinaj torĉoj la hela kupro de la haŭto de Tais akre kontrastis sur la malhel-griza hararo de la ĉevalino. La eksilentintaj spektantoj povis vidi eĉ plej etajn moviĝojn de la amazono kaj Salmaaĥ. Per gracia paŝado la ĉevalino flanke ekiris de unu fosto ĝis la alia, baŭmis, klininte flanken la malgrandan maldikan kapon kaj salute svingante la antaŭajn hufojn. De ĉi tie Salmaaĥ, samtakte kun frapoj de la tamburino, ekiris, alterne ĵetante flanken jen la postaĵon, jen la antaŭaĵon, kaj Tais sidis rekte, kun senmovaj ŝultroj, turniĝante en la maldika talio konforme al la svinga iro de la ĉevalino.