Выбрать главу

Venis sendito de Lisimaĥo. La ponto trans Eŭfraton ĉe Thapsako estas preta. La avana taĉmento de agrianoj jam transiris sur la maldekstran bordon. Sciigoj de kriptioj — skoltoj estas konfuzaj kaj kontraŭdiraj, tial la transiro estas provizore ĉesigita.

— Por kio? — Aleksandro leviĝis je la tuta alto, forgesinte pri Tais. La hetajro elglitis el la tendo, faris adiaŭan geston al Nigra Klejto, sidanta kiel statuo sur firma kofro en la unua sekcio de la reĝa tendo, kaj eliris sub grandajn stelojn de la siria nokto. Garde malleviĝinte laŭ ŝutiĝema gruza padeto al rojeto, ĉe kiu staris ŝia tendo, ŝi aŭdis eksplodon de forta rido, vaste disfluginta en la nokta silento el la tendo de Aleksandro.

Tais penseme haltis ĉe la enirejo. Za-Aŝt kun sia sibla akĉento vokis ŝin por vespera lavo. La hetajro forsendis la fenicinon dormi kaj eksidis sur damaska leda kuseno por aŭskulti malfortan plaŭdadon de la rojo kaj rigardi en la ĉielon. Dum la lasta tempo ŝi malofte havis renkontiĝojn kun la ĉielo, necesajn por restarigo de la anima paco. La ĉaro de la Nokto estis kliniĝanta trans la montetojn, kiam sur la pado ekŝutiĝis ŝtonetoj pro firmaj, pezaj paŝoj de Ptolemeo.

— Mi venis por adiaŭi! — deklaris la makedono. — Morgaŭ ni ekrajdos antaŭ ĉiuj al Damasko kaj de tie norden tra Ĥamato al la eŭfrata transirejo.

— Kiom malproksime?

— Tri mil stadiojn.

— Artemiso Agrotera! — elŝiriĝis el Tais. Pro neatenditeco ŝi ĉiam vokadis Artemison.

— Bagateloj, kara, kompare kun tio, kio ankoraŭ estas pasota. Vin mi konfidas al la estro de la taĉmento, taskigita gardi la transirejon. Vi atendos ĉi tie la decidon de la sorto.

— Ĉu sur la rivero, en la militista tendaro?

— Ne. Aleksandro mem konsilis… li ial zorgas pri vi.

— Ĉu vi forgesis, ke li invitis min jam en Ateno?

— Forgesis! Li agas, kvazaŭ vi…

— Eble, mi dezirus, sed estas ne tiel. Kion do konsilis Aleksandro?

— Je tricent stadioj norde de la transirejo, sur la reĝa vojo el Efeso al Suzo, en pinaj boskoj sur sanktaj montetoj kuŝas Hierapolo kun antikvaj temploj de Afrodito Militis. Vi transdonos al la ĉefpastrino tiun ĉi arĝentan skatolon kun sigelo de Aleksandro, kaj ili akceptos vin, kiel senditinon de dio.

— Kiu ne aŭdis pri la hierapola sanktejo! Mi dankas kaj jam morgaŭ ekveturos!

— Ĝis la transirejo vi ne bezonas gardon, kaj poste tio estos zorgo de la unuokula Gigamo — li havas tricent militistojn… Sed sufiĉas pri la aferoj — ĉio estas decidita! Vi atendos min aŭ senditon al vi, aŭ alian sciigon!

— Mi ne deziras «alian sciigon», mi kredas je la venko! — Tais brakumis Ptolemeon, altirante al si. — Potnia Teron (la regantino de la bestoj) favoros vin. Mi donos al ŝi riĉajn oferojn, ĉar ĉiuj estas certaj, ke ŝi regas sur la ebenaĵoj trans la rivero kaj poste…

— Estos bone, — diris la makedono. — Nekonateco kuŝas antaŭ ni, timigante iujn, fervorigante aliajn. Ĵus mi kaj Aleksandro rememoris, kiel en la Libia dezerto ni ĉasis borion — beston, kiun vidis neniu el la loĝantoj de Egiptujo, kaj la libianoj timis tiom, ke ne kuraĝis eĉ mencii pri ĝi. Ni ne trovis borion — ĉu ne ripetiĝos kun Dario la samo?

— Ĉu pri tio vi ridis, kiam mi foriris?

— Kaj ankoraŭ pri unu afero, pri kiu ne decas paroli kun virinoj, — respondis Ptolemeo.

La makedono forlasis Tais-on, kiam komenciĝis tagiĝo kaj tintado de ĉevalaj rimenaroj aŭdiĝis en la tendaro. Ptolemeo haltis ĉe la enirejo, deĵetinte la kurtenon, kun brulantaj okuloj kaj ŝvelantaj naztruoj.

— «Kinupontaj fonon ĥalinoi!» — diris li laŭte strofon de fama poemo: «Kondukiloj tintas pri morto!»

Tais faris per la fingroj gardan signon, la kurteno falis, kaj la makedono ekhastis al la tendo de la militestro, kie estis kunvenantaj liaj proksimuloj. Tais, laŭ sia kutimo, etendiĝis sur la kuŝejo, meditante kaj fiksaŭskultante, ĝis la bruo en la tendaro ĉesis kaj la hufoj eksilentis malproksime.

Ĉapitro IX. Ĉe la Patrino de la Dioj

Stranga kaj sovaĝa estis la templo de la Granda, aŭ la Supera, Diino Aŝtoret, la Estrino de la Malsupra Abismo, la Ina Triopo: Ana, Belita kaj Daŭkip, la Reĝino de Tero kaj Fekundo, Kibela kaj Rea Ĉioforportanta, la Patrino de la Dioj, la Regantino de Noktoj. Tute ne de Afrodito, kiel erare nomis ĝin Aleksandro, kaj post li ankaŭ Ptolemeo.

Sur rando de bosko da gigantaj pinoj duoblaj muroj kun kubaj turoj konturis kvadraton de vasta korto kun vicoj de malaltaj larĝbranĉaj arboj de speco, ne konata de Tais. Por ŝia miro, inter la arboj iradis kaj kuŝis grandegaj makulitaj bovoj, ĉevaloj kaj leonoj, kaj sur la muroj sidis nigraj agloj.

Gardistaro en orumitaj kirasoj kun lancoj, longaj je dek ulnoj, tralasis nur Tais-on kaj Za-Aŝt-on, lasinte en la intermura spaco la tutan gardistaron de la hetajro. Alpremante la orelojn, la ĉevaloj sentis la ĉeeston de la rabobestoj, dum iliaj animalaj fratoj en la templa korto donis al la leonoj nenian atenton. Eĉ tien ĉi estis atinganta aromo de arabiaj incensoj, striiĝantaj el la malfermita pordo de la templo, kiu staris sur placo el netajlitaj ŝtonoj. Tais hastis ĝisiri la ŝtuparon, tamen la stranga kompanio de bestoj ne degnis eĉ rigardi al la virinoj kaj la akompanantoj.

Fostoj el nigra granito, altaj je cent ulnoj, laŭ legendo starigitaj de Dionizo, estis gardantaj la enirejon en la sudan parton de la korto kun larĝe disĵetiĝintaj flugiloj de la templo el grandaj verdaj brikoj. Sur la tegmentoj de la flankaj alkonstruaĵoj kreskis prunoj kaj persaj pomoj. De sur la placo blankŝtona ŝtuparo estis kondukanta al la ĉefa enirejo super larĝa kuba elstaraĵo, tegita per glazurita malhel-ruĝa ceramikaĵo, brilanta sub la suno. Du kolonoj estis dividantaj la enirejon je tri pasejoj en larĝa kadro el masivaj pecegoj de nigra ŝtono, ĉe kies flankoj po sep kvadrataj kolonoj estis subtenantaj la platan tegmenton kun ĝardeno kaj promenejo. La centron de la tegmento kronis rektangula superkonstruaĵo sen fenestroj kaj pordoj.

Iu el la potencaj protektantoj de Tais avertis pri ŝia veno. Tuj kiam la hetajro surpaŝis sur placeton ĉe la enirejo, antaŭ ŝi aperis tuta amaso da virinoj. En la centro de la grupo staris viro kaj virino en pezaj broditaj vestoj de sama fasono, sed de malsama koloro — blanka ĉe la viro, nigra ĉe la virino.

Tais transdonis la kesteton de Aleksandro kaj estis honorita per profunda riverenco. La pastrino en la nigra peplo prenis ŝin sub la brako kaj ekkondukis en profundon de la templo. Trans la pordoklapoj, tegitaj per spegule polurita elektrono, troviĝis la sanktejo kun la tegmento el folia oro.

Sur rektangula pecego de blanka ŝtono sidis negranda, alta je du ulnoj kaj duono, statuo de la Granda Patrino — Astarto, aŭ Rea. Tre antikva bildo (laŭ legendo, ĝi aĝis kelkmil jarojn) de nuda virino el terakoto, kovrita per hel-bruna glazuro de koloro de tre sunbruna haŭto. La virino sidis sur la kruroj, subfleksitaj sub sin, facile turninte la korpon dekstren, kaj, apoginte la manojn sur la koksojn, estis tuŝanta per la manplatoj sian ŝvelan ventron. La neĉirkaŭpreneblaj koksoj, multe pli larĝaj ol la masivaj ŝultroj, servis kiel piedestalo por la potenca korpo kun pezaj brakoj, grandaj kaj regulaj duonsferaj mamoj. La kolo, rekta kaj alta, preskaŭ egala per la cirklo al la oblonga kapo kun apenaŭ skizita vizaĝo, donis al la statuo fieran streĉon — entazon.

Retaj ĉenetoj el oro, kovritaj per violkoloraj jacintoj kaj smeraldoj, estis malleviĝantaj de sur la ŝultroj de la statuo, kaj sur ŝia frunto brulis per viva fajro iu nekonata ŝtono. Poste Tais eksciis, ke la ŝtono nokte hele lumas, gardante la sanktejon.