Выбрать главу

— Vi ne scias, sinjorino, kiel ĵaluzaj estas fenicoj, sirianoj kaj ceteraj ĉi-tieaj popoloj! Ni, virinoj, ne ŝatas belon en aliaj virinoj, sed la Granda Patrino egaligas ĉiujn en sia mano.

— Al mi ŝajnas, ke ankaŭ al ŝi oni servas malsame? — kontraŭis Tais. — Ĉu mi ĝuste komprenis? Ĉu vi tute ne amas min?

— Jes, sinjorino! Vi estas tro bela. Mi delonge serĉas kaj ne povas trovi en vi malvirton. Vi estas same fleksiĝema, kiel niaj dektrijaraj knabinoj-dancistinoj, forta, kiel ĉevalino, viaj mamoj estas malmolaj, kiel en mateno de juneco ĉe nubianinoj…

— Jen listigo, inda je amoranto, — ekridis la hetajro, — sed kio do ofendas vin?

— Vi estas pli bona, ol ĉiuj ĉirkaŭe, ankaŭ ol mi!

— Kaj pro tio vi pretas al sklaveco en la templo?

— Jes, jes!

Tais levis la ŝultrojn, plu ne komprenante sian sklavinon. Post longa silento Za-Aŝt diris:

— Kiel belas la bluaj ŝtonoj sur via kupra haŭto, sinjorino. Kaj viaj grizaj okuloj iĝas ankoraŭ pli profundaj. Tiu, kiu donacis al vi la kolieron, komprenas belon de aĵoj.

— Tio estis la ĉefpastrino de Kibela-Rea, Aŝtoret, aŭ Iŝtar, la multnoma Patrino de la Dioj.

— Kaj ĉu la malnovan kolieron vi nun portos zone?

— Jes, kiel Hipolita, la reĝino de amazonoj! — Tais kritike pririgardis la oran zoneton kaj decidis demeti ĉiujn stelojn, krom unu. Antaŭlonge forpasis la unuaj venkoj kaj sukcesoj, nenion signifis nun por ŝi ankaŭ la stelo, donacita de Ptolemeo. Nur la lasta kun la litero «mu»… la pastrino diris: M estas virina simbolo ekde nememoreblaj tempoj… — Serĉu majstron por demeti la steletojn, krom unu, — diris la hetajro.

— Permesu al mi. Ja mi estas filino de juvelisto kaj ion scipovas…

La fenicino demetis la zoneton kaj, deirinte en angulon de la ĉambro, elprenis el siaj aĵoj malgrandan tenajleton, iom sorĉis per ĝi kaj kun jubilo surmetis sur Tais-on la ĉeneton kun unu stelo.

— Nun la ekvilibro estas en la centro, — korektis ŝi la eksan kolieron kaj donis al Tais la ceterajn stelojn.

— Metu en la skatolon. Evidentiĝis, ke vi estas majstrino, do ĉu mi povas disiĝi kun vi?

La fenicino ĉagreniĝis, sed komprenis, ke Tais mokas ŝin, kaj kuris por preni la skatolon.

— Ĉu vi deziras, morgaŭ mi prenos vin kun mi? — diris la hetajro, pigre instalante sin en kusenoj. — Apude estas lageto da blua akvo, simila al luna serpo. Mi banis min hodiaŭ kaj delonge ne havis tian ĝuon.

— Kion vi faris, sinjorino? — la vizaĝo de Za-Aŝt tordiĝis pro timo.

Tais malkontente leviĝis sur la kubuto.

— Vi krias, kiel en siria bazaro! Kio okazis?

— Oni diris al mi, ke oriente de la templo estas sankta lago de Iŝtar en formo de luna serpo. Tie izolite de ĉiuj oni faras lavon de Aŝtoret en festaj tagoj… De Artemiso, tiel, ŝajne, nomas ŝin la helenoj. Ĉiun, kiu vidos la sanktan riton, pastroj kun longaj lancoj mortigas surloke.

— Tie estas neniu viva, eĉ korniko. Ne timu!

— Mi timas pri vi, sinjorino. Aŝtoret estas venĝema, kaj ŝiaj servantoj — ne malpli.

Tais ekpensis.

— Eble, vi diris prave. Mi silentu pri mia ago. Kaj mi ne prenos vin kun mi, kvankam mi veturos por baniĝi ree.

— Ho, sinjorino… — komencis Za-Aŝt — kaj ĵetiĝis al la pordo sur la terason, de kie aŭdiĝis tintado de armilaro. Tais tiris sur sin la arĝentan kovrilon. Iom poste en la ĉambron eniris Likofono.

— Pardonu, sinjorino, ke mi ĝenas vin tro frue, — riverencis li.

— Ĉu io okazis? Boanergo aŭ Salmaaĥ?

— Ne, la ĉevaloj estas vivaj kaj sanaj. Alrajdis sendito el la armeo kaj alveturigis al vi leteron de stratego Ptolemeo. Jen, — la militisto etendis ŝnuritan pakaĵon el maldika ledo kun alligita al ĝi deltoriono — skriba tabuleto, sur kiu estis signita la nomo de Tais kaj ordono liveri senprokraste.

Tais metis la pakaĵon sur kusenon, ordonis al la militisto eksidi kaj trinki vinon. La fenicino, delonge ĉarmita de la belo de Likofono, momente diluis kaj alportis rozan vinon, sinuante tuta kaj ĵetante al la tesaliano mallongajn kaj akrajn rigardojn. La juna militisto prenis bravan aspekton, eltrinkis la kalikon, kaj tuj Za-Aŝt verŝis la duan. Likofono svingis la manon, rifuzante, kaj faligis la bronzan diskon, kuŝintan sur la rando de la tablo. Frapiĝinte kontraŭ plankaj platoj, la bronzo tintis laŭte kaj longe. Tre baldaŭ en la pordo el la templa pasejo aŭdiĝis frapo. Laŭ signo de Tais la fenicino deŝovis la riglilon. En la ĉambro aperis pastrino en nigra reto. Alportinte la manon al la frunto, ŝi rektiĝis kaj senpasie pririgardis la ĉeestantojn.

— Aĥ! Kion vi faris! — diris Tais al la militisto. — Nun mi devas iri!

Likofono ne rimarkis la riproĉon, malrapide leviĝante de sur la seĝo. Kvazaŭ trafita per klabo, li rigardis, ne deŝiriĝante, al la nigra pastrino, kvazaŭ Afrodito mem venis al li en mara ŝaŭmo kaj stela brilo. Eĉ la atenaninon maltrankviligis sento de fremda forto, io ne tute homa, eliranta el la mirinda virino, kvazaŭ ŝi estus oreado — montara nimfo aŭ mita titanino-fantomo. La pastrino ne restis indiferenta al la admiro de la tesaliano, facile klinis la kapon — kaj kvazaŭ malhelaj fulmoj elflugis el ŝiaj grandegaj okuloj, finbatante la viktimon. La junulo ruĝiĝis, la tuta sango ĵetiĝis en lian kapon. Li mallevis la rigardon, haltiginte ĝin sur la fortaj kruroj kun mirinde regulaj piedoj. La pastrino, brilante per la akraj spegul-metalaj ungoj, deĵetis nigran tufon, malkovrante, kiel antaŭ batalo, sian malserenan kaj belan vizaĝon.

Tais, ordinare malproksima de ĵaluzo, ne povis elteni, ke iun el ŝiaj militistoj, en ŝia ĉeesto, oni fleksas kiel maldikan branĉeton.

— Za-Aŝt, ĉu vi proponos al Likofono ankoraŭ iom da vino? Eble, li deziros manĝi? Ni iru, — neglekte kapjesis ŝi al la nigra pastrino, kiu ridetis pretere kaj degne, sendinte al la juna militisto ankoraŭ unu longan, ĉion promesantan rigardon.

Tais intencis iri antaŭe, sed la pastrino, plu ne dirinte eĉ vorton, glitis en la pasejon kaj rapide ekiris, ne retrorigardante. Nur ĉe la krado, baranta la koridoron, ŝi atendis la hetajron, vokante la alkatenitan pordistinon, kiu kuŝis en la apenaŭ prilumita niĉo sur fasko da seka herbo. La akompanantino ne ekiris rekte en la sanktejon, sed turnis sin dekstren, en flankan pasejon, hele prilumitan kaj finiĝantan per ŝtuparo, kondukanta supren. Ili eliris sur la supran etaĝon, leviĝis laŭ ankoraŭ unu ŝtuparo kaj trafis sur verandon. Malantaŭ ili altis la plej supra ejo sen fenestroj, kun sola bronza pordo de grandega pezo kaj firmeco. Tais divenis la trezorejon kaj pensis, kiel negarde estas konservi valoraĵojn sur alto. Se subite okazos incendio… Konusaj elstaraĵoj de ruĝa densa terakoto estis kovrantaj la murojn de la trezorejo kaj de la supra etaĝo.

— Kion vi pririgardas, filino mia? — vokis la hetajron la ĉefpastrino.

Turniĝinte, Tais ekvidis ŝin en ebura fotelo apud viro — probable la ĉefpastro. La atenanino aliris ŝin, alsidiĝis sur benkon, same inkrustitan per eburo, kaj rakontis pri sia antaŭtimo.

— Mi scias, ke vi estas saĝa, servistino de Afrodito. Sed ankaŭ tiuj, kiuj konstruis tiun ĉi sanktan lokon, ne estis stultuloj. La tuta templo konsistas nur el brikoj, kaheloj, platoj de granito kaj marmoro, kovrantaj la plafonojn. La konstruistoj faris tiel, ke eĉ okaze de intenca brulatenco nenio povu forbruli, krom kelkaj kurtenoj kaj foteloj.

Interesita Tais respondis, ke similajn artifikojn de eterna konstruado el nura ŝtono ŝi vidis en Egiptujo. La ĉefpastrino faris al ŝi kelkajn demandojn kaj eksilentis. Tais el la alto kontemplis la artan situon de la templo. En Helenujo temploj estis konstruataj sur naturaj altaĵoj — sur pintoj de altaj montetoj, sur randoj de krutaĵoj, sur eĝoj de deklivoj. Leviĝante al templo, homo estis mem spirite leviĝanta, prepariĝante renkonti bildojn de dioj.