Выбрать главу

— Parmenio deziris lasi min en la tendaro de vunditoj por ripozo, sed mi venis mem! — diris la tesaliano, tenere rigardante al la hetajro. Tais alrajdis lin proksime. La gerajdantoj intertuŝis la genuojn. Brakuminte la potencajn ŝultrojn de Leontisko, ŝi altiris lin al si por kiso. La estro de la kavalerio haste ĉirkaŭrigardis kaj iomete konfuziĝis, renkontinte mokan rideton de la atenanino.

— Ĉu vi timas Eris-on?

— Estas ridinde, sed vi pravas! Ŝia rigardo estas tiel persista kaj senkompata, ke en la animo aperas ia… ne tute timo, sed…

— Diru: timeto, — ekridis Tais.

— Ĝuste tiel! Mi timas ne la ponardon en la hararo kaj ne la elegantan tranĉileton por distranĉo de ventro sub la braceleto, sed ŝin mem…

— Sed mi timas nur, ke ŝi laciĝos pro malkutimo rajdi.

— Vi ĉiam zorgas pri viaj sklavinoj pli, ol ili pri vi!

— Do kiel eblas alie? Mi deziras, ke ili ne restu fremdaj por mi. Ĉu eblas, ke min tuŝu malicaj fingroj kaj rigardu malamantaj okuloj? Tio alportos malsanojn kaj malfeliĉon. Ja tiuj homoj vivas en mia hejmo, konas ĉiun horon de mia vivo…

— Vi diras — homoj! Sed multegaj aliaj heleninoj dirus — barbaroj, kaj preferus en rilatoj kun ili harpinglon, bastonon, aŭ eĉ skurĝon.

— Ĉu vi mem provus skurĝon sur Hesiona?

— Certe ne! Hesiona estas nobela helenino kaj estas tre bela… tiom, ke malpli bela, ol vi, mastrino, turmentus ŝin.

— Kaj kion vi scias pri virtoj de la aliaj… nu, ekzemple, de Eris mem?

— Frotvundos ŝi la dorson al Boanergo, tiam…

— Ne frotvundos! Eris ĵuris sidi firme, kiel necesas.

— Laciĝos, la vojo estas malproksima!

— Mi observas ŝin. Sed rakontu al mi ankoraŭ pri la batalo! Se mi komprenis ĝuste, do la eraro de Dario estis en tio, ke li atakis vin samtempe per ĉiuj fortoj. La persa armeo densiĝis tiel forte, ke ne povis batali, kiel necesis. Sed se li tion ne farus? Kiel irus la batalo?

— Eble, malpli bone por ni. Sed mi ne estas Aleksandro, li trovus eliron el ajna situacio. Kvankam… — Leontisko enpensiĝis.

— Kion vi intencis diri?

— Mi rememoris unu okazon. Kaptitajn ĉefojn kaj estrojn oni ĉiam alkondukadis al Aleksandro. Li paroladis kun ili per interpretistoj, pridemandadis precipe pri tio, kiel taksas ili sian malvenkon. Juna masageto, estro de skita rajdistaro, ligita, malgraŭ vundo, respondis al la demando de Aleksandro mallonge: la persoj pagis pro nescipovo militi!

«Kaj ĉu vi scipovus?» — kun intereso demandis la venkinto.

«Kun mia trupo je kvincent rajdistoj estus ridinde eĉ pensi! Sed se mi havus duonon de la reĝa armeo, mi neniigus vin dum du-tri monatoj».

«Kiel do?»

«Mi armus mian kavalerion per pezaj pafarkoj. Superŝutus vian infanterion per sagoj, ne alproksimiĝante al lanca bato. Akcesoraj taĉmentoj rebatadus vian kavalerion, da kiu vi havas sepoble malpli — mi kalkulis».

«Kaj kion vi povus fari kun la ŝildoporta infanterio?» — serioze kaj severe demandis Aleksandro.

«Kiam ĝi estas en batala ordo — preskaŭ nenion! Eblas fari al ĝi malgrandan malutilon, kaj tiel poiomete, tagon post tago, monaton post monato. Sed ne povas ja ĝi eterne stari en ordo. Mi ne scias, ĉu sukcesus via infanterio fuĝi trans Eŭfraton, ne povinte komenci grandan decidan batalon».

Aleksandro silentis iom kaj demandis, ekbrulante per kolero:

«Ĉu tiel vi militis kontraŭ la persoj antaŭ ducent jaroj, kiam vi murdis ilian reĝon Kiron?»

«Mi ne scias. Se vi mem pensas tiel, des pli bone», — fiere diris la masageto.

Aleksandro atente pririgardis la skiton kaj finfine diris, turniĝante al militestroj, ĉirkaŭantaj lin:

«Li estas saĝa kaj kuraĝa — kaj tial estas tre danĝera! Sed li estas infano! Kiu do malkovras danĝeran ideon, starante ligita antaŭ venkinto? Mortigu lin, kaj sen prokrasto!»

— Kaj ĉu ili mortigis? — mallaŭte demandis Tais.

— Tuj! — respondis Leontisko.

Dum longa tempo ili veturis en silento, ĉiu travivante la viditan kaj aŭditan. De tempo al tempo Tais retrorigardadis al Eris, egalmezure balanciĝanta sur la amblulo malproksime de la militistoj, kiuj ĝenis ŝin. La taĉmento iris milite, sen bivako, por tuj trairi la planitan distancon. La naturo protektis la favoratinon de Afrodito. Antaŭ la tagmezo la ĉielo fermiĝis per nebula mallumo, ne promesanta pluvon kaj ne permesanta al la suno feroci kaj puni la vojaĝantojn pro la malfrua ekveturo.

En verda herboriĉa valeto, je dek tri parasangoj for de la rivera transirejo, por Tais oni instalis malpezan tendon. Militistoj, senseliginte kaj implikinte la ĉevalojn, instalis sin kiel ajn, sterninte siajn ĥlamidojn sur la tero mem, ne timante skorpiojn kaj grandajn saltantajn araneojn-falangiojn, kiuj vokadis en Tais abomenon eĉ en Helenujo, kie ili estis multe pli malgrandaj.

Kaŝiĝinte en la tendo, la hetajro komencis ekzerciĝi post longa rajdado. Pro la skua troto de Salmaaĥ ekdoloris ŝiaj malkutimiĝintaj kruroj. Eniris Eris, portante akvon por lavo. Ŝi tenis sin tiel rekte, ke rememorigis al Tais junulinojn en Festo de Kruĉoj, kiun oni festis en Ateno en dua tago de Antesteriono — la Festo de Floroj. La sentema atenanino eksuspektis malbonaĵon, ordonis al Eris malvestiĝi kaj aĥis. Delikata haŭto sur la internaj flankoj de la femuroj vezikiĝis kaj kovriĝis per vundoj, la suroj kaj la genuoj ŝvelis, kaj la dikaj fingroj de la piedoj sangis, frotvunditaj per la ŝvitkovrilo. La junulino apenaŭ tenis sin sur la piedoj. Nur cedante al kategoria ordono de la mastrino, ŝi fordonis la vazon kun akvo kaj malleviĝis sur la tapiŝon, sternitan por la mastrino mem.

— Ne timu, sinjorino, la dorso de la ĉevalo estas sendifekta!

— Anstataŭe vi kripliĝis, — kolere diris Tais kaj eliris, por trovi inter la aĵoj kuracilojn kaj ŝtofon por bandaĝoj. Kuraca egipta ŝmiraĵo neniigis la doloron. Eris ekdormis preskaŭ momente. Tais lavis sin kaj, freŝigita, ekiris al negranda bivakfajreto, kie jam dissidiĝis Leontisko kun la loĥago kaj la ĉefo de la dekestroj en atendo de rostaĵo, ŝuŝanta sur braĝo. Laŭ ŝia peto oni alkondukis Boanergon. La tesalianoj skrupule esploris la dorson de la ĉevalo. Eris plenumis la promeson, sed por Tais iĝis evidente, ke la duan duonon de la vojo la junulino ne eltenos aŭ, se konsideri ŝian grandegan fizikan kaj spiritan fortikecon, eltenos, sed difektos la valoregan ĉevalon. La hetajro decidis instali Eris-on sur unu el ĉaroj, kiuj devis atingi la taĉmenton nokte. Kiam la atenanino eniris en sian tendon, Eris vekiĝis. Tais deklaris, ke oni veturigos ŝin ekde ĉi tie kune kun Za-Aŝt. La nigra pastrino nenion respondis, rezignis manĝi kaj haste kuŝigis sian mastrinon. La hetajro ekdormis firme kaj senzorge, kiel ŝi jam delonge ne dormis en la muroj de la sanktejo de Kibela. Ŝin vekis Leontisko, vokinte al matena manĝo — peco da sala siria fromaĝo kaj manpleno da tre bongustaj, preskaŭ nigraj daktiloj. La ĉevaloj staris iom malproksime, jam briditaj kaj kovritaj per ŝvitkovriloj. Ĉe la ĉaroj la homoj ankoraŭ dormis, kaj Tais decidis ne veki la fenicinon. Serĉinte per la okuloj Eris-on kaj trovinte ŝin nek ĉe la ĉevaloj, nek ĉe la ĉaroj, ŝi nekomprene demandis Leontiskon — ĉu ne vidis li ŝian sklavinon. Anstataŭ la kavaleriestro respondis la loĥago, ridetinta pro io:

— Tiu nigrulino diris, ke mi ne maltrankviligu vin tro frue. Ŝi petas vin pardoni ŝin, sed ŝi ne eltenos la malhonoron: veturi sur ĉaro kune kun la fenicino.

— Do, kion ŝi faris? — ekkriis maltrankviliĝinta Tais.

— Ne estu maltrankvila pri ŝi, sinjorino. Al tia farmakis (sorĉistino) nenio okazos. Simple ŝi forkuris antaŭen kaj nun estas jam malproksime.