Выбрать главу

— Do kiel vi ekkonis la vojon?

— Antaŭ ol mi iĝis hetajro. Post kurado kun torĉoj pastrinoj de Demeter elektis min en dekduon. Kaj kiam la festo finiĝis por la profanuloj, ni, nudaj, kuris nokte tiujn tridek stadiojn, kiuj apartigas la kampon disde la templo.

— Kaj poste?

— Tion oni ne rajtas rakonti. Tio estas virina sekreto, kaj ni ĉiuj estas ligitaj per terura ĵuro. Sed tio enmemoriĝas por la tuta vivo. Kaj la kurado sur la kampo same estas neforgesebla. Vi kuras sub la hela alta luno, en nokta silento, apud rapidaj kaj belaj amikinoj. Ni flugas, apenaŭ tuŝante la teron, la tuta korpo estas kiel kordo, atendanta tuŝon de la diino. Branĉoj pretere tuŝas vin, facila vento priblovas la ardan korpon. Kaj kiam vi preteras la minacajn vojkruciĝojn kun gardistoj de Hekato… — Tais eksilentis.

— Parolu plu, vi tiel bone rakontas, — malpacience diris Ptolemeo.

— Venas sento de liberiĝo disde ĉio. Vi haltas, kaj la koro tiel batas… vi disetendas la manojn kaj suspiras profunde, kaj ŝajnas: ankoraŭ momento — kaj vi forflugos malproksimen, en odoron de herbo, de arbaro, de fora maro. Malaperos en luna lumo, kiel salo, ĵetita en akvon, kiel fumeto de fajrujo en la ĉielo. Estas nenio inter vi kaj la patrino-Tero. Vi estas Ŝi, kaj Ŝi estas vi!

Tais plirapidigis la antaŭe malrapidigitajn paŝojn kaj turnis sin maldekstren. Antaŭe eknigris strio da arboj, limigantaj la kampon norde.

Ĉio silentis ĉirkaŭe, nur apenaŭ susuris vento, disportanta odoron de timiano. Stela lumo, la lumo de izoleco, estis dronanta en nigro de la grasa tero kiel en abismo de silento.

Ptolemeo klare vidis Tais-on, sed nenion vidis malproksime. Ili staris iomete, aŭskultante la nokton, brakumintan ilin per nigra kovrilo, poste deiris de sur la pado en la kampon. La multfoje plugita grundo estis lanuga, la sandaloj profunde dronis en ĝi. Finfine Tais haltis, suspiris kaj ĵetis la himation, per signo montrinte al Ptolemeo, ke li faru la samon. Tais rektiĝis kaj, levinte la manojn al la kapo, demetis la rubandon kaj malligis la harojn. Ptolemeo ĵetiĝis sur la genuojn, brakumante la junan hetajron, por momento alpremiĝis al ŝia ventro, fleksiĝis malantaŭen kaj, ne mallevante la manojn, kun admiro ĵetis rigardon al la vizaĝo de Tais, kiel al diino. Ŝi silentis. La fingroj de ŝiaj manoj jen kunpremiĝadis, jen rektiĝadis, karesante la harojn de Ptolemeo, glitante laŭ liaj nuko kaj kolo.

De la humida, varma, antaŭnelonge plugita grundo estis venanta forta freŝa odoro. Ŝajnis, Geo mem, eterne juna, plena je fruktodonaj sukoj de vivo, kuŝiĝis en potenca langvoro.

Ptolemeo eksentis en si forton de titano. Ĉiu muskolo de lia potenca korpo ricevis malmolecon de bronzo. Preninte Tais-on sur la brakojn, li levis ŝin al la brilantaj steloj, defiante per ŝia belo al la indiferenta eterno. La varmegaj manoj ĉirkaŭprenis lian kolon, la grandegaj, nigriĝintaj okuloj ekrigardis en la profundon mem de la animo, la lipoj kuniĝis kun liaj lipoj, kaj la stela ĉielo malaperis. La tero akceptis ilin ambaŭ sur sian vastan molan kuŝejon. Tais kaj Ptolemeo forgesis pri ĉio, krom sia pasio, neelĉerpebla kiel maro kaj pura kiel fajro.

Pasis nemalmulta tempo, kiam ili denove revenis en la ĉirkaŭantan mondon, sur la Skironan kampon. Tais kuŝis, metinte la manojn sub la kapon, kaj silente rigardante en la ĉielon. Kliniĝante super la vizaĝo de la amatino, Ptolemeo flustris verson el la plej ŝatata poeziaĵo. Li bedaŭris nun, ke malmulte sciis da ili kompare kun Aleksandro.

— «Asteros ejsaŭgazo aster ejmos!» («Vi stelojn rigardas, stelo mia!»).

Tais malrapide turnis la kapon, atente rigardante Ptolemeon.

— Vi havas bonan kleron, karulo. Stultaj estas miaj sampatrujanoj, kiuj opinias makedonojn sovaĝaj montaranoj. Sed mi komprenis — vi estas malproksima de Urania, al vi estas pli bone esti kun Geo. Tenu min forte… — Kaj Tais volviĝis ĉirkaŭ Ptolemeo kun tia forto, ke la spirado de la makedono rompiĝis kaj li vere kvazaŭ eniĝis en nigran kaj densan profundon de la tero… Kiam Ptolemeo rekonsciiĝis kaj ree altiris al si la kapon de Tais, li ekvidis ŝiajn okulharojn, hartufojn sur la frunto kaj malhelajn rondojn ĉirkaŭ la okuloj. Li ĉirkaŭrigardis. La randoj de la kampo, kiu en mallumo ŝajnis senfina, estis tute proksimaj. La longa antaŭaŭtuna nokto finiĝis. Tais leviĝetis kaj mire rigardis al la aŭroro, ekstaranta el trans Himeto. Malsupre, en interspaco de la bosko, aŭdiĝis ŝafa blekado. Tais malrapide ekstaris kaj rektiĝis renkonten al la unuaj sunaj radioj, eĉ pli akre substrekintaj la koloron de ruĝa kupro, karakteran por ŝia sunbruna korpo. La manoj leviĝis al la haroj per la eterna gesto de virino — konservanto kaj portanto de la belo, maltrankviliganta kaj vokanta, malaperanta kaj renaskiĝanta, dum ekzistas la homa gento. Vestiĝinte, Tais kovris sin per la himatio, kvazaŭ ŝi frostiĝis, kaj malrapide ekiris apud fiera Ptolemeo, enpensiĝinte, klininte la kapon.

Elirinte sur la Eleŭzisan vojon, la juna hetajro ekiris al la templo de Afrodito Urania rekte tra Keramiko.

— Vi denove iras al via ĉiela reĝino de amo, — ekridis la makedono, — kvazaŭ vi estas tute ne atenanino. Aristotelo diris, ke kulti Urania-n sub nomo de Anahita komencis antikvaj popoloj — ŝajne, asirianoj.

— Kaj sur Kreto eĉ pli frue, poste sur Kitero, kie Urania staras armita, kaj poste la patro de Tezeo, Egeo, fondis ŝian templon en Ateno, — sendezire diris Tais, — sed vi ne devas iri kun mi. Iru al viaj amikoj… Ne, atendu, ekstaru maldekstre de mi! — Kaj Tais, ne ĝeniĝante preterpasantojn, alpremiĝis al Ptolemeo, kaj per la dekstra mano faris la forpelan signon de Hekato.

La makedono rigardis en tiu direkto kaj ekvidis nur malnovan, forlasitan altaron, kvankam iam ĝi estis konstruita riĉe, kun morna tegaĵo el masiva malhela ŝtono.

— Kio estas tio, kio povas timigi la kuraĝan Tais-on, ne timantan nokton, la stelan ĉielon kaj minacajn vojkruciĝojn, kie regas Hekato?

— Tio estas altaro de Anteroso — de la dio de kontraŭamo, de ties terura kaj kruela malo. Se Afrodito mem timas la potencan Eroson, do des pli ni, ŝiaj servistinoj, timas Anteroson. Sed silentu, ni iru rapide for de ĉi tie.

— Rakontu al mi pri Anteroso, — petis Ptolemeo, kiam ili leviĝis en marmoran brilon de placoj kaj temploj, super Keramiko kaj la Portiko.

— Poste! Geliajne! — Tais levis la manon per adiaŭa gesto, surkurante laŭ la blanka ŝtuparo de la templo de Urania.

Ptolemeo etendis al Tais simplan cedran kesteton, tuŝinte ŝian genuon. La hetajro sidis en la ĝardeno, kontemplante malfruajn palajn rozojn, kaj estis ĉirkaŭvolvinta sin per la himatio kontraŭ penetranta vento. Susuris sekaj folioj, kvazaŭ fantomoj estis ŝtelirantaj per singardaj paŝoj al siaj nesciataj celoj.

Tais ĵetis demandan rigardon al la makedono.

— Mia anakalipteriono, — serioze diris tiu, kaj sonora rido estis por li respondo. — Ĉu ne vane vi ridas? — severe diris Ptolemeo.

— Kial do? Vi alportis al mi donacon, kiun edzo faras post edziĝo, demetante la kovron de la fianĉino. Sed vian anakalipterionon vi donacas en la tago de adiaŭo kaj post kiam multfoje demetis de mi ĉiujn kovrojn. Ĉu ne malfrue?

— Komprenu, atenanino aŭ kretanino, ĝis nun mi ne scias, kiu vi estas reale…

— Ĉu ne estas egale? Aŭ ĉu vi revas pri junulino, kies prauloj estas el la Eojoj — el la Listo de Virinoj?

— Kiel mi komprenas, ajna vera kretanino estas el pli antikva familio, ol ĉiuj atenaj prapatrinoj, — kontraŭis Ptolemeo, — por mi tio tute ne gravas. Sed alio: mi donacis al vi nenion, kaj tio estas hontinda. Sed kion mi havas kompare kun amasoj da arĝento de viaj adorantoj? Kaj ĉi tie… — Ptolemeo malleviĝis sur la plankon kaj malfermis la kesteton sur la genuoj de Tais. La statueto el eburo kaj oro estis, sendube, tre antikva; jarmilo, ne malpli, pasis ekde tiam, kiam neimitebla arto de Kreta skulptisto kreis tiun bildon de partoprenantino de Taŭromaĥio — de sankta kaj morte danĝera ludo kun speciala raso de gigantaj bovoj, kiu estis bredata sur Kreto, kaj nun malaperis.