Выбрать главу

Iom post iom liaj paŭzoj fariĝis pli longaj, kaj eĉ dum la laboro li strabe rigardis al la domo kaj dume kapskuis kaj murmuris kvazaŭ li estus en plena rezonado kun iu. La aliaj rigardis lin kaj subridetis unu al la alia. Dum tia konduto la meditado en la grandĉambro ne estis tre malproksima.

Li tamen eltenis ĝis la oka, kiam oni iris hejmen por matenmanĝi. Kiam la aliaj post la manĝo ree volis eliri, Kristoforo restis staranta meze en la kuirejo, gratante sian kapon kaj kun mieno de multaj pensoj.

– Mi kredas, ke mi ne povos partopreni dum la antaŭtagmezo, – li diris iom retire. – Mi ekhavis malgrandan ideon. Estas plej bone, ke mi ellaboros ĝin, dum la emo restas.

La edzino mezuris lin per rigardo, kiu ne esprimis simpation. Sed ankaŭ abomenon, koleron aŭ malestimon ĝi ne esprimis. Ĝi pleje similis al indiferenta ŝultrolevo antaŭ afero, kiu ne koncernas nin. Ŝiaj mieno kaj teniĝo diris proksimume la samon. Ŝi estis fortika virino, malgraŭ siajn jarojn, kaj ŝia vizaĝo kaj solida nazo atestis pri mastrino, kiu scias, kion ŝi volas.

Sed pro tiu rigardo malaperis la penspeza mieno de Kristoforo, gaja rideto lumigis lian vizaĝon, kaj liaj okuloj briletis kiel ĉe bubeto. Kvankam li ne diris tion, estis klare skribite en lia tuta aspekto: “Ĝuste tiel devas esti. Vi faras la vian, mi la mian, kaj unu ne miksas sin en la aferojn de la alia. Tiam oni povas vivi feliĉe sur la tero.”

– Mi cerbumadis pri la novkonstruado, de kiam la arbarĉefo babilis siajn stultaĵojn. Ĝuste nun eklumiĝis en mia kapo, kaj mi rapidas fari desegnon, dum mia spirito estas en konvena stato.

– Tiel, – diris Kajsa  ne ŝanĝante la mienon. – Faru laŭplaĉe. Ĉu vi volas rekonstrui ankaŭ la bovinstalon? Ĝi pli bezonas riparon ol ĉio alia.

– Mi ne pensis precipe pri ĝi, sed se mi nur eklaboros, ankaŭ ĝi estos farata, kaj funde farata.

Per tio la interparolo finiĝis. La aliaj iris al laboro, Kristoforo restis hejme.

Li iris en la grandĉambron, retrovis malnovan desegnobreton, metis paperon sur ĝin kaj eksidis apud la tablo. Tamen li baldaŭ trovis, ke li devas fari kelkajn antaŭajn prikalkulojn. Pro tio li rapidis al la lignaĵejo kaj tuj revenis kun hakilo kaj najlotirilo.

Li malfiksis la bretojn tie kaj tie sur la muroj por esplori la kvaliton de la trunkoj, cetere senpena laboro, ĉar la bretoj tiom sekiĝis, ke multloke estis grandaj fendoj inter ili.

La trunkoj estis tute freŝaj ankoraŭ, kaj Kristoforo ridetis kontente. Ili taŭgos ankaŭ por la nova domo. Poste li mezuris fenestrojn kaj pordojn, notis kaj prikalkulis kaj fine reiris. Post kelkaj pliaj preparoj li ree prenis la desegnobreton por doni decidan formon al sia plano. Nun li laboris lude facile, kaj eĉ ne unu fojon io haltigis lin. Li estis en brila humoro, kiel ĉiam, kiam li povis labori laŭ propra deziro kaj la sukceso ŝajnis atingebla.

Kiam la laborantoj revenis por tagmanĝi, la desegno jam estis preta kaj ankaŭ proksimuma kostokalkulo pri la konstruado. Bonhumore kaj babileme li venis en la kuirejon kaj metis la desegnojn sur la tablon. La aliaj kolektiĝis por rigardi, kaj li montris, klarigis kaj plurfoje rimarkis, ke la nova domo nepre devos havi akvokondukilon kaj elfluilon.

Kontraŭkutime Kajsa  tiun ĉi fojon montris intereson pri liaj planoj. Ŝi ekzamenis la desegnojn, aŭskultis atente liajn klarigojn kaj devis konfesi, ke li tre bone elpensis tion.

– Sed kompreneble fariĝos nenio el la planoj, – ŝi diris. – Kiam vi havus tempon kaj emon por tio? Sed ĉar vi povas tiel bone desegni kaj kalkuli, vi povas fari desegnon por nova bovin-stalo, kiam vi ankoraŭ estas en tia humoro. Bovin-stalon ni devas havi, eĉ se mi devos konstrui ĝin mem, kaj estus bone havi ian planon.

Kristoforo tuj konsentis, ĉar la labora humoro ankoraŭ restis. Post tagmeza ripozo li iris al la bovinejo por rigardi kaj iomete mezuri. Alveninte li prenis la mezurilon el la poŝo kaj malfaldis ĝin, sed kiam li staris antaŭ la domaĉo kaj rigardis la malnovajn, putrajn murojn, li subite eksentis strangan malgajon. Verdire la malnova bovinejo ne aspektis gajiga. Sed li sentis saman malgajon eĉ je la penso pri konstruado de nova stalo.

Li prokrastis la mezuradon kaj anstataŭe eniris la dometon. La interno tamen ne estis pli inspira. Laŭ la aspekto de la muroj oni povus fari truon en ili per nura piedfrapo. Tie kaj tie pendis arbustaro el araneaj retoj, kaj muŝoj zumadis kiel abeloj dum svarmado.

Li ĉirkaŭrigardis, suspiregis kaj ne sciis kiel komenci. Tie ĉi li vere ne ricevis konsilojn pri aspekto de nova bovinejo. Tamen, se oni komencus konstrui, oni unuavice devus havi bonan plankon el cemento kaj ne el malnova sterko kiel tie ĉi. Devus esti bonaj defluejoj kaj urinputo apud la sterkejo. Plie devus esti larĝa furaĝotablo meze de la ejo kaj super ĝi plafona pordeto al la fojnejo. Grandaj fenestroj kaj kalkitaj muroj. Kaj plie, kompreneble, akvokondukilo kun forta pumpilo apud la furaĝotablo... Li tiom interesiĝis, ke li povis imagi la aspekton de la konstruota bovin-stalo, kaj li eĉ trovis ĝin bela en ĝia revata stato. Sed tie ĉio ekhaltis. Revenis la malgajo, malvarmiĝis la intereso. Post longa kaj malfeliĉa rigardo ĉirkaŭ la mizeran ejon li eliris kaj malrapide revenis al la domo.

Li haltis en la korto kaj ne povis decidi kion fari. Reiri al la falĉado ne tre plaĉis al li. Cetere ili certe laboras same bone sen li. Por momento la mondo ŝajnis iom trista al li.

Sed Kristoforo estis homo, kiu konis la arton forigi malplaĉajn sentojn kaj pensojn kaj lasi al ĉiu horo ĝian propran penon. Li staradis tie, kvazaŭ en silenta preĝado, kaj kiam la sunhela kaj somere bela kamparo karesis liajn okulojn, liaj zorgoj iom post iom vaporiĝis kaj fariĝis malrealaj kiel forgesitaj sonĝoj. La desegnoj, la konstruplanoj kaj la mizera bovinejo preskaŭ senspure foriĝis el lia konscio, kaj lian vizaĝon tralumis kvieta kaj milda ĝojo, kiel ĉe bele sonĝanta infano. La aero estis varma, odorplena kaj tute senventa. Super la sundormigita kamparo kun verdaj kampoj, ruĝaj domoj kaj malhelaj, koniferkronitaj altaĵoj levis sin la lumvibranta ĉielo kiel kvieta kaj ĉion ĉirkaŭanta ĝojo pro la belego de la somero.

Buteo velis en vastaj rondoj alte sub la bluo. Kristoforo ekvidis ĝin, kaj lia rigardo sekvis ĝin en senspira trankvilo. Malrapide kaj mole ĝi glitis antaŭen, mem senmova, kvazaŭ ĝi estus portata antaŭen kaj supren nur de sia propra ĝojo pro la sunsaturitaj spacoj kaj de sia propra sopiro al la altoj. Kviete kaj sen urĝo ĝi leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren al la senfino kiel silenta revo el ĝojoplena koro.

La okuloj de Kristoforo estis plenaj de larmoj, kaj nekonscie li kunplektis siajn manojn. Kun lasta rigardo al la punkto, kie la birdo malaperis, li flustris por si mem: “Dio mia...” Kaj kiam tiuj sentoj komencis foriĝi, ĉiu lia malgajo estis for, kaj tio, kion li ĵus pripensis, estis plene forgesita. Ankoraŭ estas longe ĝis la vespero, li pensis, kaj la vetero estas kiel dono de Dio. Mi pensas, ke la perkoj jam estas kaptemaj.

Post tio li eniris la kuirejon, metis kelkajn buterpanojn kaj kvaronbotelon da brando en sian fiŝistan sakon kaj diris al la servknabino, ke li nun iras al la lago, kaj se li ne baldaŭ revenos, ili ne bezonos zorgi pri tio.

iii.

La rikolto estis finita. Per helpo de kelkaj personoj, kiujn Kajsa  dungis por kelke da tagoj, oni sufiĉe rapide faris la laboron. La tutan tempon la vetero estis kvazaŭ laŭ mendo, kaj nun la fojno kuŝis sub tegmento.

Kristoforo laboris pli multe ol iu estus supozinta. Pretiginte la desegnon por la nova domo kaj forŝovinte la pensojn pri la bovin-stalo, li ŝajnis forgesi la konstruplanojn kaj esti kontenta pri tio, kion li jam faris. Escepte kelkajn paŭzojn, li partoprenis preskaŭ la tutan rikolton, kaj, kiel Kajsa  diris, “preskaŭ meritis la manĝon.” Sed en unu el la lastaj tagoj kaptis lin nova intereso. Iun vesperon li iris al la lago por fiŝkapti kaj tiam renkontis profesian fiŝiston, kiu okaze parolis iom pri fiŝkulturado. Preskaŭ tuj li komprenis, ke la rivereto, kiu fluas en valeto okcidente de la kampoj kaj poste enfluas la riveron, estas bonega loko por trutkulturado. Post tio li ree havis sian propran okupon, kaj oni vidis lin preskaŭ nur dum la manĝopaŭzoj. Tutajn tagojn li fosis en ŝlimo kaj koto, kaj revenante hejmen li estis malseka kaj malpura ĝis super la femuroj, sed la tutan tempon li estis en brilega humoro.