Vespere li sidis en la kuirejo kaj rakontis historiojn aŭ ludis violonon. Vole nevole la aliaj infektiĝis de lia bona humoro, kaj vole nevole ili pensis, ke li estas agrabla homo kaj mastro. Sian trutkulturadon li preskaŭ ne menciis, same kiel li tre malofte parolis al ili pri siaj privataj okupoj, se tiuj ne havis rektan intereson por ili.
En unu vespero vizitis lin najbaro, kiu estis aŭdinta pri la novaĵo, kaj scivole li demandis pri ĝi.
– Ĉu vere havus sencon konstrui tian digon? – li demandis. – Ĉu Kristoforo povus vendi tiom da fiŝo – en la urbo troviĝus ja aĉetantoj – ke li havus profiton de la entrepreno? Kristoforo sendis al li strangan rigardon, kaj laŭaspekte li ne emis respondi.
– Ĉu vi kredas, ke mi intencas fariĝi fiŝvendisto,? – li diris post momento kaj iom ironie. – Certe mi ne bezonas okupi min pri fiŝkulturado pro la profito. Kaj ne estas pli interese preni trutojn el digo per retsako ol sidi sur la lago, kiam la fiŝoj estas kaptemaj, kaj esplori la hokarfadenon. Sed estus tre interese havi tian aferon kaj vidi, kiel la fiŝetoj saltas kaj sagumas.
Sed Kajsa pensis pri pli gravaj aferoj ol fiŝdigoj kaj similaj aĵoj. Tiel estis nun, tiel estis dum pli ol tridek jaroj.
Ŝi estis same laborema kaj ordema jam antaŭ sia dudeka jaro. Kiel ŝi post la edziniĝo laboris sur la propra bieno, tiel ŝi antaŭe laboris sur la pli malgranda kaj malpli fruktodona bieno de sia patro. Ŝi ja intencis edziniĝi, se la sorto ne kontraŭos, kaj Kristoforo ŝajnis esti bona homo. Pensojn pri amo kaj feliĉo kaj aliaj tiaj aferoj ŝi neniam havis. Edziniĝi signifis por ŝi veni al alia bieno por labori tie, babili kun edzo anstataŭ kun gepatroj, prizorgi infanojn anstataŭ helpi patron kaj patrinon.
Proksimume tiel okazis. Kristoforo esta bona kaj afabla laŭ la promeso de sia aspekto kaj eble eĉ iom pli. Pri tio ŝi ne povis plendi. Sed kiam ŝi rimarkis liajn strangaĵojn kaj lian malmultan intereson pri efektiva laboro, ŝi dum kelka tempo duone bedaŭris la edziniĝon. Ne pro tio, ke ŝi devis pli multe labori kaj anstataŭi mastron, tio ne estis grava. Sed pro tio, ke estis al ŝi memkomprenebla afero, ke homo devas orde labori kaj ne ludi kiel infaneto, kiel faris Kristoforo. Ŝi provis per konvenaj vortoj prudentigi Kristoforon, sed antaŭ liaj trankvila rideto kaj amike foriga gesto ŝi fine devis rezigni.
Tiel Kristoforo restis la sama kiel antaŭe kaj same ŝi, sed krome kaj per si mem ŝi fariĝis mastro de la bieno. Estis ŝia merito, ke la kampoj estis en sufiĉe bona stato, kaj ke la drenfosoj ne estis plenaj de tero kaj herboj, ke ekzistis iom da mono en la kaso, kaj ŝparita sumeto en la banko, ke estis tiom da ordo en la hejmo, ke servantoj povis resti tie kaj najbaroj fari vizitojn. Se ŝi estus havinta forton laŭ emo kaj volo, aŭ se ŝi nur estus havinta la komprenon de Kristoforo, la bieno estus modela bieno, en ĉiu detalo.
La rilato inter patro, patrino kaj filo estis la plej bona koncerne pacon. Escepte la provojn de Kajsa konverti Kristoforon, malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en la hejmo. Sed eksterulo tamen trovus la familian vivon iom stranga. Kiel dirite, familia malpaciĝo kaj ĉiutaga riproĉado tute forestis, sed aliflanke mankis ankaŭ ĉio, kio povus indiki pli proksiman interrilaton. Kajsa ridis kaj gajis, kiam Kristoforo rakontis siajn historiojn, sed kvazaŭ tute fremda persono rakontus ilin. Sama estis la intereso de Kristoforo pri ŝi, kiam ŝi parolis pri la mastrumado de la bieno. Ŝajnis, ke ili sufiĉe bone ŝatis unu la alian, sed cetere havas nenian interrilaton. Kaj sama estis la rilato de la filo al la gepatroj.
Kiam naskiĝis la juna Kristoforo, Kajsa unufoje eltiriĝis el la sufiĉe sennuanca sentomondo, en kiu ŝi pasigis sian tutan ceteran vivon. Kvankam ĉefe praktika laborhomo, ŝi ne estis tute fremda al patrinaj revoj kaj rigardoj al la estonto, ĉe la lulilo de sia infano. Sed laŭ la kresko de la knabo tiuj revoj paliĝis kaj la juna Kristoforo nenion faris por revivigi ilin.
Ŝia interno tamen ne estis tute senhava. Ŝia origina laborĝojo iom post iom fariĝis io alia kaj pli granda ol ĝi unue estis. Kio edzo kaj infanoj estas al aliaj kaj pli feliĉaj virinoj, tio la bieno fariĝis al ŝi. Ŝi fariĝis mastro kaj estis kontenta pri ĉio, kiam ŝi povis mastrumi sian teron. Eble ŝi iom fieris pro sia laboro, sed eĉ se estis tiel, ŝi tamen ne montris tion.
* * *
Kaj nun ŝi pensis pri konstruo de bovin-stalo. En la vespero de la lasta rikoltotago ŝi parolis kun Kristoforo pri tio.
– Estas plej bone komenci tuj. Prokrasto ne donas rezulton.
– Sed kara mia, – Kristoforo diris en timo, – pri kio vi pensas! Ne estas eble, absolute ne. Ni atendu ĝis venonta printempo.
– Kial ne estas eble?
– Ni ne havas lignon. Kaj oni ne aĉetas lignon, kiam oni havas tian arbaron.
– Ordiĝos. Mi jam parolis kun la segejposedanto. Ni ricevos lignon de la segejo, se ni kontrakte promesas liveri al li samvaloran kvanton da trunkoj en la venonta vintro. Verŝajne la ligno taŭgas, kvankam ĝi ne kreskis sur nia tero.
– Povus esti. Tamen ne estas eble. La tuta fojno jam estas sub tegmento. Ĉu ni forportu ĝin de la fojnejo super la bovinejo? Kaj kien meti ĝin tiam?
– Tiu fojnejo ja ne estas pli granda ol valizo. Ĉiam ni metis preskaŭ ĉion en la apudan fojnejon kaj de tie laŭbezone portis ĝin supren sur la subtegmentejon. Pli saĝe oni povus uzi sian forton. – Kaj ĝuste pro tio ni nun metis ĉiun fojnon en la apudan provizejon, kun iom da bona volo ni sukcesis. – Tiel. Sed ni bezonas materialon de multaj specoj, bezonas helpantojn, se ni volas fini en ĝusta tempo. Ni komencas tion tro malfrue.
– Mi jam parolis kun Sandro, la ĉarpentisto. Li faris planon por la konstruado, kaj ĝi taŭgas. Li kunprenos kelkajn virojn, kaj la tempo certe sufiĉos.
– Kara mia, ne pensu pri tio! Vi scias, kiel malrapidaj la ĉarpentistoj estas. Se ili konstruos, la bovinoj devos iri en la arbaro la tutan vintron.
– Ne timu! Mi jam igos ilin fini en ĝusta tempo. Mi nur volis paroli al vi, por ke vi sciu pri la afero. Kaj la mono. Se vi volas, vi povas prizorgi tion – cetere certe sufiĉas tio, kion mi havas sur mia konto.
Kvankam Kristoforo iom timis, kiam Kajsa parolis pri sia plano, ili interparolis kiel du bonaj amikoj, kiuj duonlaŭte pridiskutas interesan temon. Kaj kiam li iom post iom komprenis, kiel bone Kajsa jam ordigis ĉion, la sulkoj de la frunto glatiĝis, kaj fine li kun ĝojo akceptis ŝian planon.
– Vi tamen estas diable akra ilo, Kajsa , – li diris ŝerce kaj kontente. – Estu laŭ via volo. Cetere, ni ja treege bezonas novan stalon. Kaj kompreneble, mi zorgos pri la mono.
* * *
Kristoforo subite ekmontris grandegan intereson por la stalkonstruado. Eble la trutodigo jam kontentigis lin kaj li pro manko de novaj ideoj trovis tiun ĉi entreprenon akcelinda.
Unue li okulumis la malnovan bovinejon por ricevi ideon pri la nova, kaj tiun ĉi fojon li pli bone sukcesis. Poste li intertraktis kun Sandro. Tiu kaj Kajsa estis pensintaj, ke oni rekonstruu sur la malnova fundamento, iom pligrandigita. Sed Kristoforo havis alian projekton, nome ke oni lasu la malnovan stalon kaj konstruu tute novan, angule al la apuda fojnejo.