Sandro ne tute konsentis pri tio. Prenus tempon fari novan fundamenton, li diris, kaj li ne povus garantii baldaŭan pretigon tiuokaze. Sed nun Kristoforo ne zorgis pri tio. Oni ja ne konstruos stalon por grandbieno. La tero estas facile fosebla, dinamiton oni ne bezonas, duonan metron sub la tersurfaco estas roko, ebena kiel planko. La fosado baldaŭ estos farita, poste oni faros bonan cementan fundamenton. Tio ja kostos iom kaj estos tute nova por la tuta regiono, sed oni ne povas ĉiam veturi en la malnovaj radsulkoj. Dume la ĉarpentistoj povos ĉarpenti la trunkojn. Sufiĉe da trunkoj por fostoj kaj traboj li havas hejme kaj krome iom da alia necesa ligno. Kelkfoje ideoj tuŝis lin, kaj tiam li faris provizojn el diversaj objektoj, kvankam li ĝis nun ne uzis ilin.
Fine Sandro konsentis, dungis kelkajn helpantojn kaj komencis. Oni laboris energie, kvazaŭ Kajsa mem estrus la konstruadon. Kristoforo ne permesis al si ripozon, nek tage nek nokte. Li veturis al la urbo por aĉeti cementon, transportis sablon kaj lignon kaj dum la paŭzoj helpis la virojn fosi kaj pretigi la fundamenton. Kaj la akvokondukilon li ne forgesis. Li trovis tre efikan metodon akceli la laboron. Matene li fiksis al la viroj sufiĉan laboron por la tago. Kiam ili estis preta, ili estis liberaj, kaj en la grandĉambro trovis litron da brando meze sur la kafotablo...Tio pli forte impresis ol ĉia parolo pri labordevo... Krome Kristoforo mem havis grandan plezuron de tiuj aranĝoj. Li ne estis drinkulo sed tre ŝatis kafotablon konvenan al lia koncepto kaj gajan rondon ĉirkaŭ ĝi. Kaj ĉiuj atestis, ke la stalkonstruado de Kristoforo estas la plej agrabla laboro, kiun ili iam partoprenis. Ili laboris kiel sklavoj de frua mateno ĝis ĉirkaŭ la kvara vespere, kaj kiam ili poste eksidis ĉirkaŭ la kafotablo, ili tamen estis freŝhumoraj, kvazaŭ ili ĵus ellitiĝus. Kristoforo ŝercis, rakontis historiojn kaj kelkfoje ludis violonon, kaj al ili ŝajnis, ke la tuta vivo, alitempe tiel zorgoplena kaj ĉiutage griza, estas kiel gaja festo.
– Vidu, diris Kristoforo, ne sufiĉas al la homo nur labori kaj ricevi la tintantan moneron por tio. Devas esti ankaŭ iom da refreŝigo, por ke la vivo estu konvena.
iv.
Super la kuirejo estis ĉambreto kun malnova ligna sofo, komodo, lavmeblo kaj malgranda tablo. Ĝi ŝajnis neprizorgita kaj en bezono de renovigo, same kiel multo en la domo.
Sur la muro pendis librobreto per paliĝintaj kaj polvaj ŝnuroj. Tie kuŝis amaseto da malnovaj gazetoj, kaj kelkaj dikaj volumoj en ruĝaj kaj uzitaj kovriloj klinis sin unu al la alia: Sovaĝa Okcidento, La tri muskedistoj, La grafo de Monte Cristo , Buffalo Bill kaj kelkaj pli malpli konataj spiritparencoj de tiuj.
Estis la ĉambro de la juna Kristoforo. Tien ĉi li ordinare iris ĉiuvespere, tuj post la manĝo kaj cetere ĉiam kiam li havis iom da libera tempo. Enveninte, li tuj ekkuŝis sur la sofo, kiu ekĝemis sub lia sufiĉe granda pezo, kaj poste pasigis la tempon per iu libro, fumadis aŭ restis en duondormo.
La juna Kristoforo tre diferencis de sia patro. Se kelkaj komunaj trajtoj ekzistis, ili estis troveblaj nur ĉe personoj, kiuj tre bone konis la du homojn.
Li estis iom pli alta ol la patro kaj preskaŭ duoble pli dika. Li estis en si mem fortika homo, kaj povis doni pruvon pri terura forto, kaj tiu masiva strukturo estis eĉ pligrandigita de sufiĉa graseco.
La maljuna Kristoforo ĉirkaŭflugis kiel juna birdo, ĉiam vigla kaj kun vivema brilo en la okuloj. La filo, kontraŭe, paŝis sian vojon malvigle kiel maljuna bovo, kun kurba dorso kaj kun ŝultroj larĝaj kiel kabano. Komencante laboron, li neniam havis urĝon, sed komencinte li obstine daŭrigis.
Lia vizaĝo estis ronda kaj bonhumora kaj al supraĵa rigardo ĝi ŝajnis preskaŭ senesprima, tute en harmonio kun lia cetera naturo. Sed se oni pli bone kaj en ĝustaj momentoj atentis ĝin, oni vidis, kiel la pezaj trajtoj preskaŭ nerimarkeble pleniĝas de vivo, vivo kaŝita sub la senmova ekstero same kiel liaj fortikaj muskoloj estis kaŝitaj sub tavolo de graso. La iom dikaj lipoj kurbiĝis, kvankam preskaŭ nevideble, kvazaŭ li vidus ion dezirindan, kaj la nazaloj ekvibretis, kvazaŭ li ekflarus allogan odoron. La malgrandajn okulojn, pli malhelajn ol tiuj de la patro, vivigis dum kelkaj sekundoj ia interna, kaŝita brilo, malrapide kaj senflame kiel venteto ruĝigas ardojn sub cindro.
Pretervide la pezon en movoj kaj manieroj, lia aspekto estis iom parenca al tiu de la muskedistoj en la romanoj, kaj liaj nigraj lipharoj estus sufiĉe bona ornamo por la vizaĝo de iu d’Artagnan .
* * *
Kiel dirite, la pli intimaj interrilatoj inter la tri membroj de la familio preskaŭ forestis. Ĉiu prizorgis la sian kaj laŭŝajne havis sufiĉe de si mem. Ĉiu entreprenis, kion li trovis bezonata aŭ interesa, neniu postulis ion de la alia, neniu laŭdis aŭ mallaŭdis la farojn de la alia kaj eĉ ne montris rimarkeblan intereson pri ili.
Al Kajsa kelkafoje trudis sin pensoj pri la estonto de la bieno. Ĝi funkcios ja bone dum ŝia vivo, kaj ŝajne la filo povas labori, kvankam li estas iom malvigla. Sed poste? Kaj en momento de malforto ŝi demandis la filon, ĉu ne estus baldaŭ tempo por edziĝo.
– Edziĝi? – diris Kristoforo mire kun sia malrapida kaj profunda voĉo, kaj la tono deklaris, ke eĉ la penso estas al li nekomprenebla. Pliaj vortoj ne estis dirataj pri tio.
* * *
Spite al siaj ermitaj manieroj li ne estis tute sen amikoj. En Grandtorento estis juna forĝisto, Montan , kun kiu li iamaniere konatiĝis kaj sufiĉe multe interrilatis. Kutime Montan alvenis al la bieno sabatvespere, malrapide kaj timeme kvazaŭ li venus por fianĉaj entreprenoj, demandis en tono simila al pardonpeto, ĉu Kristoforo estas hejme, kaj ne atendante respondon, li elpaŝis el la kuirejo kaj iris supren sur la knaranta ŝtuparo al la ĉambreto.
Tie li ĉiam renkontis koran bonvenon. La alitempe tiel si lenta kaj senmova Kristoforo ekbrilis kiel matena suno kaj nekutime rapide levis sin de sia loko sur la sofo. Post saluto li rapidis al la kuirejo kaj revenis kun kafpoto kaj aliaj necesaĵoj, faris fajron en la fera kameneto kaj kuiris fortegan kafon, pretigis la tablon kaj prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado.
Post kelkaj glutoj Kristoforo fariĝis alia homo, almenaŭ parte. La pezo restis en la ekstero, sed li kvazaŭ ricevis novan vivon. Li fariĝis gaja kaj eĉ babilema, laŭ siaj kapablo kaj maniero. Li maĉadis la vortojn, kiel sendentulo manĝas malmolan panon, kaj la frazoj venis el lia larĝa brusto kiel peze ŝarĝitaj ĉaroj, sed tamen li sukcesis. La vortoj ne ĉiam estus konvenaj por ĝentila societo, eĉ ne por la kuirejo, sed al Montan ili ŝajne estis nur bonfartigaj.
Cetere la konversacio ne estis unuflanka. La erotika klaĉo kun apartena komento havis sian lokon, sed ne okupis la plej longan tempon. Kristoforo konis librojn, kaj post kelkaj tasoj da brandokafo lia intereso por la vantaj aferoj de la mondo tre malvarmiĝis. Tiam liaj pensoj kaj fantazio estis logataj de pli heroaj kaj grandaspektaj flankoj de la vivo.
Li ekrakontis pri la herooj de siaj libroj, skizis la ĉefajn trajtojn de ruze elpensitaj situacioj, kiuj ankoraŭ restis en lia memoro, kaj provis trovi pli brilajn solvojn de la problemaj ol tiujn de la verkinto. Se Montan respondis, estiĝis kelkafoje longaj diskutoj pri diversaj okazoj, kaj dume ili kompilis tutajn romanojn.
Bedaŭrinde Montan havis alian opinion pri tiuj aferoj. Al Kristoforo ĉio estis vero, aŭ almenaŭ farita laŭ modelo, sed Montan opiniis, ke tiaj rakontoj estas nur liberaj fantazioj, lerte elpensitaj mensogoj, kiel li diris, kunmetitaj de kelkaj sentaŭguloj, kiuj vivas senzorgan vivon je la kosto de la stulta kaj trokredema publiko.