Выбрать главу

Pri la rekonstruo de la domo li ne estis parolinta, de kiam li faris la desegnon, sed nun la projekto reviviĝis. Eble nur pro tio, ke li fartis tiel bone en la arbaro kaj volis resti tie ankoraŭ kelkajn tagojn. Ĉiuokaze li subite decidis, ke oni haku sufiĉe da trunkoj ne nur por pagi la ŝuldon, sed ankaŭ por la novkonstruo.

Okazis tiel, kaj poste ili transportis la trunkojn al la segejo. Dum la lastaj tagoj de la veturigo li fariĝis iom malsana. Li provis kuraci sin mem kaj sukcesis resti sur la piedoj ĝis la lasta transporto estis farita. Tiam li tamen estis tiel malsana, ke li nur pene povis eniri kaj enlitiĝi, kiam li venis al la hejmo.

Kajsa  preparis ŝvitigajn rimedojn de diversaj specoj, sed ili malmulte helpis. Fine oni venigis kuraciston. Tiu venis, kaj la juna Kristoforo devis rapide kuri al la apoteko por alporti medicinon. Tamen tiu ne havis pli grandan efikon ol la hejme farita, kaj post unu semajno en la lito, li fermis siajn okulojn por ĉiam.

Heredanto

i.

La juna Kristoforo staris apud la kuireja fenestro kaj rigardis la ludon de la neĝeroj en la trankvila decembra krepusko. Kelkajn paŝojn de li sidis la patrino kaj trikis ŝtrumpon. Li estis staranta tie sufiĉe longe, kaj same longe la patrino estis sidanta, sed eĉ unu vorton ili ne interŝanĝis.

La pensoj laboris peze kaj malvigle en la kapo de Kristoforo. Li havis la senton, ke estas io, kion li devas klarigi al si mem, sed kio, tion li ne povis ekkapti.

Pasis dek tagoj post la enterigo de la patro. Nek li, nek Kajsa  montris pli rimarkeblan suferon pro la foriro de la maljunulo. Li estis ja aĝa, kaj laŭnature li devis iam morti.

Tamen li estis mia patro, pensis Kristoforo, kaj sendis ŝtelan rigardon al la patrino. Ĉu mi ne devus suferi pro la foriro de mia patro aŭ almenaŭ havi iajn neordinarajn sentojn? Li provis esplori sian internon, sed ne trovis spuron de tiaj filaj sentoj, kiaj laŭ lia opinio devas en li esti. Lia patro, nu jes. Kiamaniere li do estis, lia patro, kiamaniere li kiel lia patro diferencis de aliaj homoj? Li revokis la bildon de la patro, sed ne povis trovi, ke lia konduto al li iel diferencis de lia konduto al la servisto aŭ servistino. Vere li kelkafoje nomis lin sia filo, sed tio okazis sammaniere kiel li diris pri la servisto: Tio estas mia servisto. Stranga maljunulo. Ĉu li entute havis sentojn por la siaj, aŭ eĉ havis sentojn por io alia ol siaj propraj eltrovoj kaj cerbumado?

Sed iel restis malplena loko post li. Estis tiel silente en la domo post lia foriro. Tiam kaj tiam Kristoforo rimarkis, ke li senvole ekaŭskultas, en atendo de bena rido kaj gaja voĉo aŭ zumado de la violono en la grandĉambro. Tio estis for, ne multe pli. Tamen estis solece. Nun ŝajnis al li, ke tiuj aferoj estis donintaj iom da agordo kaj enhavo al la ĉiamaĵo de la labortagoj.

Ree la pensoj kvietiĝis, kaj en manko de aliaj okupoj li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj kaj provis antaŭkalkuli, kie ili falos. Kaj tiun fojon li erare kalkulis. Ĝuste kiam floko devus fali sur la deciditan lokon, la vento levis ĝin kaj portis ĝin en tute alian direkton, kaj alia, kiun li ĝis nun ne rimarkis, prenis ĝian lokon.

Sed baldaŭ li trovis tiun rigardadon tro stulta, kaj la pensoj ree eklaboris. – Kaj nun vi mem estas Kristoforo, li pensis. Antaŭe vi estis servanto. Kion vi nun faru? Kaj interne li ekvidis senfine longan tenon de somere helaj kaj vintre krepuskaj tagoj, ĉiuj plenaj de laboro kaj de multaj ĉiutagaj prizorgoj. Ĉu tio estos ĉio? Eĉ la gaja rido, la amuzaj historioj kaj la zumo de la violono ne kunestos. Kaj iun tagon la patrino foriros, same kiel nun la patro, foriros kvazaŭ fremdulo aŭ servanto, kiu nur hazarde restis en la domo dum sia tuta vivo – same kiel la neĝeroj ekkuŝis tie aŭ tie nur laŭ hazardo. Kaj poste? Ĉu ĉiam estos tiel, ĝis kiam li mem forlasos ĉion, same kiel patro kaj patrino? Kristoforo fariĝis malgaja pro tiuj pensoj. Ĉio ne estis laŭ dezire. Estis tiel senenhave kaj unuforme. Devus iamaniere esti pli gaje kaj agrable. Sed kiamaniere? Kio povus ŝanĝi la vivon? Sorto de terkulturisto estas klini sian dorson kaj ĉiam senti, kiel la kampa tero algluiĝas al la plandoj. Kion fari?

La maljunulo verŝajne ne estis ĝenata de tio. Li solvis la problemon en sia propra maniero. Sed Kristoforo mem ne havis tiajn interesojn.

Kun hezita demando en la okuloj li ree rigardis al la patrino, sed ŝi kurbiĝis super sia laboro kaj eĉ ne rimarkis lin. Fine li turnis sin kaj malrapide kaj per pezaj paŝoj iris en la grandĉambron.

Tiu ĉambro ĉiam ŝajnis al li malgaja kaj morta, escepte dum la festoj de la patro, kiam ĝi en mirakla maniero ŝanĝis sian karakteron kaj ekhavis vivon kaj brilon. Nun ĝi ŝajnis pli trista kaj malplena ol iam antaŭe.

En disaj pensoj li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn. kiuj kuŝis tie. Estis strangaj kaj por li mem nekompreneblaj kalkuloj, ĉiuspecaj geometriaj figuroj kaj desegnoj pri strangaj iloj kaj aparatoj, kies uzon aŭ celon li eĉ ne komprenis.

Jen estis do, kio en ia mistera maniero kontentigis la patron. Nu jes, ĉiu havas sian opinion. Tio ja ne estis malbona, kaj eble havis sian sencon, kvankam li ne povis percepti ĝin. Sed por li mem tio estis nenio.

Pli volonte li forlasus la tutan bienon kaj fariĝu servisto, ol li provus enkapigi tiun strangan kalkuladon.

Li kolektis la slipojn kaj remetis ilin. Poste li ekstaris kaj malbonhumore komencis promeni tra la ĉambro. Fine li haltis antaŭ la violono, kiu pendis sur la muro, prenis ĝin de la najlo kaj mallerte ekpinĉis la kordojn.

Kiel infano li iam komencis lerni ludadon. Li lernis kelkajn gamojn kaj malmultajn tre simplajn dancmelodiojn, sed baldaŭ li laciĝis kaj eĉ ne rigardis al la instrumento.

La dikaj fingroj mallerte vagis sur la kordoj, sed je sia miro, li trovis, ke li ankoraŭ povas aperigi la duonforgesitajn melodiojn. La malviglaj okuloj ekbrilis kvazaŭ je granda eltrovo, kaj venis esprimo de streĉita scivolo en lian vizaĝon. Fervore li prenis la arĉon kaj metis la violonon sub la mentonon. Sed li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj. Li provis tuŝi la kordojn pli singarde kaj metode, sed la rezulto estis proksimume la sama. Post kvaronhoro de vanaj provoj li remetis la violonon kaj kun pezaj paŝoj kaj kurba dorso iris al sia ĉambreto, kie li ekbruligis sian pipon kaj ekkuŝis sur la knaranta sofo.

Do tiu unua tempo post la morto de la patro estis sufiĉe unuforma por Kristoforo. Deviga laboro ne estis, kaj li ankaŭ ne deziris labori. Malgaje li iris tien kaj reen en la ĉambroj aŭ restis en la mansardo kaj serĉis distron en siaj romanoj, dum la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li kiel fumo de fajro el malsekaj branĉoj.

Por la unua fojo en sia vivo li sentis veran bezonon de interparolo, eĉ de interparolo pri iom pli gravaj aferoj. Sed al la patrino li ne povis sin turni. Ofte li portis en si frazojn, kiujn li deziris diri al ŝi, kaj interne ripetis ilin horon post horo. Sed kiam li venis proksime al ŝi kaj rigardis ŝin, li tuj sentis, ke ne estus eble paroli al ŝi pri aliaj aferoj ol mastrumado kaj laboro.

Kelkafoje li pripensis promenadon en la ĉirkaŭaĵon aŭ al Grandtorento por renkonti konatojn kaj tiel malpezigi sian menson, sed ial li ne faris tion. Li havis la senton, ke tio ne estus konvena. Li apartenas al la bieno Novponto. Se iu venas viziti lin – bone. Sed malplaĉis al li viziti iun.

Sed ankaŭ tio havis finon. Post iom da tempo Montan , kiel antaŭe, per molaj paŝoj glitis tra la kuirejo kaj supren sur la ŝtuparo. Kiam li envenis kaj tra la fumnuboj distingis la masivan kapon de Kristoforo, lia vizaĝo ekbrilis de suna ridego. – Mi vidas, ke vi bonfartas kiel ordinare, – li klukis. – Pasis tempo ekde la lasta fojo, sed vin trafis doloro kaj sufero, kaj pro tio mi kredis plej dece ne alveni. Sed nun mi ne povis reteni min plu, kaj espereble vi tion ne malŝatos.