Preskaŭ du monatoj pasis de kiam li plej laste renkontis iun el siaj kamaradoj. Kiam nun Montan fine alvenis, li ekradiis kiel aprila tago post neĝovento, gaje premis lian manon pli forte ol ordinare kaj ankaŭ vorte montris sian ĝojon. Sed tuj post tiu ĝojeksplodo li sentis, kvazaŭ tuŝus malvarmiga vento lian internon. Kvazaŭ tiu subita, ŝaŭmanta ĝojo forflugus de li kaj nenion postlasus.
Nun li tuj eksentis, ke li ne sopiris je Montan kaj lia babilado. Montan estis sensenculo kaj ne multe pli. Li povus taŭgi en rondo de trinkantoj, sed ne estis manko de tiaj kamaradoj, kio malgajigis Kristoforon. Estis io alia, li mem ne povis diri kio. Estis, kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li. Lia kapo fariĝis neordinare klara. Pensoj venis kaj pasis kaj ŝanĝiĝis pli rapide ol iam antaŭe, sed tamen tute orde kaj sence.
Unue frapis lin, ke li rigardas Montan en tute nova maniero. Montan estas sensenculo. Tion li neniam antaŭe vidis. Kaj liaj konatoj unu post la alia preterpasis en liaj pensoj. Ĉiu havis sian propran kvaliton kaj manieron. Ili estas taŭgaj por trinkanta rondo. Sed kion li cetere havas komunan kun ili? Li ekhavis strangan senton, ke li mem staras pli alte ol Montan kaj rigardas lin kvazaŭ de supre. Kion li havas komunan kun tiu homo? Nenion. Same kun la aliaj. Li mem staras super aŭ almenaŭ ekster ilia rondo, kaj li tute ne havas deziron fariĝi unu el ili. Li preskaŭ ĝojis pro sia eltrovo, sed samtempe sentis maldolĉon kaj malplenon en la interno.
Sed lia bonhumora kaj preskaŭ senmova vizaĝo tute ne montris signon pri la interna ŝanĝo. Li babilis kiel antaŭe kaj ŝajnis same gaja kaj kontenta. Samtempe li rimarkis kun miro, ke li aŭskultas siajn proprajn vortojn kaj provas diri ilin en konvena maniero. Liaj okuloj kvazaŭ kovris sin per ŝirma vualo kaj enprofundiĝis en siaj kavernoj, por ke ili povu mem bone observi sen esti observataj.
Kristoforo estis tute konscia pri la ŝanĝo, kaj subite lia interno estis lumigita de nova sento. Kvazaŭ voĉo flustrus al li: Nun vi estas plenaĝa. Nun vi devas estis Kristoforo en la bieno Novponto.
Montan kaptis cigaredon per la fingropintoj kaj enŝovis ĝin sub siajn nigrajn, pendantajn lipharojn. Poste li prenis kiel eble plej komfortan pozicion sur la malmola sofo, metis la piedojn sur seĝon kaj komencis gustumeti la kafon. Liaj akvecaj okuloj brilis kontente, kaj la longa, nigreta vizaĝo havis esprimon de granda bonestado.
– Mi komprenas, ke estis malĝoje por vi, – li diris, klinis sin malantaŭen kaj duone fermis la okulojn, dum la cigaredfumo kiel delikata strio elglitis tra la nazo. – Mi memoras la morton de mia patro. Terure, tute simple....Tamen vi nun estas en plej bona situacio. Mi ne envias vin, sed mi bone scias, kion mi farus, se mi estus en via loko.
– Ĉu ŝajnas al vi tiel? Kiamaniere mi do estas en tiel bona situacio?
– Ne hipokritu! Tia bieno kaj tia arbaro, t. e. tiom da mono, kaj vi mem estas en la plej bona aĝo. Mi volas diri, ke vi povas vivi kiel homo, se vi deziras.
– Kion vi farus? – demandis Kristoforo scivole.
– Kion mi farus? Certe vi kredas, ke mi drinkadus, ĝis nenio restus. Nu, verŝajne mi prenus guteton tiam kaj tiam, sed antaŭ ĉio mi konstruus metiejon. Riparmetiejon por bicikloj kaj ĉaroj kaj diversaj aferoj. Tiel mi gajnus necesan monon kaj krome havus tempon ellabori miajn ideojn. Sed verŝajne pasos multaj jaroj ĝis tiam, – li finis rezigne kaj rigardis Kristoforon per demanda rigardo, kvazaŭ tiu decidus pri lia sorto.
Menciinte siajn “ideojn”, li ree troviĝis sur konata vojo kaj Kristoforo volonte akompanis lin, kvankam li tiam kaj tiam provis havigi iom da loko ankaŭ al Portos kaj d’Artagnan . Sed tion Montan ne permesis.
– Vi estas bonsituacia viro, pro diablo, kaj tute via propra. Ne decas al vi pensi pri tiaj infanaj fabeloj.
Verdire Kristoforo mem ne sentis la malnovan entuziasmon por la mirigaj aventuroj. Lia koncepto pri tiaj aferoj jam ŝanĝiĝis senrimarke. Antaŭe li estis unu animo kun siaj herooj, sed nun li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike. Sed tion li ne montris. Anstataŭe li babiladis kiel ordinare, kaj je lia miro tio iel kontentigis lin. Komenti la rabistajn historiojn subite ŝajnis al li kiel interesa ludo, sensenca per si mem sed tamen alloga.
Tiel ili daŭrigis en ordinara maniero ĝis malfrua nokto.
ii.
Iom post iom venis ankaŭ la aliaj konatoj de Kristoforo, novaj aliĝis, kaj post la unua vizito la postaj renkontoj fariĝis pli oftaj. Kristoforo ankoraŭ plej ŝatis sian mansardon, sed ĝi estis tro malgranda por tiom da vizitantoj, kaj tiam li vole nevole devis okazigi la kunvenojn en la grandĉambro.
Tion li ne ŝatis. Sed kiam ses, sep fortikaj viroj sidis ĉirkaŭ la granda tablo kun vaporantaj kafotasoj antaŭ si kaj Kristoforo mem alportis la malnovan brandujon kaj metis ĝin meze sur la tablon, li tamen faris tion kun sufiĉe da digno kaj interna fiero.
Kajsa diris nenion, kaj verŝajne eĉ ne pensis pri la afero. Cetere ŝi alkutimiĝis al festenoj jam dum la tempo de maljuna Kristoforo.
Sed tiuj kunvenoj pli kaj pli oftiĝis kaj samtempe tute foriĝis la brilo kaj festa agordo, kiuj ekzistis en la tempo de maljuna Kristoforo. Tiu tiam ŝatis moderan ĝuon kaj briditan ĝojon. Sed la juna Kristoforo ne komprenis tiajn aferojn. Kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris:
– Kiaj infanaĵoj! Se oni volas trinki, oni devas daŭrigi, ĝis kiam oni ne povas plu. Tiel faris Portos, kaj tia estas ankaŭ mia opinio.
La viroj tamen ne sciis pri Portos kaj demandis pri li. Kristoforo ne prokrastis klarigi la aferon. Estis nun tute klare al li, ke tiuj aventuroj estas nuraj fantazioj. Tamen treege amuzis lin rakonti ilin al la kamaradoj, kiuj antaŭe, krom Montan , tute ne sciis pri ili. Unue li tre zorge diris tempon kaj lokon por ĉiu okazo kaj metis ĝin en certa historia interrilato, laŭ lia sufiĉe nebula kono pri historio, kaj kiam li poste rakontis, neniu povis dubi pri la historia fakteco de ĉiu afero.
Gape kaj kun grandaj okuloj la viroj aŭskultis, kaj en la buŝanguloj de Kristoforo ludis nerimarkebla rideto.
– Ke tio vere okazis! – eligis Kampe, bienulo de vikinga staturo kaj kun ruĝa barbego, kiu atingis la ventron. Ke tio vere okazis, kaj oni samtempe fabrikas tiajn sensukajn historilibrojn por la infanoj en la lernejoj! Iom post iom Kajsa rimarkis la direkton. Tamen ŝi ne diris eĉ unu riproĉan vorton al Kristoforo, ŝi nur prizorgis sian laboron. Sed kiam li molkrure venis en la kuirejon por alporti novan kafon, li kelkafoje ricevis strangan rigardon de ŝi. Ŝi ne aspektis kolera, nek riproĉa, plie ŝajnis, ke ŝi tute ne konsentas pri ilia konduta maniero.
Tio tuŝis Kristoforon iom malagrable. Verdire ili neniam donis iujn ajn provojn de amikeco, sed aliflanke ili ankaŭ ne diris eĉ unu solan malafablan vorton. Por kontentigi ŝin li provis enkonduki pli decan konduton, kaj per saĝa gvidado de la interparoladoj li vere sukcesis tion.
Kaj post tio Kajsa aspektis tute kontenta.
* * *
Kompreneble la festenado ne estis seninterrompa. Unu- aŭ dufoje en la semajno ili kunvenis, sed tio ja estis sufiĉa. Cetere Kristoforo faris siajn devojn kiel ordinare. Ĉar li havis transportojn kaj alian kromlaboron, kvankam li ne estis tre okupita nun, dum la vintro.
Tiel pasis la vintraj monatoj sen rimarkinda interrompo. Unu tagon en frua printempo Kajsa falis en la bovin-stalo kaj rompis la dekstran brakon. Ĉar la printempaj laboroj devis komenciĝi kaj urĝa okupo atendis ĉiuflanke, la akcidento estis kiel eble plej malkonvena. Kajsa obstine provis uzi sian maldekstran brakon por fari sian devon, sed ne estis same kiel antaŭe.