Kristoforo malmulte pensis pri la pretigo de la printempaj laboroj, sed des pli Kajsa cerbumadis pri tio. Tiam kaj tiam oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj kun la difektita brako kiel granda pakaĵo en mantuko ĉirkaŭ la kolo. Kiam ŝi atingis la aliajn, ŝi komencis plendi kaj lamenti, io, kion Kajsa antaŭe neniam faris. Estas tiom multege da laboro? Kiamaniere oni sukcesu pretigi ĉion, se ŝi forestas? Ĉiam ŝi mastrumis ĉion, kaj ŝi sola scias, kiel oni devas fari tion kaj tion.
Tiel ŝi kondutis tagon post tago. Kristoforo komencis kompati ŝin, kaj cetere lacigis lin la ĉiama plendado. Tial li proponis al ŝi, ke oni dungu taŭgan virinon por la mastrumado, ĝis ŝi ree estos sana.
Ŝajne la propono teruris Kajsa n. Ĉu oni venigu tute fremdan homon, kiu poste montros sin plene sentaŭga kaj ĉiuokaze nenion scias pri la aferoj? Neniam.
Sed je la penso pri tro malfrua kaj eble fuŝa pretigo de la kampoj, ŝia koro iom post iom moliĝis. Cetere ŝi konsolis sin per la penso, ke tamen estos ŝi, kiu superrigardos kaj decidos pri ĉio.
– Provu eble tamen – ŝi fine diris. – Estas malbone havi fremdan homon en la domo, kvazaŭ konfidi infanon al fremdaj manoj. Sed kion fari? Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis filinon de farmisto, ĉirkaŭ dudekjaran, kiu volonte akceptis la oficon.
Tiamaniere Selma venis al Novponto. La postan tagon ŝi alvenis en frua mateno. Kajsa genuis antaŭ la forno por fari fajron. Selma salutis mallonge kaj amikece, kvazaŭ renkonto kun Kajsa estus al ŝi ĉiuhora afero, kaj sen pliaj vortoj ŝi formetis mantelon kaj ĉapon kaj milde sed decide forŝovis la maljunulinon de la forno.
– Ne suferigu vin tie ĉi, patrino. Ripozu iomete, kaj baldaŭ la kafo estos preta! La subita atako konfuzis Kajsa n, kaj ŝi eĉ ne pensis pri respondo, sed nur faris kiel la knabino ordonis. Ŝi retiris sin, eksidis sur la sofo kaj rigardis Selma n per miroplenaj okuloj. Ŝi estis alta, fortika knabino, preskaŭ parenca al Kristoforo, kvankam ne tiom grasa. La vizaĝo vervorte brilis de juneco kaj sano, la bluaj okuloj estis serenaj kaj radiaj kiel ĉe infano, kaj ŝiaj movoj aspektis kiel gaja ludo. Estis nenio riproĉinda ĉe ŝi, almenaŭ ne laŭ la unua impreso. Kaj samtempe si ŝajnis komprena kaj laborema.
Dume Selma faris fajron kaj surmetis la kafpoton. Kaj subite Kajsa vekiĝis.
– Kiel mi sidas, stulta estaĵo, – ŝi krietis. – Iu devas alporti la bezonatan, ĉar vi ne povas scii, kie ĝi estas.
Sed Selma nur ridis, tiel ke la tuta vizaĝo radiis kiel rosfreŝa somermateno, kaj faris trankviligan geston. Ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj. Baldaŭ ŝi komencis kanti.
Kajsa ne povis trovi ion riproĉindan ĉe la knabino, sed tamen ŝi ne estis kontenta. Tiu brilo de juneco kaj sano kaj tiu freŝa humoro ŝajnis al Kajsa kiel moko. Kiam ŝi rigardis la rozajn vangojn de Selma , ŝi eksentis, ke ŝi mem komencas fariĝi maljuna. Kiam ŝi trovis, ke Selma pretigas la kafon sen ŝia helpo, ŝi sentis sin iom flankenmetita. Ne estis tute korekte, ke Selma povis fari tiujn aferetojn sen ŝia konsilo.
Dum Kajsa suferis de tiuj sentoj, Selma alportis tasojn, panon kaj ceterajn aferojn kaj pretigis la tablon. La maljunulino ekmiris. Selma faris tion tute ĝuste kaj sendemande. Al Kajsa , kiu estis bone pripensinta la instruadon al Selma , tio ŝajnis sorĉo.
Kiam Kristoforo kaj la servantoj post iom venis en la kuirejon, ĉio estis preta. Selma salutis ilin, kiel ŝi antaŭe salutis Kajsa n, enverŝis kafon kaj daŭrigis sian kantadon. La domanoj rigardis unu la alian kaj sendis momentan, ŝtelan rigardon al Selma , kiu tamen restis same senzorge gaja kiel antaŭe.
Gajo kaj tonoj, kiuj estis for de la bieno post la morto de maljuna Kristoforo, subite ŝajnis reveni kaj tuj havis liberigan efikon. La vizaĝoj de la servantoj heliĝis, kaj eĉ la humoro de Kristoforo, kvankam lia kapo estis peza post la lasta vespero, iom altiĝis. Eĉ Kajsa estis altirata de la juneca kaj printempofreŝa agordo.
Selma prenis tason kaj mem eksidis ĉe la tablo. Dum la trinkado ŝi ja ne povis kanti, sed anstataŭe ŝi komencis paroli, babilis pri io ajn kaj disŝutis senpikajn ŝercojn. Estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis. Estis kvazaŭ freŝa kaj viviga vento forbalaus la mucidan kaj senmovan aeron de la malnova domo.
Kiel ŝi komencis, tiel ŝi daŭrigis. Vere ŝi kelkafoje demandis al Kajsa pri io kaj permesis al ŝi fari kelkajn simplajn laborojn, sed ordinare ŝi ne demandis kaj mem prizorgis la tutan mastrumadon. Kaj ne nur tio, Kajsa eĉ devis permesi diversajn ŝanĝojn. Selma baldaŭ estis tute hejme en aranĝoj kaj provizejoj, kaj kie io ne estis laŭ ŝia opinio, ŝi tuj ŝanĝis.
– Sed kara Selma , tiel ne devas esti, – diris Kajsa milde kaj montris, kiel estis antaŭe.
– Mi vidis, – diris Selma kun gaja rido, – sed laŭ mia kapo estas pli bone tiel ĉi. Vidu ... Kaj ŝi montris al la maljunulino, ke la porcelano estis iom malpraktike metita en la ŝranko kaj ke ĝi nun staras pli bone, ke viando kaj aliaj manĝaĵoj estis kapteblaj al la musoj, ke oni ne rajtas enlasi la muŝojn en la provizejon ktp. Malagrable estis, ke Kajsa tiam devis konsenti, ke Selma pravas. Unue ŝi iomete ofendiĝis pro la memstareco de Selma , sed baldaŭ ŝi kutimiĝis kaj ne provis plu bari la agemon de la knabino.
Krom la mastrumado ŝi trovis tempon ankaŭ por la bovinejo kaj la kampoj. Ŝi estis forta kiel viro, laboris rapide kaj facile, kvazaŭ lude, kaj ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn. Sed Kristoforo kondutis kiel ordinare.
Ankaŭ eksterdome ŝi faris plibonigojn, kaj la malfortaj kontraŭstaroj de Kajsa estis tute senrezultaj. Tamen Selma tute ne montris regemon aŭ troan memstarecon. Ŝi nur faris sian devon, kaj ĝin ŝi faris bone.
La brako de Kajsa resaniĝis malrapide, sed fine ĝi estis bona. Nek Kajsa nek Kristoforo diris al Selma , ke oni ne bezonas ŝin plu. Ŝi mem ŝatis la domon, sed ŝi ne volis resti nur pro tio, ke la aliaj ne volas paroli pri maldungo. Do ŝi mem demandis, ĉu ne estas tempo por ŝi forlasi la lokon, ĉar laŭvide ili ne bezonas ŝin plu.
Kajsa ŝajnis nedecidema, sed post momento ŝi diris:
– Estas ja vere. Sed mi komencas fariĝi maljuna, kaj miaj fortoj forlasas min pli kaj pli. Kaj da laboro estas sufiĉe. Ili ĝojas, se vi volas resti, certe ni bezonos vin.
Same diris Kristoforo, do ŝi restis en Novponto.
iii.
Tiel ankaŭ Selma estis entirata en la sorĉan cirklon de kaŝitaj pensoj kaj sentoj, kiuj regis la kunvivon en Novponto. Selma estis juna kaj gaja, vivis en la nuno kaj malmulte cerbumis pri pensoj, sentoj kaj homaj interrilatoj. Sed iom post iom pli kaj pli el tiu indiferento kaj izoleco filtriĝis en ŝian animon. Ŝi ekhavis senton de malgajo kaj soleco, rimarkis, ke la bieno estas kvazaŭ sortligita de ia forto, kiun ŝi ne komprenas, sed kiu malproksimigas la homojn unu de la alia, fremdigas ilin unu al la alia eĉ se ili ŝajnas plej bonaj amikoj. Ŝi kantis kaj ŝercis kiel antaŭe, kaj same la aliaj partoprenis ŝian gajon. Sed subite venis al ŝi la sento, ke ilia gajo estas malreala kaj ŝajna. Interne de ili estas ŝtone malmola muro, kiun neniaj fremdaj pensoj kaj sentoj povas trapenetri, kaj kiu ankaŭ ne tralasas ion el tio, kio estas kaŝita en ilia propra interno. Ili estas amikoj, sed la amikeco estas amikeco de fremduloj.