– Nu, iel pri ni, pri nia rondo ... kaj iel ankaŭ pri aliaj homoj.
– Ĉu vi povas diveni, pri kio mi pensis, kiam mi faris ĝin, aŭ pli ĝuste, antaŭ ol mi faris ĝin? Kiam vi pretigis la kafon mi rigardis vin kaj eksentis deziron desegni vin apud la fajro. Sed samtempe mi pensis pri ni, pri patro kaj pri aliaj homoj, forte pensis, sentis kvazaŭ mi estus ligita kaj premita kaj devus ion fari por liberiĝi. Iel mi do desegnis, kion mi pensis kaj sentis, kvankam mi ne sciis tion.
– Ĉu oni povas desegni kaj pentri tiel? ŝi demandis, kaj ŝia vizaĝo rebriligis la esprimon de la lia.
– Kiel stulta mi estis! li diris sen respondi al ŝia demando. Mi tiom legis en la artlibroj de Alekso, kaj ŝajnis al mi, ke mi ĉion komprenas. Sed la ĉefan aferon mi ja neniel komprenis. Ĝis nun mi provis fari nur belajn strekojn.
– Ĉu pri tio vi cerbumis?
– Jes. Sed ne cerbumis. Mi pensis kaj ĝojis.
*
Post somermezo Eriko ricevis subtenlaboron en la suda parto de la paroĥo. La vojo al lia laborloko ne estis tro longa por bicikli matene kaj vespere, kaj tiel li povis loĝi hejme.
Post vespermanĝo Johano ordinare iris al siaj kamaradoj, sed Eriko plej ofte restis hejme en la vesperoj. Sed en sabataj vesperoj kaj dimanĉoj li ĝenerale aliĝis al la societo de la rondanoj.
Li malmulte parolis kaj pri si mem diris nenion, sed li ŝajnis kontenta.
*
Post finita labortago Johano foje iris al la ĉevalstalo. En vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi, kiam oni kondukis la ĉevalojn al iu paŝtejo, kie ili restis dum la nokto.
Kiam oni estis preta elkonduki la ĉevalojn, la infanoj surgrimpis kestegon apud la elirejo kaj unu post la alia sidiĝis sur la ĉevalojn, kiam ili preterpasis. Fine la stalisto aŭ iu laboristo elvenis sur la lasta ĉevalo, kaj ĉiuj rajdis for en longa vico, ire aŭ trote. Sed baldaŭ ili forgesis la ordonojn pri modera rapido. Pli kaj pli instigante siajn ĉevalojn ili galope flugis antaŭen sur la mole balanciĝantaj dorsoj de la bestoj.
Johano ŝatis rajdi. Cetere li malmulte kunestis kun tiuj infanoj. Tage ili ludis indianojn aŭ ion alian kaj havis gajan vivon, sed tiam li devis labori. Post la rajdo jam estis malfrue, krome li preferis sian propran societon.
La fojnorikolto komenciĝis. Frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj, la aero odoris de freŝa fojno. Post kelkaj tagoj oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj de la staloj. Altege ŝarĝitaj veturiloj ŝanceliĝe movis sin sur kampoj kaj vojoj, brue pasis supren sur la pontoj al la fojnejoj kaj malaperis kiel formikoj en formika stako.
La infanoj kunveturis al la kampoj kaj helpis la laboristojn ŝarĝi. Dum la reveturo ili sidis plej alte sur la ŝarĝoj, kriis kaj kantis. Kiam la fojnejoj duone pleniĝis, ili preferis resti tie. Estis bonega ludejo. Ili faris saltojn kaj turnsaltojn, kiuj estus eblaj en neniu alia loko. Tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis aŭ ĉasis unu la alian.
Eĉ vespere ili restis tie, kaj kiam Johano havis tempon, li iris tien anstataŭ rajdi. Li sentis sin iom tro aĝa por tia ludado, sed ĝi estis tiel amuza, ke li ne povis kontraŭstari.
Iun vesperon en la fino de la fojnorikolto ili ree troviĝis en la granda fojnejo super la bovinstalo. Nun ĝi estis plenŝtopita de fojno. Nenie oni povis salti, kaj la tuneloj estis multloke baritaj, sed tio faris la ludon nur pli interesa.
Johano kaj kelkaj kamaradoj malaperis en diversaj preferataj truoj, kaj poste sekvis la aliaj por kapti ilin.
Rampe li traboris sin tra la senlumaj tuneloj. Foje li aŭdis flustrojn proksime kaj kiel eble plej silente forrampis en alia direkto. Fine li venis al malfacile trovebla kaverno, kiun li mem pretigis. Ĝi estis apud la muro, kaj iom da lumo envenis tra la interspaco inter la tabuloj.
Kiam li sidiĝis en sia kaŝejo, li eksentis ion molan sub la fojno. La kaŝiĝinto restis senmova kaj silenta, kaj Johano forprenis la fojnon por malkaŝi la kamaradon. Estis Brita, knabino el la pensiono. Ŝiaj okuloj brilis en la duonlumo, kaj ŝia vizaĝo estis varme ruĝa.
– Aha, estas vi. Bonvenon.
– Kie estas la aliaj?
– Mi ne scias, certe en alia direkto. Ili rigardis unu la alian kaj esplore aŭskultis. Nenio estis aŭdebla.
Johano iom konis Britan. Ili renkontiĝis dum la vesperaj rajdoj, kaj foje ŝi pasis tra la ĝardeno kaj momente babiletis kun li. Ŝi estis sovaĝeta knabino. Dum la senbrida galopado de la ĉevaloj ŝi montris eksplodan ĝojon, kaj neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi. Johano tamen ŝatis ŝin. Iel ŝi similis al Alda .
Ili atendis kaj silentis. Neniu venis. La knabino rigardis lin longe kaj fikse sub mallevitaj palpebroj, kaj ŝia vizaĝo ricevis sopiran esprimon.
Subite ŝi iomete levis la kapon kaj pintigis la lipojn al li. Ŝi rigardis lin atende kaj poste movis la lipojn kvazaŭ dirante iun vorton.
– Kion vi diras? li flustris. Ŝiaj lipoj ripetis la neaŭdeblan vorton, kaj poste ŝi mistifike ridetis.
– Stultaĵoj, diris Johano. Ŝi serioziĝis kaj nenion diris, sed ankoraŭ fiksrigardis lin, nun kvazaŭ esplore.
– Ni ne havas tiajn kutimojn, li diris post ioma silento.
– Kiuj ni? Johano komencis rakonti pri siaj gekamaradoj kaj la kunvivo kun ili. Ŝi interesiĝis kaj interrompis lin per demandoj. Baldaŭ ili troviĝis meze en vigla, flustra interparolo.
Subite kapo de knabo enŝoviĝis en la kavernon, sed ili rimarkis la ĉasanton, nur kiam li vokis ilin.
– Kaptitaj! Venu serĉi! Ankoraŭ ni ne trovis ĉiujn.
*
En la sekvanta mateno Brita venis al li. Li kolektis fragojn, kaj ŝi komencis helpi lin kaj restis pli longe ol ordinare.
– Ĉu estas agrable labori tie ĉi? ŝi subite demandis meze en parolo pri aliaj aferoj.
– Ne tre. Mi preskaŭ ĉiam laboras sola, kaj la tagoj estas longaj.
– Kial vi do restas? – Kion fari? Ni ja devas havi monon por vivteni nin. Ŝi rigardis lin kun miro.
– Ĉu vi vere laboras, serioze? Mi pensis, ke vi estas tie ĉi nur por plezuro.
Li ekridis, kaj iom rakontis pri la cirkonstancoj de sia familio, kaj ŝi miris ankoraŭ pli.
– Vi do estas vera laboristo, kiu vivtenas familion, almenaŭ parte. Kurioze. Kiom da mono vi ricevas?
– Du kronojn tage. La sinjorino en la pensiono diras, ke tio estas multe por mi. Sed patrino ricevis tiom, kaj ŝi ne malaltigos la pagon, se mi bone laboros.
– Du kronoj ne estas multe. Kaj vi diligente laboras. Brita momente silentis kaj rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj.
– Certe estas malfacile kaj malagrable por vi. Mi nur ludas la tutajn tagojn, kaj dume vi devas vivi tiamaniere.
– Ne diru tiel! Mi ne estas ploremulo. Estas ankoraŭ pli malfacile por aliaj.
– Ankoraŭ pli? Kiamaniere?
– Ĉar ili tute ne havas laboron, povas akiri neniom da mono.
– Sed ili tamen povas fari, kion ili volas. Ili ne devas labori de mateno ĝis vespero.
Johano ekridis.
– Ili ja devus labori por vivteni sin kaj siajn familianojn! Laboristoj devas labori por akiri manĝaĵon kaj aliajn bezonaĵojn, labori ĉiam, ĉiam, la tutan vivon.
Ŝi enpensigis.
– Mi komprenas. Ankaŭ aliaj homoj laboras ja. Sed estas tamen diferenco ... Johano, ĉu vi volas konatigi min kun viaj kamaradoj.
Johano promesis fari tion, kaj kiam li tagmeze iris hejmen por manĝi, li sciigis al Alda , ke Brita deziras viziti ŝin.
– Kio okazis al vi, Johano? demandis Alda . Komencas interrilati kun tiaj knabinoj! Filino de kapitano, nobela familio! Nu, ŝi venu! Brita jam atendis lin, kiam li revenis al la ĝardeno.
– Bone, ŝi diris post lia klarigo, la gazetvendejon mi jam konas, kvankam mi ne vidis la knabinon. Nun mi devas lunĉi, sed poste mi iros al ŝi.