– Vi amuze rakontis, diris Alda , kiam li finis. Sed mi ne komprenas, kial vi rakontis tion. Vi estas tre malĝentila al Brita, kaj vi devas peti ŝin pri pardono.
Turnante sin al Brita ŝi daŭrigis:
– Mi hontas pro Johano. Tian stultaĵon mi neniam aŭdis de li.
Brita rigardis ŝin mire, poste ĝenite ekridetis.
– Mi estis stulta ... Sed ... ĉu vi neniam pensis pri ... pri kisoj? Johano ja diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas!
– Ofte! diris Alda kaj ridis. Mi ja tiom vidis en la filmoj, kvankam mi malofte vizitas la kinon. Kaj mi vidis gejunulojn imiti la filmojn. Kaj same stulte aspektis.
– Mi ne pensis tiel ... Kaj post hezito ŝi daŭrigis: – Ĉu vi ne revis pri kisoj, sentis deziron ... – Brave! diris Ajna . Nun vi parolas klare kaj senkaŝe. Alda serioziĝis kaj rigardis Britan sincere.
– Verdire ne. Vidu, ni estas kamaradoj. Ni ne hontas unu antaŭ la alia, eĉ se ni estas nudaj, kaj ni ne volas fari ion, kio igus nin honti kaj sekreti unu antaŭ la alia ... ĉar tiam nia rondo rompiĝus. Kaj ial tia afero estus hontiga, mi almenaŭ sentas tiel. Sed cetere ni fakte neniam pensis pri tiaj aferoj rilate al ni.
– Sed iam vi tamen kisos kaj estos kisata. Alda revete rigardis kvazaŭ en malproksimon.
– Kial ne? Sed estos alia afero ... Sed Johano, vi forgesis peti pardonon! Brita protestis.
– Ne estu stulta! Nun ni parolu pri aliaj aferoj!
*
Alekso per malrapidaj paŝoj iris tien kaj reen ekster la elektra stacio. Foje li klinis sin, rigardis siajn florojn sur la bedoj kaj apud la muroj kaj tie kaj tie forprenis ĝermantan fiherbon. Poste li denove daŭrigis sian promenon, kun medita vizaĝo kaj la brakoj kruce sur la brusto.
La suno subiris. La nokta krepusko ankoraŭ ne venis, sed koloroj kaj konturoj komencis paliĝi kaj moliĝi. La ĉielo estis alta kaj klara, la aero alportis malfrusomerajn odorojn el arbaroj kaj herbejoj. Ĉie regis silento kaj kvieto, nur interne de stacio zumadis la maŝinoj sian profundan, senĉesan kanton. Alekso daŭrigis sian promenon ĝis la uzinbarila pordo. Tie li iomete restis, apogis la ŝultron kontraŭ la barilo kaj bruligis sian pipon. Fumetante li pripense ĉirkaŭrigardis, kaj foje liaj okuloj atende turnis sin al la laboristaj domoj.
Fininte sian pipon li elfrapis la cindron, kaj mallaŭta rido ekvibris profunde en lia gorĝo.
– Nu, vi estas maljuna azeno! li murmuretis al si. Kvazaŭ enamiĝinta junulo ... Ankoraŭfoje li ĉirkaŭrigardis kaj poste malrapide kaj enpense reiris al la stacio. Tie li sidiĝis sur la benkon apud la rezedoj kaj denove plenigis sian pipon sed forgesis bruligi ĝin. Jen aŭdiĝis intime mallaŭtaj voĉoj, kaj liaj amikoj eniris tra la pordo kaj proksimiĝis al li. Lia vizaĝo heliĝis, kaj li ridetis renkonte al ili.
– Bonan, bonan! li diris. Mi tre atendis vin.
– Ĉu atendis? demandis Alda .
– Jes. Mi ŝatas kunesti kun vi.
– Nu, tiel. Sed jen rigardu nian novan kamaradinon. Alda prezentis Britan al li kaj diris kelkajn vortojn pri la nova konatino. Alekso iom okulumis ŝin kaj komencis babili kun ŝi.
– Kiel vi povas resti ekstere tiel malfrue? li subite demandis meze en la babilo. Oni ja fermas la pordojn.
– Ne gravas. Patrino kaj mi loĝas en apuda dometo, kaj mi eĉ povas eniri tra la fenestro, ĉar ĝi estas malfermita la tutan nokton. Foje mi eliras eĉ meze en la nokto kaj promenas en la parko.
– Aha, tiaspeca kamaradino vi estas ... Kaj li babilis plu kun ŝi pri diversaj aferoj.
– Kion vi faras sola tie ĉi la tutan nokton? demandis Brita scivole.
– Iomete legas, ripozas, promenetas, rigardas la stelojn. Jam oni denove povas sufiĉe bone vidi la plej lumfortajn stelojn.
Turnante sin al ĉiuj li demandis:
– Ĉu vi iam observis, kiel la steloj moviĝas?
– Ili ja moviĝas trans la ĉielon same kiel la suno kaj la luno, diris Johano.
– Jes, sed mi volis demandi, ĉu vi dum iom da tempo observis la moviĝon.
– Tion oni ja ne povas distingi, diris Johano nekredeme. – Tamen jes. Jen tie staras stelo en la sudo, precize ĉe la supro de tiu betulo. Sidiĝu kaj restu tute senmovaj kaj atente rigardu. Estas tute senvente, kaj vi povas bone observi ĝian pozicion rilate al la folioj de la betulo.
Ili sidiĝis kaj rigardis, unue nur pro tio, ke ili trovis lian proponon amuza. Pasis en silento kelkaj dekoj da sekundoj. Kaj jen ili subite rimarkis, ke la stelo moviĝas. Jen ĝi tuŝas la randon de folio kaj malrapide-malrapide kaŝiĝas malantaŭ la folio. La infanoj streĉe kaj senspire silente observis, forgesante ĉion alian. Jen la stelo ekbriletas ĉe la rando de la folio, montriĝas pli kaj pli, denove fariĝas tute videbla kaj malrapide-malrapide glitas antaŭen al la rando de alia folio.
La miraklo tute absorbis ilian intereson, kaj ili restis senmovaj kaj silentaj dum tuta kvaronhoro. Stranga solena sento kaptis ilin, estis kvazaŭ senvorta preĝado.
Fine Alda moviĝis kaj turnis sin al Alekso. Ŝiaj okuloj brilis, kaj ŝia vizaĝo estis serena.
– Estas mirinde, ŝi diris per mallaŭta voĉo. Oni ja rekte vidas per propraj okuloj, kiel la universo moviĝas. Oni kvazaŭ sentas, kiel la tero trankvile, jes, tiel trankvile, turniĝas kun ni. Oni sentas, kiel la tempo pasas, sed samtempe estas, kvazaŭ tempo ne ekzistus, nur tiu trankvila moviĝo de la tuta universo.
– Jes. Estas pli bone ol kiu ajn kino en la mondo.
– Ne parolu pri kino! Kiel vi povas!
– Nu nu, vi pravas. Estas diferenco inter la amuziloj de la homoj kaj la moviĝo de sunoj kaj planedoj.
– Kiel malgrandaj ni estas, diris Alda flustre.
– Jes ...
– Kaj tamen iel sentas, ke oni apartenas al tiu granda tuto, iel trankvilige sentas, ke oni apartenas al tiu granda, trankvila moviĝo.
Alekso ridetis al ŝi.
– Ĉu jes?
– Jes.
Neniu el ili estis plu parolema. Momente ili restis starantaj ĉirkaŭ li, medite silentaj. Poste ili kun kapklino diris ĝisrevidon kaj silentapaŝe foriris.
Alekso sekvis ilin per la rigardo, ĝis ili malaperis. Tiam li ridetis kaj murmuretis:
– Nu nu, maljuna azeno ... trankvile moviĝas ... trankvilige ...
*
Kaj la tero trankvile turniĝis, tago sekvis tagon, la novluno kreskis de vespero al vespero, ĝis ĝi brilis plene ronda dum iliaj promenoj en la silentaj vesperhoroj. Denove ĝi malkreskis, kaj kiam ili nokte kuŝis apud la fajro ĉe sia lago, ili post noktomezo vidis la turnitan serpon palore ekbrili malantaŭ noktonigraj piceoj kaj pinoj. Iun vesperon ĝi ree konturiĝis kiel kurba arĝenta fadeneto sur la okcidenta ĉielo, kaj tiun vesperon la rondanoj akompanis Britan al la trajno por diri adiaŭ al ŝi.
Pasis semajnoj kaj semajnoj. La roso de la vesperoj kuŝis matene kiel brilanta prujno sur la herbo, kaj la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn.
Iun malfruaŭtunan dimanĉon ili akompanis la maljunulon al lia lasta ripozejo apud la paroĥa preĝejo sude sur la ebeno. Pala kaj sen varmo falis la sunlumo sur la nudan, flavebrunan ebenon, sur la blankan preĝejon kaj sur la foliŝutitajn sablovojojn sub la maljunaj aceroj de la tombejo, kaj norde sur la montoj brilis la sorparboj sangoruĝe inter flavaj betuloj kaj malhelaj pingloarboj.
El arbaraj kreskaĵoj ili plektis sian unuan kaj lastan donacon al li kiel saluton de ili kaj de la grandaj arbaroj, kie antaŭ longe estis lia hejmo.
Solaj ili piediris la vojon al la preĝejo, solaj kaj apude ili restis dum la enteriga ceremonio. Kiam ĉiuj aliaj estis pretaj foriri de la tombo, ili aliris kaj metis sian donacon al la aliaj. La homoj rigardis ilin kun miro. Ĉiuj konis la infanojn, sed neniu komprenis, kial ili venis al la tombo. Ŝajnis strange al ili, sed la infanoj, kun klinitaj kapoj kaj seriozaj vizaĝoj, faris al ili tiel solenan impreson, ke ili forgesis la strangecon kaj rigardis ilin en profunda silento, kvazaŭ ili vidus vizion.