Ajna konsentis, kaj la sekvantan vesperon li revenis. Salutinte li komencis ĉirkaŭpromeni en la kuirejo kaj gaje babilis. – Ĉu vi estas sola hejme? li demandis, kiam neniu el la aliaj familianoj aperis.
Ajna diris, ke ili ĵus foriris. Iu familio invitis ilin.
– Kiel agrable, li diris.
– Kial agrable?
– Nu, ni estos senĝenaj, povos trankvile labori. Ŝi eniris en la ĉambron, lumigis kaj disŝovis la brulrestaĵon el la kahela forno. Paŭlo sekvis ŝin kaj daŭrigis sian promenon en tiu ĉambro, sed post du rondiroj li haltis apud ŝi ĉe la forno. Kvazaŭ kamarade kaj senintence li metis sian brakon sur ŝiajn ŝultrojn. Ajna momente restis sed poste paŝis flanken.
– Bonvolu sidiĝi! ŝi diris, kaj li iom hezite prenis lokon sur seĝo apud la tablo, kiu staris meze en la ĉambro. Ajna sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko.
– Kial vi kondutas tiamaniere? ŝi demandis.
– Kiamaniere? Kion vi volas diri? Li montris senkulpe nekomprenan mienon.
– Ne estu stulta! Nu? Li rigardis ŝin kvazaŭ provante kapti la sencon de ŝiaj vortoj. Poste li ridetis kaj skuis la kapon.
– Mi ne komprenas. Vi parolas, kvazaŭ vi iel trovus min malĝentila.
– Kaj ankaŭ en la klubkunveno vi stulte kondutis.
– Ĉu vi do rimarkis min? li diris.
Ajna ekridis.
– Verdire ne. Sed aliaj rimarkis vin. Nu, via konduto estas via propra afero. Sed se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn.
Li ŝajnis iomete ĝenita. – Ĉu vi do ofendiĝis? li demandis. Mi ja nur petolis.
– Oni povas petoli en diversaj manieroj, kaj la via ne plaĉas al mi ... Ĉu vi memoras, kiel vi kondutis al mi kaj Arne kiam ni estis malgrandaj infanoj kaj iris de la dimanĉa lernejo? Paŭlo ne memoris, sed kiam ŝi aldonis kelkajn detalojn, la okazo reviviĝis al li.
– Estis ja tamen infanaĵo, li diris. Ni ne komprenis pli bone.
– Certe. Kaj ĉu vi opinias, ke vi nun komprenas pli bone? Sed ni lasu tion. Komencu vian lecionon! Paŭlo rigardis ŝin kaj momente silentis.
– Vi ja fakte estas ofendita, Ajneto, li diris kun rideto kaj en duone patreca tono. Mi bedaŭras tion, ĉar mi tre ŝatas vin kaj tute ne volas esti malĝentila al vi. Pardonu min, Ajneto! Sed Ajna ekridis.
– Stultaĵo! ŝi diris. Komencu vian lecionon!
– Ŝajne vi estas iom suspektema, li daŭrigis sen atenti pri ŝia ordono. Vi ĉiam kunestas nur kun viaj tri kamaradoj, kaj vi ĉiuj apartigas vin de aliaj gejunuloj. Kial? Ĉu vi kredas, ke ni estas tiel malbonaj? Ne estus bele pensi tiel.
Li rigardis ŝin petole esplore, kvazaŭ atendante ian respondon de ŝi.
– Finfine vi tamen ne koleras al mi? li pete demandis, kiam ŝi nenion diris. Diru almenaŭ tion!
– Mi ne koleras al vi, ŝi diris kvazaŭ medite. Kaj poste eta, petola rideto aperis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝi aldonis:
– Ĉu vi ne volas transiri al la alia leciono? Li momente rigidiĝis, kaj rigardis ŝin ekzamene, sed lia vizaĝo tuj heliĝis, kaj li ekridis kontente.
– Jes, jes! Ni komencu!
*
Post novjaro venis malvarmo kaj sufiĉe multe da neĝo. Iun posttagmezon Alekso staris en sia lignejo kaj hakis lignon. Tiam aperis antaŭ la pordo la kvar rondanoj, skiante. Ili haltis kaj interŝanĝis kelkajn vortojn kun li, kaj li demandis, ĉu ili faros ekskurson.
– Ni jam faris, diris Johano. Verdire estis nur promeneto. Nun ni iras hejmen.
– Vi ja povas atendi momenton, diris Alekso, formetis la hakilon, pendigis la segilon sur la muron kaj plenigis la lignoportilon. Elirinte li metis la portilon sur la teron, fermis la pordon kaj poste komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume babilante pri skiaj aferoj.
– Vi ja povas eniri kun mi, li proponis.
– Kioma horo estas? demandis Ajna . Mi devas esti hejme je la kvara.
Alekso rigardis la horloĝon.
– Ne tre urĝas, li diris kun rigardo al ŝi. Restas pli ol unu horo.
Li eksilentis kaj rigardis ŝin atente.
– Kio estas? demandis Ajna .
– Nenio, diris Alekso kun rideto. Vi iomete similas al la junaj ĉarmulinoj, ĉar via ĉapo ŝoviĝis flanken.
Li etendis la manon kaj reŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ lia gusto.
– Lasu la ĉapon! diris Ajna , reŝovis ĝin flanken kaj ... iom ruĝigis.
– Aha, vi metis ĝin tiel, diris Alekso kaj iel serioziĝis. Kial vi volas havi ĝin tiel?
– Oni ja portas ĉapojn tiel. Kial mi aspektu kiel stultulino?
– Ĉu ŝajnas al vi, ke Alda aspektas kiel stultulino? Ŝia ĉapo sidas ja tute simple kaj nature sur la kapo.
– Vi estas stulta, Alekso, diris Ajna kaj ĝenite ridis. Kial ... – Mi jam insultis ŝin, diris Alda , sed tio ne helpis. Fakte ŝi fariĝis koketa.
– Ĉu Alda insultis vin? demandis Alekso al Ajna . Kaj jen venas mi kaj plue incitas vin. Pardonu! Portu vian ĉapon, kiel vi volas.
Ili eniris kun li, kaj la sinjorino regalis ilin per kafo en la kutima maniero. Tuj post la kafo Ajna leviĝis kaj diris, ke ŝi devas rapidi hejmen. Ŝi dankis, salutis kaj foriris, sed la tri aliaj restis.
Ili rigardis librojn kaj foje faris demandojn al Alekso, sed li ŝajnis malmulte parolema.
– Kio okazis al vi? demandis Alda . Vi aspektas tiel serioza.
– Nura revado, diris Alekso kaj ridis. Sed nun vi babilu. Rakontu iom pri via klubo! Kaj ili rakontis pri la laboro dum la kunvenoj, kaj Alekso aŭskultis sed ankoraŭ ŝajnis okupita de propraj pensoj.
– Hm, povas ja esti interese, li diris, kiam ili finis. Sed tiamaniere via rondo fariĝas preskaŭ tro granda por mi, kiu ne ŝatas grandajn societojn.
– Estas ja diferenco inter la klubo kaj nia rondo, diris Alda . Kun ili ni ne povas interrilati, kiel ni interrilatas.
– Kial ne? Ĉu vi malŝatas ilin?
– Ne malŝatas, sed ... estas tiel. Ili ja havas siajn interesojn kaj babilas pri siaj aferoj.
– Hm ... Ĉu vi ne volas montri al mi viajn esperantajn gazetojn? Vi ja abonas, ĉu ne?
– Volonte, diris Alda . Sed ili estas plejparte en esperanto, kaj multe vi do ne povos legi.
– Tamen estus interese rigardi. Cetere vi ja povos traduki al mi, se io interesos min.
*
Post kelkaj semajnoj ili denove vizitis Alekson, kaj tiam Alda kunportis gazetojn. Li komencis trafoliumi ilin, kaj Alda donis klarigojn pri la enhavo. Sed subite li komencis mem traduki la rubrikojn kaj diversajn frazojn, samtempe demandante al ŝi, ĉu estas ĝuste.
– Ĉu vi do komprenas tion? ŝi mire demandis.
– Malmulte. Sed ŝajne mi havas bonan memoron.
– Ĉu vi do iam lernis? demandis Johano.
– Mi iam trastudis lernolibron. Estis antaŭ longe, antaŭ la milito.
Li ridetis kun esprimo de animforesto.
– Tiam vi ankoraŭ eĉ ne naskiĝis. Kaj nun post tiom da jaroj ni tamen renkontiĝis ... Nu, kaj en kelkaj eksterlandaj havenurboj mi eĉ renkontis esperantistojn kaj laŭpove interbalbutis kun ili.
– Kaj pri tio vi neniam rakontis al ni! diris Alda admone. – Oni ja ne povas senkaŭze rakonti pri ĉiaj aferoj, cetere mi fakte neniam pensis pri tio, ĝis kiam vi estis tie ĉi pasintfoje.
– Estas strange, ke vi tiom memoras post tiom da tempo, diris Johano. La kursanoj tre malmulte memoris, kvankam pasis nur duonjaro post la kurso.
– Mi ja iom konas aliajn lingvojn kaj foje ankoraŭ legas en ili, eble tio kunhelpas.