Выбрать главу

– Estas agrable reveni al vi, ŝi diris kun profunda spiro. Estas kvazaŭ mi venus hejmen ... Alda  rigardis ŝin interkompreniĝe sed nenion diris. Post momento la alia knabino aldonis:

– Ne faru tian kompatan mienon! Mi ne estas tiel sentimentala kiel en tiu poemo, kiun mi sendis al vi kristnaske. Mi volis diri nur tion, ke mi sentas min tute hejme ĉe vi.

– Ankaŭ la nova ordo do ne plaĉas al vi?

– Mi nek malŝatas nek ŝatas ĝin. Aŭtune mi ĝojis pro la disiĝo de patro kaj pro tio, ke patrino kaj mi havos propran hejmon. Sed poste ŝi iel kvazaŭ fremdiĝis al mi, ĉio fariĝis tiel indiferenta ... kvazaŭ mi estus nur loĝanto ĉe ŝi.

– Hm. Neniu el ni havis tian hejmon, kian vi revis en via poemo.

– Sed vi havas unu la alian. Mi estas sola. Post la kunesto kun vi pasintsomere mi fariĝis ankoraŭ pli sola. Kun vi mi vivis, kiel mi ŝatas, poste mi sentis min kvazaŭ en kaĝo. La homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin.

– Kiel vi parolas!

– Jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron. Sed mi ne blasfemos en nia rondo, tio estis nur lasta restaĵo el la urbo. – La paskan vendredon ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento. Ili kolektiĝis ĉe la pensiono frue en la mateno. Brita havis karton kaj kompason, kaj la aliaj interesite rigardis, kiam ŝi serĉis la direkton kaj per kelkaj vortoj klarigis al ili la aferon.

– Post du kilometroj ni atingos tiun ĉi krutaĵon, diris Brita, montrante sur la karto, ĝuste kie kruciĝas tiu rivereto kaj tiu vojeto.

– Interese, diris Johano. Mi neniam estis tie, sed nun mi ŝatus ekscii, kiel la loko aspektas. Kaj plej interese vidi, ĉu vi sukcesos trafi ĝin.

Ili transiris kampon kaj daŭrigis rekte en arbaron. Estis bona tereno, nur iom malseka kelkloke post la rapida neĝodegelo. Tie kaj tie en ombraj lokoj kuŝis ankoraŭ malpuraj neĝorestoj. Estis agrabla mateno kun vigliga aero, kaj la suno brilis kvazaŭ rejuniĝinta en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo.

Post duonhoro ili atingis la lokon. La arbaro estis densa, kaj ili nenion vidis, antaŭ ol ili staris ĉe la rivereto, trankvile fluanta sub alnoj kaj altaj piceoj. Nur dudek metrojn de ili troviĝis la renkontopunkto de la rivereto kaj la vojeto.

– Kiel lerta vi estas! diris Johano admire. Estas ja kvazaŭ magio.

– Bonŝanco, diris Brita. Kompreneble ni povus erari pri cento da metroj.

Ili transsaltis la rivereton kaj post kelkaj paŝoj troviĝis antaŭ la krutaĵo. Sunlumo filtriĝis tra la branĉaro kaj kuŝis kiel flavaj makuloj sur la muskotapiŝo. Tie kaj tie inter la diktrunkaj arboj kuŝis grandaj, muskokovritaj ŝtonoj. Kviete kiel dormo de infano fluis la akvo de la rivereto sur fundo de nigraj ŝtonoj kaj hela sablo. Ĉe la arboradikoj troviĝis bluanemonaj folioj. Floroj ankoraŭ ne estis, sed etaj lagunaj burĝonoj jam aperis el sub la protektantaj folioj. Ajna  ekgenuis kaj rigardis ilin.

– Anemonaj burĝonoj estas la plej printempeca, kion mi vidis, ŝi diris. Tiel junaj kaj puraj, kvazaŭ ili venus rekte el ... Ŝi ne finis la frazon kaj Brita demandis:

– El kie?

– Mi ne scias, kiel diri. Rekte el iu bela mondo, kiun ni ne povas vidi.

Kaj ŝi ridetis kaj rigardis Britan kvazaŭ demandante, ĉu tio sonas ridinde. Brita ŝajnis ekpensi pri io kaj ne komentis la respondon. Post kelkaj minutoj ŝi denove okupis sin pri la karto.

– Ni transiros tiun ĉi altaĵon, ŝi diris, sed kvazaŭ ŝi pensus pri io alia. Post unu kilometro ni atingos la ŝoseon al nordokcidento, tuj apud Martira Fonto, mi iam estis tie. Post ankoraŭ unu kilometro ni estos ĉe la okcidenta bordo de Lupolago, kaj de tie restos kvarkilometra marŝo al la supro de Sunmonto ... Kiel ĝi ricevis tiun nomon?

– Mi ne scias, diris Alda . Eble la maljunulo estus povinta tion klarigi.

Ili surgrimpis la altaĵon. Inter la arboj ili momente distingis Lupolagon, kovritan de griznigra, solviĝanta glacio, kaj nordokcidente de ĝi ĉe la horizonto la rondan kapon de Sunmonto. Sed la arbaro tuj denove englutis ilin, Sunmonto malaperis, kaj ili revidis ĝin, nur kiam ili post horlonga, peniga marŝado proksimiĝis al ĝia supro.

La verto de la monto estis preskaŭ nuda. Grizaj likenoj kovris la rokan grundon. Tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo.

Atinginte la plej altan punkton de la monto ili sidiĝis por iom ripozi kaj ĉirkaŭrigardi. Sub ili etendis sin ĉiuflanke la arbaro kiel giganta, mola tapiŝo, kvazaŭ invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj. Pli malproksime leviĝis montoj kaj montodorsoj unu malantaŭ la alia kiel gigantaj ondoj, ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo, nun pli hela ol en la frua mateno.

Tie kaj tie en la valoj kuŝis lagetoj kaj lagoj kun griznigra degelanta glacio, sed cetere estis videbla preskaŭ nur arbaro, en valoj kaj sur montoj, senfina konifera arbaro, kiu aspektis serioza kaj soleca eĉ nun sub serena ĉielo kaj radianta sunlumo.

Sudoriente estis videbla parto de la ebeno kun la preĝeja vilaĝo, kaj kontraŭ ĝi konturiĝis la pintoj de tubegoj en Torento, kvazaŭ leviĝantaj el la arbaro, sed cetere oni ne povis distingi eĉ vilaĝeton, kaj kelkaj bienetaj domoj, kiuj brilis en ruĝa koloro malproksime sur la montodeklivoj, ŝajnis senespere solecaj kaj kvazaŭ kaptitaj de la arbaro.

– Estas kiel sur la maro, same solece, diris Brita. Jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto, cetere nur senfina akvovasto.

– Ĉu tiu vasta regiono do estas preskaŭ senhoma?

– Tute ne, diris Johano. Troviĝas multaj bienetoj kaj domoj en la valoj kaj sur la montodeklivoj, sed vi ne vidas ilin pro la arbaro kaj la montoj. Troviĝas uzinoj en la valoj kaj minejoj sur la deklivoj. Tie nordoriente kuŝas Grandtorento. Estas paperfabrikoj, oni laboras tie, se estus labortago ni certe vidus fumon. Norde vi vidas fumnubon. Tie estas granda feruzino, multe pli granda ol Torento. Tie oni laboris dum la tuta krizo, kvankam ne multe, sed nun estas denove plenvigla laboro, ŝajne eĉ hodiaŭ. En pasinta tempo, kiam ĉiuj uzinoj kaj altfornoj funkciis, estis fumnubo apud fumnubo en ĉiu valo, kaj en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro kaj plenigis la tutan regionon per agrabla odoro ... Mi ja ne vidis tion, sed mi povas imagi.

– Sed ĉiuj tiuj homoj, kio fariĝis el ili? demandis Brita.

– Senlaboruloj kaj subtenlaboruloj, diris Johano.

– Kaj ĉiuj patrinoj kaj infanoj? daŭrigis Brita. Nu, kompreneble ili restas en siaj lokoj, tie kaj tie, tie kaj tie. Tiuj lokoj kuŝas en la arbaro kiel dronintaj ŝipoj sur la fundo de la maro. Sed la homoj tamen vivas ... kiel homoj en dronintaj submaraj ŝipoj.

– Ĉu vi estas socialisto? demandis Alda .

Ŝi rigardis ŝin pripense.

– Mi ne scias. Sed mi estas kun vi. Kaj ŝi levis la kapon kaj denove rigardis malproksimen.

– Kaj sur la ondoj kuŝas la grandaj urboj kiel plezurvojaĝaj ŝipoj, kun flagoj kaj brilaj lampoj. Estas festeno sur la ferdeko, muziko kaj ludado, neniuj zorgoj, pajacaj mienoj, ŝmiritaj vizaĝoj kaj ŝmiritaj animoj. Sed sube en la ŝipoj estas alia mondo ... kaj sur la fundo de la maro kuŝas dronintaj ŝipoj. Post mallonga restado sur la pinto ili iom malsupreniris sur la suda flanko kaj haltis en bona restadloko, kiun Johano eltrovis dum la supreniro. Ĝi estis iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj el la sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ ventoj el aliaj flankoj. Johano kuris malsupren por alporti lignon por kafofajro kaj dume la aliaj dissternis la kunportitajn lankovrilojn kaj aranĝis por manĝado.