Post la manĝo ili sunbanis sin. Estis sufiĉe varme, kaj post kelka tempo Brita leviĝis kaj iris al proksima kavaĵo kun akvo kaj rapide lavis sin. Reveninte ŝi okaze rigardis al la montosupro, kaj ŝia mieno subite konsterniĝis.
– Estas homoj sur la monto! ŝi diris kaj embarasite rigardis la aliajn.
La aliaj, kiuj kuŝis sur siaj lankovriloj, sidiĝis kaj rigardis supren. Sur la montosupro staris tri junuloj kaj du junulinoj, ĉiuj migroekipitaj, kaj iliaj okuloj estis direktitaj al la rondanoj. Por kelkaj momentoj ambaŭ grupoj restis tute senmovaj, sed subite la tri junuloj salute svingis siajn ĉapojn kaj la junulinoj gaje gestis.
La rondanoj konfuzite rigardis unu la alian, sed post momento diris Alda decide:
– Ni restu! Ili ja ne aspektas danĝeraj. Apenaŭ ŝi tion diris, kiam unu el la junuloj ekiris malsupren rekte al ili, kaj li haltis, nur kiam li troviĝis ĉe la supra rando de ilia kampejo. Estis fortikstatura, mezalta junulo kun krudtrajta sed bonkormiena vizaĝo.
– Kia agrabla renkonto! li diris kun ĝojbrila vizaĝo. Vidu, ankaŭ ni estas naturamikoj kaj nudistoj. Ni povas preni lokon apud vi kaj konatiĝi, ĉu ne? Fakte mi ne sciis, ke ekzistas en tiu ĉi regiono aliaj nudistoj ol nia modesta societo.
Ili ne respondis al lia propono, sed post momenta paŭzo li ridetis kvazaŭ interkonsente kaj aldonis:
– Ni do venos, ĉu ne? Kaj sen atendi ilian konsenton li saltpaŝe reiris supren kaj prenis sian lasitan dorsosakon kaj poste revenis kune kun la kvar aliaj.
– Mi esperas, ke vi ne trovas nin altrudaj, li diris, dum ili komencis aranĝi por si tuj apud la rondanoj. Sed estas tia ĝojo por ni renkonti samcelanojn, tute neatendite, ke ni nepre volas konatiĝi kun vi. De kie vi estas?
– El Torento, diris Ajna . Kaj vi estas el Grandtorento, ĉu ne?
– Kiel vi tion divenis?
– Pro via elparolo. Ĝi iom diferencas de la nia.
– Vi havas lingvotalenton, kamaradino. Jes, vi pravas. Dudekkvin kilometrojn ni marŝis hodiaŭ.
– Longa vojo por reiri la saman tagon, ĉu ne?
– Ni ne reiros hodiaŭ, sed restos en la naturo, nur lunde ni iros hejmen. Ni loĝos en bona karbigista kabano kvin kilometrojn norde de tie ĉi. Estas ankoraŭ tri membroj en nia societo, sed ili ne povis partopreni hodiaŭ. Kiom da membroj estas en via societo?
– Estas nur ni.
– Nur vi? li diris mire. Vi ja estas tiel junaj, ke oni apenaŭ povus kredi, ke vi tute memstare aliĝis al nia ideo. Kiu estas via gvidanto, junaj gekamaradoj? Alda ekridis kaj klarigis:
– Ni ne estas societo, kaj ni ne estas nudistoj. Ni estas nur rondo de bonaj amikoj.
– Sed kiu do instigis vin? li demandis surprizite.
– Neniu.
– Ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo?
– Mi okaze legis pri tia afero en gazetoj. Sed ...
– Tiel indiferente vi diras tion! Strange, vi ja estas kiel veraj naturinfanoj. Sed vi ne devas resti pasivaj! Ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi. Fondu societon, gekamaradoj! Societo donas moralan forton, kaj ĝi plikunligas la homojn, kiuj estas membroj de ĝi. Kaj varbu por nia ideo! Estas granda ideo. En ĉiuj landoj ni havas samcelanojn. Vidu, ni ne estas solaj! Ni en nia malgranda grupo interrilatas kun samcelanoj en multaj landoj. Nome, ni portas la verdan stelon – kaj li montris al sia brusto.
– Ĉu vi estas portantoj de tiu ĉi insigno?
– Verdire ni ne portas ĝin, diris Alda .
– Sed vi sendube scias, kion ĝi signifas?
– Jes, tion ni bone scias.
– Ho jes, benita afero estas esperanto. Pere de ĝi ni konatiĝis kun grandaj ideoj kaj kun diverslandaj kamaradoj, kiuj vivas por tiuj ideoj, kun naturamikoj, kun pacbatalantoj, kun abstinuloj, kun proletoj batalantaj por tuthomara libereco. Lernu tiun lingvon, junaj gekamaradoj, kaj aliĝu al la armeo de idealistoj, kiuj batalas por feliĉo al la homaro! Dum tiu interparolo li kaj liaj grupanoj aranĝis sian kampejon, kaj ili nun komencis demeti la vestojn por partopreni la sunbanadon de la rondanoj. Kiam li nun eksilentis, turnis sin Brita al siaj amikoj kaj diris:
– Mi pensas, ke mi ne kuraĝas sunbani min pli longe, estas la unua fojo en tiu ĉi jaro.
– Ankaŭ por ni estas sufiĉe, diris Johano. Krome estas tempo por ni reiri hejmen. Do! Kaj li komencis vesti sin, kaj same faris la aliaj.
– Vi tamen ne volas diri, ke vi tuj forlasos nin? diris la gvidanto de la societo.
– Ni devas reiri hejmen, konfirmis Alda la vortojn de Johano.
– Estas ja tre bedaŭrinde. Sed kion fari? Sed aŭdu, atendu momenton, ni almenaŭ fotografos nin kune! Estos bela memoro pri nia renkonto!
– Absolute ne! diris Alda energie kaj skuis la kapon. Vidu, ni estas kontraŭfotistoj kaj tiurilate absolute neŝanceleblaj.
Kaj ili rapide finvestis sin, repakis siajn dorsosakojn kaj kunfaldis siajn lankovrilojn.
– Nu, do ni devas foriri, diris Alda , kiam ili estis pretaj. Ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin.
– Tute ne, diris la gvidanto iom konfuzite. Mi nur bedaŭras, ke vi tiel baldaŭ devas foriri. Sed donu vian adreson, por ke ni povu interrilati estonte!
– Ne gravas! Ni ne estas societo, nur amika rondo, kaj niaj interesoj estas malmultaj. Sed mi promesas, ke mi skribos al vi, se ni fondos naturamikan societon.
– Ho jes, kaj tion faru baldaŭ, li diris ĝoje kaj aldonis siajn nomon kaj adreson.
Kaj la rondanoj mansvingis adiaŭe kaj malsupreniris. Ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn, kiuj kondukis en proksimume ĝusta direkto, agrablajn multkurbajn vojetojn kun mola tapiŝo el brunaj pinpingloj. Odoretis de vekiĝanta tero, kaj la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj.
Sed ili rapide marŝis antaŭen kaj malmulte atentis pri la aspekto de la tereno. Neniu el ili diris ion krom okaza vorto pri vojelekto aŭ simila bagatelo. Post duonhoro ili venis al suna kaj invita loko, kaj tiam Brita proponis, ke ili haltu kaj manĝu la oranĝojn, kiujn ŝi ankoraŭ portis en sia dorsosako. Ili sidiĝis kaj unuafoje post la foriro de Sunmonto rigardis unu la alian plenvizaĝe. Kaj ĉiuj ekridetis, sed iel la rideto estis malgaja.
– Stranga afero, diris Alda . Fakte mi preskaŭ malbonfartas. Estis tiel agrable antaŭe, kaj jen ... Ŝi hezite rigardis Johanon, kaj lia mieno aprobis ŝian opinion, sed li diris:
– Jes. sed ni ne parolu pri tio, almenaŭ ne nun. Ni manĝu la oranĝojn kaj babilu pri io alia! Post ioma restado ili pluiris, kaj la vojetoj rekondukis ilin al la loko apud la rivereto, kiun ili trapasis en la mateno. Sub la piceoj brilis diskrete kelkaj bluanemonoj, kaj Ajna , kiu iris unua, tuj ekvidis ilin.
– Vidu, ŝi diris montrante, ili jam vekiĝis kaj rigardas en la mondon kiel bluaj infanokuloj. Ni restu iomete tie ĉi.
Ili konsentis kaj denove dissternis siajn lankovrilojn kaj tagmanĝis tie kaj poste restis ĝis la vesperiĝo.
Estis same kviete kaj serene kiel en la mateno. La ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon, sed samtempe la varme hela ĉielo, la freŝaj anemonoj, la terodoro kaj la briltonaj triloj de la kantoturdoj sentigis la naskiĝon de la printempo. Nevideble ĝi ĉion trapenetris, vibretanta de juna vivo, plena de sopiro kaj atendo.
Brita sidis iom for kaj tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro. Fine ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la aliaj.
– Ĉu ni iru hejmen?
– Vi faris novan poemon? diris Alda .
– Estas nura krajonaĵo en mia notlibro.
– Ĉu vi ne volas laŭtlegi ĝin?