Выбрать главу

– Ĝi ne konvenas por laŭtlegado. Sed ne gravas, mi ja tamen povas legi ĝin al vi.

Ŝi remalfermis la notlibron kaj legis: “Ĉu vi aŭdas la kanton, amikoj? Ĝi sonas kiel flustra melodio, malproksima kaj samtempe proksima. Ĝi sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon. Ĉu vi aŭdas la kanton de la floroj, ĉu vi aŭdas la himnon de la steloj, ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj kaj akvoj kaj ŝtonoj? Ĉu vi aŭdas la kanton pri la vivo, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon? Malproksima kaj tamen proksima ĝi sonas en nia interno, kiel voĉoj pro ĝojo vibrantaj, kiel vokoj sopire tremantaj. Ho, amikoj, ĉu vi aŭdas la kanton, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon?”

– Jen ĉio, ŝi diris post paŭzeto. Mi volis ion aldoni, sed ...

III.

En la fino de aprilo aperis en Torento kelkaj fremdaj sinjoroj, kiuj inspektis la uzinojn. Poste venis aliaj. La kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj. Grupo post grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo. El nordo kaj sudo, el oriento kaj okcidento ili venis. Gaje kiel infanoj salutis sin malnovaj kamaradoj, kiuj dum jaroj ne renkontis unu la alian. Denove klakadis lignoplandaj pantofloj sur la stratoj, denove oni ellitiĝis kaj manĝis kaj trinkis kafon laŭ la horloĝo.

Sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno, kun karbo kaj ferŝtono, kaj la rustintaj relsurfacoj denove komencis ŝtalbrili en la suno. Ĉarpentistoj, masonistoj kaj centoj da aliaj laboristoj estis intense okupitaj en ĉiuj partoj de la uzino.

La homoj plivigliĝis, acidaj kaj inertaj mienoj kvazaŭ sorĉe malaperis, inter la laboristoj regis amika kaj kora spirito kiel neniam antaŭe. En la vesperoj la kortoj kaj la peronoj estis plenaj de homoj, kiuj babilis kaj diskutis.

– Ke ni sukcesis ĝisvivi tiun ĉi momenton! oni diris. Oni apenaŭ kuraĝas kredi, ke tio ĉi estas vera.

– Sed klarigu, diris aliaj, kial ni povas ricevi laboron nun sed antaŭe ne povis! Panon ni ja ĉiam bezonas.

– Ĉu vi kredas, ke la sinjoroj zorgas pri nia pano? La konjunkturoj pliboniĝis, iu vidas eblecon gajni monon, jen la afero. La mondo estas regata de mono, ne de panbezono. Kaj konjunkturoj ... oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. La sinjoroj bezonas nian helpon, kiel ili bezonas la helpon de miloj kaj centmiloj da laboristoj en aliaj lokoj, en tiu ĉi lando kaj en aliaj landoj.

– Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj! – Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi.

– Estas tiel. Vole-nevole ni povas diri nur tiel, kiel iam preĝis vespere iuj marbordanoj: Dio ĉiopova, kompatu nin kaj lasu ŝipon en tiu ĉi nokto surfundiĝi ĉe nia malriĉa bordo! Tiel oni rezonis, sed tamen regis gaja humoro. La granda mondo, fremdlandaj kamaradoj kaj gravaj mondokazoj estis palaj imagoj kompare al la fakto, ke oni denove havas eblecon por kontentiga vivteno.

Kaj iun vesperon en la mezo de majo leviĝis la unuaj fumnuboj el la tuneloj de la lamenejoj. Estis belega tago kun blua ĉielo kaj sunlumo sur juna verdaĵo, sed pri la belo de la printempo neniu atentis. Ĉe fenestroj, sur kortoj kaj stratoj estis homoj, kiuj en solena silento rigardis al la uzino. Ekstere ĉio aspektis ĉiutageca, sed en la animoj regis tremiga atendo kaj sento de granda festo.

Kvazaŭ sankta bensigno suprenglitis la unuaj fumvualoj en la kvieta aero, kaj baldaŭ la tubegoj komencis elpuŝi nubojn da fumo, kiu estis nigra kaj dika kaj bole moviĝis sub la blua ĉielo kaj poste disglitis super la tutan valon.

*

Arne  estus ŝatinta tiun scenon, sed li ne troviĝis inter la rigardantoj. En tiu momento li kaj Paŭlo en malhela uzina magazeno ŝarĝis brikojn sur relĉaron. Jam de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj, sed Arne  estis ankoraŭ pli malfeliĉa, ĉar li ne posedis gantojn kaj nur nun spertis, ke ili foje estas necesaj. Malgraŭ la ĉirkaŭvinditaj sakĉifonoj liaj manoj doloris kvazaŭ pro brulvundoj, ĉar la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin.

Kiam ili finŝarĝis, Paŭlo rigardis sian horloĝon kaj diris, ke estas tempo por trinki kafon. Preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason. Arne  forprenis la ĉifonojn kaj rigardis siajn detruitajn manojn.

– Krajono kaj kretoj estas pli agrablaj por la manoj ol brikoj, ĉu ne? diris Paŭlo duone ŝerce duone kompate.

– Certe, sed finfine ne tre gravas. Brulvundita infano evitas la fajron. Vespere mi aĉetos gantojn.

Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo kaj kun pripensa mieno rigardis al Arne .

– Se mi havus vian talenton, mi ne longe restus tie ĉi.

– Ĉu vi malŝatas la laboron?

– Ne. Ni havas ja sufiĉe agrablan laboron. Sed se mi povus gajni same multe aŭ eĉ multe pli da mono en pli agrabla maniero, mi ja estus stulta, se mi ne farus tion. Ĉu Greta  Garbo ne estus freneza, se ŝi ankoraŭ restus nekonata kaj senmona frizeja knabino anstataŭ esti tiu Greta , kiu ĝi nun estas. Estas ja klare. Sed oni devas havi talenton.

– Vi do opinias, ke mi povus fariĝi io simila al Greta  Garbo?

– Ne precize tiel, diris Paŭlo kaj ridis. Por fariĝi tiel riĉa kaj tiel fama oni certe bezonas neordinare grandan talenton. Sed talenton vi ĉiuokaze havas, kaj vi estus stulta se vi ne utiligus ĝin. Iam mi legis en gazeto, ke Zorn  gajnis terure multe da mono per sia pentrado, ricevis dekmilojn da kronoj por nur unu portreto. Eble vi ne fariĝos tiel eminenta, sed tamen ... Se oni havas talenton, oni devas uzi ĝin.

– Nu ja ... diris Arne  meditmiene kvazaŭ li pripensus la konsilon de Paŭlo. Sed ankaŭ vi ja havas talenton. Kaj vi havas belan vizaĝon kaj bonan figuron. Kial ne fariĝi filmaktoro?

– Tion mi ne malŝatus. Sed ... vidu, mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko, sed ĉu ĝi sufiĉus por gajni monon per ĝi, tion mi ne scias. Sed estu certa, ke mi ne preterlasus okazon, se ĝi proponus sin! Paŭlo bruligis cigaredon kaj kun kontenta mieno duonkuŝe etendis sin sur la brikoj. Arne  ankoraŭ trinkis kafon, kaj dume li silente kaj ŝajne animforeste rigardis Paŭlon.

– Ĉu mi ne pravas? demandis Paŭlo kun rideto.

– Pravas? diris Arne  kvazaŭ vekiĝante el revoj. Aha, tiel! Mi ne pensis pri tio. Ĝuste nun mi ŝatus desegni vin, se mi rajtus fari laŭ propra plaĉo.

– Desegni min! Terure stulta vi estas. Talenton vi havas sed vi ankaŭ devas esti prudenta. Hieraŭ post laborfino vi ja desegnis du laboristojn, kiuj ŝovis pezan relĉaron supren al la gisejo. Certe bone, oni vidas, kiel ili streĉas la tutajn korpojn. Sed vi povas desegni la tutan uzinon kun ĉiuj laboristoj kaj ĉiuj laboroj kaj fari tion perfekte talente, sed vi tamen ne havos sukceson. Kiu homo aĉetus ion tian? Oni devas uzi la talenton por tio, kion la homoj ŝatas, alie ĝi restas senvalora. Desegnu belajn knabinojn kaj virinojn kiel tiu Zorn  kaj kiel la desegnistoj de la semajnaj gazetoj, tiajn, ke la riĉaj sinjoroj sentos plezurtremon en la tuta korpo, kiam ili vidos ilin. Aŭ ion alian, egale kion, se ĝi nur estos tre agrabla por la homoj. Ĉu vi kredas, ke oni ŝatus miajn prezentadojn en la klubo, se mi kantus tedajn strofojn pri laborantaj homoj aŭ rakontus pri nia briktransportado? Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste saltleviĝis kaj komencis fajfi la lastan popularan melodion. Arne  vindis la sakĉifonojn ĉirkaŭ siajn manojn, kaj ili prenis lokon malantaŭ la ĉaro kaj ekŝovis.

– Vidu, jam estas fajro en la fornoj! diris Paŭlo post elveno el la magazeno kaj per la kapo faris geston al la suproj de la tubegoj.