– Ĉu iuj homoj aĉetas de tiuj libroj? ŝi demandis.
– Verdire oni tre malmulte aĉetas de tiuj.
– Mi supozis tion. Eble ili estas valoraj, sed interesaj ili ne ŝajnas al mi. Ŝajne tiuj romanoj temas pri vivo de laboristoj. Tion ni ja konas el propra sperto. Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj, kaj rakontoj pri medioj, kiuj estas pli agrablaj ol tiu de laboristoj. Ĉu ne? Alda ekrigardis ŝin. La mallerte pudrita vizaĝo, la multbukle frizitaj haroj kaj la kurioza tutmoderna ĉapelo subite ŝajnis al ŝi kiel stranga maskaĵo de malgranda infano, kiu ŝatas fantazii kaj ludi, sed ankoraŭ ne estas klare konscia pri sia konduto.
– Mi komprenas ... Sed tiun esperantan romanon vi povus aĉeti. Mi estas certa, ke ĝi same interesus vin kiel la noveloj kiujn vi ŝatas.
– Povas esti, tio estas, se mi povus legi ĝin.
– Vi ja havas vortaron.
– Jes. Sed kial tiom klopodi, se ekzistas same interesaj rakontoj en nia propra lingvo? Eble poste, kiam mi pli bone scios esperanton.
– Ĉu esperanto interesas vin?
– Ho jes! La kunvenoj plej ofte estas agrablaj, eĉ amuzaj, kaj kiam oni ne havas ion alian por fari ... Sed Jern havis opinion tute kontraŭan al tiu de tiu knabino. Iam starante apud la vendotablo kaj ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis:
– Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? La patro levis la ŝultrojn kaj ridetis acide.
– Amiko, ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld ? li diris post momenta silento. Inter ili troviĝas ankaŭ tiu ĉi, la grandioza kvardekdua: “Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion” ... Mi kraĉas al la stulto de la homoj, sed finfine mia vivteno dependas de tiuj homoj. Oni rezignas ... Sed rigardu tiun ĉi semajnan gazeton!
– Mi konas ĝin. Ĝi estas bona, per ĝi ni iom post iom povos venki potencon de la cetera stultigaĵo.
– Se mi ne vendus ĝin, mi estus aĉulo, ĉu ne?
– Mi konsentas.
– Amiko, vi diferencigas aferojn unu de la alia laŭ nomoj, ne laŭ enhavo. Tiu ĉi gazeto estas eldonata sub la suspicoj de kelkaj gvidantoj de la popolkleriga movado kaj gvidantaj socialdemokratoj, kaj per ĝi oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston. Sed se vi prijuĝe studas ĝin, vi trovas en ĝi la saman laboristklasan romantikon kiel en ceteraj kapitalisteldonejaj semajnaĵoj, la samajn stultajn rakontojn, la samajn stultajn desegnaĵojn, la samajn stultajn bildseriojn por infanoj. Estas la sama stultigaĵo kiel en aliaj semajnaj gazetoj, sed tie ĉi kun la sankcio de laboristorganizaj eminentuloj.
– Nu, verdire ĝi havas mankojn, sed tamen estas diferenco inter tiu kaj aliaj. Vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj. Se vi estus socialdemokrato, vi certe estus pli komprenema por tiu gazeto.
La patro de Alda brue ekridis.
– Jes, jes, povas esti. Pripensu la kvardekduan: Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion ... La plej multaj aĉetantoj ne restas pli longe ol bezonate kaj ne diras pli ol necese, sed ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili kaj diskuti kun la posedanto aŭ samemuloj ol por ion aĉeti, kaj ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn. Komence tiuj diskutoj kaj multaj el tiuj homoj tre kaptis la intereson de Alda . Estas ja viglaj homoj, ŝi pensis, homoj kun ideoj kaj pensoj. Kaj ĉiutage troviĝis io nova por komenti. Se mankis lokaj novaĵoj kaj problemoj oni ĉiam trovis freŝan materialon en la gazetoj.
Sed iom post iom malfortiĝas ŝia intereso por iliaj diskutoj. Post kelkaj semajnoj ŝi scias ĉion parkere kaj povus mem anstataŭigi kiun ajn el ili por ludi lian rolon, de la juna fervora komunisto ĝis la faŝismoinfektita kontoristo.
Certe ili estas sinceraj, certe multaj el ili pravas, foje pri tio, foje pri tio. Sed tamen ĝi perdas la intereson. Iel ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo. Farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro kaj de siaj ĉiutagaj zorgoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj.
Sed ŝia atento ne tute forlasas tiujn homojn. Ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj. Iel ili similas al tiu knabino, kiu ŝatas la romantikajn rakontojn. Ŝi revas pri la feliĉo, ili revas pri plibonigo de la mondo. Jes, ĉar iliaj diskutoj estas revado, estas kvazaŭ momenta forkuro el la realo de ilia ĉiutaga vivo. Konkrete ili nenion faras por efektivigi la esprimitajn pensojn, eĉ ne en la etaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kie ili eble povus ion fari. Ili vivas kvazaŭ en du mondoj apartigitaj unu de la alia, unu ne kontentigas ilin, sed ili ne povas forlasi ĝin, la alia estas agrabla, sed ĝi estas konstruita nur el revoj, kaj ili nur momente kaj fantazie povas resti en ĝi ... Kaj ekster la pordo preskaŭ ĉiam troviĝas grupeto de aliaj junuloj kaj viroj, tie estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj. Ili rigardas la gazetafiŝojn kaj la gazetojn en la montrofenestro, fumas siajn cigaredojn aŭ pipojn kaj inerte interbabilas. En la vesperoj Alda kaj la patro laboras en la ĝardeno. Ne estas multe por fari, ĉar la ĝardeno estas malgranda, sed la patro laboras pedante zorge kaj intence malrapide, ĝuante tiun okupon kvazaŭ infano, kiu manĝas sian kukon kiel eble plej malrapide.
Tio ŝajnas kurioza al Alda , ĉar en antaŭaj jaroj la patro preskaŭ neniom zorgis pri la ĝardeno sed lasis tion al Alda kaj ŝia patrino. Ŝi rimarkigas tion al li.
– Ho jes, li diras, la homoj foje ŝanĝiĝas. Nun tio ĉi ŝajnas al mi agrabla. Sed vi povas iri al viaj kamaradoj, se vi deziras, estas ja nemulte da laboro.
Sed ŝi ne foriras, ĉar ŝajne li ŝatas labori kune kun ŝi. Ankaŭ cetere li iom ŝanĝiĝis. Li ordinare restis hejme en la vesperoj anstataŭ kiel antaŭe pasigi duonon de la noktoj ĉe siaj konatoj, kaj li preskaŭ ĉesis oratori pri siaj sociaj ideoj. Post sia ĝardenlaboro li eniras, faras al si malfortan grogon kaj ekripozas en la sofangulo, foje kun iu libro, foje meditante kaj iom babilante kun la edzino kaj la filino.
Li ŝatas babili kun Alda , petas ŝin traduki la leterojn de ŝiaj eksterlandaj geamikoj, demandas ŝin pri ŝiaj kamaradoj en la rondo kaj pri diversaj aliaj aferoj, kiuj okupas ŝian intereson. Kaj jen li prenas gluton el sia glaso, bruligas cigaredon kaj silente rigardas ŝin. Lia mieno fariĝas revema, en liaj okuloj aperas karesa brilo.
*
En la hejmo de Ajna troviĝas ankoraŭ la bildo de la bona paŝtisto. Ĝi pendas meze sur la muro super la otomano en la ĉambro, kaj ĝia najbaro estas bildo de la granda, jam longe mortinta socialistgvidanto.
La patrino de Ajna protestis, kiam la patro pendigis la bildon tie.
– Ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne. Meti tiun bildon apud Jesuon! Kion la homoj pensos pri ni, kiam ili vidos tion? – Kiaj imagoj! diris la patro kaj ridis. Jesuo ne bezonas honti pro sia najbaro. Ankaŭ Branting estis tre bona paŝtisto. Verdire mi ŝatus meti lin en la lokon, kie sidas Jesuo, sed bedaŭrinde la portreto estas tro malgranda kompare al la paŝtisto, tio ne aspektus tute bone.
La patrino devas rezigni. Dum du, tri tagoj ŝi faris malbelan mienon, kiam ŝi foje preterpasis la bildojn, sed poste ŝi forgesis la tutan aferon, kaj nek al Jesuo nek al Branting ŝi donis pli da atento ol al la flordesegnaĵo de la tapetoj.
Jam de jaroj ili nun pendas tie, kaj ankaŭ la aliaj familianoj malmulte atentas pri ili. Kiam la patro havas kamaradojn en la hejmo kaj oni diskutas politikon, li esceptokaze ekmemoras sian bildon kaj etendas la manon al ĝi dirante: “Jen tamen vera viro! Se tian homon ni havus! Jes, kompreneble mi parolas pri la dekstra bildo!” Kaj post la lasta frazo li bonhumore ekridas. – Kiam Greta , la fratino, estis malgranda, ŝi tre admiris la bonan paŝtiston kaj precipe la belajn ondojn de liaj longaj haroj, sed nun ŝi estas dektrijara, kaj la harojn de la bona paŝtisto ŝi forgesis pro siaj propraj, kiujn ŝi per la simplaj hejmaj rimedoj provas laŭpove similigi al tiuj de la preferataj filmsteloj, – kaj la malgranda frato malgraŭ la instruprovoj de la avino, neniam montris intereson por la bona paŝtisto. Liajn pensojn okupas tute liaj aŭtoj kaj flugmaŝinoj kaj liaj sampensaj samaĝuloj sur la korto.