Sed Ajna ankoraŭ tiam kaj tiam rigardas la bonan paŝtiston. Kiam ŝi en liberaj momentoj sidas en la ĉambro por legi aŭ skribi, la libro foje perdas sian intereson, kaj la pensoj ne volas formi konvenajn frazojn por la skribaĵo. Ŝi ekrevas animforeste, kaj ŝiaj rigardoj sencele vagas tien kaj reen, ĝis ili fine haltas ĉe la bona paŝtisto. Tie ili restas, kaj la bildo iel kolektas ŝiajn pensojn kaj direktas ilin jen tien, jen tien, al aferoj, kiuj ŝajnas al ŝi kiel sekreto inter ŝi kaj la bona paŝtisto.
Kiam ŝi rigardas la bildon, ĝi foje kvazaŭ ŝanĝiĝas, kaj ŝi vidas similan sed tamen iom diferencan paŝtiston, kiu apartenas al ŝiaj unuaj memoroj. La avino rakontis pri li kaj rakontis pli tiu homo, kiun la paŝtisto prezentas, kaj tiuj rakontoj plenigis ŝin per sento de feliĉo. La bona paŝtisto fariĝis ŝia bona amiko, al kiu ŝia rilato estis pli intima ol eĉ al avinjo. Kiam vekiĝis ŝiaj unuaj malklaraj sentoj de senpatreco, la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj. Ne temis plu pri la pentrita bildo, sed en la bildon kvazaŭ eniris Jesuo kaj diris al ŝi, ke li volas esti ŝia patro, kaj ke ŝi ne malĝoju.
Enirinte sian novan hejmon ŝi sentis fremdecon kaj malĝojon, sed la bona paŝtisto akompanis ŝin, kaj kiam ŝi vespere kaj matene silente faris siajn preĝojn en la lito, ŝi direktis siajn okulojn al li, kaj li donis al ŝi konsolon kaj kuraĝon.
Iom post iom la kamaradoj kaj la kunesto kun ili pli kaj pli okupis ŝian menson, novaj pensoj kaj sentoj naskiĝis en ŝi, kaj la bona paŝtisto fariĝis malpli signifa. Ŝi ĉesis viziti la dimanĉan lernejon, fine ŝi ankaŭ ĉesis fari siajn preĝojn. Sed en solecaj kaj malgajaj momentoj ŝi tamen foje rigardis la bildon. Ŝi ne vidis plu la bonan paŝtiston de siaj fruaj infanjaroj, sed en tiaj momentoj la bildo tamen fariĝis vivoplena kaj iel konsola.
Ŝi komencas fariĝi junulino, ŝiaj pensoj vagas en revomonda printempiĝo, ŝi rigardas sian bildon en la spegulo kaj belaranĝas siajn harojn kaj metas la ĉapon oblikve. Pri la paŝtisto ŝi ne plu pensas. Sed subite li reviviĝas. Kiam ŝi estis en la societo de Paŭlo kaj li komencis tro altrudi al ŝi siajn petolaĵojn, ŝi subite ekmemoris la momenton, kiam la patro volis altrudi al ŝi likvoron. Kaj kiel tiam ŝi malgajiĝis kaj foriris, kaj la bona paŝtisto ankoraŭ havis iom da konsolo por ŝi.
Kaj ankoraŭ nun ŝi foje rigardas la bildon. La paŝtisto ne plu parolas al ŝi kiel antaŭe, sed la bildo estas plena de vivo, de ŝia propra vivo, kiel malnova taglibro.
En tia momento vekas ŝin el ŝiaj pensoj la voĉon de la avino.
– Ĉu vi ankoraŭ ŝatas la bonan paŝtiston? Avinjo estas maljuna. La vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn, la okuloj havas la saman korvarmon sed la brilo estas malforta, ŝiaj manoj estas malgrasaj kaj rigidaj.
– Jes, diras Ajna duonlaŭte, kaj ŝia rigardo al avinjo estas plene sincera.
– Estas bone, diras avinjo kaj momente lasas sian ŝtrumpflikadon. Sed vi neniam iras al preĝejoj kaj neniam legas la rakontojn pri la bona paŝtisto.
– Tion mi ne faras, konfesas Ajna iom retiriĝeme.
– Mi ne volas admoni vin, diras avinjo kaj amo brilas en la malfortaj okuloj. Kelkaj iras al preĝejoj kaj kelkaj ne, sed finfine dependas de io alia ... Sed vi ne forgesos la rakontojn pri la bona paŝtisto?
– Ne, ilin mi ne forgesos. Kaj ankaŭ vin mi ne forgesos.
Rigardante la avinon ŝi sentas strangan kortuŝon. Iam avinjo aspektis altstatura, kaj ŝi mem estis malgranda, sed nun avinjo estas malgranda, kaj kiam ili staras unu apud la alia, avinjo kiel infano levas la kapon, kiam ŝi rigardas la vizaĝon de Ajna . Iam avinjo komprenis kaj povis klarigi ĉion, pri kio Ajna volis demandi, kaj Ajna senĝene faris siajn demandojn, sed nun la malgranda avinjo ne plu komprenas ĉion, kaj Ajna ne povas pri ĉio demandi ... Ajna etendas la manon kaj karesas la blankajn harojn de la maljuna kapo.
– Avinjo. ... Sed avinjo ridetas.
– Jes, jes. Nun vi estas granda kaj mi malgranda, sed ankoraŭ vi estas mia knabineto ... Kelkajn tagojn post la rekomenco en la uzino la patro, venante hejmen en la vespero, diris al Ajna :
– Jen, knabino, mi havigis laboron por vi! Kaj ŝi rakontis, ke iu juna inĝeniero okaze parolante kun li menciis, ke lia edzino deziras junan knabinon por helpi ŝin en la hejmaj laboroj.
– Kaj kompreneble mi tuj proponis vin, kaj morgaŭ matene vi komencos. Ĉu ne bone?
– Sed mi ja nenion scias pri mastrumado krom pri nia hejma! diris Ajna .
– Vi ne bezonas. Ili ne deziras jam perfektan servistinon, la sinjorino deziras nur iom da helpo por pli simplaj laboroj, kaj krome ŝi iom post iom instruos vin pri kuirado kaj tiel plu. Estu feliĉa, knabino! Estas ja bonegaj kondiĉoj. La salajro estos malalta, sed tio ne gravas, ĉar vi ja lernos ion, kaj krome tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo.
– Sed patro! Vi tamen ne povas postuli laboron de avinjo! – Ne, ne, tion mi ne volis diri, sed finfine vi tamen estas tri, kaj panjo sufiĉas por la hejmaj laboroj.
– Tamen ŝi estas tre juna, nur deksesjara, diris la patrino. Iom oni povus atendi, certe estus agrable por ŝi havi sian liberon ankoraŭ unu someron ... La patro ekridis.
– Nu, nu, ĝuste pri tiu libero mi pensis, sed mia vidpunkto ŝajne estas kontraŭa al la via. Cetere ŝi ja estas libera en la vesperoj kaj povos iri danci kaj amuzi sin tute laŭplaĉe. Sed estas sensence babili pri tio. Mi promesis al la inĝeniero, ke morgaŭ ŝi komencos, kaj vole nevole ŝi devas fari tion.
*
En dimanĉa vespero iom post la mezo de majo la esperanta grupo havis finfeston en malgranda salono en la popola domo.
Alda vizitis Alekson kaj invitis lin al partopreno.
– Ĉu vi kredas, ke tio interesos min? demandis Alekso ŝajne skeptike.
– Eble ne ... Sed estus agrable ...
– Kiel ekskurso al Perkolago?
– Jes, kial ne. Kaj nun vi jam iom studis.
– Pli ol vi supozas. Jen rigardu, tio estis deĵortempa furaĝo dum la lastaj monatoj.
Li montris al certa loko en libroŝranko. Alda aliris kaj ekvidis dudekon da esperantaj libroj, kaj krome kuŝis sur la libroj specimenoj de diversaj gazetoj.
– Ĉu vi volas diri, ke vi ĉion tion tralegis? demandis Alda konsternite.
– Nu jes, mi ja havas tempon por legi, kiom ajn mi deziras. Dum kelkaj deĵoraj noktoj mi tralegis la lernolibron, kiun vi donis al mi, sed tiu tuta lingva afero malmulte interesis min! kvankam ĝi ŝajnis al mi tre prudenta kaj utila elpensaĵo. Sed poste mi en alia el viaj libretoj legis la unuan kongresparoladon de Zamenhof. En tiu nokto mi legis nur tiun paroladon, sed leginte ĝin mi eksentis deziron ekscii iom pli pri la afero, kaj iom post iom mi havigis al mi tiujn librojn kaj gazetojn.
– Kaj malgraŭ tio vi ne emas partopreni nian kunvenon? – Ne malgraŭ tio, sed pro tio, ke ĉion tion mi tralegis ... – Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?