Выбрать главу

Ankaŭ Arne  alrigardas kaj forgesas labori. Iam li kaj Johano ludis tie en la sablo. Ili ŝarĝis ĉareton per ŝtonoj kaj sablo, kaj brava ĉevaleto kun rompita kruro tiris la ŝarĝon al la altforno. Ajna  kaj Greta  mastrumis apude, kaj jen la voĉo de Ajna  anoncis manĝotempon. Kaj tie sub la arboj ili kolektis piceajn konusojn kaj faris bovinojn kaj ĉevalojn ... Kaj iam estis vintra vespero, kristnaska vespero, malvarmo, lunlumo, blanka neĝo, kaj sub la altaj piceoj staris malgranda, tremanta knabo, kaj liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj tra la larmoj ekbrilis la lunlumo en plej belaj koloroj ... Eksonis apud li ordonotona voĉo:

– Kial vi staras tiamaniere? Ne forgesu vian laboron! En la vespero li prenis krajonon kaj paperon kaj reiris al la laborloko. Li sidiĝis kaj rigardis la lokon. Ĉiuj laboristoj estis for kaj nenio desegninda troviĝis tie. Kun medita mieno li rigardis la konfuzan miksaĵon de teramasoj, tabuloj, ĉaroj kaj aliaj diversaj objektoj.

Sed fine li tamen komencis desegni ... Maldekstre staras la malnova latbarilo, malantaŭ ĝi konturiĝas la lamenejo. En la mezo estas la sablejo, netuŝita de fosiloj de plenkreskuloj, nur kvar etuloj troviĝas tie, ĉevaleto kun rompita kruro tiras ĉareton, du knabinetoj per kelkaj skatoloj aranĝas manĝotablon, en la fono levas sin kvazaŭ protekte du altaj piceoj, kaj sub ili troviĝas malgranda saktendo ...

*

La vespera alsuda trajno haltas por du minutoj ĉe la stacio de Torento. Brita kaj ŝia patrino kaj Arne  suriras la peronon de la vagono, la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon. Apude sur la kajo staras la patrino de Arne  kaj lia fratino, ankaŭ Alda  kaj Johano kaj Alekso troviĝas tie.

Manoj renkontiĝas, oni diras ĝisrevidon.

– Kaj ne maltrankvilu, diras la patrino de Brita al la patrino de Arne , mi bone zorgos pri via filo!

– Tion mi jam scias, diras la patrino de Arne . Neniel mi maltrankvilas, estos nur iom strange por mi, kiam li estos for.

– Kaj salutu al Ajna , diras Arne .

– Jes, jes. Kaj skribu baldaŭ! respondas Alda  kaj Johano. – Longajn, longajn leterojn mi skribos, diras Brita, kaj Arne  ilustros ilin.

Ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas, post kelkaj sekundoj la forveturantoj ne estas videblaj plu.

Alekso, Alda  kaj Johano kune forlasas la stacion. Silente ili iras antaŭen, ĝis ili atingas la vojon, kiu kondukas al la laboristaj domoj.

– Mi ŝatus iom promeni, diras Alda  kaj haltas. Johano konsentas, kaj ŝi demande rigardas Alekson. – Ĉu vi? Kaj Alekso rigardas ilin medite, kaj poste li ridetas.

– Ne, mi iros hejmen. Sed ĉu vi ne volus kuniri kaj trinki tason da teo ĉe ni. Nur por akompani min. Poste vi ja povos fari promenon.

– Bone, diras Alda . Ankoraŭ ja ne estas malfrue. Unue ni akompanos vin hejmen.

Vivo vokas

Tria libro en la Torento-trilogio

Verkis: Stellan Engholm

Eldonado: Inko Tyresö  2001

Grandeco: 179 p.

Proksimuma verkojaro: 1946

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

I.

Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar  inter la konstrulaboristoj.

Ilia labortago finiĝas je la kvina en la vesperoj, kaj ili venas hejmen proksimume samtempe. Ĉiuj tri demetas siajn laborvestojn, pendigas ilin en angulo de la kuirejo kaj estas pretaj por lavi sin.

En la komenco Ejnar  faris grandan bruon dum tiuj minutoj. Pro manko de loko ili devis lavi sin laŭvice, kaj Ejnar  ĉiam pretendis, ke estas lia vico lavi sin unua.

– Estis pli simple en mia junaĝo, diris la patrino dum tia lavdisputo. Tiam multaj laboristoj lavis sin nur sabate aŭ dimanĉe. Ili ne ŝanĝis vestojn vespere kaj la dentojn ne brosis dum la tuta vivo.

– Tamen almenaŭ Ejnar  devas lavi sin kaj ŝanĝi vestojn, diris Johano. Nuntempaj knabinoj estas multe pli pretendaj, eĉ en labortagaj vesperoj.

– Jen, jen! replikis Ejnar  moke. Ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn.

Tamen la tri fratoj kaj la patrino vivis relative komforte kaj pace en la kuirejo kaj la alia ĉambro. Estis pli da ĝeno, kiam Elsa  ankoraŭ estis hejme kun sia knabineto. La knabineto ĉiam kriis en ne konvena tempo kaj havis diversajn kvalitojn, kiujn infaneto ne devus havi.

Ofte Elsa  mem pli ol ŝia knabino detruis la trankvilon. La junuloj ĝenis ŝin jen en la kuirejo, jen en la ĉambro. Iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris kaj prenis tro multe da loko. Iliaj aliaj vestoj kaj ŝuoj ne lasis lokon al ŝiaj. Jen ili ĝenis la knabinon per babilo, jen ŝin per silento.

Sed en la komenco de septembro ŝi edziniĝis kun sia kavaliro kaj kune kun la knabino transloĝis al propra hejmo.

Post la vespermanĝo Ejnar  ordinare malaperas. La patrino komencas siajn vesperajn okupojn en la kuirejo. Eriko kaj Johano iras en la ĉambron. Tiu estas preskaŭ aparta por ili. Nek Ejnar  nek la patrino faras pretendojn pri ĝi. La patrino sentas sin plej hejme en la kuirejo. Ejnar  estas hejme nur kiam li dormas, kaj tion li faras same volonte en la kuirejo kiel en la ĉambro.

La patrino sarkasme nomis la ĉambron studĉambro. Iun fojon Eriko grumbletis pro tuŝitaj paperoj. Post tio ŝi baptis ĝin sanktejo.

La tablon en la mezo de la ĉambro ili okupis por si. Tie kuŝas libroj, skribkajeroj, paperoj kaj skribiloj. Ankaŭ malgranda tablo apud la lito de Eriko estas simile ŝarĝita.

Inter la libroj sur tiu tablo estas dika notlibro en nigra vakstolo. Johano okaze rigardis ĝin kaj trovis, ke Eriko uzas ĝin ne por ordinaraj notaĵoj sed kiel taglibron. Sur la unua paĝo li skribis la vorton “Paŝoj”. La enhavo konsistas el seninterrompa sekvo de datoj kaj post ĉiu dato staras kelkaj vortoj pri tio, kion Eriko legis, skribis, pensis aŭ cetere faris dum la vespero.

– Kial vi notas tion? demandis Johano.

– Estas helpo por mia konscienco, respondis Eriko kun rideto kaj iom ĝenite. Mi volas, ke neniu tago forpasu sen iom da utilo farita de mi.

Veninte en la ĉambron Eriko unue legas tagan gazeton, foje kelkajn. Dume li tiam kaj tiam babilas kun Johano, serĉas fremdvortojn en malgranda vortaro, rigardas landkartojn. Je la sepa horo li lasas la legadon por aŭskulti la radiajn novaĵojn. La novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.

Ĉiun tagon oni mencias la batalon en Hispanujo. Pri tiu batalo ĉiuj homoj havas intereson, eĉ la patrino, kiu nenion scias pri tiu lando. Per gazetoj, radio, paroladoj kaj libroj eĉ simpluloj ricevis la senton, ke la tuta mondparto estas en danĝero de milito. Se ĝi ie komenciĝos, ĝi povos rapide etendi sin al ĉiuj partoj de la kontinento.

Tiuj novaĵoj forte efikas al Eriko. Li vivas pli multe en siaj pensoj kaj ideoj ol inter konkretaj, proksimaj aferoj. Ankaŭ tiu malproksima batalo estas kunligita kun liaj ideoj. Tial ĝi estas por li tiel grava, kvazaŭ ĝi okazus antaŭ liaj okuloj.

Sed nenion aŭ malmulton li diras. Li nur kunpremas la lipojn, kaj la vizaĝo heliĝas aŭ malheliĝas laŭ la sciigoj. Post la fino de la novaĵoj li tuj foriras kaj ĝis la lasta novaĵelsendo lasas la radion kaj la kurirejon por plena dispono al la patrino.