La gejunuloj fariĝis malviglaj. Tiu kaj tiu oscedis. La influo de la forestantoj estis pli granda ol la reciproka vigligo de la ĉeestantoj. Multaj pensis, ke estus bone, se la kunveno baldaŭ finiĝus.
Fine la traktado estis preta. La sekvanta punkto estis mallonga parolado de Eriko. Por ekzerco ili laŭvice faris tiajn paroladojn dum la kunvenoj.
Eriko levis sin, kvazaŭ vekiĝante el propraj pensoj, kaj starigis sin malantaŭ sian seĝon. Eĉ li estis malmulte atentinta pri cirkuleroj kaj prokrastitaj demandoj.
Li komencis paroli. Lia temo estis la homara batalo por libero kaj frateco. Malrapide li parolis, kvazaŭ tirante la vortojn el la profundo de sia interno. La vortoj kaj la frazoj estis senornamaj kaj senarte aranĝitaj, sed ili estis liaj propraj, kaj ili estis plenaj de la sama retenita energio, kiu vivigis lian vizaĝon, kaj ili bone esprimis tion, kion li volis komuniki al siaj aŭskultantoj.
Liaj okuloj estis direktitaj al ili. Sed nur kvazaŭ tra vualo li vidis ilin, ĉar li vidis antaŭ si la homaron klopodantan tra jarcentoj kaj jarmiloj, pionirojn en peniga kaj sinofera laboro, multmilionajn amasojn, kiuj devas vekiĝi el inerto al konscio pri sia propra vivo. Tion li klare kaj animkaptite vidis, kaj lia voĉo fariĝis kiel voĉo de vokanto.
La inerto malaperis el la mienoj, estis silente ĉirkaŭ la parolanto, kaj oni havis senton de solena festo. Liaj vortoj montris al ili ion subliman kaj grandiozan en malproksimo. De la nealta sed fortika figuro antaŭ ili ŝajnis elradii viviga, kreopova forto, kiu transiris al la aŭskultantoj.
Li finis per tio, ke ĉiu unuopa homo en sia ĉiutaga vivo devas realigi la grandan taskon, kaj ĉiu el ili sentis, ke ĝuste ŝi kaj li estas respondaj.
Kiam li finis kaj residigis sin, fariĝis silento, antaŭ ol ili komencis aplaŭdi. Jern estis emociita, kiam li dankis pro la parolado.
Regis alia atmosfero ol antaŭ duonhoro. Kaptitaj de la sama sento ili komencis foliumi la kantlibrojn, kaj la kanto sonis pli forta kaj gaja, ol dum longa tempo.
La tri rondanoj kaj Eriko kune iris hejmen. La tri parolis inter si. Eriko kiel kutime silentis.
Ajna forturnis sin de la kamaradoj kaj vokis lian atenton. – Eriko! ŝi diris mole, per la tono kvazaŭ petante pardonon pro altrudo.
– Kion vi volas?
– Ĉu vi kredas, ke mi povus ion utilan fari en via junulara klubo?
– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus aliĝi.
– Jes.
– Antaŭ nelonge Jern demandis vin, sed tiam vi ne volis.
– Jes. Sed post via parolado mi pli bone komprenas, kaj ankaŭ mi volas kunhelpi, se mi povos.
– Ĉiu povas, ĉiu devus. Vi estas bonvena!
Lia vizaĝo heliĝis, kaj per sentinspirita movo li etendis al ŝi la manon. Ŝi donis la sian, kaj li forte premis ĝin.
Sed subite lia vizaĝo serioziĝis, peziĝis, iom ruĝiĝis. Lia mano perdis sian forton kaj elglitis el ŝia. Post momento renkontis ŝin pardonpeta rigardo el liaj okuloj. Kun malĝoja rideto li diris:
– Pardonu! Mi ekpensis, ke vi rajtas diri: “Kiu estas vi, ke vi tiel kondutas kiel majstro?” Mi subite memoris, kiel vi iam diris al mi: “Ĉu plaĉas al vi tie ĉi?” Ĉu tion vi memoras? Ŝi pripensis dum kelkaj momentoj.
– Verŝajne estis ĉe Perkolago, dum nia unua kunesto?
– Jes. Mi ŝuldas tre multe al vi, al vi ĉiuj en la rondo. Vi akceptis min kiel kamaradon, unue Johano, poste vi ĉiuj. Sen vi mi eble estus irinta alian vojon. Sed mi esperas, ke mi neniam plu faros ion, pro kio mi devos honti antaŭ vi ... Ajna per rapida movo rekaptis lian manon kaj preme skuis ĝin.
– Ne parolu tiel! Nun ni kune laboru!
*
La duonpatro de Arne ne tro grumblis, kiam oni decidis, ke Arne forveturu por viziti artan lernejon. La afero estis subtenata de tiaj personoj, kontraŭ kiuj li ne kuraĝis kontraŭstari, kaj oni ne postulis monon de li. Sed en la hejmo li deklaris, ke la afero estas stulta.
Jam en sia unua letero frue en la aŭtuno la patrino parolis pri revido dum kristnasko. Tion ŝi ripetis en ĉiuj leteroj. Pasis nun la pli granda parto de la aŭtuno, kaj ŝiaj simplaj frazoj vibris de la sama atendo, kiun en la antaŭkristnaska tempo sentas la infanoj.
Arne por la unua fojo estis for el la hejmo. Malgraŭ ĝojo pro laboro kaj lernado ankaŭ li sopiris al kristnasko kaj hejmiro. Ili loĝis en nova urboparto ĉe la rando de la urbo. Estis grandaj, libere starantaj domoj en helaj koloroj kun la muroj kovritaj de balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo kaj akvo, fontanoj. Tie infanoj en banvestoj kaj tute nudaj etuloj vivis paradizan vivon, kiam tion ankoraŭ permesis la varmo.
Ilia loĝejo havis tri ĉambrojn kaj kuirejon. Ankaŭ tie ĉio estis same bela, hela, komforta kaj racie farita kiel ĉio ekstera en tiu nova urboparto. Sed la mebloj kaj aliaj objektoj grandparte devenis el iama altklasa medio, kaj en la komenco Arne sentis, kvazaŭ li ŝtelirus en medio malpermesita al li. Tiuj malnovaj objektoj estis tre belaj, kaj li ĝojis, kiam li rigardis ilin, sed ili samtempe kvazaŭ riproĉis lin: “Kial vi enŝtelis vin en nian regnon? Vi ne apartenas al nia medio. Estus por vi pli bone reiri tien, de kie vi venis.” Ofte li pensis: “La homoj, kiuj apartenas al tia medio, ne povas kompreni la krudkondutajn kaj simplanimajn homojn en laborista loĝejo en Torento.” Iom post iom malaperis tiu sento de fremdeco. Li kontentige konatiĝis kun antaŭe nekonataj aferoj, kiuj komence ĝenis lin. Sed restis kaj plifortiĝis la impreso, kiun lasis en li la medio de lia infanaĝo.
Sidante en la bela, moderna apartamento, li ofte ekvidis image sian hejmon. Rigardante la modernajn domojn kun belaj, vastaj interspacoj, kie ludis gajaj, belvestitaj infanoj – ĉio kvazaŭ bildo de estonta, feliĉa socio – li subite ankoraŭ pli klare vidis en sia imago la laboristajn domojn en Torento sub la betuloj kaj la blasfemantajn kaj kverelantajn bubojn sur la malgrandaj kortoj. En la lernejo, kie liaj novaj kamaradoj bruis kaj petolis en la laborpaŭzoj, li ekpensis pri siaj laborkamaradoj en la uzino kaj sia penado kune kun ili.
En tiaj momentoj travibris lin forta sento de kunligo kun la hejma loko, kaj la memorbildoj revokis lin tien.
En la posttagmezo de la antaŭkristnaska tago li denove staras sur la perono de la stacio en Torento, kune kun Brita kaj ŝia patrino. Ili kiel kutime pasigos la libertempon en la pensiono.
Kiam ili eniris en la aŭton, li prenis sian valizon kaj diris al ili ĝisrevidon. Li volas iri hejmen piede, li diris. Ili rigardis lin ne komprenante.
– Mi volas iri malrapide kaj rigardi, kiel ĉio aspektas. Ĉu vi ne permesas tion al mi? li diris kun peta voĉo.
– Se estas tiel, ni ne devigos vin veturi, diris la patrino. La aŭto ekmoviĝis kaj malaperis. Arne malrapide sekvis la saman vojon. Liaj rigardoj ĉirkaŭvagis kaj ĉion atentis.
En la nokto kaj la antaŭtagmezo falis neĝo, kaj la pejzaĝo havis decan kristnaskan aspekton. Ĉiun detalon en la bildo li rekonis, kaj li miris, ke ĉio aspektas, kvazaŭ li estus reveninta post unutaga foresto. Tamen la loko ne estis tute sama por li. Iel ĝi aspektis malpli granda, malpli signifa. Li tremis pro ĝojo, kiam li ĉion revidis, sed samtempe li iel sentis sin fremdulo en la hejma loko.
En la mola krepusko li iris sur sia hejma strato. Venis kelkaj knaboj kun kristnaskaj arbetoj. Kelkaj infanoj ludis en la nova neĝo, sed la plej multaj estis interne. Tra la fenestroj li vidis la lastajn preparojn por la festo. Iuj rekonis lin, salutis, faris iun demandon kaj deziris feliĉan feston.
Post kvarmonata foresto li denove malfermis la pordon de la hejmo. Patrino staris ĉe la forno kun ladplato kun novbakitaj bulkoj, kiun ŝi ĝuste elprenis. Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi formetis la platon, ĉirkaŭbrakis lin kaj silente ploris.