– Iri promeni nun en la kristnaska nokto? Kiel stranga vi estas! Ĉu vi ne povos sufiĉe promeni dum la tuta libertempo? – Certe. Tamen mi volas. Mi volas havi iom da freŝa aero. – Nu, faru kiel vi volas, sed fakte mi ne komprenas tiajn kapricojn, diris la patrino.
La strato estis tute senhoma kaj netuŝite blanka en la lumo de la lanternoj kaj de la duonluno, kiu brilis en sudokcidento inter senmovaj nubstrioj. Arne rigardis al la okcidenta ekstremo de la strato. Strieto da lumo elŝtelis sin ĉe la fenestrorando en la hejmo de Johano. Se li povus eniri kaj saluti! Johano ne malŝatus sed eble la aliaj.
Li iom staras, poste pluiras. Elglitas lumstrio ankaŭ el la hejmo de Ajna. Li ankoraŭ pli malrapide iras, kiam li preterpasas, kaj preskaŭ en atendo li rigardas al la korto.
Li venas al la gazetvendejo. Ankaŭ tie estas neniuj homoj. El la du montrofenestroj de la vendejo brilas lumo super diversaj ekspozataj objektoj, kaj li vidas lumon ankaŭ de la porda lampo en la ĝardeno.
Li haltas antaŭ la montrofenestroj kaj senatente rigardas. Eble ankaŭ la kaprica Alda ekhavus la ideon fari promenon. Li povus eniri. La gepatroj certe ne malaprobus. Sed io retenas lin. Soleco premas lin, kaj li krius pro ĝojo, se Alda venus, sed samtempe li sentas deziron resti sola.
Post kvin minutoj li forlasis la fenestrojn kaj iris norden. Finiĝis la vicoj de lanternoj, finiĝis ankaŭ ilia lumo. Nemiksita kaj pura kuŝis la lunlumo sur neĝokovrita tero kaj neĝokovritaj arboj.
Malrapide kaj aŭtomate li iras sur la strio de forte premita neĝo, kiun postlasis la larĝaj radoj de ŝarĝaŭtoj, kaj rigide liaj okuloj rigardas antaŭen.
Li haltis kaj kvazaŭ vekiĝis. Jam li estis en profunda arbaro, almenaŭ kvar kilometrojn de Torento. Nenio estis videbla krom neĝo kaj arboj kaj steloj. Neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj, kaj tiu sonis, kvazaŭ ĝi venus de ekstere, kvazaŭ la silento mem kantus kaj plenigus per sia kanto la tutan mondspacon.
Li longe restis staranta kaj poste same malrapide reiris.
II.
Iom post novjaro Johano laŭ propra peto ricevis laboron inter la transportlaboristoj anstataŭ en la forĝejo. En la hejmo li ne parolis pri tio antaŭe. Kiam Eriko eksciis pri la ŝanĝo, li fariĝis malkontenta.
– Vi devus pli bone pripensi tian aferon, li diris. Kiel forĝisto vi havus sekuran pozicion, kaj forĝado estas bona laboro. Se tio pli plaĉus al vi, vi povus daŭrigi kiel mekanikisto de iu speco. Estas bonaj metioj kaj bona pago. Kaj tiaj homoj estas solidaj homoj.
– Mi fariĝos nek forĝisto nek mekanikisto de iu speco, respondis Johano. Mi ankaŭ ne restos transportlaboristo. Sed en tiu laboro mi gajnas duoble pli multe ol en la forĝejo. Momente tio estas la ĉefa afero.
– Mi neniam rimarkis, ke vi havas grandan bezonon de mono. Kio vi volas fariĝi, cetere? Johano rigardis kvazaŭ al malproksimo. Li malmulte atentis pri la demando sed diris post kelkaj momentoj:
– Tion mi ankoraŭ ne eltrovis. Proksimume kiel Eriko parolis ankaŭ la patrino. Sed poste ŝi aldonis:
– Cetere la diablo scias, kio estas pli prudenta. Antaŭ nur unu jaro multaj mekanikistoj kaj forĝistoj estis same senvaloraj subtenlaboruloj kiel plej simpla taglaboristo. Estas saĝe perlabori monon, se oni komprenas ŝpari ĝin. Vi ankoraŭ havas tempon por elekti.
*
Johano kaj Alda iris sur la silenta vojo al nordokcidento. Neĝo kaj steloj donis sufiĉe da lumo por distingi la proksiman ĉirkaŭaĵon, kaj en la okcidento tritaga novluno pendis kvazaŭ ora ŝipeto glitanta tra la nigra spaco.
Ili ĝojis pro la luno. Ĝi estis por ili kvazaŭ bona amiko kaj membro de ilia rondo. Kiel fidela kamarado ĝi akompanis ilin dum vesperaj promenoj kaj skiekskursoj. Kiel fidela gardiranto ĝi paŝis sian vojon tra la alto, kiam ili tranoktis ĉe la lago, kaj silente ili sekvis ĝian moviĝon same kiel en tiu vespero, kiam ili unuafoje observis la moviĝon de la steloj.
Samtempe ĝi estis por ili dieca aperaĵo. Ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo. Kun ĝojo ili salutis ĝin ĉiun fojon, kiam ĝi renaskita aperis en la paliĝanta postlumo de la sunsubiro.
– Por tiuj sinjoroj, kiuj konsideras sin dioj sur la tero, estus utile studi astronomion kaj rigardi la stelojn, diris Johano rigardante la oran ŝipeton.
– Se ili tion komprenus, jes, diris Alda .
– Eble ili ne komprenus. Ni rigardas la stelojn kaj trovas nin tre malgrandaj. Ili rigardas sin mem kaj trovas la universon malgranda.
Liaj pensoj denove iris al la ora ŝipeto.
– Se oni nur pripensas, ke tiel la luno velis tra la spaco dum jarmiloj kaj centoj da jarmiloj, oni jam sentas sin tre malgranda Nun ĝi staras tie en okcidento, kaj estas ni, kiuj rigardas ĝin. Tute same ĝi staris tie en iu vespero antaŭ mil jaroj en la vikinga tempo, kaj estis homoj, kiuj rigardis ĝin kiel ni nun. Tute same ĝi naĝis tie, kiam ŝtonepoka homo rigardis la vesperan ĉielon. Tiu homo verŝajne havis tre kuriozajn pensojn pri ĝi, sed certe pensis same serioze kiel ni, certe ĝi estis por li pli granda miraklo ol por ni.
Same kiel nun ĝi naĝis inter la okcidentaj nubstrioj, kiam dezerto de glacio ankoraŭ kovris la tutan landon, kaj neniuj rigardis ĝin en tiu ĉi regiono. Same kiel nun ĝi brilis en sia ĉiama velado, kiam estis maro, kie nun estas tero, aŭ kiam kreskis la ŝtonkarbaj arbaroj kaj homoj ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj same ĝi staros tie kaj velos tra la spaco en la epokoj de la estonto, kiam la nuna mondo ne ekzistos plu.
Kaj en tiu ĉi momento estas ni, kiuj rigardas ĝin. Ĉiuj antaŭaj rigardantoj forpasis, ĉiuj estontaj ankoraŭ ne venis. Kie estas la pasintaj, kie la estontaj? Kaj de kie venis ni, de kie venis niaj imagoj, revoj, pensoj, ideoj pri la vivo? La miraklo estas same granda por ni kiel por la ŝtonepoka homo.
Kaj dume la homoj fervore dediĉas sin al siaj kuriozaj penadoj. Ĉiu devas fariĝi io grava, io eminenta. La krudlaboranta knabo fariĝas mekanikisto, la filo de la mekanikisto fariĝas inĝeniero. Membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio, fariĝas parlamentano, ano de la registaro.
Iu fariĝas plej eminenta en kurado, alia en naĝado, tria en ŝakludo, kvara en preĝejvizitado, kvina en membeligo. Kaj ili estas kontentaj en sia eminenteco, kaj jen ĉio. Centoj kaj centoj da generacioj faris la samon, venis kaj forpasis, dum la luno trankvile iris sian vojon. – Subite Johano ŝanĝis temon.
– Mi havis strangan travivaĵon hodiaŭ. Kiam nia laborgrupo faris momentan paŭzon, ni subite ekvidis junulinon antaŭ ni. Estis en la mallarĝa loko inter la altforno, la ŝtalfarejo kaj la forĝejo. Muroj kaj tero kaj aero estas plenaj de fulgo kaj karbopolvo. Subite aperis dek metrojn antaŭ ni junulino, dek ok, dudekjara. Ŝajne ŝi sentis sin fremda en la medio. Ŝi hezite haltis kaj rigardis al diversaj direktoj. Ŝi estis bele vestita kaj freŝvizaĝa kaj cetere aspektis simpatia, kaj en tiu uzina medio ŝi por momento efikis kiel aperaĵo el alia mondo.
– Ĉu estas tiel strange, ke virino aperas en uzino?
– Certe ne. Sed mi antaŭe neniam vidis virinon tie, kaj kiam tiu neatendite aperis, la bildo tute frapis min.
– Kaj kio poste okazis?
– Nenio menciinda. Iu kriis al ŝi kaj demandis, kion ŝi serĉas – estis laborista knabino, kaj kelkaj konis ŝin, kvankam mi ne. Ŝi ricevis la informon, kiun ŝi deziris, kelkaj kriis al ŝi iujn ŝercojn, kaj ŝi pluiris kaj malaperis. Sed dum pluraj horoj mi pensis nur pri tiu afero.
– Pri tiu junulino?
– Ne pri ŝi. Sed jen kion mi pensis. Estas kurioza afero, mi komencis fantazii, ke ni, multaj centoj da laboristoj, pasigas niajn tagojn de frua mateno ĝis vespero en ekskluzive vira medio. Tio rilatas ne nur al kelkaj tagoj, sed al ĉiuj labortagoj de la tuta vivo. Virinoj kiel realaĵoj ne ekzistas en la labortempa vivo de la uzinanoj. Preskaŭ la tutan agotempon de sia vivo ili pasigas en aparta, ekskluzive vira mondo. Virinojn ili renkontas nur flanke de la ĉefokupo de sia vivo, kiel estaĵojn, kiuj kuiras, flikas, trikas, purigas kaj cetere kiel flirtulinojn, amatinojn, edzinojn.