– Ĉu vi volas, ke en la uzino laboru same multe da virinoj kiel da viroj?
– Mi nur konstatas, lasas la pensojn libere iri ... Kaj tiel formiĝas unu aparte vira kaj alia aparte virina medio, kaj vole aŭ senvole oni preskaŭ superstiĉe respektas la limojn kaj la proprecojn de tiuj du medioj.
Malgrandaj knaboj kaj knabinoj ordinare kondutas kiel egaluloj, se grandaj homoj ne instruis al ili ion alian. Sed kiam ili fariĝas ok, naŭjaraj, ili disiĝas kaj englitas en siajn specialajn mediojn. Plenkreskaj homoj diras al knabo: “Nun vi kondutas kiel knabino, kaj la knaboj ridos pri vi”, aŭ: “Vi ne devas simili al knabino sed fariĝi brava knabo kaj brava viro”. Al knabino oni diras: “Nun vi kondutas kiel knabo. Neniam vi fariĝos bona kaj taŭga knabino, se vi tiel daŭrigos.” Same mokas kaj diras pli aĝaj knaboj kaj knabinoj.
Knaboj komencas honti pri kunesto kun knabinoj, evitas ludon kun ili, evitas ilian societon, komencas taksi ilin kiel malsuperajn estaĵojn, kiuj ne valoras seriozan konsideron. Same estas rilate al la knabinoj, almenaŭ ili hontas esti kune kun knaboj.
La knaboj vivas en sia medio, kun siaj sentoj, pensoj, interparoloj kaj okupoj. Same la knabinoj vivas en sia. Nur supraĵe ili havas ion komunan. Esence ili estas tute fremdaj unu al alia.
Sed dum tio la knaboj inter si parolas pri la knabinoj, kaj de kamaradoj kaj viroj ili lernas pri knabinoj, sed nur tiom ili lernas, ke ili estas inoj. Pli multe tiuj ne povas instrui, ĉar pli multe ili ne scias.
Tiel la knaboj rigardas la knabinojn kiel malsuperajn estaĵojn, foje kun bonvolo sed pli ofte kun malestimo. Ili volas havi nenion komunan kun ili. Sed samtempe ili fantazias pri ilia kvalito de inoj.
La knaboj kreskas, kaj jen ili estas junuloj. Ili estas grandaj, devas konatiĝi kun la inoj. Ili fine proksimiĝas al tiuj estaĵoj, kiuj nun fariĝas tre gravaj kaj atentindaj. Ili estas atentindaj kiel inoj, kiel objektoj por seksaj deziroj. Cetere ili estas same malsuperaj kiel antaŭe. Ekster nia rondo mi ja estas ano de vira medio, kaj tial mi ne aŭdis junulinojn paroli pri tiaj aferoj, sed mi supozas, ke ili proksimume same proksimiĝas al la vira medio.
Tiel renkontiĝas tiuj du personoj, kiuj estas same fremdaj unu por la alia kiel fianĉo kaj fianĉino en malnova Ĉinujo. Eble ili iom post iom povas konatiĝi kaj rigardi unu la alian kiel egalulojn. Sed ŝajnas al mi, ke la viroj ordinare restas anoj de ekskluzive vira medio kaj la virinoj de virina.
Dum la mallonga tempo, kiun mi pasigis inter la transportlaboristoj mi vole nevole pensis pri tiuj aferoj. Tiajn interparolojn, kiuj okazas inter ili, kaj tian ĉiamecon de tiaj interparoloj mi antaŭe eĉ ne imagis. Dum la tuta tempo pasis neniu tago sen plej krudaj historioj pri seksaj aferoj. Hieraŭ diris unu el ili, kvindekjara, post iom da politika rezonado: “En tre stranga tempo ni vivas. Fakte ni parolas pri Hitler kaj Mussolini kaj Hispanujo preskaŭ same multe kiel pri virinoj, kiuj ja en ĉiuj tempoj estis ĉeftemo por babilado.” Ankoraŭ pli malagrablaj estas la junuloj. La necesejoj de la uzino estas plenaj de desegnoj de nudaj virinoj kaj viroj en diversaj pozoj, eĉ lerte faritaj. Skribitaj vortoj kaj frazoj estas same aĉaj. Multaj eĉ notas tre fiere, kiam ili havis seksan kuniĝon kun tiu aŭ tiu knabino. Kaj – tio kurioze aspektas –
miksite kun tiuj desegnoj kaj notaĵoj estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj piedpilkaj vetludoj ĉi tie dum la lastaj jaroj.
– Kaj tiaj homoj ekzistas en Torento en la jaro 1937, diris Alda , kiam ni havas tiom da studrondoj, kluboj, fakaj organizoj, abstinencaj grupoj, kristanaj kaj aliaj movadoj de diversaj specoj.
– Ĉu la cetera mondo estas pli bona? Ĉu tio ne estas la ĉeftemo por filmoj, por dancokantoj, por semajnaj gazetoj, por klaĉado de malriĉuloj kaj altuloj, por la plej multaj distraj prezentoj, tio ke la viro el sia virmondo kaj la virino el sia medio renkontiĝas?
– Estas ja. – Iam mi legis ion de iu, kiu pretendis, ke estas tiel granda diferenco inter viroj kaj virinoj, ke tiuj medioj estas nepra afero, kaj ke viroj kaj virinoj vole nevole restas membroj de siaj specialaj medioj. Kaj same determinita estas laŭ li la karaktero de ilia renkontiĝo kaj kunvivo. Tion mi ne rimarkis inter ni, sed tiel li skribis.
– Se tiel estas, la homoj ĉiuokaze multe pli aĉe plenumas siajn funkciojn ol faras la bestoj Kaj ĉu apartenas al la determinitaj aferoj ankaŭ tio, ke oni el la ineco de la virinoj kaj la rilato inter viroj kaj virinoj faras tutmondan temon por amuzoj, burleskaĵoj kaj komedioj, aludoj, ŝercoj, kaŝludoj? Kaj ĉu oni ne same aludas kaj ŝercas, kiam temas pri estiĝo de infanoj? Ne nur primitivaj homoj estas tiaj. Ankaŭ tiel nomataj kulturitaj kaj solidaj homoj foje faras ŝercetojn pri tiaj aferoj, kulturitajn ŝercetojn, mi supozas.
Mi fartas malbone, kiam mi vidas kaj aŭdas tian homvivon Ni kreis al ni aliajn imagojn pri la vivo. Sed niaj pensoj ŝajne ne estas konvenaj por ordinara homa kunvivo. Ni kreskis flanke de aliaj kaj fariĝis apartuloj. La ideoj kiuj estiĝis en la kunvivo en nia rondo, ne estas aplikeblaj ekster ĝi. Inter aliaj ni estas senhejmaj.
*
Ĝis Elsa komencis preparojn por edziĝo, Johano konis la kavaliron nur aspekte. Tiam li komencis jen kaj jen viziti la novan hejmon. La tuta afero neniel interesis Johanon, sed li trovis, ke Rudolfo, tio estas la kavaliro, estas almenaŭ ne malsimpatia homo.
Antaŭ la edziĝo Elsa fantaziis pri bela, moderna meblaro kaj pri multaj belaj objektoj. Ŝia propra nova hejmo ne estos kiel la mezepoka gepatra.
En tio ŝi similis al la pli multaj el siaj samaĝuloj. La junaj edziĝaj paroj aĉetis meblojn kaj aliajn objektojn pagante komencan sumon, sed kun resto pagota de milo aŭ eĉ miloj da kronoj, kaj tiuj ŝuldoj premis ilin dum jaroj.
Sed tiu moderna meblaro ne aperis en la nova hejmo. Tie troviĝis nur la plej necesaj mebloj. Ili estis de plej simpla speco, kaj kelkaj el ili estis eĉ malnovaj, kiujn Rudolfo akiris el sia kampara hejmo.
– Vidu, Rudo kaj mi rezonis pri meblado, klarigis Elsa en tono de spertulo. Konsiderante ĉion ni venis al la konkludo, ke estus ege malsaĝe komenci nian kunvivon kun granda ŝuldo. Pli simple sed pli senzorge, estas nia devizo.
Rudo nenion diris pri tiu ŝanĝo en la planoj de Elsa . Entute li nemulte parolis, kaj li kondutis kaj aspektis, kvazaŭ liaj konsideroj kaj opinioj estus neatentindaj.
En libera tempo li ĉiam estis okupita de diversaj laboretoj.
Per simplaj rimedoj kaj el ŝajne senvalora materialo li kunmetis diversajn utilajn kaj ne malbelajn objektojn por ilia bezono.
– Ĉu Rudo ne estas mirinda? ŝi demandis, kiam ŝi montris malgrandan tablon. Ĝi fakte kostas nenion krom kelkaj oeroj por farbo. Tamen ĝi same bone servas kiel tablo por kvindek kronoj. Se ĝi ne estas same brila kaj glata, oni rekompence havas la senton, ke ĝi estas vere propra havaĵo. Atendu, iun tagon li faros meblojn same belajn kiel estas tiuj milkronaj kompletoj.
En ŝia admiro por la edzo ŝi komencis eltrovi ankaŭ propran kapablon. Por ne postresti la edzon ŝi komencis fervore triki kaj mankudri. Malmulte ŝi okupis sin pri tiaj laboroj antaŭe, kaj la unuaj rezultoj ne estis tre sukcesaj. Sed Rudo admiris ŝiajn kreaĵojn. Iom post iom ŝiaj produktoj fariĝis pli bonaj, kaj ŝi jam parolis pri kudromaŝino. Per tia elspezo oni akirus ŝuldon, sed verŝajne tamen estus gajno. Kaj Rudo komplimentis ŝian prudenton kaj diris, ke kompreneble jes.
Johano malmulte atentis pri ŝiaj burĝonantaj sinjorinaj kvalitoj. Kiam la patrino laŭdis ŝin, Johano enŝovis preterpase: