– Sed kiel antaŭe ŝi tamen plej multe laboras per la lango. Por Rudo li havis pli da respekto. Li havis specialan manieron, kiu plaĉis al Johano. Lia kapo ordinare estis iom klinita, kaj li ŝajnis rigardi al la tero, kiel kelkaj homoj faras, kiam ili estas en pensoj. Sed jen kaj jen li neatendite levis la kapon kaj la palpebrojn kaj el liaj klarbluaj okuloj venis gaja, amikeca, eĉ petola rigardo. Lia vizaĝo similis al malriĉaspekta kabano, kiun oni senatente preteriras, sed kies malalta pordo subite malfermiĝas, kaj en ĝi aperas afabla kaj ridetanta homo.
En iu fruprintempa dimanĉo Elsa kaj Rudo vizitis la hejmon de Johano. Tia vizito ne estis malofta, sed nun troviĝis io certa en la esprimo kaj konduto de Elsa , kio diris, ke ili venas pro speciala kaŭzo. Ŝi preskaŭ tremis pro io, kion ŝi kiel eble plej baldaŭ volas rakonti, sed samtempe kiel eble plej longe kaŝi. Ŝi babilis kaj babilis pri diversaj aferoj, ĝis ŝi post momento de solena silento malkaŝis la sekreton.
– Rudo kaj mi intencas konstrui domon. Ŝi silentis dum ankoraŭ kelkaj momentoj por ĝui la efikon de siaj vortoj. Sed Rudo ludis kun la knabineto, kiu sidis sur liaj genuoj, kaj li eĉ ne levis la palpebrojn.
La surprizo estis nur en tio, ke Elsa jam troviĝas en tia stato, ke ŝi povas plani propran domon. Konstruo de propraj domoj estis en tiu tempo ĉiutaga afero. La industrio multe grandiĝis, kaj venis centoj da novaj laboristoj, por kiuj mankis loĝejoj. Anstataŭ konstrui laboristajn domojn en la malnova maniero, oni aranĝis tiel, ke la laboristoj povu mem konstrui domojn.
– Jes, ni faris tiun decidon, diris Elsa . Finfine ne estas agrable loĝi en laboristaj domoj. Estas malvarme, estas malmulte da loko, ĉiel malkomforte. Oni aŭdas tra la muroj, kio estas dirata en najbaraj loĝejoj, oni estas ĝenata, najbaroj malpaciĝas.
– Ĉu vi havas monon por tia entrepreno? demandis la patrino.
Elsa klarigis. La pli grandan parton de la elspezoj kovras la industria societo, kaj al ĝi oni poste pagos ĉiumonate tiom kaj tiom da mono. Post tiom kaj tiom da jaroj la domo vere apartenos al ili. Cetere Rudo sukcesis prunti iom da mono de parencoj.
– Nu jes, nu jes, diris la patrino. Tempoj ŝanĝiĝas. Kiam mi estis same juna kiel vi, mi ne estus kuraĝinta eĉ fantazii pri propra domo.
Kaj nun Elsa komencis paroli pri farotaj laboroj, kiujn Rudo kiom eble mem faros, eble eĉ ŝi povos iom helpi. Kaj eble Eriko kaj Johano povos foje helpi? Ejnar bedaŭrinde baldaŭ forveturos por militservi.
Rudo unuafoje dum la interparolo pri la konstruado levis la kapon, kaj li ridetis modeste.
– Tio estas ideo ekskluzive de Elsa . Mi devas tion diri, por ke vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi. Sed se vi povas kaj volas iom helpi, ni estos ege dankaj.
– Pri mi vi ne kalkulu, diris Eriko decide. Mi volonte helpus, sed mi havas proprajn okupojn, kiuj por mi estas pli gravaj. Sed se okaze konvenos, mi kun plezuro faros iom.
– Vi povus dediĉi al ni almenaŭ tiujn dimanĉajn horojn, kiujn vi oferas al tiu aĉa kaj sensenca pafado! diris Elsa .
Antaŭ unu monato Eriko aliĝis al la libervola pafmovado kaj partoprenis ĉiudimanĉe la ekzercojn. Al aliaj tio ŝajnis stranga. Sed Eriko diris, ke eble venos tempo, kiam pafilo estos instrumento ne evitebla. Kaj ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate.
– Ne, ne, li respondis, prefere mi oferos kelkajn legohorojn. Hejmojn oni konstruas, sed eble venos momento, kiam ni devos defendi tiujn kaj ceterajn akiraĵojn de nia laborista klaso.
– Kiel aĉe vi parolas! diris Elsa . Poste ŝi turnis sin al la patrino kaj denove komencis paroli pri la domo. En momento de emocio kaj bonvolo ŝi iom pale sugestis, ke ili eble havos lokon ankaŭ por la patrino en la nova hejmo, se la fratoj edziĝos kaj ne bezonos plu ŝian helpon.
– Mi dankas pro via bona penso, sed tio ne okazos, diris la patrino en decida tono. Maljuna kromhomo en juna familio estas malbona afero. Se mi vivos, ĝis neniu el la knaboj bezonos min plu, mi certe trovos iun ĉambreton aŭ mi transloĝos al la komunuma hejmo por la maljunaj.
*
En la fino de aprilo ili komencis. La tereno decidita por domkonstruado kuŝis sudokcidente de la centro, laŭ la ŝoseo al sudo. Tie estis antaŭe paŝta tereno por bovinoj kaj ĉevaloj de la grandbieno. Sur la iom neebena grundo kreskis betuloj, alnoj kaj arbetaj densejoj, kaj somere la tero estis kovrita de herbo kaj floroj. Al sudo kaj sudoriento estis libera vido al la vasta ebeno kun kampoj kaj domoj, norde kuŝis Torento kaj arbarkovritaj montoj.
Johano promesis helpi preskaŭ nur tial, ke li ne volis montri sin malafabla. Sed en la vespero, kiam li kune kun Rudo kaj la patro de Rudo komencis fosi en la netuŝita tero, plenigis lin la samaj sentoj, kiujn li havis, kiam li estis knabeto kaj konstruis en la sablejo.
Li fosas, elrompas ŝtonojn kaj hakas arboradikojn. La terodoro agrable tiklas lian nazon, kaj pli kaj pli profunden li penetras en la tavolo de sablo kaj ŝtonoj, kiun postlasis la granda glacio.
La ordinaraj laborhoraj pensoj kaj sentoj ne venas al li tie ĉi.
Agrabla estas la forta streĉo, agrabla la ŝvitado kaj la freŝa vespera aero kun odoro de frua printempo. Ĉirkaŭe staras la unuaj bluaj kaj blankaj anemonoj, el la tavolo de bruna, pasintjara herbo elŝovas sin novaj verdaj trunkoj, kaj sur la arboj trilas fringoj kaj flutas sturnoj.
Ili ne estas la solaj laborantoj. La tuta ĉirkaŭaĵo estas plena de homoj, kiuj laboras same fervore kiel Johano kaj Rudo. Estas dekoj da domoj kaj terpecoj en ĉiuj stadioj de evoluo. Kelkaj domoj estas el la antaŭkriza tempo. Ankaŭ tie oni laboras, sed en ĝardenoj aŭ pri io alia ekstera. Aliajn oni starigis en la pasinta aŭtuno, kaj nun oni plulaboras sur la eksteraĵo de la domoj aŭ preparas la teron por vojoj kaj bedoj. Aliloke oni sukcesis pasintjare pretigi nur la fundamenton kaj nun starigas la murojn. En multaj lokoj oni ĝuste nun komencas.
Ĉiuj estis tiel okupitaj, ke laborante ili donis neniom da atento al siaj najbaroj. Sed kiam ili foje faris paŭzeton, ili estis kvazaŭ unu sola, harmonia familio. Ili gaje salutis unu la alian kaj interbabilis en tono de gaja festo. Same okupitaj kaj gajaj estis la infanoj, kiuj ludis aŭ helpis aŭ venis kun kafo kaj buterpanoj al patroj aŭ parencoj. Ankaŭ multaj virinoj laboris ĉe la jam pretaj domoj aŭ alportis al la siaj ion por trinki kaj manĝi kaj sidis en ripozanta rondo aŭ staris babilante kun laborantoj Venis multaj tiaj vesperoj. Post taga laborfino Johano rapide kuris hejmen, glutis iom da manĝaĵo kaj poste per biciklo rapidis al la konstruo. Multajn kubmetrojn da tero ili forigis por la subdoma kelo. Neniam antaŭe Johano imagis, ke tiom enhavas unu kubmetro, kaj ke tiom da kubmetroj estas en tiel malgranda loko. Tamen tio ne tedis. Estis nur agrable venki la malfacilaĵojn.
La patro de Rudo laboris tie la tutajn tagojn kaj ankaŭ vespere. Li estis ĉarpentisto, kiu laboris jen tie, jen tie, kaj cetere li posedis bieneton ĉe la rando de la ebeno.
En iu vespero venis ankaŭ Ejnar por partopreni. Li estis gaja kaj vigle laboris. Johano miris pri tio.
– Vi librulo kaj cerbumulo eble kredas, ke mi taŭgas por nenio, diris Ejnar iom moke. Jes, viaj libraj subtilaĵoj ne interesas min kaj la politikaj subtilaĵoj ankaŭ ne. Ankaŭ estas indiferente al mi, ĉu Petro kuras pli rapide ol Paŭlo, aŭ Paŭlo saltas pli alte ol Petro. Sed tie ĉi estas tasko kun celo, kiun mi klare komprenas kaj aprobas. Sed kio ordinare restas por fari post la laborhoroj? Nenio, kion mi komprenas kaj aprobas. Kaj tial mi preferas pasigi la tempon per io gaja.
Post malmultaj tagoj la foslaboro estis preta. La patro de Rudo ĝojis, ke li povas forlasi la “talpan” laboron kaj transiri al sia propra metio.